Enhavo de Espero Katolika numero 2/1966

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

 

Sur la titolpaĝo: la katedralo de St. Gallen/ Svislando, kie okazos la 31-a IKUE-kongreso. Ĝi staras apud la sidejo de la episkopo de St. Gallen. Iam ĝi estis preĝejo de la benediktana monaĥejo, en baroka stilo konstruita en la jaroj 1756-1767. Antaŭ du jaroj oni komencis ampleksajn renovigajn laborojn, financitajn per helpo de la diocezanoj kaj de la svisa konfederacio.

 

 


PAC-ADMONANTO

 

Pio XII enkondukis la kutimon ĉiudimanĉe je tagmezo preĝi la anĝeluson kun la pilgrimantoj sur la placo de Sankta Petro, kaj liaj posteuloj daŭrigis tiun kutimon. Oni foje devas travivi la minutojn, kiam la granda sonorilo de la baziliko batas la 12-an horon kaj alte super la placo malfermiĝas la fenestro de la papa studĉambro. Malgrande aperas la blanka figuro en la alteco, sed forte kaj laŭte sonas la voĉo de la Sankta Patro sur la vasta placo. Post la preĝado kaj mallonga paroladeto eksplodas la suda temperamento: brua manklakado, “vivu”-vokoj kaj akraj aŭtosignaloj miksiĝas al entuziasma omaĝo al la komuna patro.

Paŭlo VI volonte uzas tiun okazon por esprimi per kelkaj vortoj tion kio ĵus movas liajn koron kaj cerbon. Tiel fariĝas tiuj paroladetoj kelkfoje eminentaj manifestoj de la papo, atente aŭditaj ankaŭ en la vasta mondo.

Dum kelkaj monatoj jam Paŭlo preskaŭ ĉiun fojon - same ĉe similaj aliaj okazoj - parolas pri la paco, ĉefe pro liaj evidentaj zorgoj pri la milito en Vjetnamio. Antaŭ Kristnasko li faris ĉiujn eblajn klopodojn, ne nur per diplomata vojo, ankaŭ rekte kaj persone, haltigi tiun kruelan militon kaj trovi vojon malpli suferigan kaj brutalan al solvo de la tiel danĝera konflikto, suferiga kaj mortiga por milionoj da homoj. Li ne hezitis alparoli eĉ la komunistajn ŝtatvirojn. Tiel li sendis telegramojn al la nordvjetnamia ŝtatprezidanlo Ho-ĉimin kaj al Mao Ce Dong, al kiu li telegrafis: “La prestiĝo, kiun Ĉinio hodiaŭ ĝuas, prave atentiĝas en la mondo. Interveno de Via flanko honorigus Vin en la okuloj de la homaro kaj permesus al tiel peze plagita popolo rekomenci en paco la rekonstruadon, kiu neeblas pro la pludaŭro de la milito”. Ankaŭ al la prezidanto de la plej supera soveto, Podgorny, li telegrafis: “Ni estas konvikitaj. ke interveno de Via registaro honorigus Vin antaŭ la historio. La memoro pri la mizero kaj malĝojo, kiujn portis la rusa popolo dum la lasta milito, kuraĝigas Nin apelacii honeste kaj urĝe al Vi”.

Paŭlo VI sendis mesaĝojn ankaŭ al aliaj registaroj kaj tiel daŭrigis, kion li “komencis” ĉe la UN en Novjorko okaze de tiu unika vojaĝo, kiun li prenis sur sin sole el motivo: entrepreni ĉion kuŝantan en sia potenco por savi resp. atingi pacon. Tiel li ankaŭ proponis ke helpe de la UN oni solvu la Vjetnam-konflikton. Depost longa tempo iu papo ne tiel konkrete intervenis en politikaj konflikt-situacioj. Estas klare ke Paŭlo VI ne havas politikajn celojn, sed pure humanajn. Kaj la evoluo montras ke li pravis agante tiel, ĉar almenaŭ parte liaj klopodoj alportis sukceson. Kaj li ne estas la viro, kiu laciĝas pro malsukcesoj. Li daŭrigas admonadi ĉiujn konvenajn partiojn al pacemo kaj pacamo, kaj li ne kontentiĝas alparoli nur la al li kaj ofico kaj al la religio reprezentata per li “favorajn”, ĉar li scias ke por daŭra paco necesas bonvolo kaj kunlaboro de ĉiuj partioj en nia pluralisma mondo.

Sed pro tiuj “eksteraj” agadoj li ne forgesas fari ankaŭ tion, de kie li ĉerpas sian forton kaj optimismon: preĝi al la potenca Dio. Kaj tial li ĉiam denove admonas ankaŭ al porpaca preĝado, kiel ekz. la novjaran tagon: “Ni do preĝu ke la klopodoj farataj por solvi la konflikton en malproksima Azio estu sukcesaj. Estas malfacile, tion Ni scias, sed ĝuste tial ni petegas helpon de supre”.

 

al la indekso


KVINMINUTA PREDIKO

 

La mondfama karnavalo de Rio de Janeiro ĉi-jare havis teruran “antaŭludon”, la katastrofan pluvegadon kaj en ĝia sekvo la morton de multaj mizeruloj sub la ŝlimo. Nun oni eble pensus ke la ceteraj homoj de tiel trafita urbo funebrus kaj rifuzus ĉian amuziĝon kaj rezignus je sia ĉiujara grandioza kaj multekosta karnavalo. Ili ne rezignis. Ili aranĝas sian karnavalan feston kiel kutime, nur oni postulas de la amuzemuloj pli altajn pagojn kaj donas la profiton al la suferintoj kaj mizeruloj. Do la urbanoj havas sian amuzon kaj tamen ili ne forgesas siajn malriĉajn fratojn en la mizer-kvartaloj. Kiel ajn problema estos tia argumentado, kiom malmulte ĝi eble en tiu kazo radikas en vere kristana spirito, sed iel ĝi estas laŭ la spirito de Kristo, kiu diris ke la gastoj ne povas malgaji dum la fianĉo estas ĉe ili, kiu sciis kore ridi kaj spriti, kiu ne estis malhela pesimisto kaj ne postulis de siaj disĉiploj kaj adeptoj iri kun zorgoplenaj kaj malbonhumoraj vizaĝoj.

Li partoprenis geedziĝan feston kaj ĝuis la belaĵojn kaj agrablaĵojn de la vivo. Optimismo kaj ĝojo estis gravaj punktoj de lia programo, lia mesaĝo nomiĝas “eŭangelion” = ĝoja bona anonco, kaj tial la vere kristana sinteno estas optimismo kaj ĝojo, tute reala ĝojo pri ĉi tiu mondo, kiu certe ne forgesas ties vundojn kaj malperfektaĵojn, la pekon kaj la malbonon, sed kiu ĉiam konscias pri saviĝo el ĉio diabla kaj neperfekta, el morto kaj perdiĝo per ĝuste tiu Kristo.

El tiu fonto ni povas ĉerpi nian konstantan ĝojon, kaj sur tiu fono ni ankaŭ povas esti foje kaj okaze “burleske” gajaj. “Se ili nur aspektus pli savitaj, tiuj savitoj!” riproĉis la ateisto Nietzsche al ni, kaj iu foje diris: “Malgaja sanktulo estus malgajiga sanktulo”.

Do ni estu serenaj malgraŭ la ĉiutagaj malbonaĵoj, bagatelaj aŭ gigantaj - kaj ni ankaŭ festu karnavalon, en tiu kristana sereneco.

Stefan Maul

al la indekso


MOSKEOJ, TEMPLOJ - FABRIKOJ

Ĉu la nekristanaj mondreligioj moderniĝas?

 

Oni devas imagi, ke Abrahamo, Isaako kaj Jakobo estus devigitaj forlasi siajn beduenajn tendojn kaj transpreni la gvidadon de fabriko produktanta spac-objektojn kaj rakedojn, por ke oni ricevu ioman komprenon por tio, kio okazas en la cerbo de egipta aŭ hinda teknikisto. La popoloj ekstere de Eŭropo staras antaŭ la skuiga fakto, ke unu generacio devas fari la salton trans fosaĵon, kiu sukcesis al ni eŭropanoj nur post du jarmiloj.

La kristanismo eliris de palestinaj fiŝistoj kaj malgrandaj kamparanoj, kiuj vivis ne multe alimaniere, ol hodiaŭ estas kutime en libana aŭ jordania araba vilaĝo. Sed jam dudek jarojn post la unua Pentekosta festo ĝi atingis tiun universalecon, kiu kapabligis ĝin, gliti en la mantelon de la greka filozofo, en la roman togon, kaj jarcentojn pli poste en la kirason de la ĝermana kavaliro. Ĝi iris kun la konkistadoroj trans la oceanojn kaj aranĝis sin kun la racionalisma civilizo de la nova Eŭropo.

Nuntempe oni volonte riproĉas al la eklezio, ke ĝi harmoniis kun la antaŭaj registaraj formoj pli bone ol estis nepre necese, kaj samtempe oni pretendas ĝin kiel atestanton por novai sociaj formoj, ne volante konsciiĝi pri la kontraŭdiro inter kritiko kaj propraj deziroj. Rigardo al la historio de la kristanismo instruas, ke la sintezo kun la laŭtempaj naciaj kaj sociaj formoj ĉiufoje sukcesis, sen devigi la eklezion al iu formo kaj sen malebligi al ĝi, ĝustatempe solvi tiajn interligojn.

Ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj oni inklinis, entute nei ke la eksterkristanaj religioj kapablas enkreski en la modernan industri-socion. Sed montriĝas, ke la aferoj ne statas tiel simple. Kio efikas por la kristanoj plej strange: ĉiuj lernas de la organismo de la kristanaj eklezioj kaj ĉe tio tute ne estas malbonaj lernantoj. De la islamo ĝis la ŝinto la historiaj religi-sistemoj ŝajnas pli fortaj kaj estonto-riĉaj ol oni kredis ankoraŭ antaŭ malmulte da jaroj. La kristana misio devos kalkuli kun la fakto, ne stari vid-al-vide de mortantoj.

La judismo en sia nacia ŝtato

La judismo, la “ŝtoniĝinta patro de la kristanismo”, depost la kreo de la ŝtato Israelo estas laŭstrukture preskaŭ centprocente ŝanĝita. Oni devas esti estinta en Israelo, por scii, ke la bildo pri la iama juda burĝo, kiu kiel komercisto, juristo aŭ scienculo havis unuflankan intelektan staton, apartenas al la pasinteco. En Israelo militkamparanismo memorigas preskaŭ pri la tempo de la ĝermana koloniigo. En unua loko de la altestimo staras la soldato, sekvas la kamparano kaj la industria pioniro. Eĉ ne en la modelaj regionoj de Sovet-Unio la ekonomia konstruado okazis en tiel senspiriga rapideco kiel en la Respubliko Israelo.

Sed la ekonomia flanko estas nur unu parto de la fundamenta ŝanĝiĝo de la judismo. Laŭ israela pensado la judo ne disponigu sian intelekton al aliaj popoloj, sed uzu siajn fortojn en la nacia ŝtato.

Antaŭ generacio ĉiu judo sen diferenco de ŝtatlimoj estis fiera pri samkredano, kiu estis plenuminta aŭ atinginta ion.

Hodiaŭ amerika ministro aŭ “heroo de Sovet-Unio” jud-devena preskaŭ estas rigardata kiel renegato. La homa komunumo, kiu komence de nia jarcento plej multe ŝajnis destinita por la kosmopolitismo kaj flegis ĝin plej multe, nuntempe fariĝis subjekto de ekskluziva naciismo.

La judismo en la ŝtato Israelo fermas sin kontraŭ ekstere jam tial ĉar ĝi estas okupita per tio, ke ĝi devas fari dum unu generacio el rase kaj kulture tre diversaj almigrintoj unu popolon.

En Israelo la “modernigo” sukcesis en senekzempla rapideco. Tamen je la prezo de nacia ekskluziveco, tiel ke la dialogo kun la judismo verŝajne limigas sin al la liberalaj asimiliĝantoj de la okcidento.

La moskeo ĉe la digo de Asuano

La islamo dum pli ol unu jarmilo estis rigardata kiel la kontraŭulo de la kristanismo. Kun la islamo oni luktis de suda Francujo ĝis la balkana duoninsulo pri ĉiu vilaĝo, pri ĉiu unuopa animo.

Al Mahometo laŭ nia kompreno mankis por religifondanto la persona sankteco, kiu distingas Budaon, Lao-ce aŭ Kong-ce. Io li certe estis: tute granda politikisto, kiu subite donis al antaŭe tute ne atentata popolo potenc-pozicion, kiu povas esti klarigata nur el la kredo je religia alvokiteco kaj speciala elektiĝo fare de Dio. Popolo ĝis tiam senhistoria, dum malmultaj jardekoj aperis konkerante en la vastega spaco inter Francujo, Uzbekistano kaj Hindujo. La kerno de tiu senekzempla politika imperialismo estis religia ideo. Esti ĝin vekinta estis la mondhistoria merito de Mahometo.

La islamo estas tipo de politika religio. Ĝia dogmaro estas malabunda, ĝia etiko konforma al ŝtataj celoj. La virtoj de la mahometano tie estas heroaj, temas pri la batalo por la Profeto kaj lia instruo. La religio de la profeto Mahometo ne rajtas esti prijuĝata el degener-fenomenoj. Oni volonte montras al la malalta pozicio de la virino en la mahometanaj landoj. Sed jam en la jaro 1420, kiam en Eŭropo la klerigo de la knabinoj certe ne estis la plej bona, skribis Ulug Beg, la nepo de Timur la Lama, super la pordegon de la Registano en Samarkando: “Strebi al scienco estas la devo de ĉiu muzulmano kaj de ĉiu ortodoksa virino”. Antaŭ preskaŭ mil jaroj, Abu Alí Ibn Sina (“Avicenna”) verkis en la malproksima Buchara siajn medicinajn kaj teologiajn librojn, kiuj ankaŭ en Eŭropo estis diligente studataj. Ĉirkaŭ la jaro 1000 ekzistis scienca korespondado de Uzbekistano tra Irano, Arabio, Nordafriko kaj Hispanujo, ĉiuj mahometanaj landoj, ĝis Francujo

La islamo povas rerigardi ne nur al priatentinda scienca agado, sed ankaŭ al religiemo progresanta ĝis la mistiko. La di-amo de la Sufi, la mistikuloj, atingas hindajn, eĉ kristanajn paralelojn, ankaŭ tiurilate, ke ĝi kelkfoje transondadis la limojn de la organizita ortodokseco.

La fama universitato Al Azhar (la “blua”) en Kairo okupiĝis antaŭ unu generacio ĉefe pri la parkere-lernado de koranaj suraoj kaj pri la flego de la ritaro. Nuntempe en Al Azhar estas instruataj modernaj fremdlingvoj, profanaj sciencoj kaj mahometana teologio, la lasta laŭ principoj, kiel ili estas transprenitaj de niaj teologiaj fakultatoj. Tiel en la ĉefurbo de Abd el Nasser estiĝas islama propagando laboranta per laŭtempaj rimedoj.

Al Azhar estas la pruvo por la moderniĝo de la islamo en la spirita gvidado.

En la sama Unuigita Araba Respubliko ŝajnas ankaŭ sukcesinte, porti la islamon en la modernan industrian loĝantaron. Kiam ĉe la konstruo de la akvo-digo de Asuano laboristaj urboj estas starigataj, en la urbocentro staris la nova moskeo. Oni povas supozi, ke la prediko estas adaptita al la bezonoj de transformiĝanta industri-popolo. La islamo nur devas pliakcenti sian fortan ŝtatpolitikan flankon, por plenigi kun enhavo naciismon de la 20-a jarcento.

Oni eble montros al direktoj kiel la Wahabitoj, kiuj kredas povi reformi la islamon tiusence, ke oni reiru al la idealo de la dezerta vivo el la tempo de la profeto Mahometo. Ĝuste la plej novaj okazintaĵoj en la regno de Ibn Saud pruvis, ke la reakcia direkto en la islamo estas malvenkanta. La tempo, en kiu mahometana reganto estis murdata, se li estis suspektata pri modernismo, certe estas forpasinta. La ekkono, ke ekzistas nur la elekto inter singardema adaptiĝo al la tutmonda okazado aŭ superruliĝo per fremdaj fortoj, penetras ankaŭ en la cerbojn de la imamoj kaj mulaoj.

Hinduo en ŝtaluzino

Germanaj kaj aŭstriaj teknikistoj, kiuj instalis la ŝtaluzinon Rurkela, raportas pri la egaj malfacilaĵoj, kiujn ili havis kun laboristoj de hindua kredo. Ne nur, ke la diligento estas malalte sub la eŭropa mezuro; la manĝado dum la labortempo estas apenaŭ solvebla problemo. Ĉiu sekto, ĉiu kasto havas siajn proprajn preskribojn pri manĝoj; kion unu deziras, estas abomeninda al la alia. Speciale severaj kredantoj eĉ ne rajtas rigardi, kiam la ano de alia sekto manĝas sian nutraĵon...

De kristana flanko, de Eŭropo entute venas la principa riproĉo kontraŭ la hindua religio, ke ĝi ne montris intereson por la plibonigo de la cirkonstancoj en ĉi tiu mondo, sed prefere kreis pure spiritajn valorojn kaj esperigis la unuopan kredanton je la transejo. Al tiu aserto kontraŭdiras la hodiaŭaj hindoj. Ili rilatigas sin al la granda imperiestro Asoka, kiu jam en la 3-a antaŭkrista jarcento donis modelan administracion al Hindujo, edukis bonegan oficistaron, konstruis stratojn kaj hospitalojn. Sed kiel Asoka estis unika fenomeno, tiel regantoj de lia formato ankaŭ en kulturspacoj, kies religio vokas al aktiveco, estas en la malplimulto.

Sed neniel necesas, rerigardi je pli ol du jarmiloj. Jam antaŭ unu jarcento komencis Ramakriŝna ne nur pliproksimigi al sia propra popolo la religiajn profundojn de la hindua kredo, li ankaŭ misie penetris antaŭen al la okcidento. En Ramakriŝna vivis konscio pri senditeco, kiu lasis al li aperi la hinduismon kiel plenumon de ĉiuj religioj de la mondo. Similajn pensojn havis la poeto kaj nobelpremiito Rabindranath Tagore, kaj precipe la spirita kaj politika revekinto de Hindujo, Mohandas Karamchand Gandhi. La hinduismo inklinas relativigi la religian dogmon: iuj religioj enhavas partojn de la vero, sed la propra opinio estas por ĉiu konfesanto la lasta saĝo. Por Gandhi Jesuo estis unu el la plej grandaj instruantoj de la homaro; li legis ĉiutage en la Nova Testamento. La penson, fariĝi kristano, Gandhi decide estus rifuzinta. Male, la kristanoj krom la Nova Testamento studu la Bhagavad Gita kaj ekkonu ke ilia propra malperfektaĵo povus eniri en la hinduan instruon.

La hindo, kiu serioze okupiĝas pri la komparado de la politikaj kaj religiaj sistemoj sur nia planedo, ne nur vidas la avantaĝon de trafiko kaj tekniko, sed ankaŭ iliajn ombrajn flankojn. Li ekkonas, certe ne malprave, la senanimiĝon de okcidenta Eŭropo kaj Ameriko. Komparante li ne nur celas konservi siajn proprajn trezorojn, li opinias, ke le homo venante el la okcidento havus ĉian kaŭzon, lerni de Hindujo kaj kompletigi la puran ĉi-mondecan civilizon de Eŭropo kaj Nordameriko per spiritaj valoroj. Ĉe tio kunhelpas, ke ĉiam ree kulturlacaj kaj al la kristanismo fremdiĝintaj eŭropanoj aŭ nordamerikanoj trovas sian trankvilpunkton en la hinda filozofio.

De la nirvano al la budaista hospitalo

Se oni iras tra japana grandurbo, oni legas surskribojn de budaistaj lernejoj, de la infanvartejo ĝis la universitato, kiel de budaistaj flegejoj. Ekzistas “konfesiaj” instruistoj de ĉiuj gradoj kaj budaistaj flegistinoj. Ofte oni havas la senton troviĝi sur kristana tereno; nur la titolo estos ŝanĝita.

La kreinto de la budaismo estis predikinta la transejon. La homo venku la doloron per ekkono kaj liberigu sin per la nirvano. Kiel harmonias kun tio budaistaj instruejoj kaj malsanulejoj?

Denove oni inklinas diri, ke la budaismo imitis la kristanismon kaj ke la bonzoj prenis la Patrojn kiel modelon. Rerigardo al la historio de la japana budaismo pruvas, ke tiu jam antaŭ la ektuŝo kun la kristanismo estis eksterordinare adaptiĝkapabla. La japana budaismo estas ĝia norda formo, la mahajano. La mahajano kun siaj belegaj temploj kaj arta bildornamo venis de Hindujo sur la longa ĉirkaŭvojo tra Uzbekistano, Mongolujo kaj Koreujo al Japanujo kaj tre multe allernis dum tiu longa marŝo. La spekulacio, kiel ĝi parolas el la bildverkoj kaj simbolaj prezentaĵoj en la mahajanaj temploj, apenaŭ havas ankoraŭ ion komunan kun la vortoj de la historia hindo Gaŭtama Budao. Tropika senbride kreskeganta hinda filozofio, ĉinaj kaj japanaj imagoj kreis konstruaĵon, kiu transiras la nociaron de la eŭropano.

La japana budaismo konas personojn, kiuj ankaŭ al la eŭropano kaj kristano povas ion signifi, tiel la faman Ŝinran Ŝonen (1173 ĝis 1262). Ŝinran Ŝonen defendas preskaŭ luteran “saviĝon sole el la kredo”, krome sian preskaŭ katolikan jesadon de la vivo, kiu ne plu havas ion komunan kun la pesimismo de Budao. Ĉe Ŝinran Ŝonen la budaismo fariĝas monoteisma; la popolo aliflanke enkonstruis diar-ĉielon de la ŝinto en la budaismon, kiu estas interne ateismo. La cen-sektoj por la japanoj heroigis la budaismon, kiu pli akcente ol la kristanismo instruas, ke oni ne kontraŭstaru al la malbono, do kurbiĝis ĝin al la malo.

Do la budaismo neniel bezonis tuŝiĝon kun la kristanismo, por ĉiam adapti sin al loko kaj tempo. Tamen oni povas konfesi, ke la kunfrontiĝo kun la kristana animo speciale aktualigis tiun evoluon. En Tajlando, la centro de la severa hinajano-budajsmo, la misio havis sekvon apenaŭ intencitan. Ĝi efikis kiel modelo al la budaismo kaj devigis ĝin al religia pureco kaj aktiva karito.

De Tajlando ĝis Japanujo budaismo en la pasinta jarcento lernis de la kristanoj, kaj en kelkaj lokoj ĝi estis distingita lernanto. Tiu fakto enhavas por ni kristanoj la tragikecon, ke la misio laboras kun malmulte videblaj sukcesoj, kaj la ebleco de konvertiĝo al la kristanismo fariĝas des pli malgranda, ju pli ni mem fortigis la budaismon.

En la liberaj landoj de Azio la budaismo permesas la juĝon, ke ĝi pli bone aranĝis sin kun la fondo de grandaj industrioj kaj kun la kreo de laŭtempaj trafikvojoj, ol ni estus atendintaj surbaze de la studado pri la budaistaj instruoj. Ankaŭ ĉi tie montriĝas, ke la homo volonte rigardas al tiu flanko de sia religia konfesio, kiu plej multe donas al la aktuala situacio. Ankaŭ la kristanismo ja nuntempe pli forte elmontras la socialan funkcion ol faris tion antaŭaj jarcentoj.

Privaloran juĝon pri tiu evoluo ni devas lasi al la direktanto de la historio. Estus miopece bedaŭri, ke kristana laboro fortigis nekristanajn religiojn, tiel ke ili ĝenerale adaptas sin al la moderna tempo. Semista laboro ĉiam estas benita, eĉ se unue rikoltas iu alia; je kio utilis iu evoluo, tion ni homoj povas decidi nur post jarcentoj.

D-ro H. Huebmer, tr. d-ro K. Perko

al la indekso


 

31-A KONGRESO DE IKUE

en St. Gallen (Svislando)

21-27 julio 1966

 

Ni venos al St. Gallen ne nur por aŭskulti prelegojn, por amuziĝi, por persone kontaktiĝi kun samcelanoj, sed ankaŭ por preĝi en kuneco kun la IKUE-familio por la alta kaj grava tasko de IKUE. Tial ni speciale atentos la preparon de la komunaj diservoj por ĉiuj kongresaj tagoj.

Ni esperas ke la 31-a kongreso estos la unua, dum kiu ne nur la predikado estos en Esperanto, sed ankaŭ la mescelebrado laŭ la nova liturgio.

Jam okazis tiaj diservoj en kelkaj lokoj, sed bedaŭrinde sen aprobo per la Vatikana komisiono por la liturgi-reformo. Ja bedaŭrinde, ĉar la Vatikanaj instancoj, kiuj aŭdis pri tio, ne estis kontentaj. Malgraŭ tio la sekretario de la komisiono estas amiko de niaj klopodoj, kaj pro konvinka instigo de P. G. Jacobitti o. p. li pritraktos nian peton ĉe la venonta kunsido de la komisiono. La E-mestekstoj jam estas pretaj, kaj Kurt Schweizer komponis por la kongreso meson, kiun ĉiu kongresano ricevos jam antaŭe, por ke li povu jam hejme lerni la melodiojn.

Jenaj prelegoj kaj diskutadoj estas projektitaj:

Prof. Ludwig Thalmaier: La Eklezioj de Oriento kaj la Ekumenismo;

D-ro William Perrenoud (protestanta): La Katolikismo kaj la Koncepto de homa Etnio;

Dipl. teol. Stefan Maul: Necesas Ekumena Teologio;

Podiuma diskutado: Ekumenismo kaj ni Esperantistoj.

IKUE-anoj kiuj ne povas partopreni la kongreson, ricevos la kongresajn dokumentojn, se ili mendos tiujn ĉe la landa reprezentanto kaj sendos 5. sv. fr. aŭ egalvaloron. Ni petas la landajn reprezentantojn peri mendojn kaj pagojn.

La kongres-libro enhavos ankaŭ la mestekstojn por la ĉiutaga diservo dum la kongreso, same la tekston kaj la notojn de la kantata meso de Kurt Schweizer. Li ankaŭ donacis ai ni brilan tradukon de “Svislando por komencantoj”. Nepre legu ĝin, vi trovos ne nur valorajn informojn sed ankaŭ amuzon.

Ĝis fino de 1965 alvenis 40 aliĝiloj por la kongreso el Germanujo, Italujo, Nederlando, Francujo, Ĉeĥoslovakio, Usono, Svislando, Aŭstrujo, Belgujo.

Kiam alvenos ankaŭ via aliĝilo? Helpu nin per baldaŭa aliĝo!

 

al la indekso


NI AŬDIS

 

Kelkaj membroj de la E-grupo Grafenau (Germanujo) kun granda sukceso kantis esperantlingve en la Bavara Radio la 14-an de novembro 1965.

Episkopo Eduard Macheiner (Aŭstrio) celebris la 5-an de decembro 1965 meson kun prediko en Esperanto por la Katolika Esperanto-Centro en Romo.

La KELI-revuo DIA REGNO represis la prelegon de pastro W. Flammer pri “Esperanto ekumena lingvo”.

S-rino Caroline Rabe, Munkeno, kolektis jam ĉirkaŭ 700 subskribojn por la peticio al la papo enkonduki Esperanton ĉe Radio Vatikana.

La 7-an de januaro 1966 edziĝis s-ro Stefan Maul al f-ino H. Braun en Limburg (Germanujo).

La 28-an de januaro 1966 la kunfondinto kaj unua sekretario de LAF, s-ro Hub Weltens, edziĝis al f-ino M. M. C. Lahn en Maastricht (Nederlando).

D-ro Klaus Perko, prezidanto de LAF, translokiĝis por kelka tempo de Graz al Deutschlandsberg (Aŭstrio), kie li enposteniĝis.

 

al la indekso


NI FUNEBRAS

 

La 2-an de decembro 1965 mortis en Leverkusen (Germanujo) Monsinjoro Joseph Reisen, ĉefepiskopa konsilanto, honordekano kaj distriktestro de Kolping-familio. Dum 28 jaroj li estis paroĥestro en Leverkusen.

Malgraŭ sia multa pastra laboro li trovis tempon por Esperanto, i. a. kunlaboris ĉe la preĝareto “Neelmezurebla, ni laŭdegas vin'”. Siajn lastajn el la 74 vivojaroj li pasigis en hejmo por maljunaj pastroj. Li ripozu en paco! 

La 2-an de februaro 1966 mortis la dumviva membro de IKUE, fraŭlino Martha Flammer, fratino de la IKUE-sekretario en Zürchersmühle/ Svislando, en la aĝo de 53 jaroj. Ŝi ripozu en paco!

 

al la indekso


SVISLANDO POR KOMENCANTOJ

Observoj de eksterlandano

 

Montoj kaj montaj loĝantoj

Eĉ al la plej malzorga rigardanto devas pli aŭ malpli frue iam frapi la okulojn, ke en Svislando ekzistas montoj, kaj montoj - tio estas konata ekde nepenseblaj tempoj - formas la karakteron. La vivo de la Svisoj estas admirinda, kaj entute sukcesa batalo kontraŭ la malfavoro de la naturo. Kiam oni alvenas hodiaŭ sur grandiozaj stratoj al soleca restoracio en alto de kvarmil metroj kaj konstatas, ke oni ne povas ricevi la specon de fromaĝo aŭ biero, al kiu oni estas alkutimiĝinta (kaj anstataŭ tio nur ricevas ses aliajn kvalitmarkojn), tiam oni grumblas, kaj la Svisa posedanto mallevas hontigita la okulojn.

La interpremo kaj la senorda kaoso de la vivo en la urbo faras la homon suspektema kaj bonaŭda. La homoj sur la montoj konfidas unu al la alia, kaj ili havas plensufiĉan tempon por pripensi siajn problemojn - aŭ por formuli la saman penson iomete malpli ĝentile: eĉ la plej egaj admirantoj de la Svisoj neeble povos aserti, ke ili kiel nacio estas speciale spritaj aŭ de rapida imagpovo. Kiam oni (en certaj regionoj) iras en restoracion kaj eksidas ĉe tablo, tiam venas knabino kaj demandas, kion oni deziras. Oni devas diri al ŝi, ke oni deziras manĝi. Tion ŝi devis konstati unue, ĉar fine la homoj iras en restoracion ankoraŭ pro multaj aliaj kaŭzoj. Iuj volas bani tie, aliaj volas glitkuri tie, kaj ree aliaj volas versfari tie.

Sed postkiam oni klarigis al ŝi, ke oni - en tiu aparta kazo - venis ĉi tien por manĝi ion, tiam ŝi havas plenan komprenemon kaj eble alportas la menukarton. Sed eble ankaŭ ne. Nome, se ŝi forgesas tion.

Amiko de mi manĝis iam en sukeraĵejo grandan pecon da kuko. Li demandis la servistinon: “Ĉu vi havas ankoraŭ pli da tiu kuko?”. La fraŭlino respondis: “Jes ja”, kaj iris for.

Tamen devas esti, ke ŝi pripensis la okazintaĵon, ĉar post du minutoj ŝi denove aperis kaj demandis mian amikon radiant-miene: “Ĉu vi volas vidi ĝin?”.

Ŝi videble fieris, ke ŝi elesploris la pli profundan signifon de lia demando.

Al la Svisoj - se ili estas urbanoj - tiu fenomeno estas tre konata, sed ili asertas, ke estas nur la Bernanoj, kiuj estas tiel eksterordinare malfacil-komprenemaj, kaj vere ekzistas ankaŭ sennombraj ŝercaĵoj pri la mallerteco de la Bernanoj. Volonte oni faras la sekvanton ŝercdemandon: “Kio estas tio: Bum... (unu minuto da silentado)… bum… (unu minuto da silentado)… bum… (unu minuto da silentado)... bum...?”.

Por tiu, kiu ne ankoraŭ divenis tion: estas Berna maŝinpafilo.

Eĉ la Bernanoj bonkore ridas pri tiaj ŝercoj, ripetas ilin (foje la poento elglitas al ili), kaj ili skuas la ŝultrojn.

“Ni estas mallertaj”, diris al mi Berna oficisto, “ĉar ni estas montkampuloj kaj ne Novjorkaj klaĉ-preskolonaj raportistoj. La valoj limigas la horizonton. Ni ne vidas tro malproksimen. Kaj nia mallerteco estas nature por Svislando granda avantaĝo. Ĉu vi kredas, ke estas simpla hazardo, ke Berno estas la cefurbo de Svislando? Nature ne. Ni ne estas facile eksciteblaj. Ni ne ĵetas nin senhalte sur ĉion. Ni meditadas pri ĉiu okazaĵo, kaj la eterneco de la montpintoj estras ĉiujn niajn decidojn. Se Svislando estus regata de la ruzaj Zurigaj butikistoj aŭ de la Bazelaj estetikuloj, tiam ni havus dekope pli da ĉagrenoj kaj konfliktoj kun la aliaj, ol ni havas nun. Ili ja farus dekduon da eraroj, antaŭ ol ni, la Bernanoj, ankaŭ nur komprenus, pri kio temas...”.

Montaranoj ne estas tro babilemaj, ne tro komunikemaj kaj ĉiam plenaj da digno. En kelkaj montvilaĝoj la enterigoj estas la plej gravaj festaj okazaĵoj. Parto de la enteriga ceremonio estas la kolekto: ĉiu devas ĵeti dek-centimoj-pecon en la skatolon kaj povas preni por tio dek-centimoj-cigaron. Kelkaj el la ege grandaĝaj malriĉuloj ne plu povas permesi al si la dek centimojn por la cigaro. En aliaj landoj ili eble ricevus la cigaron senpage de la komunumo. Sed kompato estas la plej malbela el ciuj virtoj, kaj ĝi estas tiel humiliga. Pro tio la maljunaj homoj rajtas ĵeti butonon en la skatolon kaj ankaŭ preni veran cigaron. Ĉiu ajn scias, ke ĉiuj tion scias. Sed la uzo restas, ĉar la idealo de la homa digno restas. Vera homdigno, kiu baziĝas sur mistifiko - kio povas esti pli bonkora kaj pli humana?

Svislando eble estas la lasta kaj sola lando de la mondo, kie oni ankoraŭ estimas kvaliton kaj bonan metian laboron. Kion ni aliaj havas, tio estas la civilizo de la senfina bendo, de la malmultekosta ĉiovendejo kaj de la vulgaraj amasartikoloj - kaj mi estas entuziasmigita ano de ĉiuj iliaj formoj. Mi estimas la firmaon Marks kaj Spencer en Anglujo, kiu ebligas al ĉiu vendistino kaj al ĉiu laboristino vesti sin kiel dukino kaj tiel aspekti. La Marks-kaj-Spencer-ismo faris pli por la egaleco de la homa gento ol la Marksismo. Tamen: fiero pri la farita laboro kaj pri metia povo kaj la ĝojo pri bonaj aĵoj, simple ĉar ili estas bone kaj laŭorde faritaj, tio estas ankaŭ virtoj, kiuj, ho ve, bedaŭrinde formortas. Sed ne en Svislando.

Tio ankoraŭ ne signifas, ke la Svisoj estas malmodernaj. Ho ne! Kiu iom ajn provis surgrimpi montpinton, tiu scias, ke per ĉiu minuto malfermiĝas novaj rondrigardoj kaj elrigardoj. La horizonto de la montarano povas esti limigita, sed nur en la valoj; kaj la elrigardoj ĉiam ŝanĝiĝas, tiel ke ili estas alkutimiĝintaj al noveco kaj ŝanĝo. La en aliaj aĵoj tiel konservativaj kaj malmodernaj Svisoj amas vere la novaĵon, simple pro la noveco. Ĉion ili volas elprovi tuj. Ne ekzistas lando, kiu estas pli for de Ameriko en kelkspeca rilato, kaj tamen en alia rilato ree tiel proksima. Kiam mi estis en la antaŭa jaro en Svislando, oni povis legi en la gazeto, ke en Nederlando, en alia malgranda kaj riĉa okcident-eŭropa lando, estis starigita la unua elektrona kalkulmaŝino. La Svisoj povis apenaŭ kredi tion. Ili posedis jam almenaŭ cent elektronajn kalkulmaŝinojn: eĉ mezgrandaj firmaoj estis aĉetintaj ilin, simple pro la amuzo kaj por vidi, kio vere troviĝas en ili.

La pakaĵfaradon oni ekzercas en Svislando kun speciala zorgemeco, kaj la amasego de novaj kaj ĉarmaj ekpensoj, per kiuj oni faras pakaĵetojn en Svislando, superas la vojaĝantojn el Anglujo ĉiam denove. De iuj aĵoj oni povas diri: kion Bazelo faras hodiaŭ, tion faros Londono morgaŭ. Sed Londono ne lernas tiel rapide. Kion faras Bazelo hodiaŭ, tion Londono faros - eble - proksiman semajnon aŭ proksiman monaton, kaj ĉiam kun singarda kaj suspektema sinretenemo. Mi tranoktis en Bazelo en nova hotelo: por ĉio oni devis premi sur butonon; tio estis la “non plus ultra” de moderna instalaĵo. Ruĝaj, verdaj, flavaj lumoj anoncis ĉiujn eblajn kaj neeblajn dezirojn de la gasto kaj foje plenumis ankaŭ ilin. En ĉiu ĉambro oni havis propran privatan sekurfakon, kaj se oni volis, oni eĉ povis lasi lupreni per la hotelo propran privatan flugmaŝinon. Mi ne volis. Mi memoris sopirplene pri anglaj hoteloj sur la kamparo, kie la okazaĵo estas la jena: se oni volas ion oni premas butonon, super kiu pendas la tabuleto “ĉambroservistino”. Tiam oni atendas kvin minutojn, kaj fine prizorgas ĝin mem.

Kaj bonfine la homoj en la montoj estas ankaŭ persistaj kaj krudaj. Per tio mi ne volas diri, ke ĉiu komerc-vojaĝisto estas Wilhelm Tell (Vilhelmo Tel). Sed la amasego da laboro, persisto, kuraĝo kaj nefalsita, obstina nerompebleco, kio faris el la ŝtonega kaj kruda Svislando modernan paradizon, ruĝigas eĉ la piramidojn. Ekzistas Svisa spritaĵo pri la persisto de la homoj el Nidwalden, kaj iel ĝi estas tipa por la tuta nacio. Soldato el Nidwalden partoprenis iajn antikvajn militajn ekzercojn kaj estis trafita per sago, kiu lin najlis al arbotrunko, kaj estis vere tiel, ke li ne povis liberiĝi kaj naŭ horojn eĉ ne movi sin. Fine kamarado, Zuriga komercisto, trovis kaj demandis lin plene de konsento: “Ĉu doloras?”. La homo el Nidwalden respondis: “Nur, kiam mi ridas”.

Demokratio kun Svisgermana akcento

Kiel unuflanke ne estas facile pardoni al la Svisoj iliajn virtojn, tiel ili posedas aliflanke kelkajn pekojn, per kiuj ili kvazaŭ kreskas al nia koro. Mi volas pritrakti lin sinsekve.

Temas unue pri la Svisa versio de demokratio, kaj tia estas demokratio kun forta Svisgermana akcento. La konstitucio en sia origina formo devenas el la ĵuro de la jaro 1291; sed tiu brila modelo de demokrata ŝtato malpermesas al la duona parto de siaj anoj la voĉdonrajton. Kompreneble mi parolas pri la virinoj. Nur tri kantonoj donis en la lasta tempo la voĉdonrajton al la virinoj, tamen la virinoj posedas pro tio ankoraŭ ne la federacian voĉdonrajton, kaj ŝajnas, ke tio ne ĉagrenas ilin. Estas vere, ke marŝas klopodoj, sed estas nek energiaj nek eksterordinare laŭtegaj kaj rilatas al la Sufraget-movado en Anglujo antaŭ la unua mondmilito kiel vilaĝana interbatiĝo al la unua mondmilito. La Svisaj virinoj, rigardate kiel tutaĵo, tute ne volas la voĉdonrajton. Ili preferas ekzistadon en politika geto, kaj la muroj de ĉiuj getoj de la mondo estas defendataj, post komenca periodo de ĝenerala konfuzo kaj ribelo, ĉiam de interne. Kelkfoje ne estas tiel simple elveni el la geto, sed ĉiam estas tre multe pli malfacile enveni. Kial la Svisaj virinoj kontentas lasi la politikon al la viroj? Ekzistas multaj kaŭzoj por tio, kaj mi volas mencii nur tri, kiuj estas pli kaŝitaj.

1. La Svisoj interesiĝas pasie pri la politiko de aliaj Ŝtatoj, sed pri la propra ne tro ekscitiĝas. La Svisoj estas fanatikaj gazetlegantoj, kaj ilia lando posedas kelkajn el la plej bonaj (kaj ankaŭ plej enuigaj) gazetoj de la mondo. En kelkaj kazoj ambaŭ ecoj koincidas. La Svisoj interesiĝas pasie pri revolucioj en Venezuelo, pri minaco de Nepalo per la Ĉinoj, pri la parti-dispecigo en Kongo kaj pri la ekonomiaj krizoj sur Kubo, sed pri la okazoj en Berno ili ne ekscitiĝas supermezure. Ili ĉiam tuj pensas pri preĝejtura politiko kaj estas iomete sinretenaj pri siaj propraj aferoj. Ĉiam ili parolas pri sia propra politiko kun rideto, petante senkulpigon - kiel de aĵo sen signifo, tio estas, sen internacia konsekvenco. Ŝajnas, ke ili iomete hontas, ke ili neniam ekscitas la mondon, ili kondutas kiel pli aŭ malpli normalaj homaj estaĵoj, kaj fakte ili neniam minacas estigi militon en Eŭropo - kion ĉiu alia nacio kun minimumo de memestimo faras almenaŭ dufoje dum jardeko. Estas por ili evidente, ke debato pri nova tutsvisa imposto povas esti neeble tiel altira kaj ekscita kiel spektakla proceso malantaŭ la “fera kurteno”, kaj se tiu imposto post kelkaj jaroj estas nuligita, tiam estas tio ree ne tiel duone drama kiel la honorsavado de la pendigito, kiu fine estas rekonata kiel granda patrioto plena de brilaj virtoj, kiu estas elterigata kaj ricevas ŝtatan entombigon. Kun aliaj vortoj: la Svisaj virinoj nenion havus por argumenti kontraŭ tio, ke ili posedu la voĉdonrajton en Venezuelo, Nepalo, Kongo aŭ Kubo. Sed en Svislando? Ho ne, tio ne indus la penon.

2. La Svisa demokratio evoluis al maniero de kromokupo por viroj. La Svisa konstitucio estas federacia, precize kiel la Usona: ĉiu kantono estas vere malgranda respubliko kun nelimigitaj rajtoj pri siaj internaj aferoj kiel edukado, popola saneco, polico, kantonaj impostoj kaj tiel plu; krome ĝi havas ankoraŭ la federaciajn kaj sennombrajn komunumajn problemojn. La demokrate pensantaj Svisoj vivigis du amindajn specialajn instituciojn: la referendumon kaj la iniciativ-rajton. Privataj personoj estas (sub kondiĉoj, kiuj estas en la konstitucio) rajtigitaj al tio, kapti por iu leĝo la iniciativon; la federacia estraro povas esti devigita per tio, subigi certajn disponojn al la popola decido, kaj ĝi faras tion ankaŭ en multaj kazoj, sen ke la plej malgranda devigo estas praktikita kontraŭ ĝi. Estas evidente al ĉiu, kien ĉiu dozego je demokratio alkondukas: signifas, ke la Svisaj viroj sufiĉege estas okupitaj, ĉiam kurante al la balotaj urnoj. Ili devas senprokraste (pere de la balota urno) eldiri siajn opiniojn pri federaciaj, kantonaj kaj komunumaj leĝoj kiel ankaŭ pri politikaj procedoj kaj dekretoj. La virinoj estas, tiel ŝajnas, sufiĉe prudentaj, ke ili ne okupas sin pri tio. Ili havas sen tio sufiĉe por fari. Estas simple sana labordivido: la virinoj havas la pordan anson, la viroj havas la balotajn urnojn. Du same enuigaj taskoj, sed oni devas plenumi ankaŭ la plej enuigajn devojn. La virinoj postulas la voĉdonrajton same malofte kiel la viroj postulas parton de la porda ans-purigado.

3. Kaj fine estas - je malgranda parto - ne plu al pura, heroa fieco de la viroj. Fieco tial, ĉar faras amuzon al ili rabi al virinoj la naturajn rajtojn. Sed estas ankaŭ heroa, ĉar kiu, tiel mi demandas, havas la kuraĝon agi kontraŭ la virinoj? Oni rigardu nur foje Amerikon, kie la virinoj staras sur piedestalo, nur ĉar ili starigis sin mem sur piedestalon kaj ĉar ili havas malgrandan inklinon por malsuprengrimpi. Aŭ oni rigardu Anglujon, kies virinoj, mi kredas, estas la plej emancipitaj de la mondo, kaj kiuj akirbatalis al si la rajton kun ŝvito kaj sango kaj larmoj. Nur la Svisoj kuraĝas daŭrigi la eternan batalon inter la seksoj. Estas la sola millto, en kiu ili ne estas neŭtralaj. Ili rezistas kaj spitas al la virinoj. La virinoj faru tion, kion oni diras al ili, kaj per tio: fino!

Sed ĉu estas vere tiel? Ne, tute ne pensu tion! La Svisaj viroj esence ne trompas siajn virinojn, sed sin mem. La virinoj ne posedas la voĉdonrajton, ĉar ili ne volas ĝin. Se ili volus ĝin, tiam ili ankaŭ havus ĝin, pri tio oni ne havu iluziojn. Pro tio Svislando restas duona demokratio: la unua parto de la enloĝantaro ne havas voĉdonrajton. Sed la nevoĉdonrajtigita parto (se ĝi entute estas interesita pri la rezulto) diras al la alia parto, kiel ĝi voĉdonu. La parolon havas ĉiam ankoraŭ la virinoj - la viroj nur plenumas ĝin.

Pri la manĝado

Mi ne estas drinkemulo, sed mi ŝatas Svisajn supojn. Neniu, kiu gustumis certan nombron da diversaj Svisaj supoj, miras pri tiu konstato, ĉar tiam li scias, ke la Svisoj ŝatus verŝi en ĉion, kion ili manĝas, iom da kirŝo (speco de ĉerizbrando), precipe en siajn supojn. Iuj ajn bravaj homoj jam estiĝis post la ĝuado de Svisaj supoj treege ebriaj, antaŭ ol ili sciis, kio falaĉigis ilin. Kaj en ŝatata Svisa vintrokuraca loko mi vidis iam, kiel Anglo ekstaris, suprenlevis sian supteleron kaj diris kun laŭta voĉo: “Gesinjoroj, longe vivu la reĝino”.

En Svislando estas tiom da knabinoj tiel belaj kaj multaj viroj tiel sveltaj, sportaj tipoj kiel aliloke en la mondo. Sed oni povas ankaŭ vidi tiom da dikaj homoj kiel ĉe la nemigremaj nacioj de Eŭropo. Ne malmultaj Svisoj ĉagreniĝas pri sia graskorpeco kaj aplikas multe da sagaco por ektrovi la kaŭzon. Oni povas aŭdi aron da sciencaj respondoj, sed nur malmultaj trovos la tre nesciencan klarigon: ĉar ili manĝas tro. Peco da pomkuko estas en Svislando futon longa, porcio da fromaĝo memorigas vin pri la tuta fromaĝa elmetaĵo en ordinara angla fromaĝvendejo, kaj ekster tio ili manĝas verajn montojn du ŝaŭmkremo. Ĉe malgrava okazo ili tuj kuregas en siajn bonegajn sukeraĵejojn, kaj ili tute ne intencas rifuzi dolĉajn, sukeritajn kremkukojn. Svisino diris iom ĉagrenite al mi: “Mi ne komprenas, ke mi ĉiam ankoraŭ dikiĝas. Mi manĝas vere nur ankoraŭ la duonon da ŝaŭmkremo kiel antaŭe…”.

 Ankaŭ la Svisaj restoracioj aplikas tute ĝenerale insideman artifikon, por logi siajn gastojn per supernutrado en fruan tombon. Ili havas la ruzegan kutimon servi unue nur la duonan porcion. Oni nenion rimarkas, ĉar duona porĉio en Svislando same aspektas kiel aliloke tuta porcio. Oni do manĝas sian parton, kvankam kun kelke da peno - ĉar eĉ la duona porcio estas jam pli ol sufiĉa - kaj poste aperas la servistino kaj servas la duan duonon. Se vi posedas tian malfortan karakteron kiel mi, tiam vi manĝas ankoraŭ ĉi tiun.

La manĝaĵoj en Svislando estas ĝenerale bonaj kaj sanaj, sed mi opinias, ke la Svisa kuirarto ne povas konkuri kun la delikateco de la Franca kuirarto. Sed mi estas unu el la eminentaj vivantaj kompetentuloj rilate al kolbasaĵoj, kiujn mi taksas kiel unu el la plej grandiozaj kreaĵoj de la homa raso. Nun estas ja la Aŭstroj kaj Bavaroj, ankaŭ se oni prenas la plej grandajn skalojn, neniaj malbonaj kolbaslandoj, tamen la Svisoj superas ilin ĉiujn, kaj estas vere pro kolbasego, nomiĝas “Schüblig” (ŝiblig). Kio “Shakespeare” (Ŝekspir) inter la poetoj, tio estos la “Schliblig” inter la kolbasoj. Nacio, kiu donacis al la maldigna homaro la “Schüblig”-on, estas nacio de grandeguloj, al kiu oni devas ĉion pardoni, la vintrosporton inkluzive; kaj inkluzive ankaŭ la malrespekton esti ege malgranda lando kaj tamen doni al la tuta mondo brilan ekzemplon, kiel oni kondutas normale; kiel oni vivas kun deco, kiel oni agas prudente en freneza mondo, kaj kiel oni malestimas siajn amikojn kaj najbarojn kaj tamen estas kapabla ami la homaron - kiu, se oni pripensas tion ĝuste nek meritas la amon de la Svisoj nek ilian “Schüblig”-on.

George Mikes - Die Schweiz fuer anfaenger - Beohachtungen eines Auslärders - Diogenes Verlag Zürich. Esperantigis Kurt Schweizer

al la indekso


FRATOJ KAJ AMIKOJ EN KRISTO

 

La granda evento de la 2-a Vatikana Koncilo ne tro ofte povas reveni en nian memoron, por ke ni ne forgesu ĝin kaj ne forgesu preni en nian - ĉiutagan - vivon ĝiajn impulsojn kaj realigi paŝon post paŝo ĝiajn iniciatojn. Tial ni ankaŭ ne tro ofte povas reveki en ni tiujn bildojn, kiujn dum la tagoj de la koncilo ni preskaŭ ĉiutage vidis en gazetoj kaj televido, ĉar tiuj bildoj estas “okulfrupaj” dokumentoj, dokumentoj ne malpli gravaj ol la koncilaj tekstoj.

Jen ekz. papo Paŭlo VI kun la nekatolikaj koncilaj observantoj ĉe la ekumena vort-diservo en la basiliko “Sankta Paŭlo ekster la muroj”, per kiu ili komune dankis al Dio pro la fruktoj de tiu koncilo, precipe la ekumenaj. La dokument-valoro de ĉi tiu foto mem estas, ke la papo jen donas ekzemplon kaj pruvon, kiel serioza kaj sincera estas la ekumena spirito de la katolika eklezio kaj ke ne nur estas permeso, sed emfaza deziro de la papo imiti lin: ĉe ĉiu taŭga okazo kun seriozo kaj konscio preĝi komune kun niaj nekatolikaj kunkristanoj.

 

Kaj mi demandas min kun rigardo al la ĉi-jara IKUE-kongreso: ĉu ne estus dezirinde, ke ĝin partoprenus ankaŭ nekatolikoj, same kiel la koncilon ĉeestis observantoj? Unu protestanto prelegos en St. Gallen; sed kial ne venu pliaj nekatolikoj, se jam temos pri ekumenismo?

sm

Sinjoroj, karaj observantoj - aŭ lasu Min pli bone uzi tiun nomon, kiu denove ekvivis dum tiuj kvar jaroj de la ekumena koncilo: fratoj, fratoj kaj amikoj en Kristo!

Por Ni via forvojaĝo ne metas finon de la koraj kaj spiritaj rilatoj, kiujn kreis via partopreno en la koncilo. Ĝi estos por ni ne fino de dialogo, kiu komenciĝis en mallaŭto, sed devigas Nin pripensi, kiel Ni povos fruktedone daŭrigi ĝin.

La amikeco restas. Kaj restas ankaŭ unua sukceso, kiu estas sekvo de la koncila renkontiĝo: la konvinko ke la granda problemo de reintegriĝo de ĉiuj, kiuj havas la feliĉon kaj la respondecon nomi sin kristanoj, en la unueco de la videbla eklezio, devas esti fundamente studata. Kaj ĉi tiu estas la horo fari tion. Multaj el ni jam scias tion. Nun la nombro de tiel pensantaj kreskis. Kaj tio signifas multe.

Se ni volas fari bilancon de la fruktoj, kiuj maturiĝis okaze de kaj pro la koncilo rigarde al la afero de la unueco, ni ĉefe konstatos jenon: la scio pri la ekzisto de ĉi tiu por ĉiuj interesa kaj deviga problemo kreskis. Ni povas aldoni tre valoran frukton: la esperon ke tiu problemo - se ne hodiaŭ, almenaŭ morgaŭ - povos esti solvata, malrapide, ŝtupece, sincere, grandanime. Tio estas grandioza afero.

El tio sekvas ke aliaj fruktoj maturiĝis: Ni iom pli bone ekkonis vin, ne nur kiel unuopajn reprezentantojn de viaj konfesioj, sed kiel kristanajn komunojn, kiuj vivas, preĝas kaj agadas en la nomo de Kristo, kiel instru-sistemojn kaj religiajn konceptojn kaj - Ni diru trankvile - kiel altvalorajn kristanajn trezorojn.

Ni malkovras pliajn pozitivajn rezultojn sur la vojo al nia paco: Ni konsciiĝis pri certaj eraroj kaj certaj nebonaj pensmanieroj. Pro la eraroj Ni petis Dion kaj vin je pardono. Kaj ni trovis ke la nebona pensmaniero venas el nekristanaj radikoj kaj ni ekintencis ŝanĝi ilin al sentoj, kiuj indas je la instruoj de Kristo.

Baldaŭ vi forlasos Romon. Ne forgesu tiun amon, kun kiu la romkatolika eklezio plue pensos pri vi kaj sekvos vin. Ne opiniu ĝin sent-manka kaj fiera, se ĝi plenumas la devon, ĵaluze konservi la “bonon” (depositum), kiun ĝi dekomence portas kun si (kp. 1 Tim 6,20). Ne riproĉu al ĝi, kvazaŭ ĝi ŝanĝus aŭ perfidus tiun bonon, se ĝi per jarcenta kaj skrupula kaj amplena meditado malkovris en ĝi trezorojn de vero kaj vivo, je kiuj rezigni estus malfido. Memoru ke ĝuste per Sankta Paŭlo, la apostolo de ĝia ekumeneco, ĝi ricevis sian unuan direktiĝon al la dogma instruofico - kaj vi scias kun kia severega rezistemo (kp. Gal 1,6 s.). Kaj memoru ke la vero regas nin ĉiujn kaj liberigas nin ĉiujn kaj ke ĝi estas proksima, proksima al la amo.

Paŭlo VI

al la indekso


9-A INTERNACIA SEMINARIO DE GEJ

 

Li kaj ŝi

“Kio estas amo? ĉu amo estas lernebla? Internaciaj geedziĝoj. Sekso kaj amo laŭ religiaj konceptoj. Ekonomiaj problemoj de virina laboro. Naskokontrolo. Nacia situacio de klerigo pri seksaferoj”.

Jen impona kolektaĵo de temoj, kiujn oni nuntempe kutimas nomi rompendaj tabuoj aŭ “varmegaj feraĵoj”. Estis preskaŭ certe, ke ankaŭ foje Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okupiĝos pri tiu temaro. Kaj fakte, la ĵus okazinta 9-a I. S. verigis tiun supozon per prelegoj kaj diskutoj sub la supre menciitaj titoloj.

Estis evidente, ke grandan intereson vekos tiu aranĝo, kaj sekve proksimume 100 gejunuloj (faktaj + kelkaj junuloj laŭ la “koro”) ariĝis en la modernega junulargastejo en Hamburg-Horn dum la silvestra semajno por interŝanĝi ideojn kaj aŭskulti interesajn referaĵojn koncerne tiun problemon de la junularo.

Montriĝis granda internacieco laŭ la partoprenintaro kaj laŭ la pritrakto de la temoj. El 15 landoj venis la diskutintoj, eĉ el Japanio, Hindio, Malio kaj Aŭstralio. Kristaliĝis du direktoj dum la seminario: la diversaj naciaj opinioj kaj aspektoj, pri kiuj ni havis dank’ al la internacieco de la partoprenintoj buntan spektron de naciaj moroj kaj kutimoj; kaj aliflanke la nepretervidebla supernacia aspekto de la problemo: la mondo unuiĝas ankaŭ laŭ tio; kiom multformaj la problemoj de la interrilatoj inter la seksoj ankaŭ estas, ĉiam montriĝas la komuna demando kaj strebado pri tio, kio estas amo, kiel kaj kial homoj celas ĝin. Absolute perfekte do efikis la decido de la organizintoj de la seminario, meti en la programon la prelegon:

“Kio estas amo?”

Michael Zeilinger (bonkonata al vi kiel iama redaktoro de “Birdo”) kiel fakulo pri psikologio prilumis la supran demandon per vere kompetenta analizo. Li emfaze montris, ke sekso kaj amo ne estu alternativoj, ĉar simple la strebado de la homa menso direktas sin al tuteco. Feliĉo nur povas esti atingata per daŭra plenumo de la postulo al plituteciĝo. Se oni ne kombinos sekson kun amo al iu tuto, aperas la danĝero de psikaj disiĝoj kaj rompoj, de neŭrozoj kaj eĉ skizofrenio.

Post elmontrado de historiaj misformoj de la koncepto pri amo li donis tre ampleksan fenomenologion pri la problemo de amo. Li klarigis, kiom multe amo influas la psikan strukturon de la homo, ekkono, kiu donas al la nocio “moralo” rilate tiun problemon tute novan aspekton: ĉar oni devas demandi al si, kiom la nuna praktiko de seksaj interrilatoj donas al la homoj la eblecon pliriĉigi, plievoluigi sian personecon, do plifeliĉigi sin. Kaj jen la morala leĝo estas io, kio reliefiĝas en la persono, kaj ne, almenaŭ unuarange ne, estas io abstrakta kodo de malpermesoj.

Michael Zeilinger asertis, ke ne ekzistas la amo kiel konkreta modelaĵo, sed ekzistas tiom da amoj, kiom homparoj. En lasta konsekvenco la amo estas la perfekta plenumo de la homa individueco. La abstraktigo de amo estas nur io tre supraĵeca ĝeneraligo kaj la konstato de tio kio komunas al ĉiuj homoj en tiu sfero. Sekve iu leĝo (moralo) ankaŭ logike povas esti nur tre kruda skeleto por sufiĉi al la necesoj de la ĝeneralo. Tiun skeleton plenigi per vivo estas la tasko de la individua homo, en kiu li havas la plej netan okazon pruvi sian homecon.

Sekso kaj amo laŭ religiaj konceptoj

Jen la titolo de diskutoj en la I. S. Du ĉefaj diskutgrupoj aperis. Unue la rondo diskutanta la katolikan opinion, kaj la alia traktanta la koncepton de “liberpensado”. Antagonisma estis la procedo de ambaŭ diskutadoj, kiel atendeble, sed en kiu maniero ili estis antagonismaj, estis tre interese. Por simpligi: la diskutrondo “liberpensado” okupiĝis pri la teoria flanko, dum la “katolikoj” agis sur la praktika kampo. Pli detale: en liberpensado kritikinte unue la historiajn konceptojn de la religiaj ordonoj pri seksaj aferoj, kaj ankaŭ kritikinte la nunajn konceptojn pri moralo, oni demandis tamen kiamaniere povas kunekzistadi homgrupoj kun diversaj ideoj pri moralo. Oni pritraktis en tiu diskutrondo la problemon, ĉu ne ekzistas iu komuna bazo de ĉiuj homoj sur tiu problemar-sfero. Oni jesis tion, tamen ne preciziginte tiun komunan bazon, kiun diskutinto nomis “moralo en pli ĝenerala senco”. Longe oni diskutadis pri la difino de la nocio “moralo”, kaj valoraj ekkonoj povis esti ĉerpitaj el tiu dialogo, kiu bazis sur humanisma idearo (ĉefe). Estis la sola fojo, ke oni prenis la okazon par trakti la nocion “moralo”, kaj montriĝis en la posta procezo de la seminario, ke bedaŭrinde ne ĉiuj seminarianoj partoprenis en tiu laborrondo.

Sed ni nun priparolos la diskutrezultojn de la dua rondo:

Katolikoj kaj seksaj rilatoj

oni tuj vidas el la diskut-kontribuaĵoj la oftan senhelpitecon kaj nescion de junaj katolikoj rilate tiun problemon. Ĝi nepre estas la heredaĵo de generacioj vivintaj longe antaŭ la nuntempa. Ĝi estas la heredaĵo de la gepatra generacio, kiu ne kapablis grandskale doni vere kristanan instruon kaj edukon al la nuna juna generacio, ĉar ili - la gepatroj - mem transprenis jam antikviĝintan bildon pri sekso kaj amo, tamen kaŝinte tiun malbonstaton per la ofte citita “duobla moralo”. Estas unu el la plej gravaj kaŭzoj, kial gejunuloj perdas kontakton kun la eklezio, ĉar ili stumblas per la “plej grava peko” kaj pro reago de la pliaĝuloj reprezentantaj la “duoblan moralon” kaj la eklezianaron samtempe ili sin forturnas tute de la eklezio. Ĉiam gejunuloj katolikaj, kiuj tamen ne volas forlasi la eklezion, havas la saman demandmanieron: kio estas permesata? Pli precize: kio ankoraŭ estas permesata?

Ni netege vidas la dilemon: ĉiam temas pri leĝo, pli akre: pri la litero, en aferoj, kiuj vaste transiras la leĝecajn kapablojn, ĉar simple oni devus krei por ĉiu aparta homo apartan leĝon. Estas evidente, ke katolikoj ofte ne estas plenkreskuloj laŭ la spirito, ĉar: la spirito vivigas, la litero mortigas. Estas nepretervidebla aspekto, ke la evoluo depost la 2-a Vatikana Koncilo direktiĝas al atribuo de la spirita plenkreskeco al la kredantaro. Tio estos verŝajne en multaj okazoj eĉ krueleta puŝo en la memrespondecon (kiel birdo estas ĵetata el la nesto por lerni flugi). La akiro de la plej supera leĝo, la leĝo de la amo, estas nu ne la plej facila afero, ĝi necesigas maturecon. Oni ne plu havas la eblecon, iri al la aŭtomato (moralkodo), enĵeti moneron kaj tuj ricevi la respondon, ĉu iu konkreta ago en la seksa sfero permesitas aŭ ne. Oni nur povas doni la direkton de la agoj, en ĉiuj aliaj aferoj devas decidi - la amo mem. Ni estas nur ĉe la komenco, tion ni konsideru.

La aliaj referaĵoj

Prof. Lapenna kutim-elokvente parolis pri la juraj aspektoj de internaciaj geedziĝoj, montrante la oftajn malfacilaĵojn pro la diverseco de la juraj sistemoj, kiuj kelkfoje povas eĉ kaŭzi la detruon de opaj personaj ekzistadoj. Tamen li asertis ke li nepre ne volas per tio malkuraĝigi la junajn geesperantistojn spiti al tiuj malfacilaĵoj.

Periferia estis la temo: Ekonomiaj problemoj de virina laboro. D-ro Bohrmann emfazis la neceson de la virina laboro kaj ĝiaj konsekvencoj por la ekonomia situacio.

Prelegeto iom tro stranga, bedaŭrinde, estis la kontribuaĵo de la aŭstralia samideano pri la naskokontrolo, en kiu oni aŭdis nenion esencan aŭ klarigan, sed kompense (?) privatan teorion pri la destino de la beb-sekso, kiu jam inter la seminarianoj trovis profundan refuton.

La foruma diskuto pri la naciaj situacioj en la problem-sfero montris flanke de la eŭropaj reprezentantoj unuecon en la elmontrado de misaĵoj pri la sekseduko. Elstaris nur la sveda situacio, kiu alportas la absolutan (troan?) sentabuigon de la seksa kampo en la edukado. Cetere tre interesis la kontribuaĵoj el Hindio, Malio kaj Japanio. Reliefiĝis la pli granda influo de naciaj moroj sur la problemon de amo.

Ankaŭ por nepartoprenintoi estas je dispono la referaĵoj de Michael Zeilinger en multobligaĵoj por 2 gm.

al la indekso


POLA JUBILEO

Antaŭ mil jaroj Pollando kristaniĝis

 

En ĉeesto de la papo, la 13-an de januaro 1966 per manifestacio en Romo oni malfermis la miljar-jubileon de la kristaniĝo de Pollando. Paŭlo VI sendis personan salut-telegramon al la pola primaso kardinalo Wyszyński, kiu ne povis partopreni la manifestacion.

Kardinalo Wyszyński

La jubileon oni festadas ne nur en la lando men, sed en la tuta mondo, ĉar dek milionoj da poloj vivas ekster sia hejmlando. La jubileo daŭras la tutan jaron 1966 kun fiksita programo por ĉiu fazo.

En la invit-leteroj al siaj ofic-fratoj alilandaj la polaj episkopoj skribis i. a.: “Estas nekontestebla historia fakto, ke en la jaro 966 la pola duko Mieszko - influita per sia edzino, la ĉeĥa reĝidino Dombrowka - kun sia kortanaro akceptis la sanktan sakramenton de la bapto.

Ekde tiu momento la kristanismo - de generacioj predikita jam per kristanaj apostoloj en nia lando - disvastiĝis en la tuta pola popol-spaco”.

Simbiozo pola

La episkopoj akcentas la historian formiĝon de Pollando kiel kristana ŝtato. “Tio estis la historiaj komencoj de la kristana Pollando kaj samtempe la komencoj de ĝia nacia kaj ŝtata unueco. Sur tiuj fundamentoj - kristana, eklezia, nacia kaj ŝtata same - ĝi estis plukonstruita de regantoj, reĝoj, episkopoj kaj pastroj, dum mil jaroj. La simbiozo kristanismo-eklezio-ŝtato ekzistis en Pollando dekomence kaj neniam kreviĝis. Dum la tempo ĝi kreis tiun preskaŭ ĝeneralan polan pensmanieron: polo egalas al katolika. El ĝi ankaŭ ekestis la pola religi-stilo, en kiu dekomence religia kaj nacia elementoj estas ege kunteksitaj kaj kunkreskintaj, kun ĉiuj pozitivaj kaj negativaj aspektoj de tiu problemo.

Al tiu religia vivostilo apartenas ankaŭ kiel ĝia ĉefesprimo la pola Maria-kulto”.

9-jara prepariĝo

Por celebri la miljaran jubilean 1966 en la spirito de Kristo, laŭ ordono de la pola episkoparo en la tula lando komenciĝis en 1957 naŭjara spirita kaj religia renoviĝo de la kredantoj. Ĉiu jaro staris sub alia moto:

1.         Fideleco al Dio, kruco kaj evangelio, eklezio kaj ĝiaj paŝtistoj

2.         Vivado en la dia graco.

3.         Ŝirmado de la nenaskita vivo.

4.         Geedza fideleco.

5.         Sanktigado de hejmo kaj familio.

6.         Eduki la junularon al fideleco kontraŭ Dio kaj eklezio.

7.         Sociaj justeco kaj amo.

8.         Batalo kontraŭ la erarojn de la propra popolo.

9.         Ami kaj honori la patrinon de la Sinjoro.

Depost 1958 granda kopio de la Dipatrin-bildo de Ĉenstoĥovo migras tra tuta Pollando, de diocezo al diocezo, de preĝejo al preĝejo.

Ĉie ĝi estas solene kaj entuziasme salutata de la katolikaj amasoj. Precipe aktiva estas la junularo.

Ĉiu paroĥo estas du semajnojn preparata per misiistoj por la alveno de la madono. Preskaŭ ĉiuj kredantoj ricevis la sakramentojn. Multaj edzecoj estas ordigataj (ekz. nur en la diocezo Breslavo jam 3.000). Malamikoj ofte eĉ publike pardonas al si reciproke. La drinkemon kaj aliajn naciajn pasiojn oni sukcese kontraŭbatalas.

La migradon de la madono do akompanas religia konvertiĝado tra tuta Pollando.

Episkopo diris pri tio: “Ne estas triumfanta, sed preĝanta kaj pentanta eklezio”.

La programo

Ĉar Mieszko baptiĝis la 14-an de aprilo 966 (Sankta Sabato), la ekleziaj celebradoj de la miljaro komenciĝos je la Sankta Sabato 9-a de aprilo, per “semajno de l’ miljaro” en ĉiuj paroĥoj (ĝis la 14-a de aprilo). La ekleziaj ĉefsolenaĵoj komenciĝos la 17-a de aprilo en Gnesen, la iama sidejo de la primato. Ĝin partoprenos la tuta pola episkoparo kun memorfestado de S-ta Alberto kaj jarkonferenco. Kelkajn tagojn poste ĉiuj episkopoj iros al Pozeno, kie estas la tomboj de Mieszko kaj Boleslavo. La tria parto de la episkopa konferenco okazos en Ĉenstoĥovo, kie la 3-an de majo Pollando dediĉos sin al la Dipatrino.

Tuj poste okazos celebraĵoj en la unuopaj diocezoj; oni finos la 8-an de majo en Krakovo, kie kolektiĝos la episkopoj al preĝado en la Skalda-preĝejo, kie la patrono de Pollando, Sankta Stanislao, martirmortis.

Sekvos dum la resto de la jaro grandaj solenaĵoj en Romo kaj la tuta mondo ĉe la elmigrintaj poloj.

Kun respekto kaj ĝojo ni rigardas al tiu eminenta popolo, kiu multe suferis dum sia miljara historio, kaj ni deziras tutkore al ĝi, ke la venonta jarmilo estu pli feliĉa kaj benita de la Sinjoro, al kiu ĝi tiel fidelas.

sm

al la indekso


HINDIO

Neatendite - post politika porpaca sukceso - la hinda ministroprezidanto Ŝastri mortis. Tiu delikat-statura klerulo kaj religi-filozofo, kiu ŝajnis domaĝa por la politika metio, transpreninte malfacilan heredaĵon de sia antaŭulo Nehru, kiel fervora adepto de Mahatma Ghandi regadis en lia spirito. 

 

Ni katolikoj ankoraŭ kun plezuro memoras lian renkontiĝon kun papo Paŭlo VI okaze de ties vojaĝo al Bombay, kie Ŝastri akceptis lin en la flughaveno kun la tiama inform-ministrino Indira Gandhi. La renkontiĝo simbolis la deziron de la katolika eklezio dialogi kun aliaj religioj kaj la mondo. Dankon Ŝastri meritas ankaŭ pro sia fervora subteno de la tiama Eŭkaristia Mondkongreso.

La estonteco de tiu plagata lando Hindio nun kuŝas en la manoj de la filino de Nehru; ŝi ofte sufiĉe akre kritikis kaj atakis sian antaŭulon kaj lian regadon. Espereble ŝi ne nur scias kritiki, sed ankaŭ fari pli bone. Ŝi deklaris ke la toleremo kontraŭ ĉiuj religioj apartenas ankaŭ al ŝia programo.

al la indekso


HOMOJ EN NIA MONDO

 

Kun larmoj en la okuloj usona advokato diris: “Mi estas konsternita ke tribunalo formita el dekdu tielnomataj blankuloj kondamnas honestan viron pro tia bagatelo”. La bagatelo estis la murdiĝo de la negro W. Brewsher, la honesta viro lia murdinto H. D. Strange, la verdikton faris tribunalo en Alabamo/ Usono, kie Strange estis kondamnita kiel “duagrada murdinto” al dek jaroj da karcero.

Estis la unua fojo en la historio de Alabamo, ke blankulo estis kondamnita pro murdo de negro. La advokato estis lia defendinto; li anoncis ripeton de la proceso. Tiaspecaj blankuloj preparas nigran estontecon!

En la sama lando en marto 1965 la blanka por-rasintegriĝa batalantino Viola Liuzzo estis mortpafita de blankaj fanatikuloj en sia aŭtomobilo. Tiu veturilo nun estis ofertita per jena anonco: “Ĉu vi bezonas atrakcion? Mi havas 1963-an limuzinon, dupordan, en kiu s-rino Viola Liuzzo estis murdita. La kuglo-truoj kaj ĉio alia estas neŝanĝitaj. Vere ideale, por kapti atenton. 3500 dolaroj”. La edzo de la murditino ne sukcesis malebligi la anoncon.

En Vienne/ Francujo oni kondamnis sinjoron pro falsado de ĉeko. Por la deklaro de la verdikto oni devis venigi lin el apuda tribunalo, kie li ĵus funkciis kiel asizano.

Angla ĝentlemano anoncis: “Pro edziĝo mi vendas mian ampleksan humorisman bibliotekon”.

al la indekso


LETEROJ AL LA REDAKCIO 

 

La aŭtoro de la amuza artikolo “La dekunua de la dekunua” (EK novembro 1965) demandas, de kie venas la fatalsimbolo 13.

Nun, mi ofte aŭdis ke 13 signifas malfeliĉon, ĉar 13 personoj (Kristo kaj 12 apostoloj) partoprenis la lastan vespermanĝon, post kiu la sufer-tempo de nia Savanto komenciĝis.

Eble tiu klarigo estas ĝusta.

d-ro O. Meister, Graz (Aŭstrujo)

al la indekso


RADIO ROMA

 

Dissendoj en Esperanto; ĉiun dimanĉon 17.35 - 17.50 h (MET); ondlongoj: metroj 31,33 (= Mc/s 9,57) kaj 41,24 (=  Mc/s 7,27); redaktoro: L. Minnaja.

 

La dua parto de ĉiu dissendo estas dediĉata al “Kuriero de Esperanto”, la unua parto al ĉi-subaj temoj:

MARTO

6: Tra la literaturo. 13: Novaĵoj el Italujo. 20: Italaj kanzonoj en Esperanto. 27: La kastelo de Gradara

APRILO

3: La itala geologo Antonio Stoppani. 10: Italaj regionoj: Piemonto. 17: La romanika skulpt-arto en Modena: Wiligelmo. 24: Leterkesto.

 

Ni estos al vi dankaj, se de tempo al tempo vi informos nin pri via aŭskultado kaj pri la E-movado en via urbo.

 

Adreso: Radio Roma - Esperanto, Casella postale 320, Roma (Italia).

al la indekso


Strangaj klarigoj 

Ĉi tiu krucvortenigmo ne estas malfacila, sed la klarigoj estas iom nekutimaj. Sciante tion vi tamen trovos la ĝustajn vortojn. Se vi postsolve skribas la literojn 1, 5, 17, 3, 7, 18, 1, 20 unuj post aliaj, vi havos nomon de eŭropa lando. 

Horizontale: 1. 10 la raci’; 7. forpeli malfreŝan aeron (r) 8. plej mirakla pumpilo de la mondo; 9. tion diras la instruisto matene al siaj lernantoj; 10. ĝi havas urbestron (r); 12. vosteto desegnata milfoje ĉiusekunde (r); 13. farinte tion, kion indikas 14. vertikale, vi havas ĝin kune (r); 15. loĝantino de certa kontinento (r); 18. prenu vin kaj min, formu posesivan pronomon kaj ĝian akuzativon; 19. “playboy” estas tia knabo; 20. Sankta Cecilio estas lia patronino. 

Vertikale: 1. grava papero; 2. miliard-jaraj arboj nur nun bruligeblaj (r); 3. en antikva lingvo timiga besto, sed ankaŭ papa nomo; 4. Zamenhof studis en la ĉefurbo de tiu eŭropano (r); 5. en mizero li estas rara (r); 6. ornama festa lumigado; 11. en gastejoj ĝi kelkfoje gustas sape (r); 13. cirkle; 14. preni hararan instrumenton kaj per ĝi disdividi polvon kaj malpuraĵon; 16. ju pli alta ĝi estas, des pli oni fieras (r); 17. por manĝi ĝin, vi devas premrompi ĝian kirason (r).

 

al la indekso


AFORISMOJ

 

* Sufero donas al animo flugilojn (Michelangelo)

* Bonajn agojn faru baldaŭ, ĉar pli poste povus al vi manki tempo kaj vi malprofitus (Sankta Don Bosko)

* Se ĉiu ricevus, kion li meritas - kiu estus sekura kontraŭ bastonado? (Shakspeare)

* Amiko estas tiu, kiu unua venas, kiam ĉiuj foriris (angla proverbo)

* Ĉiu atentas ne manĝi aĉiĝintajn manĝaĵojn, sed multaj senhezite nutras sin per aĉigitaj pensoj (R. Guardini)

* Se malpermeso ŝteli dependus de tio, ke 2 x 2 = 4, ĉiuj ŝtelistoj pruvadus al ni, ke ne estas kvar, sed maksimume 3,999 (D. Pecka)

* Juna homo neniam amos sian fianĉinon kaj edzinon, se li ne amis siajn gepatrojn, kamaradojn, amikojn (Makarenko)

* Enuo estas ŝajne poeta, sed vere ĝi montras egoismon. Kiun interesas liaj proksimuloj, tiu ne enuas (G. Sklaw)

* Progreso signifas paŝo al celo. Kiel do povas pri progreso paroli kiu anstataŭ celon konas nur aldone elpensitajn imitaĵojn? (G. Sklaw)

 

al la indekso