Enhavo de Espero Katolika numero 11/1965

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

Sur la titolpaĝo: komence de septembro okazis en Jerusalemo la inaŭguro de la esperantlingva panelo “Patro nia” (en la bildo) en la preĝejo “Pater” sur la Olivarba Monto. Kaj ankaŭ de la panelo “Magnificat” en la preĝejo de la Vizitado (Ain Karim, Israelo). Ĉeestis pilgrimgrupo sub la gvido de Patro Hiacinto Jacobitti kaj de prof-ino Maudente.

 


PRAVIGO

En “Espero Katolika” de julio 1965 ni skribis: “Bedaŭrinde la grava tasko, necese kunligita kun malagrablaĵoj kaj ĉagrenoj, trouzis ŝiajn fortojn kaj sanstaton, kaj la estraro estis devigita ŝin malŝarĝi kaj liberigi de ŝia funkcio”.

F-ino Champy protestis kontraŭ tiu aserto kaj prizorgis ateston de sia kuracisto, kiu skribas jene: “Kiel kuracisto de f-ino Champy el Lieĝo, depost pluraj jaroj, mi neniam konstatis ke ŝiaj fizikaj fortoj kaj sanstato estis trouzitaj. Mi ĉiam trovis f-inon Champy kapabla plenumi sian laboron por IKUE…”.

Ni estis donintaj nian kiarigon tiamaniere por ne tuŝi la famon de f-ino Champy kaj por ne publikigi en “Espero Katolika” la internajn kverelojn. Bedaŭrinde f-ino Champy nun devigas nin publikigi la kuracistan ateston kaj pro tio ankaŭ le ĉefan kialon de la ŝanĝoj en la administracio de IKUE: per skriba voĉdono (21 JES, 3 NE) la Estraro kaj Komitato decidis malŝarĝi f-inon Champy de ŝia kasista ofico.

La belgaj kaj nederlandaj komitatanoj ankaŭ voĉdonis kaj per tio konsentis pri la valideco de la voĉdona maniero. Sed poste, kiam la rezultato de la voĉdono ne estis laŭ deziro, ili deklaris, ke la voĉdono ne estas valida, ĉar la voĉdonintoj ne estis sufiĉe informitaj pri la afero!

(F-ino Champy tamen sendis al ili multpaĝajn cirkulerojn, per kiuj ŝi provis klarigi sian sintenon kaj malpravigi la plendojn kontraŭ ŝi).

Ni demandas: kien iros IKUE, se oni rezistas tiamaniere al laŭstatutaj voĉdonoj?

Taga Estraro de IKUE

 

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

 

 

Nova redaktoro

S-ro Stefan Maul, Limburg/ Lahn (Germanujo), estas la nova redaktoro de EK ekde januaro 1966.

 

 

31-a kongreso de IKUE 21-27 julio 1966 en St. Gallen (Svislando)

tria bulteno

La kongresurbo St. Gallen donos al nia 31-a kongreso ĝuste tion, kion ĝi plej bezonas: la trankvilan, familian atmosferon por ebligi intensan laboron interne de nia IKUE.

St. Gallen ne estas granda mondurbo. La loĝantaro ne konas la internacian lingvon. Ne venos en St. Gallen eminentuloj por saluti, honorprezidi ktp. Sed ni havos alian ŝancon: persone varbi por nia movado. Multaj kongresanoj loĝos en privataj loĝejoj kaj tiele trovos amikan kontakton kun katolikaj familioj. Tiujn eblecojn ni eluzu prudente kaj fervore. Nur ĉ. la duono de la loĝantaro apartenas al la katolika Eklezio. Do ankaŭ bona tereno por ekumenaj kontaktoj...

Ĉu vi jam decidiĝis aliĝi al la kongreso laŭeble frutempe? Vi ebligos al la LK ĉion aranĝi por via agrabla restado en St. Gallen. Ne forgesu, ke ĉiusomere multaj turistoj vizitas Svislandon. Kiu ne jam komence de la jaro mendas hotelĉambron eble ne trovos konvenan loĝejon.

Sendu do vian aliĝilon - hodiaŭ pli bone ol morgaŭ!

 

Fonduso por la nepagipovaj landoj

I.K.U.E. disponas ankoraŭ pri multaj adresoj de tiuj, kiuj volas legi “Espero Katolika”, sed ne povas pagi la kotizon. Ĉu vi povas helpi per malgranda mondonaco?

Ho jes, vi pravas, estas jam da bonaj celoj! Tamen pripensu la aferon, kaj bonvolu ankaŭ en Esperantujo montri vjan bonan koron. Helpu multope, por ke ni kune povu doni al multaj gesamideanoj en la tuta mondo abonon por E.K.!

Administracion kaj fonduson per la nepagipovaj landoj prizorgas f-ino C. van Kleef, Nederlando.

 

Denove esperanto en la svisa radio

La Svisa Kurtonda Radiostacio, kiu bedaŭrinde devis, komence de ĉi tiu jaro, interrornpi siajn Esperanto-elsendojn tradiciajn jam depost 1946, anoncas, ke ĝi denove elsendos en la internacia lingvo ekde la 7-a de novembro 1965.

Parolistoj estos la samaj kiel antaŭe, nome d-ro Arthur Baur, ĉefredaktoro en Bern, kaj Claude Gacond, instruisto en La Sagne/ Neuchâtel. La elsendoj okazos laŭ jena plano: Lunde 12.00 (horo de Greenwich) Baur; Mekrede 12.00 (horo de Greenwich) Gacond; Ĵaŭde 21.15 (horo de Greenwich) ripeto de la lunda elsendo; Sabate 21.15 (horo de Greenwich) ripeto de la merkreda elsendo.

La ondoj estas 48,31 kaj 31.46 m. Tagmeze krome 13,94, vespere krome 25,61 m. La daŭro de la elsendoj estas maksimume 8 minutoj.

La direkcio de la studio dankas al ĉiuj aŭskultintoj, kiuj bonvolis esprimi sian opinion pri la ĝisnunaj elsendoj kaj en la interrompo. Ĝi petas ilin ankaŭ estonte konfirmi la ricevon de la esendoj kaj diri siajn kritikojn. Ĉiu korespondanto ricevas regule la ilustritan sendprogramon, kiu aperas dufoje en la jaro.

Svisa Kurtonda Radio, Esperantofako, 3000 Bern 16, Svislando.

 

Kardinalo-Ĉefepiskopo

Ni, kiuj aspiras krei pli bonan mondon, devas rigardi kun simpatio kaj bonvolo ĉiun leĝkonforman klopodon por ligi la homojn en unuecon malgraŭ ĉio, kio disigas kaj distancigas.

Inter la naturaj rimedoj, sur kiuj tiu dezirata unueco sin apogas, eble la plej grava estas la lingvo, kiu senpere interkontaktigas la homojn. Nova lingvo universala povus atingi tiun celon.

Pro tio ni vidas kun pleja plaĉo Esperanton, kiu kunigas ĉiujn kondiĉojn postulatajn, tuŝante neniel la idiomojn jam ekzistantajn, ŝarĝitajn per beleco kaj gloro. Pro tiuj motivoj ni formale bondeziras por ke la fortstreĉo farata favore al Esperanto havu plenan sukceson kaj trovu en la organizaĵoj, kiuj influas la kulturon de la mondo, apogon por ĉi tiu nobla entrepreno; tiel ni ĝin esperas kun la helpo de Dio.

(subskribis Antonio Maria Kardinalo Barbieri, Ĉefepiskopo de Montevideo)

 

Turismo

Romanshorn, turisma prospekto en ofsetpreso. 4-paĝa, Eldonanto Verkehrsverein Romanshorn, Svislando. Mendebla de vizitontoj.

Okaze de 3-landa renkontiĝo (aŭstra-germana-svisa), ligita kun inaŭguro de la unua Esperantostrato en Svislando, la trafiksocieto plezurigis la vizitantojn per tiu prospekto. (Sendis: Otto Walder, Esperantoweg, Romanshorn, Svislando).

 

Historia enketo pri la homaranismo de Zamenhof

“La homararismo de Zamenhof” de F-ino C. van Kleef, tradukita el la nederlanda de C. Ribot, aperis en la serio “Zamenhof en sia tempo” n-o 2, eldonita de la Esperantaj Francaj Eldonoj.

Tiu ĉi broŝuro, historia enketo pri la naskiĝo kaj evoluo de la Zamenhofa homaranismo, estas mendebla ĉe la libroservo de IKUE. Prezo 1.90 ned. guld.

 

Svisa Esperanto-Kalendaro 1966

Post unujara paŭzo la Svisa Esperanto-Kalendaro denove aperis.

La plej granda parto de la tipografie bonege prizorgitaj kalendaroj estas antaŭmendita. Tamen eta kvanto estas ankoraŭ havebla ĉe Karl Heinz Mischler, Zürich (Svislando).

Prezo: sfr. 5.50 inkl. afranko, registrita sendaĵo.

 

al la indekso


NOVA PROPAGANDA MATERIALO

La pli malpli realan stagnon de Esperanto kaŭzas diversaj faktoroj. Inter tiuj, unu el la plej gravaj sendube estas la misopinioj de la publiko. Por ilin venki, ĉefe necesas bonaj, modernaj, konscience verkitaj propagandiloj.

La broŝuro “Moderne Menschen sprechen Esperanto”, antaŭ nelonge eldonita de Germana Esperanto-Asocio, nepre respondas tiujn kriteriojn. Persone, mi neniam vidis tiel bonan propagandbroŝuron en la Esperantomovado. En ĝi komplete mankas la misfervoraj sentimentalaĵoj, kiuj tiel ofte fuŝefikas en nia reklamado. Ĝi baziĝas nur sur faktoj kaj racia rezonado, klare prezentitaj laŭ moderna tono kun trafaj fotoj kaj desegnaĵoj, donante entute impreson de seriozo, tiel ke forĵeti la 40-paĝan broŝuron kun la supera rideto de tiu, kiu malestimas “revulajn deliraĵojn”, ĉi-okaze simple ne eblas. Diversaj artikoloj pri Esperanto en la komerco, scienco, lernejoj, literaturo kaj aliaj kampoj konigas al la leganto la praktikajn uzojn de nia lingvo. Sed enestas ankaŭ bonegaj pritraktoj de kelkaj asertoj oftaj ĉe nia kontraŭularo, ekz., ke preferindus la latina, ke Esperanto celas anstataŭi la nacilingvojn, aŭ ke ĝi estas senviva mismiksaĵo. Speciale interesa estas la artikobo Was kostet der Sprachenwirrwarr?, kiu montras percifere la amplekson de la malŝparo okazanta en la internaciaj organizoj manke de komuna lingvo. Finas la broŝuron gramatikresumo, teksteto kun germana laŭvorta traduko, kaj ekzempla vortolisto. Jen propagandilo verkita de inteligentaj homoj por inteligenta publiko. Espereble, aperos adaptoj de ĝi ankaŭ en aliaj lingvoj. 

Pli modeste aspektas alia libreto, ĵus aperinta ĉe la Esperantaj Francaj Eldonoj, “Nos premiers pas en esperanto”, de André Ribot. Ĉi tiu 36-paĝa broŝuro ne estas propaganda, kvankam eblas ĝin uzi apoge al iu propaganda agado pro la klara maniero, en kiu ĝi prezentas nian lingvon. Ankaŭ ĉi tiu impresas moderne, ĉefe dank’ al la plaĉaj naivaj ilustraĵoj de Laurence Poueymarie. La aŭtoro adoptis tre taŭgan metodon: li submetas frazon, kaj poste klarigas ĝiajn erojn, vortajn kaj gramatikajn. Paŝon post paŝo, li tiel sukcesas doni sufiĉan trarigardon sur la bazajn gramatikon kaj vortotrezoron de Esperanto. La neta tipografio multe helpas la lernanton.

Domaĝe estas nur, ke kelkaj frazoj tonas tute ne nature, aŭ ne estas lingve senriproĉaj. Vidu ekz. la frazojn 21 kaj 22: “Ho! Petro, pri kio vi pensas? Kial vi ne trinkis? ĉu vi preferas bolintan akvon anstataŭ biero?” - “Tute ne! Mi nek soifas, nek malsatas; mi pensas, ke, manĝinte, mi ludos ŝakon”. Oni povas bedaŭri, ke tiel simpatian prezenton makulas fuŝajoj, kiujn eblus tre facile forigi, se nur iom serioze pripensi. Tamen, ĝenerale, la broŝuro estas rekomendinda.

c.p.

(el “Svisa espero”)

al la indekso


KRISTANAJ NOVAĴOJ

La 4-an de oktobro 1965:

fotografaĵo historia:

Papo Paŭlo VI parolante antaŭ la ĝenerala kunveno de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko (Usono)

 

 

Hispana episkopo disponigas preĝejojn al protestantaj turistoj

Laŭ komuniko de Nederlanda Katolika Presara Oficejo (KNP), monsinjoro Arnau, episkopo de Gerona (Hispanujo), donis permeson disponigi, en la turisma sezono, katolikajn preĝejojn al ne-katolikaj kristanoj.

Multaj protestantaj turistoj skribis al nomita episkopo, ke ili estas tre dankaj pro la farita gesto.

 

 

La papo preta viziti Ĥinujon kaj Vietnamon

Papo Paŭlo VI deklaris al ĵurnalistoj, esti preta, fari evetuale vojaĝon al Ĥinujo kaj Vietnamo, se tio montriĝos en la intereso de la mondpaco.

La papo deklaris simpatii kun la ideo de dua, pli longa vizito al Usono.

 

 

al la indekso


NI GRATULAS

Tre estimata s-ano Hoen,

ankaŭ mi elkore gratulas vin je via Esperanto-jubileo, kiu ja estas samtempe jubileo de via laboro kaj agado por Esperanto kaj nia afero - kiel mi povis legi en EK de septembro 1965 (persone mi memoras pri s-ano Heilker ekde 1924, kiam okazis IKUE-kongreso en Vieno; denove nur en 1958; ankaŭ en Ljubljana mi povis partopreni en 1939).

Dio benu, helpu kaj gvidu vin ankoraŭ multajn jarojn, donante al vi gracon kai sanecon al plua fervora plenumo de la taskoj en nia movado!

Walter Mudrak

vicprezidanto de la Aŭstruja Ligo de esperantistoj,

estrarano kaj landa reprezentanto de IKUE

al la indekso


BAROKA BIBLIOTEKO ST. GALLEN

la urbo de la 31-a IKUE-kongreso

La princa abatejo de la sanktaj Gallo kaj Otmaro en St. Gallen ne plu ekzistas ekde la jaro 1805. Sed restis la fortoplenaj konstruaĵoj kun siaj du malfrue barokaj belegaj ejoj de la katedralo kaj monaĥeja biblioteko. Ĉiujare pilgrimas ĉirkaŭ sepdekmil artamaj vizitantoj el la tuta mondo al tiu biblioteko, kiu estas konata malproksime trans la landlimoj kiel la plej malnova kaj plej bela libraro de Svislando.

Prave ankoraŭ hodiaŭ staras skribite super ĝia baroka pordego per grekaj literoj Medikamentĉambro por la animo. Ke tiu frontbendo estas pli ol baroka ludaĵo, pruvas rigardo en la historion, en la signifon kaj en la brilan ĉambregon de tiu biblioteko.

Moviĝema pasinteco

La monaĥeja biblioteko devenas de tiu Ira monaĥo, kiu en la jaro 612 kune kun la kristaneco alportis la altan klerecon de la Iroj en la Steinachtal (Ŝtajnaĥ-valon). Sankta Gallo. Estas vere, ke neniaj libroj el lia mano estas konservitaj; sed mistere ornamitaj manuskriptoj en ira maniero, kiu alvenis sur la vojetoj de tiu unua vojpretiganto, kuŝas ĝis hodiaŭ en St. Gallen.

Por la jarcento post Gallo, kiam la Alamano Otmaro ĉirkaŭ la jaro 719 fondis abatejon kaj enkondukis la saĝan regulon de sankta Benedikto, oni povas dokumente pruvi veran bibliotekan agadon: skribadon kaj kolektadon, ordigadon kaj konservadon de la libroj, Sankta Otmaro, la unua abato, pro tio valoras kiel kreanto de la poste mondfamiĝinta libraro kaj de ĝiaj arttalentitaj skribistaj lernejoj.

Ree post cent jaroj en la 9-a jarcento, la monaĥeja biblioteko eniris sian oran eraon. Ankoraŭ hodiaŭ la monaĥeja skizo el la tempo de ĉirkaŭ 820 - ĝi estas la plej malnova de tiaj konstruaĵaj skizoj - donas enrigardon en la tiaman librodomon: en la suba etaĝo ĝi havis la “sedes scribentium” (la skribĉambron), en la supra etaĝo estis la vera “bibliotheca” (la libroĉambro). Kio en tiu estis skribita kaj amasigita, restis konata ĝis hodiaŭ, ĉar la monaĥeja biblioteko ankoraŭ posedas la librokatalogon el la jaroj 850-880. Ĝi entenas la mirindan nombron da preskaŭ kvincent titoloj, kaj formas per tio grandiozan ateston por la spirithistoria signifo de tiu frua librokolekto. Tio estis la alta bela tempo, kiam Folchart (Folĥart) ornamis sian psalmaron per la forme kaj kolore plej harmoniaj inicialoj de la jarcento, kiam Sintram ornamis sian Evangelion per purpuro, oro kaj arĝento, kiam Tuotilo kreis la librobindaĵojn el eburo kaj juvelŝtonoj.

Sed danĝerplena iĝis la jaro 926, kiam la militemaj hordoj el Hungario antaŭenpenetris ĝis St. Gallen. Laŭ la konsilo de la eremitino, sankta Wiborada - ŝi estas pro tio la patronino de la bibliotekoj - oni povis transloki la librotrezorojn en la insulan monaĥejon Reichenau (Rajĥenaŭ); sed la trorapida fuĝo kaŭzis unuafoje perdojn. Jarcentoj de militoj kaj bruloj estigis novajn perdojn al la kreskanta stoko, kaj italiaj humanistoj rabis dum la Konstanca koncilo plurajn neanstataŭigeblajn librojn de latinaj klasikuloj.

Nova florado estiĝis en la antikvaj lokoj kiam, malgraŭ la religiaj militoj je la fino de la mezepoko kaj je la komenco de la moderna epoko, artamaj libropentristoj de la Bodensee (Boden-lago) kreis la kolorgajajn kaj grandegajn horlibrojn: Niklaus Bertschi (Nikolao Bertŝi) el Rorschach (Rorŝaĥ) kaj Kaspar Härtli (Kasparo Hertli) el Lindau (Lindaŭ). Post la hezitema gotiko sekvis la jubilema baroko, kiu kreis ne nur la novajn konstruaĵojn, sed ankaŭ novajn librojn, parte skribitajn per mano, parte presitajn en propra libropresejo - librojn pezajn je scienco kaj riĉajn je arto, librojn kiel la Nibelungen-manskribaĵo de la 13-a jarcento el la heredaĵo de la humanisto Aegid Tschudi (Egid Tŝudi)... ĝis venis ĉirkaŭ la jaro 1800 la kruela finludo.

Signifo por la okcidento

La fino de la abatejo feliĉe ne estis la fino de la libraro. Ankoraŭ hodiaŭ la sciencistoj venas en tiun bibliotekon por ĉerpi el la centmil volumoj. La unikaj trezoroj estas tiuj dumil kodeksoj, kiuj ĉi tie estis mane skribitai en tempoj, kiam ekzistis nenia libropresado. Ili devenas precipe el la 8-a ĝis la 12-a jarcento. Estas verkaĵoj de ĉiuj sciencaj fakoj, kiuj por la paleografio kaj la arthistorio estas same fruktodonaj kiel por la biblioscienco kaj la liturgihistorio. Krome ĉi tie la latina filologio same kiel la germanistiko, la literatur- kiel la muzikhistorio, eĉ la jur- kaj la medicinhistorio trovas plej malnovajn kaj unikajn tekstojn.

La plej frua germana libro kuŝas kiel konate nek en Berlino, nek en Berno, sed en St. Gallen; ĝi estis skribita ĉirkaŭ la jaro 770 kaj entenas la unuan fojon la “Patro nia”-n en malnovgermana lingvo.

En la erao, kiun oni nomas la “karolinga renesanco”, la Gallo-monaĥejo esence kunkonstruis la okcidentan kultursintezon.

Pere de ĝiaj malnovegaj manuskriptoj, kiuj plej grandparte en tiu loko estis skribitaj kaj en la propra lernejo uzitaj, oni povos ofte mantuŝe kaj okulvide ekscii, kiel la spiritaj fundamentoj de Eŭropo - klasika antikveco, Romaneco, Germaneco kaj Kristaneco - estis kunmetitaj al kultura unueco.

La nomoj de tiuj kreemaj St. Gall-aj monaĥoj de la 9-a jarcento eniris en la kulturhistorion. Al ili apartenis Notkero, la balbutulo, († 912), kiu fariĝis per siaj sekvencoj la eminenta poeto de la frua mezepoko. Samtempe lia amiko Tuotilo († 913) metis per la trapo la bazon por la muzika plurvoĉeco kaj por la religia teatraĵo. Notker, la Germano, (†1022), kreis en sia malnovgermana gepatra lingvo la sciencan prozon. Ratpert kaj Ekkehart estis la kronikistoj de tiu okcidenta kulturlaboro de sia St. Gall-a hejmlando. Pro tio la biblioteko, kiu ankoraŭ hodiaŭ povas gardi tiajn verkaĵojn en nedifektitaj beleco kaj legebleco, meritas vere la superskribon: Medikamentĉambro por la animo.

Brilega ambro baroka

Ke tiu “ĉambro” en sia tuta formo korespondas al la riĉa enhavo, malkaŝas mallonga rigardo en la feliĉige festan ejon, kiu post du jarcentoj nenion perdis de sia unika beleco.

La 28-an de septembro 1757 la monaĥoj, sub la gvido de sia abato Cölestin Gugger von Staudach (Celestino Guger de Ŝtaŭdaĥ), decidis konstrui anstataŭ la malfrugotika biblioteko luman kaj larĝan ejon. En la sekvanta printempo arkitekto Peter Thumb (Petro Tumb), kiu tiam konstruis la monaĥejan ĥorejon, komencis novkonstrui la grandspacan ĉambron; intuitivaj artistaj konkuris kun spertaj metiistoj en jardaŭra laboro por ornami la barokan ĉambregon per la facilmoveco de la rokoko. Josef Wannemacher (Jozefo Vanemaĥer) kreis ĉi tie siajn plej eminentajn pentraĵojn. En la grandajn spacojn de la spegulvolbo, kiun li sciis profundigi per brilaj ŝajnarkitekturaĵoj kaj fortaj malplilongigoj, li pentris la kvar unuajn koncilojn; en la flankojn li lokis fortoplenajn ekleziajn doktorojn, kaj en la grizaĵoj li rakontis en sinretenaj koloroj la monaĥejan flegon de la sciencoj. Ĉirkaŭ la plafonaj pentraĵoj en la fenestraj niĉoj kaj laŭlonge de la plafonaj profiloj la fratoj Johann Georg (Johano Georgo) kaj Mathias Gig (Matia Gig) volvis per plej lerta stukaĵo florbranĉetojn kaj girlandojn, kaj en la niĉojn de la libroŝrankoj nekonata majstro starigis graciajn rokokajn anĝeletojn.

La unikan karakteron de la distingite varma juglandarba tono ŝuldas la biblioteko al sia seninterrompa ligna kovraĵo. La monaĥeja frato Gabriel Loser (Gabrielo Lozer) prizorgis kaj gvidis la lignolaborojn, kiuj kiel intarsioj kaj lignaj skulptaĵoj sciis kunigi manlaboran lertecon kun tiutempa arto. La agrabla sento de perfekta harmonio de la ejo estas kaŭzita ne laste per la planko: ĝiaj intarsioj en ŝanĝo de hele-malmola kaj malhelamalmola ligno rebrilas kiel spegulo la movojn de la volbita plafono.

Kiam ĉirkaŭ 1767 - jardekon post la grava konstrudecido - la biblioteko staris finita, estis kreita la plej bela svisa profanloko de tiu tempo kaj de tiu stilo: feste vigla, abunde ornamita, sed en siaj mezuroj noble harmonia kaj tial de plej delikata sento, la intimeco. Tiele la biblioteko kun siaj cent-mil volumoj iĝis la bona ĉambro de la monaĥejo, en kiu la kristana-eŭropa spirito el dektri riĉe maltrankvilaj jarcentoj restis vivanta ĝis hodiaŭ.

(Germanlingva artikolo de d-ro Johannes Daft, monaĥeja bibliotekisto, publikigita en la periodaĵo: “Mariasrein” kajero n-ro 7, 1965) - Esperantigis: Kurt Schweizer.

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

161. La angla kardinalo Heenan plendis pri la malbonaj tradukadoj de la (koncilia) skemo: Pri eklezio kaj mondo. La latina teksto, tiel li rezonis, ne estas tiel grava, ĉar tiu-ĉi skemo estas pensita kiel mesaĝo por la homoj de ĉi tiu tempo, kiun oni devas porti en lingvo komprenebla por tiuj homoj. Sed la angla teksto certe ne estas pli bona ol la latina. La kardinalo esperis, ke ĝi iam ankoraŭ estu aŭtentike angla. Tiu angla teksto cetere ne estas nur neperfekta; ĝi je unu loko estas nepre erara; kie en aliaj tradukadoj estas parolate pri “vivbezonoj”, oni angle legas ion pri... “akcioj kaj obligacioj” (Volkskrant, Nederlando, 1.10.1965).

162. “Pureco”: brita kaj franca... interkompreniĝo. Kia surprizo! Dum la britaj elektoj - la du ĉefaj partioj estas la laborista kaj la konservativa - mi renkontis franclingvan dokumenton de la Eŭropa Komuna Merkato, kiu al anglalingvano ŝajnis havi kiel titolon: “Purity standards for Conservative agents” (Kriterioj de pureco por konservativaj perantoj). Kio? Artikolo pri moraleco de la politiko en ŝtato, kiu ne apartenas al la Merkato? Mi plulegis. La teksto ŝajnis signifi: “Konservativaj perantoj, kiujn oni povas uzi en manĝoj…”. Neeble! Certe la Komuna Merkato ne rekomendus kanibalismon! Mi do relegis la titolon: “Critères de pureté pour les agents conservateurs”. Jes, evidente oni povis traduki alimaniere. Ĝi signifis nur: “Kriterioj de

pureco por konserviloj” (anglaligve: “Purity standards for preservatives”). Mi iris rakonti la ridindaĵon al la franca kunlaboranto. Sed ĝuste tiam okazis la plej stranga fakto: al li ŝajnis nenio priridinda en la rakonto ol la ĝusta angla traduko, kiu igis lin tuj ridegeksplodi.

Konsolis min la fakto, ke laŭ Shakespeare tiaj problemoj malfaciligas interkomprenon inter angloj kaj francoj de la tempo de Henriko V - eble ankoraŭ pli longe. (El “European Community” tre libere tradukis por ni rev. Patrick Coveney, St. Finbarr’s Seminary - Farranfarris, Cork).

163. Refoje: Pureco. Al la supra bone aliĝas alia anekdoto, jam de multaj jaroj, el Belgujo. En fiakro troviĝis surskribaĵo franca: “Les clients sont priés conserver la pureté dans cette voiture”. La klientoj estas petataj konservi purecon en tiu ĉi veturilo. Jes, jes, sed por la nederlanda “traduko” oni uzis la vorton “zuiverheid = ĉasteco”, kiu estas... maltaŭga traduko en tiu okazo (veturilo); tamen tiusence rekomendo ankaŭ estas akceptinda. Laŭ nederlanda maniero do la traduko devis esti: “…konservi la veturilon pura” (ne: “ĉasta”!)

164. Peticioj por la Vatikana radio. El la “Centro esperantista cattolico romano” de marto 1965 mi transskribis:

“Ĉe la komenco de la kampanjo, dezirante nur akcenti la universalan deziron de la enkonduko de Esperanto en la Vatikanan Radion, kaj ne la iniciaton, ni proponis ke la peticioj estu sendataj aŭ al la Papo mem, aŭ almenaŭ al iu roma esperantisto por la Papo. Sed baldaŭ oni konstatis, ke tio malebligas ĉiun ajn kontrolon pri la irado de la kampanjo, kaj despli malbone, ĉar la peticioj ne povas esti pritaksataj aŭ povis ankaŭ perdiĝi en la amaso da petleteroj. Tiel ni aranĝis, ke le leteroj estu nun sendataj al ni por esti siatempe kolektitaj en dosiero, kiu estos prezentata persone al la Papo kaj verŝajne restos kiel dokumentaro en la arkivo de la Vatikana Radio. Tiam la leteroj sekvis la novan vojon. Sed bedaŭrinde ne malmultaj el la unuaj - kaj ni povas aserti - la plej fervoraj, estis jam senditaj kaj ne plu rehaveblaj. Kion fari? Facila rimedo: oni povos tutsimple reskribi ilin. Ni varme petas do de la skribintoj kaj de la varbintoj, ke ili verku novan leteron, por ke tiu trovu sian lokon en la albumo transdonota al la Papo. Nur tiumaniere ĝi restos kaj efikos. Por ĉiu estos tre malgranda ĝeno - sed eble eĉ ne ĝeno - sed por la amaso estos valora akiraĵo.

Inter la jam alvenintaj ni posedas petojn de elstaraj esperantistoj kaj de simplaj samideanoj, de grupanoj kaj de lernantoj, de laikoj kaj de ekleziuloj aŭ religiulinoj. Kaj tio, kio karakterizas ĉi tiun kampanjon, estas ĝia altniveleco. Konsciante, ke sia letero estos sub la okuloj de la altega personeco, kiu estas la Papo, ĉiu sin prezentas kiel eble plej dece kaj ĉe liaj vortoj ĉiam ludas sian rolon la senlima respekto por la adresito. Vere belegaj leteroj, nepre elaŭdindaj.

Sendante al vi ĉi tiun cirkuleron, patro Jacobitti intencas inviti ankaŭ vin formale helpi la kampanjon per via persona letero kaj per via sugesto al viaj konatoj, por ke ankaŭ ili skribu samcele; aŭ se vi jam faris tion, ĉi tiu cirkulero estu esprimo de lia sincera danko kaj deziro de bona sukceso al la kunagado.

Ni aldonas kelkajn sugestojn por la verkado de la letero:

Sanktega Papa Moŝto,

Temo de la letero: Esperanto-disaŭdigo de la Vatikana Radio pri regulaj informoj kaj katolikaj programoj. Aspiro de milionoj da katolikaj kaj ne-katolikaj esperantistoj, kiuj deziras aŭdi per la lingvo Esperanto, kiu interkomprenigas ĉiujn popolojn, la voĉon de la centro de la Katolikismo - Dekkvino da Ŝtatoj kaj dudeko da radiostacioj uzas regule Esperanton kun larĝa profito, tiel ke diversaj registaroj financas ĝin por sia propagando. La Nederlanda Kristana Radio-Unuiĝo (protestanta) regule elsendis esperantilingve religian rubrikon kun temo pri Evangelio. Baldaŭ ankaŭ la estonta Elsendilo Protestanta Internacia (EPI) en Bern 2 uzos Esperanton. Esperantistoj, kiuj ne povus aŭskulti la Vatikanan Radion malgraŭ la multaj lingvoj de ĝi uzataj, povus fine aŭskulti ĝin en Esperanto. Ktp., ktp... Notu bone: la letero ne estu sendata al Vatikano, sed al: Resp. P. Giacinto Jacobitti, Piazza S. M. Maggiore 8, Roma, Italio.

Karaj gesamideanoj: estu atentaj por trovi interesaĵojn por nia afero kaj... sendi al via muelisto:

K. A. Ouwendijk, Nederlando

al la indekso


FAKVORTARAJ ESPLOROJ

Sekve de la giganta evoluo de ĉiuj sciencaj fakoj, untempe al neniu sciencisto ankoraŭ eblas superrigardi - eĉ nur proksimume - la literaturon kiu koncernas lian propran esplorfakon. Pro tio jam de konsiderinda tempo oni kreis en diversaj landoj sciencajn Centrojn de Dokumentado, kiuj kolektas indikojn aŭ resumojn de ĉiuj publikaĵoj de ĉiu fako kaj disponigas siajn aranĝaĵojn kaj registraĵojn al ĉiu kiu ilin konsultas.

Domaĝe, ke ĝis nun oni ne sukcesis konvinki la direktorojn de tiaj Dokumentadaj Centroj, elekti kiel pontlingvon la internacian lingvon. Tamen en kelkaj landoj la Akademioj de la Sciencoj kaj kelkaj Rektoroj de Universitatoj jam tre favoras Esperanton; precipe menciindaj estas la klopodoj kaj la iniciatemo de la Brazila Universitato de Ceará en Fortaleza, krei Esperanto-Centron de Internacia Kulturo. Se la universitatoj tutmondaj decidus uzi Esperanton en instruado kaj dokumentado, sammaniere kiel en Mezepoko oni uzadis la Latinan, nun lingvon de la instruituloj, treege perfektiĝus la kultura interŝanĝado tutmonda, kaj kiel esploristoj tiel ankaŭ studentoj povus daŭrigi siajn laborojn aŭ studojn ĉe ĉiu universitato aŭ scienca instituto.

Esperanto kiel ununura diskut-lingvo kaj -rimedo por interkompreniĝo de homo al homo ĉe gravaj sciencaj konferencoj, tio estus simpla solvo, kiu farus superflua eĉ ĉiujn saĝe elpensitajn eltrovaĵojn teknikajn, kiel simultanajn tradukilojn.

Dum la lastaj jardekoj konsiderinda nombro de ĉiuspecaj fakuloj ekkonis la valoron de Esperanto por mondvasta interŝanĝado, kaj komencis krei esperantajn fakvortarojn kaj literaturon. Pli kaj pli tiam estiĝis ĉe la esperantistoj-fakuloj la deziro unuiĝi al fakaj rondoj aŭ asocioj. Kelkaj el tiuj rondoj jam provis eldoni propran bultenon aŭ revuon; tamen nur malmultaj el ili ne fiaskis, ĉar tro etnombra ankoraŭ estis la membraro. La iniciatintoj de tiuj fakgrupetoj ofte ne konsideris, ke de apenaŭ 60 jaroj jam ekzistas esperantista societo destinita por kolekti ĉiuspecajn fakulojn, kiu jam havas bonan tradicion, name la Internacia Scienca Asocio Esperantista (I.S.A.E.).

Ĝi ankoraŭ estas tro malmulte priatentata kaj ofte eĉ fuŝkonata, ĉar inter niaj samideanoj ofte regas la opinio, ke ĝi ampleksas nur verajn sciencistojn kaj esploristojn. Kontraŭe, de la komenco ĝi akceptis kiel membrojn ankaŭ simplajn homojn kiujn interesas teknikaj kaj sciencaj problemoj kaj temoj. Inter membroj tamen troviĝis eminentaj sciencistoj, eĉ kelkaj membroj de sciencaj akademioj.

En la jaroj inter la du mondmilitoj la asocio faris multajn klopodojn por enkonduki Esperanton en diversajn sciencojn. Tiuj klopodoj estis direktataj unuaflanke al konvinkado de la sciencistaro, uzi la internacian lingvon en scienca literaturo; tamen ili ne sukcesis, ĉar la ĝenerala situacio estis neniel matura por doni tian frukton.

Malgraŭ ĉio la unuaj batalintoj por Esperanto sur scienca kampo multege laboris, por krei la unuajn sciencajn literaturaĵojn. Multaj artikoloj, aperigitaj en la tiama Internacia Scienca Revuo kaj ekster ĝi, donis en pluraj fakoj la bazon por faka terminaro. Ĉi-rilate ni volas mencii nur la libron Scienca fundamenta esperanta terminaro verkita de s-ro Rollet de l’Isle, ĝen.sekr. de I.S.A.E. kaj direktoro de la sekcio por Teknikaj Vortaroj (T.V.), en kunlaboro kun prof. Bricard kaj s-ro Verax; ĝi aperis 1931 en Parizo. Ĉi tiu verko enhavas 127 paĝojn kun 1.304 terminoj aperantaj ĉiuj kun difino en kunteksto (krestomatio), nome la terminaron de matematiko, astronomio, fiziko, kemio, geografio, oceanografio, meteorologio, zoologio, botaniko kaj geologio. La terminaro meritas duan reviziitan eldonon.

Post la dua mondmilito, kiu treege malhelpis la evoluon, en la plej multaj landoj la cirkonstancoj fariĝis jam multe pli favoraj; en kelkaj landoj iom kreskis ankaŭ la entuziasmo, kvankam ne ĝis tiu alteco, kiun oni havis antaŭ la unua mondmilito. La sukceso de la klopodoj, penetradi en nacilingvajn sciencajn gazetojn kun originalaj artikoloj esperantlingvaj, aŭ almenaŭ kun resumoj, ĝis nun tamen estas tre modesta. Evidentiĝis, ke la influo de la du grandaj venkintoj-potenculoj, kiuj altrudis al siaj satelitoj la anglan respeklive la rusan lingvon, tre malhelpis penetradon de la internacia lingvo en la sciencan kampon. Nuntempe scienculoj kaj inĝenieroj ja estas devigataj regi antaŭ ĉio la anglan, ĉar en tiu ĉi lingvo aperadas la plejparto de la fakrevuoj.

Gvidata fakvortar-verkado

Por antaŭenigi la enkondukon de Esperanto en sciencon kaj teknikon, unuecigo, unuformigo kaj normigo necesas antaŭ ĉio en la terminologia kampo. Oni nepre devas eviti, ke iuj fervoraj unuopuloj fuŝu la teknikan lingvon. La AKADEMIO DE ESPERANTO ja tre frue jam fondis Sekcion pri Teknikaj Vortaroj, kaj I.S.A.E. decidis krei Terminologian Sekcion (T.S.) de I.S.A.E., kiu funkcias de la 1-a de Januaro 1953. Estis bonŝanca solvo, ke oni kunigis en 1958 la direktorpostenojn de ambaŭ en unu mano. Tiamaniere de tiam tiu novkreita TERMINOLOGIA CENTRO (T.C.) kapablis kontroli kaj unuecigi la vortfaradon en la tuta teknika-scienca kampo.

En la unuaj jaroj post la dua mondmilito la kemiisto d-ro K. Dellian (Bavario) ekigis projekton de SCIENCA KAJ TEKNIKA TERMINARO (STT), kaj dipl. inĝ. R. Haferkorn efektivigis tiun ideon en kunlaboro kun prof. d-ro F. J. Belinfante (Usono); la prespretan manuskripton en 1954 li sendis Japanujon. S.T.T. estis eldonita de la Japana Esperanto-Instituto (Tokio) en 1956. Ĝi celis provizore servi kiel kompletiga aldono al P.V. rilate teknikajn kaj sciencajn terminojn; tamen ĝi ankoraŭ enhavis sufiĉe multajn erarojn, ĉar la tasko estis tro vasta kaj la teknika terminologio ankoraŭ ne matura. Tamen la spertoj kolektitaj en la verkado de STT utilis al la verkinto, kiam li kontribuis al la de prof. G. Waringhien preparata PLENA ILUSTRITA VORTARO (PIV) la teknikan-sciencan parton, kiun li sendis en 1960 en formo de sliparo al la ĉefverkisto de PIV. Ĉi tiu tre ampleksa kaj gravega verko espereble aperos en 1966 kaj plenumos urĝan bezonon, estante sopire atendata de la tuta esperantistaro. Sur la spertoj kolektitaj okaze de la verkado de STT kaj de la teknika-scienca parto de PIV, la direktoro de la T.C. bazigis sian “Technisches Ergänzungswörterbuch Deutsch-Esperanto” aperantan laŭ monataj daŭrigoj ekde januaro 1962 en Germana Esperantanto-Revuo (GER).

Sub la aŭspicio de T.C, eldoniĝis kelkaj fakvortaroj, nome kiel “Rekomendo de ISAE”, ekzemple esperantaj vortlistoj aneksaj al kelkaj “grupoj” de la dua eldono de la seplingva “International Electrotechnical Vocabulary” (servantaj por la interna uzo de niaj esperantistoj-fakuloj).

Ĉefa tasko

La ĉefa tasko de T.C. tamen estas, agi por la unuformeco de la teknika lingvo, do normigi novajn terminojn, kontroli fakvortarajn projektojn kaj peri pro kunlaborado samfakulojn al 'ĉiuj kiuj ĝin konsultas; plue estas tasko de T.C., verki kaj aperigi informojn kaj sciigojn en la organoj de ISAE (Scienca Revuo kaj Bulteno de ISAE), administri bibliotekon de TC kaj kurante registri la vortaristojn en sliparo, kaj laŭ la abc kaj laŭ fakoj. Respondi demandojn kaj kontroli manuskriptojn kaj projektojn de fakvortaroj, tio kaŭzas tre ampleksan temporaban interkorespondadon.

Jam multaj fakvortaristoj konsultis la Terminologian Centron, kaj ne nur se temis pri pure scienca, sed ankaŭ pri praktike teknika, trafika, komerca aŭ industria vortaro; ekzemple T.C. donis kontrolhelpon al la Esperantoparto de la 13-lingva vortaro de Comité Technique International de Prevention et Extinction du Feu - CTIF -Brulŝirmvortaro,) la konciza Aŭtomobilista Terminaro (M. Jaumotte, Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista) kaj la Esperanta Terminaro par Komerco kaj Industrio (E.L.M. Wensing kaj F. Munniksma, Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio).

Konsiderinda paŝo

Ĉi-loke ni nepre devas mencii, ke en 1963 oni faris konsiderindan paŝon por enkonduki Esperanton en komercaj interrilatoj internaciaj, kiu certe fruktigos ankaŭ la interrilatojn de la teknikistoj. Eminentaj reprezentantoj de famkonataj industrientreprenoj en Nederlando, Svedujo kaj Germanujo fondis la Instituton por Esperanto en Komerco kaj Industrio kun la sidejo en Eindhoven (Nederlando). La Instituto do celas praktikadon de la internacia lingvo en komerca, industria, ekonomia kaj jurista fakoj. Ĝi planas regule aperantan internacian gazeton por komerco kaj industrio, same adresaron de ĉiuj entreprenoj, institucioj kaj organizaĵoj, kiuj jam nun interkorespondadas esperantlingve. Ĝi zorgos, ke kiel eble plej multaj entreprenoj uzu Esperanton sur siaj dokumentoj, varbfolioj, sur etiketoj, afiŝoj kaj uzadklarigoj. Antaŭ ĉio oni jam preparas, kiel jam ĉi supre menciite, ampleksan ESPERANTAN TERMINARON POR KOMERCO KAJ INDUSTRIO, kiu garantios seneraran interkomprenon.

Ekde jaro 1965 T.C. turnis sian atenton al la ankoraŭ mankanta, sed urĝe bezonata kompleta terminaro pri TEKNIKO kaj MAŜINFAKO, kies bazon prezentas la famkonata libreto de E. Wüster: Maŝinfaka Esperanto-Vortaro prielementa Esperanta-Germana (eld. Leipzig 1923). Kelkaj esperantistoj-fakuloj, antaŭ ĉio la inĝenieroj E. M. Rosher kaj K. McLennan (Anglujo), dum la lastaj jaroj jam ekigis traduki la 6-lingvan Guide des Machines, Appareils, Outils et Industrie Atomique eldonata ĉiujare de la Bureau de Documentation Industrielle, Departement: Edition (Machines), Geneve 4, Tour-de L’Ile. Sed laŭ konsilo de d-ro tekn. E. Wüster ni atentu, ke ne tute fidinda por nia esperantigo estas tia “Gvidilo”, verkita nur por la uzo de aĉetantoj de industriaj produktaĵoj. Pli taŭgan bazon por esperantlingva IL-MAŜINA TERMINARO eltrovis la komisiito de T. C. pri la teknika maŝinfaka terminaro, inĝ. A. Broise (Francujo), nome la VOCABULAIRE TECHNIQUE TRILINGUE par Pierre Naslin (dua eldono, Paris, 1962). Ankaŭ E. Wüster aprobis baziĝon sur la terminaro de Naslin. Sub aŭspicio de T.C. de ISAE s-ro Broise intertempe verkis projekton de memstara IL-MAŜINA TERMINARO (kun difinoj en Esperanto kaj tradukoj en la francan, germanan kaj anglan) surbaze de tiu trilingva fakvortaro.

En la kadro de jena konciza artikolo ne eblas nomi ĉiujn pluajn tre valorajn fakvortarojn, kiuj estis verkitaj ekster influo de T.C. dum la pasintaj jardekoj. La leganto trovos kompletan indekson de la ĝis nun aperintaj terminaroj en Scienca Revuo 12, p. 118-128 (aldono al la artikolo ”Sciencaj, teknikaj kaj ceteraj fakvortaroj en Esperanto”). Detalan Laborplanon por verkado de memstaraj esperantaj fakvortaroj, do tion kion niaj fakvortaristoj dovas atenti, enhavas S.R. 15, p. 7-22.

La fakrevua problemo

I.S.A.E. sukcesis, ekde 1949, denove aperigi sian organon sub la titolo SCIENCA REVUO (S.R.) kiel trimonatan periodaĵon. Ĝiaj altnivelaj teknikaj kaj sciencaj artikoloj celas pruvi, ke Esperanto taŭgas por esprimi eĉ specialsciencajn pensojn. Per regula aperado S.R. devas garantii la internan vivon de la asocio. Bedaŭrinde dum la lastaj jaroj ĝi ne sufiĉe regule aperis, nome pro manko de taŭga presejo, manko de redaktoro, manko de mono ktp., vd. la raporton de la fervora ĝenerala sekretario prof. d-ro B. Popoviĉ pri la agado de ISAE en la jaro 1964 en “Bulteno de ISAE”, n-ro 10 de la 10.3.1965. Sed la graveco de S.R. por la tuta Esperantomovado estas tiom eminenta, ke oni ne rajtas toleri tian staton. Sendube ISAE ankoraŭ estas tro malforta: en la tuta mondo la Asocio nombras nur ĉ. 400 membrojn, al kiu nombro adicias nur malmultaj nuraj abonantoj; tio apenaŭ sufiĉas por garantii la aperadon de S.R. Minimume devus esti 600 ĝis 700 membroj plus abonantoj por ĝin finance certigi. La afero jam konsiderinde pliboniĝus, se almenaŭ la fakdelegitoj tutnombre aliĝus al ISAE aŭ abonus la revuon.

Ili ja devas kompreni, ke ISAE havas specialan gravecon, ĉar ĝi reprezentas la tegmenton de la diversaj fakgrupetoj, laŭ kiuj dissplitiĝis dum la lasta jardeko la teknike orientita esperantistaro. Propran laborrondon aŭ societon kreis antaŭ ĉio arkitektoj-konstruistoj, kuracistoj, astronomoj-geodeziistoj, matematikistoj-fizikistoj, geografoj, juristoj, filologoj, kemiistoj, ornitologoj kaj studentoj.

Kelkaj el ili aliĝis al ISAE kiel sekcioj, aliaj persiste klopodis konservi sendependecon, eldoninte propran bultenon aŭ revueton. Tie ludas konsiderindan rolon la ambicio de la iniciatintoj. Sed pro la etnombreco da membroj post ne longa tempo ofte tiuj periodaĵoj devis ĉesigi sian aperon.

Tial evidentiĝas la neceso, fortikigi unue ISAE-n kiel tegmenton de la individuaj faksekcioj kaj fakasocioj, uzi ĝian organon SCIENCA REVUO (SR) kiel komunan publikigilon por iliaj fakaj artikoloj kaj uzi la BULTENON de ISAE kiel komunan aperigilon por asociaj kaj membraj aferoj. Por kotizpago estas je ilia dispono la delegita reto de ISAE. Delegito de ISAE troviĝas preskaŭ en ĉiu lando.

Revuoj kaj bultenoj

Jam komence ni menciis, ke krom S.R. jam ekzistas revuoj aŭ bultenoj de diversaj fakaj asocioj; kelkaj el ili nur mallongdaŭre vegetis. La plej gravaj el la ankoraŭ nun vivantaj estas Medicina Revuo, Astronomia Revuo, Ornitologia Revuo “La Mevo”, Muzikasocia Bulteno, Aŭto-Revuo, kaj ĵus oni kreis eĉ Kemian Revuon; dum mallonga tempo aperis Bulteno de la Internacia Studrondo por Geodezio kaj bultenoj de aliaj fakrondoj. Sed ĉiuj el tiaj fak-grupoj kaj -grupetoj suferas pro la etnombro da membroj, tio ne garantias regulan aperon de propra organo. Ni konstatis, ke en la nuna situacio de la Esperantomovado tre malutilas tia dissplitiĝo. Unueco estas forto! Tial estus saĝe, ke oni provizore fortikigu la organizaĵon “ISAE” kiel tegmenton de la diversaj teknikaj-sciencaj fak-asocioj, kaj ke oni unue faru vivkapablaj ĝiajn organojn, nome S.R. (komune por pure fakaj temoj) kaj Bulteno de ISAE (por organizaj demandoj de la asocio kaj ĝiaj aliĝintaj sekcioj).

Tutkompreneble tia aranĝo estas nur provizora, ĉar ĉiu el la fakrondoj ja deziras krei propran fakrevuon taŭgan por konkuri kun la respektivaj nacilingvaj revuoj. Provizora ĝi devas esti, ĉar ĝiajn anojn ne interesas alifakaj artikoloj aperantaj en S.R. Tamen la membroj de la faksekcioj komprenu, ke nepre necesas, nuntempe fari tian kompromison ĝis tempopunkto, kiam la esperantistoj-fakuloj de ĉiuj branĉoj estos pli multnombraj.

Iliaj anoj nur zorgu, ke la redaktoro ricevos sufiĉe multajn diversfakajn manuskriptojn kaj organizajn informojn. Sed prezentu nur fake kaj lingve maturajn manuskriptojn! Demisiis la ĝisnuna redaktoro de S. R., kaj ni serĉas alian seriozan esperantiston, kiu nepre disponas tempon por tiu posteno. Intertempe prof. d-ro B. Popoviĉ, ĝen, sekr. de ISAE, malgraŭ sia trookupiteco funkcias eĉ kiel redaktoro. Al li ni petas sendi taŭgajn manuskriptojn (adreso: Zagrebaĉka 24, Sarajevo, Jugoslavio).

Tutkompreneble ISAE kun sia SR celas esti tegmento nur por la teknike kaj science orientitaj rondoj, sed ne por la aliaj, ekzemple fervojistoj, poŝto kaj trafiko, komercistoj, turismo, religianoj, skoltoj ktp, kiuj havas kaj rajtas havi propran organon aŭ literaturon.

 

Plifortigo necesa

Estus dezirinde ke la ĉi-supraj linioj klare eksplikos al la vasta esperantistaro la neceson, senprokraste fortikigi tiun revuon, sur kiu en la nuna tempopunkto devas apogi sin ĉiuj esperantistoj-fakuloj en tekniko kaj scienco. La lastaj jarkolektoj de SR jam enhavis tre interesajn aktualan artikolojn, ekzemple pri jenaj temoj: astronomio, astronaŭtiko, sekureco de ferbetono, vivo de homo sur aliaj planedoj, la fizika bazo de la kolormondo, la flageloj de algoj ktp.

Ju pli da abonantoj, des pli ankaŭ eblos populare pritrakti specialajn fakojn aŭ temojn kiuj interesas la vastan esperantistaron. En la ĝisnunaj jarkolektoj aperis ankaŭ valoraj traktaĵoj pri lingvodemandoj, kaj SR reprezentis forumon de vigla diskutado. Do ni konsideru, ke ĉi tiu revuo estas ankaŭ oportune utiligenda por publikado de duon-oficialaj informoj de la AKADEMIO DE ESPERANTO, dum tiu plej alta lingva instanco ne disponas pri propra organo. Tiaj publikaĵoj certe allogus pluajn abonantojn.

Do vi, estimata fakulo teknika-scienca kiu ĉi-tion legis, kunhelpu plenigi la ekzistantajn mankojn: helpu trovi redaktoron, alsendu manuskriptojn kaj anoncu vin kiel membron aŭ abonanton kaj kiel kunlaboranton pri via speciala fakvortaro!

Dipl. Inĝ. R. Haferkorn, Germanujo

al la indekso


NENIO SEN DIO

SPIRITA ALVOKO POR “UNUIĜINTAJ NAClOJ”

Estimataj fratoj en Kristo de ĉiu nacio, de ĉia raso, koloro kaj religia kulto!

Baldaŭ estos prezentata al “Unuiĝintaj Nacioj”, okaze de la “Jaro de Internacia Kunlaborado”, la UEA-Referendumo pri la propono de nia lingvo Esperanto kiel universala helpa lingvo por efektivigi, vere kaj por ĉiam, la internacian kunlaboradon inter la popoloj de la tuta mondo.

Pro ĉi tiu granda okazo, por la vera bono de la tuta homaro, ni kuraĝas proponi al kredantaj samideanoj, levi al DIO ardan preĝon (laŭ la rito de propra religio), por ke LI per niaj karaj Gardanĝeloj, turnu la volon de la Eminentuloj de la Unuiĝintaj Nacioj favore al UEA-propono por la tuja agnosko de la lingvo Esperanto kiel helpa lingvo inter ĉiuj gentoj.

Ni preĝu kun fido, ĉar Esperanto naskiĝis kun la celo efektivigi la homan fratecon inter popoloj ĝuste kiel DIO instruas.

Ni proponas krei en Esperantujo ian senĉesan spiritan agadon per preĝoj, por ke nia frata movado iĝu senĉese pli bela, pli pura.

Otello Risaliti, Firenze, Italujo

al la indekso


ESPERANTO KAJ LA JUNULARO

DUA PARTO (unua parto)

Ne iu lasta celo

El ĉiuj ĝis nun, kvankam nur treege supraĵe, tuŝitaj cirkonstancoj, oni povas ekvidi, ke Eŭropo ne estas iu lasta celo, kiu havas sian signifon nur en kaj por si mem, sed interstacio sur la vojo al unuigita homaro, unu el la ĉeneroj servantaj al la internacia komuno de liberaj popoloj.

La rilato de la junularo al la eŭropaj problemoj estas malfacile difinebla. Estas konate, ke ordinare oni diras pri la junularo, ke ĝi estas iom ribelema, ke ĝi ne tiel estas ligita al tradicioj kiel la patroj. Aliflanke oni asertadas, ke la nuntempa junularo estas skeptika kaj kritikema kaj ne alstrebas altajn idealojn. Sed por kontentige klarigi tiujn problemojn, oni devas esti psikologo aŭ pedagogo. Mi do nur volas konstati kelkajn faktojn.

Estas socia fenomeno, ke la junularo ĉiam celas iom diferenciĝi de la plenkreskularo, kompreneble inter certaj pli malpli vastaj limoj, por kvazaŭ konstrui al si propran mondon kaj vivi sian propran vivon. La junularo ankoraŭ ne spertis la grandajn seniluziiĝojn de la vivo, kaj tial estas pli optimisma, pli progresema. Ĉiuj movadoj, kiuj volas efiki por la estonteco, klopodas do gajni antaŭ ĉio la junularon. Ofte tamen la noviĝemo de la junaj homoj nur koncernas la formojn kaj metodojn por atingi iun celon, ne tuŝante la celon mem. Do ekzemple ŝajnas al mi, ke la ofte nomita sobreco kaj skeptiko de la nuna junularo ne nepre signifas la mankon de idealoj, sed pli vere la ekkonon, ke tiuj idealoj ne estas atingeblaj per la malnovaj rimedoj, aŭ ke la tiel nomitaj idealoj estis ofte nur pretekstoj por justigi diversajn procedojn vere servantajn al tute aliaj celoj.

Certe ekzistas ankaŭ multaj kazoj, en kiuj junuloj restis nur en la negativa kritiko, ne trovis vojon al vera renovigo kaj ne interesiĝas pri prefere nur amuzante sin aŭ eĉ irante la vojon de la krimo. Pri tio ja ĉefe kulpas la ofte neĝojigaj familiaj aŭ sociaj cirkonstancoj, malbonaj ekzemploj, kaj la senskrupula negocemo de diversaj entreprenistoj, kiuj ofertas ĉiurimede malvalorajn filmojn, filibretojn, superfluajn luksaĵojn kit.

Humaneco kaj toleremo

Oni do devas ĝustamaniere eduki la gejunulojn, precipe en la senco de humaneco kaj toleremo, ne kun levita montrofingro aŭ edifaj paroloj, sed precipe per la propra ekzemplo. Oni devas lasi al ili sufiĉan liberecon por decidi pri sia vojo, ne altrudante ion al ili, sed invitante per klaraj kaj konvinkigaj vortoj.

Estas ĝojige, ke la frenezaj ideoj de naciismo kaj ŝovinismo ne plu influas la nuntempan junularon, se oni ne konsideras malgrandan kvankam tre ageman malplimulton. Aliflanke la junularo ofte estas tute neinteresita pri la problemoj de publika kaj internacia vivo. Tial necesas instruo kaj eduko, por veki en la junuloj la konscion pri la graveco de paca kunlaborado inter la nacioj, pri la egala digno de ĉiuj homoj de diversaj rasoj aŭ sociaj grupoj. Necesas la akcentado de la grandaj tri principoj, libereco, egaleco kaj frateco, kiu lasta cetere plene kongruas kun la kristana ordono de karito, sed ofte nur malperfekte aŭ tute ne estas praktikata. Finfine oni devas ankaŭ bone konatigi al la junularo la homajn rajtojn, precipe kiel ili troviĝas en la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj de UNO aŭ en la eĉ jure valida Eŭropa Konvencio je protekto de homaj rajtoj kaj findamentaj liberecoj. Mankas nun la tempo, por mencii eĉ nur la plej ĉefajn homajn rajtojn; mi nur volas diri, ke speciale gravaj ŝajnas al mi i. a. la libereco de religio, la libereco esprimi sian opinion, la samrajteco de diversgentanoj aŭ diverslingvanoj.

Alia grava punkto precipe por Eŭropo estas la rajtoj de aligentaj popolgrupoj, kiuj en iu lando estas en la malplimulto. La justeco postulas grandaniman subtenon al tiuj popolgrupoj, kiuj ja ne minacas, sed pliriĉigas la nacian kulturon. Ĉi ĉio devas penetri en la konscion de la junularo.

La estonteco de Eŭropo grandparte dependos de ĝia junularo. Estas do la tasko de ĉiuj respondeculoj, per taŭgaj rimedoj gvidi la junularon al ĝusta kompreno pri Eŭropo en la komuneco kun ĉiuj ekstereŭropaj popoloj, ebligante plejeble vastan interkontakton kaj interkonatiĝon.

Kaj Esperanto?

Kaj nun finfine kelkajn rimarkojn pri Esperanto. Estis necese, ke mi ĝis nun ĉefe parolis pri Eŭropo sen konsideri Esperanton, ĉar la tasko de la Lingvo Internacia ja nur estas, servi al pli bona interkompreniĝo kaj pli densa alproksimiĝo de la nacioj. Do mi unue priskribis la celon, al kies atingo kontribuu nia lingvo, por nun diri per kelkaj vortoj, kiel okazu tiu kontribuo de Esperanto.

Ĉiu kiu konsentas la suprajn opiniojn pri la graveco de internacia kaj speciale eŭropa kunlaborado, verŝajne sentadas la malhelpon kaŭzitan de la lingva problemo, kiu ja estas bone konata al vi kaj kiun mi ne bezonas detale priskribi.

Certe la lingva diverseco estas nur unu el la eblaj fontoj de disputoj kaj konfliktoj. Sed tamen ni ĉiuj ĝojus, se almenaŭ ĉi tiuj lingvaj kaj naciaj malpacoj ne plu ekzistus. Cetere la enkonduko de komuna internacia lingvo estus ankaŭ psikologia faktoro en la konscio de la popoloj, ĉar la komuna samtempa klopodado pri la atingo de komuna celo, nome la komuna lernado de komuna internacia lingvo por pli bona interkompreniĝo, estigas certan alproksimiĝon en la pensado kaj rimarkindan konscion pri la unueco de ĉiuj. Tamen, ne nur la ekzisto de oficiala internacia lingvo estos kondiĉo por efika internacia kunlaboro, sed ankaŭ inverse certa kunlaboremo estas la kondiĉo por la preteco je enkonduko de Esperanto. Tial mi opinias, ke ni esperantistoj laboru por la internacia paco ne nur per la propagando por Esperanto, sed krome ankaŭ rekte interne de ĉiuj aliaj porpacaj kaj humanecaj organizoj, por tiel akceli la pretecon je oficialigo de nia lingvo.

Precipe la junularo, kiu konsentas internaciajn kontaktajn, povos esti gajnata por Esperanto, se oni sobre kaj racie, tamen lerte kaj alloge, komprenigos al ĝi la signifon de internacia lingvo. Antaŭ ĉio oni devas eviti sektecan karakteron de nia movado. Rekono per UNESCO kaj UNO tial estas al ni tre utila kaj bonvena.

Klaus Perko

al la indekso


NI FUNEBRAS

pri la morto de s-ino d-rino Brunhilde Flasch, emerita mezlerneja profesorino tre fervora por Esperanto precipe en la instrufako, membro de la ŝtata ekzamen-komisiono por Esperanto kaj membro de Aŭstria Esperanto-Instituto.

Ŝi eĉ dum sia grava malsano ĉiam restis interesiĝema kaj oferema por nia afero, MJ de IKUE, kaj forlasis nin 70-jara, en majo 1965.

Same ni funebras pri s-ano Anton Konecny, fakinstruisto, dum jaroj fidela samcelano, partopreninta ankaŭ la IKUE-kongreson en Roma-Rocca di Papa, vojaĝinta al la 50-a UK en Tokio kie li alvenis jam malsana. Tial li ne povis ĉeesti la kongreson nek reprezenti AKLE-n en la IKUE-fakkunveno tiea; tamen, bone hejmenveninta, li mortis la 12-an de septembro 1965, je la festo de la sankta nomo de Maria, 57-jara.

Plue ni funebras pri s-ino Valerie Winkelhofer, multjara kaj fidela samideanino, malgraŭ kelkfoje iom kritikema sinteno; ĉiam agema, helpopreta kaj modele oferema; ŝi ankoraŭ partoprenis nian jubilean kongreson en Valencio, tie pledante por kongresloko de IKUE en proksimeco de la UK 1966.

Ŝi mortis tute neatendite je la 10-a de septembro 1965.

Nombro da ges-anoj akompanis la karajn mortintojn sur la lasta vojo. Ili ripozu en paco!

W. M.

al la indekso


ALTIRANTAJ KOROJ

La jaro 1765 en la historio de la kulto al la Sanktega Koro de Jesuo signifas grandan salton antaŭen. Responde al koncerna memuaro de la pola episkoparo al papo Klemento XIII la Sankta Kongregacio de la Ritoj aprobis apartajn Meson kaj oficon pri la Sanktega Koro de Jesuo la 11-an de majo 1765. La aprobo validis nur por Pollando kaj Arkifrataro de la Koro de Jesuo en Romo. Sed baldaŭ en la sama jaro, la aprobon petis kaj ricevis Francujo, urbo Romo kaj kelkaj aliaj landoj, ordenoj k.t.p. Okaze de la 200-jara jubileo de tiuj eventoj, specialajn solenaĵojn aranĝadas ĉi-jare la Eklezio en Pollando, kiu sukcesis kiel unua enigi la kulton de Krista Koro en la liturgion de la Roma Eklezio.

Ĉar la oktobra festo de Kristo-Reĝo rememorigas nin ankaŭ pri la mistero de la Koro de Jesuo kiel reĝo kaj centro, unuiĝo de ĉiuj homaj koroj, bonvolu tiuokaze legi kelkajn pensojn de polo, kiu travivante kun la tuta pola nacio la jubileajn solenaĵojn provis novaspekte rigardi la Koron de Kristo kaj papon Johanon XXIII, ĉiam vivantan en niaj koroj.

Tre malmultaj estas la homoj kiuj, trairinte sian vivon, forlasas sur la tero nur amikojn. En tia eta homgrupo troviĝis sendube la mortinta papo Johano XXIII. Sen ia troigo ni povas aserti, ke li estis simpatiito de la tuta homaro. Lia eksterordinara personeco estiĝis nova pruvo de ekzisto de ecoj, kiujn ĉiuj homoj egale ŝatas.

La etenditaj manoj, la ĉion ampleksanta rigardo, la ĉion komprenanta koro. Estas malfacile imagi alie ankaŭ Kriston en la momento, kiam Li ĵetis al la homoj la alvokon: “Venu al mi ĉiuj kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj! Mi estas milda kaj korhumila”. Kvankam krucmortante, Li verŝajne havis pli multajn malamikojn ol amikojn, ĉar tia estis la Dia plano - savi la homaron - tamen Lia tuta vivo igis Liaj amikoj ĉiujn tiutempajn homojn de bona volo, kiuj vidis ke “blinduloj vidas, lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas, al malriĉuloj evangelio estas predikata”. Tiel egan homamason, kiu Lin ĉiam akompanadis, povis altiri al si nur iu, kiu trairadis sian surteran vivon bonfarante al ĉiuj.

Se la tuta homaro ekvidos tian bildon de Kristo en la Eklezio, kian ĝi vidis en Johano XXIII, tiam ni povos esti certaj, ke ĝi ne preterpasos tiun indiferente. Ĉar ekzistas ecoj, valoroj, kiujn neniu ignoras. La koro plena je humaneco, la ĉiam malfermita pordo por ĉiu, kiu havas eĉ nur malgrandan fajreron da bona volo.

Ni, katolikoj, kristanoj, devas pruvi al la mondo, ke la Koro de Kristo estis kaj ĉiam estas tute sama kiel la koro de bona papo Johano. Kiam ĉiuj homoj estos konvinkitaj pri tio, ili respondos per sincera simpatio al la amo de Kristo, same kiel la koroj de la samtempuloj ekŝatis la Majstron el Nazareto, kaj kriis al Li “Hosana” certe pli sincere kaj spontanee ol “Krucimu lin” post kelkaj tagoj.

Se ni montros al la mondo Kriston tia, kia estis papo Johano, neforgeseble bonkora, modesta humanulo kun Dia aŭtoritato, ĝi ekrigardos kvazaŭ per aliaj okuloj la katolikismon. Ni ne forgesu, ke la tuta Eklezio estas ja Kristo plu vivanta sur la tero. La homaro do rajtas postuli de ni eblon vidi en ni la veran personecon de Jesuo Kristo. Kiu respegulis ĝin en si pli efike al papo Jonano XXIII?

Kaj la mondo ne restis indiferenta sentinte nemensogan amvarmon en lia ampleksa koro, kie ĉiu povis trovi tion, kion ne donas al li la jarcento de teknika progreso kaj... atombomboj. Respondis al li la mondo, kiu ofte ŝajnas al ni perdita por la Evangelio. La tuta nuntempa Eklezio sekvu lian ekzemplon, daŭrigu lian “politikon”, plenumu lian programon kaj en Krista regno trovos volontan akcepton en ĉiu homa koro tiel, kiel la etendita mano de la papo trovis milionojn da similaj respondgestoj.

La ŝafoj aŭskultas la voĉon de bona paŝtisto. Se la voĉo de la Eklezio, la voĉo de ĝiaj paŝtistoj same kiel tiu de ĉiu ekleziano, estos ĉiam tia, kia estis la voĉo de nia mortinta bona paŝtisto Johano, ankaŭ la “aliaj ŝafoj, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo”, aŭskultos lin kaj ekestos “unu grego, unu paŝtisto”.

H. F. van Denzen, Maastricht, Nederlando

al la indekso


LA DEKUNUA DE LA DEKUNUA KAJ ALIAJ CIFEROJ

Por la suda parto de Nederlando la 11-a de novembro estas aparta tago, ĉar je ĉi tiu tago komenciĝas la karnavalsezono, kiu daŭros ĝis Cindromerkredo de l’ venonta jaro, la komenco de l’ fasto.

Kial oni elektis la dekunuan de l’ dekunua kiel la komencon de l’ karnavalsezono? La nombro 11 en Nederlando simbolas la frenezon, la frenezan ĝojon, do la nomita dato estas tial la plej konvena por komenci la karnavalan feston.

Kiam kaj kie ĉi tiu nombro akiris tiun apartan kromsignifon, ne estas klare. Oni supozas ke la nombro 11 (nederlandlingve elparolata “elf”) estas kroĉita al la germana vorto “alf”, kiu estas mitologa figuro kun mokinda, priridinda aspekto. Pro tio oni eble komencas la karnavalsezonon je tiu dato (kaj prefere, se eble, je la 11-a horo). Pro tio ankaŭ ĉi tiu monato zumas je gaja muziko kaj ridaj sonoj dum la ĉie organizitaj kunvenoj kaj sesioj sub gvido de la princo, kiu restas reganta ĝis sia sekvulo, la nova princo, estos elektita en la monato januaro.

Ĉu ankaŭ ekzistas aliaj ciferoj, kiuj akiris kromsignifon? Jes, en Nederlando ekzistas kelkaj, kiujn mi ĉi sube mencios:

Nombro 3: estas la t. n. “sankta nombro” pro la multaj en la Biblio menciitaj trioj: la Plejsankta Triunuo, Paŭlo ascendis en la trian ĉielon; estis tri ĉefpatroj (Abrahamo, Isako kaj Jakobo), Petro malkonfesis la Sinjoron trifoje, trifoje Kristo demandis al Petro ĉu li amas Lin, la koko kriis trifoje; Kristo mortis post 3 horoj kaj reviviĝis je la tria tago, ktp ktp.

Nombro 7: ankaŭ nomiĝas “sankta nombro” pro la sama kaŭzo: multe menciita en la Biblio: Dio ripozis la 7-an tagon, la juda kandelabro havis 7 branĉojn; Kristo diris: pardonu vian ŝuldanton: ne 7 x sed 70 x 70 fojojn; la Eklezio havas 7 x 10 diakonojn, ktp.

Nombro 13: nomiĝas “fatala nombro”, kiun facilkreduloj ĉiam klopodas eviti. Pro la t. n. fataleco de ĉi tiu nombro oni ekz. en multaj hoteloj numeras la ĉambrojn jene: 11, 12, 12a, 14, 15 ktp., tiel evitante la fatalon. Tial facilkreduloj ne volas kunveni 13-ope, ĉar onidire la 13-a persono alportas malfeliĉon al si kaj aliaj. Mi ne scias de kie venas tiu fatalsimbolo: mi nur scias, ke la antikvaj Romanoj ankaŭ konis fatalnombron. Ĉe ili la nombro XVII funkciis tia, ĉar interŝanĝante la sinsekvon de la ciferoj oni akiras VIXI, kiu signifas: mi estas morta.

Nombro 100: ĉi tiu nombro oni ekskuzive uzadas por indiki la “necesejon”, kiun oni ofte nomas “numero 100”. “Mi iras al numero 100” estas en Nederlando ĝenerale konata esprimo. En kelkaj nederlandaj, precipe vilaĝaj, kafejoj oni vidas la pordon de l’ necesejo ornamita per la indiko “Numero 100”.

Nombro 1000: speciale uzata por indiki ion aŭ iun tre bonan: “Tiu homo estas unu el mil”; “tiu ŝanco estas unu el mil”.

Vostnombroj: la t. n. vostnombroj (7 kaj 9) alportas feliĉon.

Multaj homoj do, aĉetante lotojn, elektas lotnombrojn, enhavantajn unu aŭ pli vostnombrojn.

La leganto komprenu, ke la supre menciita validas en Nederlando, kaj ke mi ne skribis ĉi tion nur por informi vin, sed ankaŭ por kontentigi mian scivolon, ĉu en aliaj landoj same ekzistas ĉi tiuj aŭ aliaj nombroj kun kromsignifo.

Se vi deziras kontentigi mian scivolon, bonvolu skribi al la redaktoro de E.K. Anticipe dankon.

H. F. van Denzen, Maastricht, Nederlando

al la indekso


ANONCETOJ

* Mi disponas pri kelkaj uzitaj brevieroj dominikanaj, kiujn mi volonte donacos al sacerdoto aŭ porsacerdota studento en lando orienteŭropa. Al kiu mi povas servi? J. A. Tuinder, Nederlando

* Por ebligi al mi, partopreni la IKUE-kongreson-1966 en St. Gallen-Svislando, mi proponas reciprokan gastigadon en Vsetín-montaro, turisma regiono en la centro de Ĉeĥoslovakujo, por 2 personoj por 1-2 semajnoj. Aleš Berka, Ĉeĥoslovakujo

al la indekso