Enhavo de Espero Katolika numero 8-9/1965

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la titolpaĝo: maldekstre: Sankta Jakobo la pli maljuna, skulptaĵo el la komenco de la 16-a jarcento. Nuntempe en Neeroeteren, Belgujo; dekstre: Sankta Agnesa kun la ŝafido kiel atribuaĵo. El la fino de la 15-a jarcento. Nun en Tongeren, Belgujo.

 

 

 


NUN, LA FERIOJ FORPASIS

La ferioj forpasis kun la somertempo, kaj denove prezentas sin la aŭtuna kaj vintra periodoj. Kun tiuj aliaj sezonoj alia vetero, de alia naturo, kun pli “severa” mieno, invitos nin, dediĉi niajn fortojn al la pli seriozaj aferoj ĉiuflanken. Tio validas por ĉiu el ni. Ni devos klopodi, se ankaŭ ne ĉiam sukcesplene, iomete pliperfektigi la moralan strukturon de nia persona vivo. Kaj ne malpli tio validos por nia esperantisteco kaj la organiza bazo de niaj celoj.

La Universala kongreso okazis ĉi-jare en Tokio, en la Oriento Malproksima! Tio estis feliĉa kaj signifoplena pruvo de la fakto, ke ni, kiel modernaj homoj, ĉu katolikaj ĉu ne-katolikaj, ne plu pensas en kilometroj. Nek gravas la raso, nek la koloro de la haŭto, nur la interno de nia animo estas decida pri la grado, en kiu ni vere estas homo, katoliko, kristano aŭ de kiu ajn vivkoncepto, kiu sincere akceptas la egalecon de unu homo al la alia.

La Universala kongreso en Tokio estis pruvo pri tio, ne pro la nombro de la partoprenintoj, sed nur pro la fakto, ke Oriento kaj Okcidento tie kuniĝis en unu sama granda idealismo pura.

Ni ne estas certaj, ke la raportoj oficialaj pri la Tokia kongreso, kaj pri la apartaj aranĝoj por la katolikaj partoprenintoj, atingos nin sufiĉe frutempe, por ke aperu en tiu ĉi numero de Espero Katolika.

Tamen, kiel ajn, ĉiukaze ni deziras esprimi nian ĝojon pri la fakto, ke IKUE estis inde reprezentita en la Tokia kongreso, en la persono nome de sac. A. Beckers, la Prezidanto de IKUE, ĵus elektita ankaŭ kiel komitatano de UEA. Kiu, ĉar IKUE finance ne estis kapabla delegi lin, el propra poŝo pagis siajn (altajn) vojaĝkostojn, por reprezenti nian internacian katolikan Esperanto-movadon - kun aliaj respektindaj membroj de IKUE, i. a. Fatro Kao o.f.m kaj aliaj - kaj prezidi la apartajn katolikajn aranĝojn. De nun komenciĝos la preparoj par nia propra kongreso, kiu kiel oni scias okazos proksiman jaron en St. Gallen, Svislando.

Ŝajnas al ni, ke la preparoj de la IKUE-kongreso 1966 povas okazi en favoraj cirkonstancoj, nun ke, kiel jam anoncite en la julia numero de EK, ŝanĝiĝis la taskoj de la Taga Estraro, post plena skriba konsento, en formo de objektiva kaj honesta skriba voĉdonado laŭstatuta inter la membroj de la Estraro kaj Komitato (“Ĝenerala Estraro” laŭ la malnova Statuto).

La prizorgo de la “Centra Oficejo” de IKUE kaj la tasko de Kasistino, kaj la ekspedo de EK, kiel jam klarigite en artikolo en la julia numero, finfine fariĝis fizike tro peza ŝarĝo por f-ino E. Champy en Lieĝo (Belg.).

La Taga Estraro, kaj same Estraro kaj Komitato de IKUE, estas ekstreme dankaj pro la bonvolo kaj la multega laboro, kiun f-ino Champy faris en la mallonga periodo, en kiu ŝi plenumis tiujn gravajn taskojn. Sed la nova divido de funkcioj malfermas la vojon al pli praktika kaj pli rapida prizorgo de la diversaj laboroj, fakte ankaŭ nun en pli logika ordo.

Sac. W. Flammer, kiu jam estis Ĝenerala Sekretario, nun transprenis, kaj estontece prizorgos la aferojn, kiujn prizorgis la Centra Oficejo de IKUE. Praktike estas samaj organizaj aferoj, tial tre feliĉa reorganizo. En tiu duobla funkcio sac. Flammer ankaŭ pli facile povos rekte kontakti kun la membroj de IKUE pri ĉiuj dezirindaj punktoj. Kaj tiu kombinita funkcio sendube plifaciligos al li - kies kapablecon organizan ĉiu ja konas el propra sperto - prepari la IKUE-kongreson de 1966 en St. Gallen, apude de lia loĝloko.

Same tre gravas, ke li havos apud si alian (novan) membron de la Taga Estraro, nome f-inon Mattle, nian novan kasistinon de IKUE, loĝantan en St. Gallen, kiu ankaŭ tiurilate multe povos helpi lin kaj kiun ni varme bonvenigas kiel novan membron de la Taga Estraro de IKUE.

Ne senkaŭze ni do atendas, ke venos por IKUE organize pli trankvila kaj pli ekvilibra periodo, kiu montros en novaj iniciatoj kaj faktaj rezultatoj, ke la Taga Estraro de IKUE en sia nova formo sukcesos realigi pli celtrafe kaj unuanime la celojn multnombrajn, kiuj estas ankoraŭ realigotaj.

N. Hoen, redaktoro de “Espero Katolika”

 

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

 

Rimarkinda Esperanto-Diservo

okazis je Pentekosto en Klagenfurt.

En la kadro de la Internacia Junulara Renkontiĝo, kun partoprenantoj el Italujo, Jugoslavujo kaj Aŭstrujo, celebris P. Pius Lenz O.M. Cap. en la preĝejo de la Kapucenoj Sanktan Meson por la Junularo.

Ĉiujn legaĵojn kaj preĝojn, kiujn oni rajtas preĝi en 1a gepatra lingvo, oni diris kaj kantis en Esperanto.

Prof. D-ro Peter Hohenwarter predikis en Esperanto por la Esperanto-Junularo el 3 nacioj.

 

La ĉefkunveno de la Aŭstria Esperantista Federacio, Landa Grupo Karintio

okazis je la 29-a de majo en Klagenfurt. El la raportoj de la funkciuloj evidentiĝis la senlaca laborado de la landestraro por nia afero. Krom ampleksa korespondado kaj la eldonado de la “Esperanto-Letero al Karintio”, kaŭzis la kolekto de subskriboj por la UNO-propono streĉan laboron.

En la novelekto oni unuanime reelektis la ĝisnunan landestraron kun la IKUE-anoj: Dürrschmid kiel landestro kaj P. Pius Lenz, O.M. Cap. kaj Casar kiel estraranoj. La kunvenoj okazas regule ĉiuĵaŭde de la 20-a ĝis 22-a h. en la klubejo kafejo Perstinger, Klagenfurt, Heiligengeistplatz.

 

18-a Kongreso de KELI

La ĉijara internacia kongreso de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) okazis en Boldern (Svislando) de la 24-a ĝis la 31-a de julio.

La kongrestemo estis: “La Evangelio - bona mesaĝo por la nuna vivo kaj por la venonta”.

Boldern situas en la proksimeco de la lago de Zürich, en tre bela naturo. Okazis tri prelegoj pri la kongrestemo, kun postaj diskutoj. Ankaŭ estis distraj programoj kaj ekskursoj, inter kiuj unu tuttaga.

 

31-a kongreso de IKUE - unua bulteno

La 30-a kongreso, okazinta en Valencio, decidis, ke la kongreso de 1966 eventu en Svislando. Kongresurbo estos St. Gallen kaj la provizora dato: la 28-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 1966.

Ĉar la UK en Budapeŝto estos de la 6-a de aŭgusto ĝis la 13-a de aŭgusto, eblos facile poste viziti la kongreson de UEA.

Nia kongresejo en St. Gallen estos „Hotel Ekkehard”.

Prezidanto de la LKK estas Paul Scherer; Sekretario estas sac. W. Flammer.

Temo de la kongresprelegoj: La koncildekreto pri la ekumenismo kaj ni esperantistoj. Ĉefa traktaĵo de la ĝenerala kunveno estos la nova statuto de IKUE kaj estrarelektoj.

Ni esperas, ke la membroj de IKUE baldaŭ decidos partopreni nian Tridekunuan.

La aliĝilon oni ricevos kun la oktobra numero de “Espero Katolika”.

W. F.

 

al la indekso


50-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Tokio 1965

 

 

Faka kunsido de IKUE okazis kun la partopreno de ĉ. 35 personoj, sub la prezido de f-ino Ĉisato Yamagata. Estis prelegantoj sacerdotoj A. Beckers (Belgujo) kaj Resp. Patro Knorr (loĝanta nuntempe en Japanujo)

1.         Prelego pri Ekumenismo kaj Esperanto (Patro S. Knorr).

2.         Mallonga Historio de I.K.U.E. (Sac. A. Beckers).

3.         Interparolado pri Ekumenismo kaj japanaj katolikoj.

 

Diservo katolika

La katolika diservo okazis dimanĉon, la 1-an de aŭgusto, je 15.30 horo en la ĉefepiskopa katedralo de Tokio. Meson kaj predikon faris sac. A. Beckers el Belgujo, prezidanto de IKUE. Sac. Prof. L. Thalmaier el Germanujo legis la bibliajn tekstojn kaj gvidis la komunan preĝadon kaj kantadon en Esperanto. Ĉiuj tekstoj de la sankta Meso, kiuj laŭ la nova formo de la liturgio estas recitataj en naciaj lingvoj, estis recititaj en Esperanto. Tio okazis la unuan fojon en la Universala Kongreso de Esperanto. Ĉeestis krom la eŭropaj kaj usonaj Esperantistoj ankaŭ japanaj: entute ĉ. 180 ĉeestantoj.

(Raporto: Patro Knorr)

 

 

Diservo protestanta

Loko: Ŝitaja-Kjokai, Higaŝi Ueno, Tokio. Pli ol 120 personoj el 26 landoj, inter kiuj japanoj, partoprenis la diservon protestantan. Pastro A. Burkardt predikis. Je la fino oni faris monoferon por la preĝejo kaj por la estonteco de JAKE (Japana Asocio de Kristanaj Esperantistoj).

 

 

Faka kunsido de K.E.L.I.

Je la 3-a de aŭgusto, de la 10-a ĝis la 11,20-a horo en la 1-a ĉambro “Bastien”, kaj de la 11,20 en la Teatra Salono, okazis la fakkunsido de K.E.L.I., kun la partopreno de 51 personoj, el kiuj 15 estis eksterlandanoj. La prezidanto estis pastro A. Burkhardt el Germanujo.

 

 

Ĉefprojekto de UNESCO “oriento-okcidento”.

Rezolucio

La Unua Labora Sekcio de la 50-a U. K. havis kiel temon “Aspektoj de internacia kunlaborado”. Konsiderante la raporton pri la ĉefprojekto de Unesco “Oriento-Okcidento”;

plene aprobas la klopodojn de UNESKO per la ĉefprojekto pri reciproka aprezado de kulturaj valoroj;

notas kun kontento la ĝisnunajn specialajn klopodojn de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj kaj eldonejoj dum la lastaj dek jaroj por eldoni gravajn tradukojn, precipe en la serio “Oriento-Okcidento” de UEA, kaj per eldonaĵoj kaj seminarioj novan interesiĝon pri la relative nekonataj kulturoj de la mondo;

rekomendas al ĉiuj Esperanto-organizaĵoj kaj -eldonejoj:

-                          daŭrigi la klopodojn en la venontaj jaroj, precipe per eldono de orienta klasika literaturo kaj de literaturo de Afriko kaj Mez-Oriento, kaj informadi pri siaj projektoj al UEA;

-                          laŭeble kompili kaj eldoni novajn bibliografiojn de difinitaj naciaj literaturoj en Esperanto kaj terminarojn pri nacikulturaj konceptoj laŭ la modelo de Enciklopedieto Japana;

-                          eventuale starigi landajn komisionojn aŭ komisiitojn pri Oriento-Okcidento por stimuli kaj kunordigi la agadon laŭ modelo de la regionaj centroj starigitaj de Unesko;

rekomendas al ĉiuj lokaj Esperanto-grupoj ĝemele ligiĝi kun alikontinentaj grupoj kaj interŝanĝi kulturajn materialojn, ekzemple sonbendojn de nacia muziko kun klarigoj;

plue instigas la Estraron de UEA kiel eble plej serioze pritrakti la organizon de prelegvojaĝoj de eminentaj orientanoj en okcidentaj landoj.

 

al la indekso


TRIDEKJARA JUBILEO

 

Nico Hoen 

Redaktoro, kiu jubileas, neeble povas anonci mem tion en sia revuo.

Sen ia “bruo” s-ro Nikolao Hoen, la redaktoro de “Espero Katolika”, komence de julio memorigis la fakton de sia 30-jara esperantisteco. Sed NI sciis pri tiu jubileo kaj nepre deziras, ke ankaŭ la membroj de IKUE sciu pri tiu sendube memorinda fakto. Kaj estas tial, ke ni en tiu ĉi artikolo volas dediĉi apartan atenton al la jubileo de s-ro Hoen.

Ĉiu scias, ke la redaktoro de “Espero Katolika” en tiu longa periodo de tridek jaroj, unualoke estis katolika esperantisto, kies ununura strebo estis, utiligi kaj praktiki nian internacian lingvon nur por akceli la katolikan vivkoncepton, kaj kiu lastatempe speciale ĉiamaniere propagandas kaj subtenas la ekumenan ideon, kiel redaktoro de nia revuo.

Unu el la plej elstaraj pruvoj pri tiu speciala ekumena agado, kaj samtempe pruvo de lia katolikeco kiel esperantisto, estis la biografio “Emile Peltier”, pri la fondinto de “Espero Katolika”, kiu biografio, multe laŭdata eĉ de nekatolikaj esperantistaj revuoj, en aprilo 1963 aperis kiel unua numero en nova Broŝurserio de IKUE, en la serio “Kristana Kulturo”, iniciatita okaze de la 60-jara ekzistado de “Espero Katolika”.

Kiel juna ĵurnalisto s-ro Hoen komencis sian esperantistan agadon, verkante tiutempe - estis en la jaroj antaŭ la dua mondmilito - ĉiusemajnan rubrikon pri Esperanto en tagĵurnalo. Post tiam li lernis Esperanton per radiokurso de s-ro Heilker, tiam granda pioniro de nia movado de Nederlando, gvidanto de tre sukcesplenaj radiokursoj kaj dum kelka tempo prezidanto de “Nederlanda Katoliko” kaj ankaŭ de IKUE. Post finiĝo de tiu kurso samideano Hoen akiris la A-diplomon (pri elementa kono de Esperanto), kaj poste sekvis specialan skriban kurson por la B-diplomo, kompletiganta pri instruista kapableco.

Jam baldaŭ nia nuna redaktoro de “Espero Katolika” fariĝis aktiva figuro en la, tiuperiode ekstreme floranta, nederlanda katolika Esperantomovado, i. a. en estraraj funkcioj, tenante serion da prelegoj en Esperanto per la nederlanda katolika radio, invitita de s-ro Heilker, kun kiu li baldaŭ intime amikiĝis, same kiel kun s-ro Damen, en tiu periodo prezidanto de “Nederlanda Katoliko”, la nederlanda ligo.

Kiam tiu ligo tenis konkurson por propaganda broŝuro, s-ro Hoen, sub pseŭdonimo, gajnis tiun konkurson, tiel ke lia manuskripto, kun desegnaĵoj de Jan Westen, baldaŭ estis eldonita en miloj da ekzempleroj, kaj sendube konvinkis multajn el la plej diversaj rangoj en Nederlando pri la utilo kaj praktika valoro de Esperanto.

Kiam la nederlanda ligo ekzistis 30 jarojn, la Estraro delegis la nunan redaktoron de “Espero Katolika” verki kronologian jubilean libron pri tiuj tridek emociplenaj jaroj de esperantista katolika agado en Nederlando, kiu jubilea libro aperis sub la nomo - preskaŭ simbola! - “Tridek jarojn”...

En multaj manieroj kaj diversaj funkcioj Nikolao Hoen daŭrigis sian poresperantistan agadon, ĝis post la longa “ripoz”-periodo de la Dua Mondmilito nia konata kaj multamata pionirino, f-ino Truus Durenkamp, proponis al mi, la prezidanto, ke s-ro Hoen transprenu la redaktadon de “Espero Katolika”. Por almenaŭ iomete senŝarĝi ŝin de unu el la multaj taskoj kiujn ŝi plenumis en longa periodo, prizorginte la “Centra (n) Oficejo(n)”, funkciinte kiel kasistino, redaktorino de ”Espero Katolika” kaj tiel plu.

Ni, kiu jam longtempe konis samideanon Hoen, kaj renkontis lin persone la unuan fojon okaze de la IKUE-kongreso en Ljubljana en Jugoslavio, tuj kaj senhezite plenumis la peton de f-ino Durenkamp, sciante, ke la granda sperto de s-ro Hoen kiel profesa ĵurnalisto kaj la multaj meritoj, kiujn li jam akiris en la daŭro de multaj jaroj kiel aktiva katolika esperantisto, estis garantio, ke la elekto, sekve de persona propono de f-ino Durenkamp, estis saĝa kaj montriĝus certe esti tre favora por IKUE.

Por certigi kontinuecon samnivelan en la redaktado de “Espero Katolika”, s-ro Hoen, en la antaŭaj jaroj verkinte jam multajn artikolojn por nia revuo, en la dua parto de 1962 anonime helpis f-inon Durenkamp en la redaktado de la revuo, kaj transprenis ekde januaro 1963 definitive, sub propra nomo, la redaktadon de EK.

La membraro de IKUE mem povis konstati en la daŭro de 1963, ke li jam en tiu jaro laŭeble ankaŭ tipografie plibonigis la aspekton de nia revuo, ĝis la Taga Estraro kaj Estraro akceptis lian proponon, radikale tipografie modernigi nian revuon kaj pligrandigi la formaton ekde januaro 1964. La Valencia kongreso tute agnoskis la faritajn ŝanĝojn en la aspekto kaj formato de “Espero Katolika”, kaj baldaŭ montriĝis, ke ne nur la granda plimulto de la membroj laŭde bonvenigis la “novan” malnovan EK, sed ke la plimoderniĝo tipografie, laŭ objektivaj recenzoj en multaj ne-katolikaj Esperanto-revuoj, konsiderinde favore estis akceptita.

Ni do opiniis honoran devon, ke ne nur ni persone, tamen ankaŭ ĉiuj membroj de IKUE eksciu pri la 30-jara esperantista jubileo de la redaktoro de nia revuo. Kaj ni estas certaj ke multaj el ili deziros persone aldoni siajn gratulojn al la niaj. Ĉar fakte ja ne temas nur pri persona memorinda jubileo, ĝi estas ne malpli citinda fakto por IKUE kaj ĝia oficiala revuo “Espero Katolika”.

Sac. A. Beckers, Prezidanto de IKUE

 

al la indekso


LA SKANDALO JERUSALEMO

 

Kiam la unuan fojon mi legis pri la pilgrimado de esperantistoj al Jerusalemo, kiun aranĝis italiaj IKUE-anoj, mi pensis: Domaĝe ke ili ne vojaĝas dum Sankta Semajno.

Intertempe mi pensas alie: Feliĉe ili ne venas al Jerusalemo dum la Sankta Semajno.

Ĉi tiun strangan ŝanĝiĝon en mia pensado kaŭzis tetevidraporto, kiun mi vidis dum la paska tempo. Ĝi montris sufiĉe objektive-kritike, kio okazas de Palma Dimanĉo ĝis Paska Dimanĉo en la urbo, pri kiu Jesuo tiel penis kaj ploris. Se hodiaŭ li vivus tie, li certe ankaŭ plorus...

Jerusalemo hodiaŭ estas nek juda nek kristana, nek paca nek feliĉa. Ĝi estas partigita per muro simile kiel Berlino, kaj ne malofte oni povas aŭdi maŝinpafilan bruon. Sed pri la politika situacio mi ne volas rezoni ĉi tie; kio pli multe konsternis kaj trafis min ĉe tiu televid-raporto estis la religia malpaco kiu regas la urbon, la fanatikeco, la kvereloj kaj “milito” inter la kristanoj. Oni kverelas, disputas, ja interbatas sin pro privilegioj kaj rajtoj, kun infaneca ĵaluzo gardas ilin. Oni atestas sian propran kredon per formoj absolute nekristanaj. La tuta urbo resp. “sanktaj lokoj”, preĝejoj, monumentoj, memorejoj ktp estas iel dispartigitaj inter la diversaj kristanaj eklezioj kaj konfesioj - je horoj kaj minutoj, kaj ve se iu ne atentas siajn tempojn!

Kiaj perturbo, konfuzo, bruo, miksitaj kun laŭta preĝado, pia kriado de la homamasoj el la tuta mondo - kaj per iel garantii ordon tuta arego da policistoj inter la pilgrimantoj kaj turistoj. La komerco floras: oni vendas ĉion ajn, de “piaj objektoj” ĝis lokoj, de kie oni sendanĝere kai bone povas observi la konstantajn procesiojn. La turistaj gvidantoj profitas montrante “sanktajn lokojn”, el kiuj vere nur malmultaj estas historie certaj.

Sed mi fakte ne sukcesas priskribi ĉion per vortoj - oni devas vidi ĝin por kompreni ke estas kristana skandalo. La vortoj pri la unuaj kristanoj “vidu kiel ili amas sin reciproke” hodiaŭ inverse devus esti: “vidu kiel ili malamas sin reciproke”. Ekumenan spiriton en Jerusalemo oni maltrovas verŝajne kiel sur neniu alia loko de la mondo. Kristo ankaŭ hodiaŭ suferas en tiu urbo, kiu krucumis lin, kaj ĉi-foje ni ne povas kulpigi la judojn. Ne, pri ĉi tiu nuntempa suferigo de Kristo kulpas solaj ni kristanoj!

Ankaŭ ne estas konsolo, kion rakontis al mi juna pastro, kiu travivis la Sanktan Semajnon en Jerusalemo: tiuj okazaĵoj por ni okcidentaj homoj ĉiam restos nekompreneblaj, ĉar ni simple havas tute alian mentalecon. Kio eble naŭzas nin, por orientuloj - kaj ili ja estas la plej granda parto de la pilgrimantoj - estas tute natura esprimo de ilia religia vivo. Krome li certigis min, ke nur post tiu sperto de Sankta Semajno en Jerusalemo li ekhavis veran imagon pri la unua Sankta Semajno: estas tute fidela kopio de tiu tiama homamaso, kiu kriis: “Krucumu lin!”.

S. M.

al la indekso


DISBLOVANTE NUBOJN

 

La mezepoko destinis la latinan lingvon kiel internacian lingvon. Kial ĝi malaperis?

Ĉu eblas trovi en la malapero de la latina la kaŭzon, kial estas tiel malfacila la enkonduko de esperanto?

La ekzistan eblon kaj la ekzistan rajton de la lingvo konsistigas ties socia portanto, kiu estas la homgrupo bezonanta la lingvon. Kiam malaperis la socia portanto, mortas la lingvo kaj ne plu evoluas. Estis la kazo de la mezepoka latina lingvo. La mezepokan socian portanton de la latina lingvo konsistigis la eŭropaj universitatoj, kies profesoroj estis religiaj kaj diocezaj sacerdotoj, kiuj instruis nur per la latina lingvo. Kun la evoluo de la burĝaro fondiĝis laikaj universitatoj, kies profesoroj komencis instrui per nacia lingvo. Pli kaj pli eksmodiĝis la kultura latina lingvo, kaj ĝi restas nur en uzo ĉe la Katolika Eklezio kiel aparta religia lingvo. Ne tute malaperis la socia portanto de la latina, sed tiu ne sufiĉas por vivteni la latinan lingvon. La mezepoka internacia lingvo do malaperis, iĝis morta pro manko de socia portanto, de homgrupo kiu bezonis kaj uzis la lingvon.

Niaj kontraŭuloj kutimas kompari Esperanton kun la latina, asertante ke Esperanto estas artefarita lingvo, do mortdestinita kiel la latina.

Kaj la aserto kaj la rezonado estas same eraraj.

Esperanto ne plu estas artefarita lingvo, ĉar ĝi jam delonge pasis de eksperimenta fazo al la periodo de aktiva uzado, do estas vivanta lingvo, kiel iu ajn nacia lingvo, ĉar ĝi havas socian portanton. Ekzistas dise loĝanta sur la tuta terglobo granda homgrupo, kiu bezonas la Internacian Lingvon kiel idealan komprenilon inter la plej diversaj nacianoj, ne nur ekde nelonge, sed jam pli ol duonan jarcenton, inter ĉiuj klasoj: klera kaj laborista, plenaĝa kaj junaĝa, inter anoj de antagonismaj popoloj, inter diversreligianoj, do homgrupo en plena senco internacia.

Do, tiel longe ke ekzistas tiu homgrupo bezonanta la lingvon, ĝi vivas. Nacia lingvo mortas kiam ĝia socia portanto mankas. Estas evidente, ke la socia portanto de Esperanto havas pli da vivipovo ol tiu de la nacia lingvo, kaj fakte daŭras tiel longe kiel daŭras la homaro.

La tuja bezono de internacia lingvo rilatas nur relative malmultajn personojn. Nur eteta parto de l’ homaro spertas tiun bezonon. Jen la granda barilo!

Cetere, la grandaj kaj influhavaj samlingvaj nacioj: la angla, la ĉina, la rusa, la hispana kaj la franca malplej ofte spertas la bezonon de internacia lingvo. Ĉu ne estas ege malfacile venki tiun inercion?

La interkomunikado ne nur estas buŝa sed ankaŭ skriba, presarta, televida kaj radia. Ĝuste la nebuŝa interkomunikado estas pli intensa kaj pli internacia. Pro la pliintensigo de la internaciaj komunikiloj, precipe de la radio kaj de la televido, plisentiĝas la manko de internacia neŭtrala lingvo, alivorte fariĝas pli tuja la bezono. Ni povas antaŭvidi ke la mondkadra televida reklamado uzos la unua Esperanton. Elektante internaciajn terminojn kune kun reklamfilmoj, la teksto estos komprenehla preskaŭ por ĉiuj.

Kiam ĝeneraliĝas la televido per la TEL-stelaro la rigardantoj baldaŭ ne kontentos vidi nur la lipmovadon, neniel komprenante la parolanton. Kiam oni atingas tiun stadion, fariĝas urĝa la enkonduko de la Internacia Lingvo. Alvenos la momento en kiu la nacioj, kies lingvoj estas plej disvastigitaj, devigite per la cirkonstancoj, akceptos Esperanton.

Cirkonstancoj ĝis nun ne antaŭviditaj povas potence antaŭenigi la ĝeneralan enkondukon. La kunrolado de diversaj faktoroj ekz. internacia junulara agado, radio kaj televida komerca reklamado, ĝenerala uzado fare de turismaj agentejoj, populara esperanta kurso per TEL-stelara televido ktp. kapablus neniigi la mensan graviton de la homara amaso.

La ĝeneralan akcepton de la Internacia Lingvo favoras la tuthomara tendenco al pliperfektigo. Se la diverslingveco komencas bari tiun tendencon, se la lingva malsameco fariĝas kontraŭekonomia, se la internacia komerco konvinkiĝas ke la Internacia Lingvo estas potenca reklamilo, ne restas dubo, ke alvenos la fina venko de Esperanto.

P-ro Paŭlo Rijs s. c. j.

 

 

al la indekso


AMU UNU LA ALIAN

 

 

Tiel mi devas komenci, kiam mia patro finfine malpaciĝis kun sia bopatro, kun mia avo, kaj aĉetis bienon en la najbareco de mia avo, kie ĝis nun li mastrumadis kiel luanto...

Ankoraŭ ni ne transloĝiĝis en la novan akiraĵon, kiam jam aperis ĉe ni la katolika paroĥestro el Akasztó. Li haltis vid-al-vide al mia patro kaj parolis solene:

Mi salutas vin, sinjoro, kiel patronon de la katolika eklezio de Akasztó, kaj mi petas Dibenon por laboro!...

Mia patro tiel ektimiĝis, ke anstataŭ sur la seĝon li sidiĝis preskaŭ surteren:

Ĉu?... Mi?... Ĉu patrono?...

Tiele estas - diris firme la paroĥestro.

Sed mi, antaŭ la aĉeto de la bieno, precize trastudis la katastron!

Mi ne dubas!

Kaj nek sur la “C” folio, nek sur la “B” folio mi trovis ian ŝuldon, noton, devon!

Mi kredas!

Tiam eble mi sonĝas tiun ĉi honoron!

Ne, mi petas... Ĝi estas la realeco... La katastroj ne montras la patronan devon de la bienoj.

Mi petas pardonon, la katastroj estas garantie aŭtentikaj!

Nur koncerne la patronan rajton ne!

Krom tio mi estas luterana!

Tio ne ŝanĝas nian rajton!

Mia patro perdis sian trankvilon kaj faris ĉion, por ke li forigu la patronecon. Li sendis min al la jurscienculo Kossutany Ignác, kiu tuj diris, ke ĉio estas vana... Sed mia patro ne povis trankviliĝi, ĉar la devo patrona, krom tio, ke ĝi malaltigis la valoron de la bieno, pro ebla okazo de fajro, inundo aŭ tertremo estus povinta nin tute bankrotigi, pro la devigaj rekonstru-elspezoj... Kvankam la pojara patrona sumo ne estis tiom alta, kaj facile ni estus povintaj ĝin plenumi.

Komenciĝis do la procedo antaŭ la ŝtata administracio, ĉar ĉiamaniere ni volis liberiĝi. Mia patro proponis al la kanonikaro en Kalocsa, ke li volonte anstataŭigas la patronecon per certa kaj akceptebla sumo.

Sed la kanonikaro ne havis la emon fari kompromison, kaj la unua forumo de la juĝistaro rifuzis la plendon.

            Intertempe ni eksciis, ke la originala donacletero de la Balthyany-familio ne estas en la posedo de la kanonikaro. Pro tio per nova forto ni daŭrigis la batalon, postulante la montron de la donacletero.

Ankaŭ tie ĉi ni estis rifuzitaj, ĉar estas superflua la montro de letero pro la plurcentjara tradicio.

Iom post iom ni laciĝis kaj trankviliĝis en la neŝanĝeblo... Kelkfoje mia patro ankoraŭ perdis sian paciencon; ankaŭ Szuhay grumblis, kiel dikkolhava kalvinano, sed tio jam ne estis vera kolero...

La paroĥestro estis ia mirinde simpatia homo... Trankvila, pacienca kaj komprenema... Ankaŭ inter la plej grandaj tempestoj, en la furiozado de la amareco li vizitis nin, trankviligis, konsolis mian patron kaj Szuhay-n kaj lude li defendis ĉiun atakon... Tie ke iom post iom mallaŭtiĝis la pasiaj disputoj kaj ili donis eblecon por amikaj paroladoj, trinkado kaj tarokludo...

“Mi nescias ĉu ne havas ian malagrablaĵon la sinjoro paroĥestro - grumblis iun tagon la maljuna Szuhay - ke hieraŭ li ne estis ĉe ni kaj, kiel mi antaŭvidas, ankaŭ hodiaŭ li ne venos?”.

“Sed kial ne - diras mia patro - ĵus li turniĝas kun sia fiakro ĉe la arbareto!”.

“Jes, dank’ al Dio”, krias Szuhay, rigardante tien...

Kaj en la posta minuto oni jam pelas la kortbirdaron, tranĉas la kolon eĉ de kvar, ĉar tie proksimiĝas la vespermanĝo.

Je florodora, stelflora vespero ili tarokludis sur la teraso.

La paroĥestro diras al mia patro:

“Ĉu vi estos hejme morgaŭ antaŭtagmeze?”

“Jes... sed kial vi demandas?

Ĉar mi volas, ke finfine ankaŭ vi vidu jam de mi ion utilan... Ne nur mi vian...

Nu?

Morgaŭ.

Kio okazos morgaŭ?

Mi venos...

La alian tagon antaŭtagmeze atente ili observis la vojon, Szuhay kaj mia patro...

Ĉirkaŭ la deka horo modele marŝanta popolamaso enkurbiĝis sur la floran kampvojon...

Ili venas en tiun ĉi direkton, sed kiuj ili povas esti?

Tion scii estus bone!...

Iom mallaŭta kantado ankaŭ aŭdiĝis, kiam ili proksimiĝis, kiel nubo sur la ĉielo...

Patro Dia! kriis Szuhay - flagoj kun la bildo de Sankta Maria, kruco, venas la tuta eklezio de Akasztó!...

Je la Dio! - diris ektimiĝinte mia patro.

Admire ili rigardis...

Kion ili volas?... Kio partas ilin ĉi tien?

Ĉu ni atendu ĉi tie?

Ĉu ni ne iru antaŭ ilin?... Kia estus pli deca?...

Eble ni iru... Ni akceptu ilin...

Ili demetis siajn ĉapelojn... kaj ekiris... la luterana kaj la kalvinana fratoj... Al la proksimiĝanta tria frato...

Ankaŭ  li proksimiĝis... kantante psalmon... kaj kiam ili renkontiĝis, ekhaltis la procesio, la paroĥestro iris en nian grenaron, preĝis, poste li benis ĝin...

Nome sur nia bieno, sur nia grenkampo li aranĝis la tritikbenon...

Jam malproksime ili iris... Survoje hejmon... La paroĥestro kaj la kredantaro... Nur la sonerojn de ilia kanto reportis la vento...

Mia patro kaj Szuhay ankoraŭ staris sur la antaŭa loko... Sur la loko de la tritikbeno... Longe, silente... Rigardante antaŭ sin... Ĝis fine mia patro ekparolis:

Mirinda okazintaĵo estis tiu ĉi, maljunulo mia! Kiel honoris nin la paroĥestro!...

Mia sinjoro!... Vera sonĝo!... Fabela okazintaĵo!...

Kaj ankaŭ ili ekiris... Returne... Malrapide, en la direkton de la farmo...

Kai kiam ili atingis la krucon altiĝantan super la flora semkulturo apud la kampvojo, mia patro ekhaltis kaj turniĝis al Szuhay:

Rigardu jam, kiel la tempo eluzis ĉi tiun krucon!... Kiel ĝi senkoloriĝis, la kompatinda!...

Tiel estis vere... ĉar ja ankaŭ ĝi apartenis al ni, kune kun la tero!

Aŭskultu, maljunulo! mi vokas metiiston kaj mi riparigos ĝin!... Ĉar kvankam luterana, sed tamen patrono mi estas.

Jes, tiel!... Zorgi pri ĝi apartenas al ni!... Kaj mi farigos kradhavan barilon ĉirkaŭ ĝi... Kaj interne mi plantos kvar rozujojn kaj ruĝan pelargonion.!... Oni ne povu diri, ke paganoj ni estas - malindai je la patroneco!

El hungara tradukis: Szalay Sándor

 

al la indekso

 


EK RECENZAS

 

“Fabeloj” (1-a volumo), de H. C. Andersen, tradukis d-ro L. L Zamenhof. 53 originalaj ilustraĵoj (el kiuj 20 tutpaĝaj) de A. Uniechowski. Formato: 15 x 20,5 cm. - 238 paĝoj. Trikolora ŝirmkovrilo. Ĉiu volumo estas liverita en speciala kartona skatolo kaj enhavas rabatkuponon (valoro 0,30 $) validan por aĉeto de la eldonota 2-a volumo. Ĉiu posedanto de la rabat-kupono entenita en la antaŭe eldonita 4-a volumo ricevos rabaton de 0.30 $ (4 steloj) je aĉeto de la nuna volumo. Por ricevi la rabaton sufiĉas sendi la kuponon al la esperantista Libro-Servo, ĉe kiu oni mendas la nunan libron.

Estas dua eldono kun teksto konforma al tiu de la 1-a eldono: Hachette, Parizo, 1923. Vendoprezo: 3 $ (41,10 steloj) + 10% por sendokostoj. Eldonis Heroldo de Esperanto, Bruselo.

 

Vilho Setälä - Ebbe Vilborg - C. Střp-Bowitz: Esperanto - Moderna Lingvo, studo baze de la Fundamento. Kun antaŭparolo de prof. W. E. Collinson. Eldonis Fondumo Esperanto, Helsinki. 136 p. 145 x 102 mm. Prezo 15 steloj.

La libro prezentas en objektiva stilo la participan problemon de Esperanto de la vidpunkto de “tempuloj”, bazante sin sur la Fundamento de Esperanto kaj aliparte sur moderna lingvistiko kaj la historio de la hindo-eŭropaj lingvoj. Ĝi estas la unua teoria studo de la problemo, kiu penas neŭtrale prezenti la vidpunktojn de ambaŭ partioj, kaj tial ĝin devus priatenti ĉiu lingvoscience interesata esperantisto.

 

al la indekso


AL LA SLOVENA POPOLGRUPO EN KARINTIO/ AŬSTRIO

 

La plej granda parto de la aŭstriaj civitanoj uzas kiel gepatran lingvon la tipe aŭstrian formon de la germana lingvo. Sed krome ekzistas ankaŭ kroata kaj hungara popolgrupoj en la plej orienta liglando Burgenlando, kaj slovena popolgrupo en la sudo de la liglando Karintio.

La 9-an de majo 1965 la “Konsilantaro de la Karintiaj Slovenoj” okazigis akademion por festi la 20-jar-jubileon de la restarigo de la Respubliko Aŭstrio kaj la 10-jar-jubileon de la subskribo de la ŝtatkontrakto, kiu redonis al la Respubliko la plenan suverenecon kaj sendependecon. La “Konsilantaro”, federacio de ĉiuj katolikaj organizaĵoj de la karintiaj slovenoj, per tiu festakademio volis montri sian fidelecon al la komuna patrujo Aŭstrio. La graveco de la aranĝo estis substrekita per la ĉeesto de multaj honoraj gastoj; krom membrojn de la karintia landa registaro, kiu ĉiam fervore subtenas la interesojn de la slovena popolgrupo, la prezidanto de la “Konsilantaro”, d-ro Valentin Inzko, povis saluti ankaŭ la federacian kancelieron d-ron Josef Klaus, kiu tiam provizore funkciis ankaŭ kiel ŝtatestro.

Jen sekvas kelkaj gravaj frazoj el la parolado de d-ro Klaus: 

“Karaj slovenaj samlandanoj!

Mi venas kiel karintiano al bonaj karintianoj; mi venas kiel aŭstriano al bonaj aŭstrianoj kaj mi venas kiel amiko al bonaj amikoj.

Vi scias, ke mi nun devus esti en Vieno. Sed mi ne lasis reteni min kaj tiel sukcesis aranĝi mian tempon, ke mi ankoraŭ povas pasigi tiun festhoron kun vi, karaj karintiaj slovenoj...

La ĉiamdaŭra neŭtraleco, vojo sur kiu ni unue paŝis heziteme kaj necerte, tre baldaŭ fariĝis forta fundamento de nia ekstera politiko. La ceteraj ŝtatoj de la mondo tre rapide ekkonis la valoron de nia neŭtraleco kaj ĝian signifon. En 1955 Aŭstrio fariĝis stabiliga politika faktoro en la interŝtataj rilatoj. De post kiam ni denove estas libera kaj sendependa komunumo de aŭstrianoj, ni kapablas, anstataŭ rigardi nur internen kaj okupiĝi nur pri niaj propraj problemoj, ankaŭ ree direkti la rigardon eksteren kaj aŭdigi nian voĉon por kunlaboro de la eŭropaj popoloj, por kunlaboro, kiu ampleksu ĉiujn popolojn, kiuj jam de ĉiam sentas sin apartenantaj al Eŭropo.

Kiel estas konate al vi, mi akcentis ĉe mia vizito en nia suda najbara ŝtato (= Jugoslavio), ke la akordo de Eŭropo estus malplena, ke mankus al ĝi tono, grava tono, se en ĝi eksonus jes la ĝermanaj-romanidaj dominantoj kaj tonikoj, sed se en tiu akordo mankus la slava tercio; tiukaze ĝi ne estus akordo.

Por karintiano ne estis kaj estas real-facile, ekkoni, tiujn faktojn el geografia aŭ kulturhistoria aŭ ankaŭ el muzika vidpunkto, ja, ni karintianoj diras, ke nur per la slava tono manifestiĝas la eŭropa polifonio. Sed tio, kion mi diras rigarde al Eŭropo, validus ankoraŭ pli por nia aŭstria hejmlando, por nia Karintio, kie memstare vivas slava popolgrupo. Ni ne volas malhavi en tiu granda Eŭropo iun el la popoloj, kiu apartenas  ankaŭ al neniu el la orienta aŭ sudorienta parto de la kontinento. Ni aŭstrianoj profunde sentadas la slavajn polifoniajn kaj sentimentajn melodiojn en nia muzika kaj kanta trezoro. Kiom da poetoj, muzikistoj kaj komponistoj, kiujn naskis Aŭstrio kaj kiuj hodiaŭ reprezentas la aŭstrian nomon en la kultura mondo, estis slavdevenaj kaj traplektis la aŭstrian arton per slavaj elementoj. Miregante ni admiras en nia patrujo la feliĉan miksaĵon de nordaj, sudaj kaj orientaj spiritaj kaj formalaj esenc-trajtoj, renkontas slavajn nomojn kaj ekŝatas ĉi ĉion kiel ion esencan, al ni apartenantan, per kio nia kultura trezoro neniam fariĝis pli malriĉa, sed ĉiam pliriĉiĝis.

Mi nur volas diri, ke tiu slovena lingvo kaj tiu slovena kulturo apartenas al Karintio, kaj se oni amas Karintion, oni devas ami ĝin tia kia ĝi estas, kaj oni devas ĝin ami kiel tuton. El tiel diferencigita esenco la specialeco kaj beleco de Karintio elkreskas kiel limlando en geografia kaj kultura rilato.. . Tial ni ĝojas, se en tiuj kundependoj laŭeble multaj aŭstrianoj zorgas pri la demandoj de la popolgrupoj kaj ties pluekzistado.

Aŭstrio ja ekde jarcentoj funkcias kiel speco de politika turnebla panto, Karintio estas la interkruciĝejo de tri kultursferoj; mi volas diri, ke ĝi estas la plej interna punkto de tiu turnebla ponto, de kiu eliras kiel sektoroj tiuj tri grandaj kultursferoj, la ĝermana, la romanida kaj la slava. Karintio estas praeŭropa tero kaj internaŭstria bildo de tio, kion ni imagas kiel eŭropan funkcion de nia hejmlando Aŭstrio. Per modela memformado de nia lando, en kiu popolgrupoj de diversaj lingvoj trovas lokon por la konservado de sia heredita propreco, ni faras modelan kontribuon al la konstruado de eŭropa ordo, en kiu la popoloj originintaj el la komuna patrino tero de eŭropa civilizo, alproksimiĝas reciproke al si. Tiu komuna ligilo, kiu unuigas nin ĉiujn, igas konfesi min kun fiero: Ni estas karintianoj; ni estas aŭstrianoj; ni estas eŭropaj civitanoj”.

 

al la indekso


LA KVIN PINTOJ DE LA VERDA STELO

SIMBOLOJ DE JUNA IDEALISMO 

 

Prediko de Prof. D-ro Peter Hohenwarter ĉe la Diservo en la preĝejo de la Kapucenoj en Klagenfurt okaze de la Internacia Junulara Renkontiĝo - Pentekosto 1965.

 

Karaj junaj gefratoj en Kristo!

Kun granda, grandega ĝojo mi staras antaŭ vi hodiaŭ kiel maljuna pastro Esperantista en ĉi tiu preĝejo de la honorindaj kapucenoj. Mi salutas vin tutkore. El diversaj landoj kaj nacioj en tiuj ĉi pentekostaj tagoj vi venis al Klagenfurt, por ke vi povu konsiliĝi, reciproke admiri kaj ĝui la belaĵojn de Karintio, kaj fine, fortigitaj en nia kara Esperanta idealo, reveni hejmen.

Esperanto estas ne sole racia ludo aŭ spirita sporto, sed pli multe grandaj, eĉ sanktaj kaj benoplenaj ideo kaj movado. Pro tio ni kunvenas hodiaŭ ankaŭ en la preĝejo por peti la Dian helpon. Dum la tuta jaro ne estas pli taŭga tago, en kiu la koroj de Kristanaj Esperantistoj povas bati pli alten, ol hodiaŭ je la plej sankta festo de Pentekosto. Estas la festo de l’ inspiro per la Sankta Dia Spirito, kiu supervenis la apostolojn en la ĉambro de la lasta, sankta vespermanĝo en Jerusalemo.

Aŭdu denove la rakonton el la “Agoj de la Apostoloj”, skribitaj de Sankta Luko: (2,2) “Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta veno, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. Ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon”.

Tiamaniere Pentekosto estas la mirinda festo de lingva miraklo. Ĉu ne estas ankaŭ nia kara Esperanto kvazaŭ lingva miraklo? El multaj lingvoj kolektis la amata Majstro D-ro Zamenhof, certe inspirita de la Sankta Dia Spirito, la plej belajn kaj plej taŭgajn vortradikojn kaj starigis genie sian mirindan helplingvan konstruaĵon. De tempo al tempo oni povas aŭdi la voĉojn de unuaj Kristanoj en Ateno kaj Romo.

Antikvaj kaj modernaj lingvoj kunsonas. Sed unu komuna feliĉega kaj feliĉiga kompreno de ĉiuj nacioj! Vere Diobenita miraklo por la tuta homaro. Kvazaŭ nova Pentekosto! Pro tio ni povas ĝojegi kun la himno de la Psalmisto en nia hodiaŭa komenco de la sankta liturgio: “La Spirito de la Sinjoro plenigas la tutan terglobon! Haleluja!”. Kiu regas la universon, konas ĉiun lingvon!.

Kiam mi estis juna, proksimume antaŭ sesdek jaroj, ni vivis en nia granda patrujo Aŭstrio-Hungarujo, ekstere en paco. Sed interne bedaŭrinde inter la deksep nacioj estis ofte multaj kaj pasiaj bataloj, malgraŭ ke la plej multaj estis Kristanoj, eĉ Katolikoj. La lingvaj malkonsentoj kaj bataloj disŝiris finfine la grandan kaj belan patrujon kaj kaŭzis parte la unuan kaj nerekte ankaŭ la duan mondmiliton kun nepriskribeblaj mizeroj kaj longdaŭra malpaco. Tiel estis en la Aŭstria-Hungara Monarkio, kiam nia kara Majstro unu jaron studis ĉe la universitato Viena.

Sed jam antaŭe en la propra rusa-pola patrujo li dolorege spertis la naciajn batalojn. Konsternite li vidis en la junaĝo, ke vundis unu la alian, nur pro naciaj diferencoj. Tiam, ni scias, la gimnaziano Ludoviko Zamenhof dioinspirite decidiĝis elpensi facile lerneblan, belsonan, logikan helplingvon. Kun profunda danko al la Sankta Pentekosta Spirito ni memoras hodiaŭ pri la tiamaj grandaj horoj kaj jaroj. Certe venos la tempo, kiam D-ro Zamenhof estos laŭdata, kiel unu el la plej grandaj pioniroj de homara progreso.

Ho admirinde! Tiam Ludoviko ne estis pli aĝa ol vi. Ĉu vi povas ekkoni la grandecon de lia genia talento, la belecon kaj profundecon de lia juna idealismo, la noblanimecon de lia juna koro? La plejsankta Dia Spirito lin kaptis per pentekosta lingva graco kaj kondukis lin tra la tuta oferplena vivo. Nun ankoraŭ la demando: de kie fluis la fortofontoj de ha eksterordinara idealismo? Estis la samaj, kiel ankaŭ la viaj, se vi volas esti veraj idealistoj kaj veraj Esperantistoj. Fiere kaj dankeme ni portas la verdan, kvinpintan, kvinradian Esperantostelon. Ĝi simbolas la kvin kontinentojn kaj tiamaniere la tutan homaron.

Mi volas doni kaj proponi al vi ankoraŭ alian signifon por via juna idealismo: konsideru la kvin pintojn de nia verda stelo kiel simbolojn por kvin animaj fortofontoj, el kiuj ankaŭ la juna Ludoviko vivadis kaj pensadis. Estas fortofontoj, kiuj ankaŭ devas esti la viaj.

Unue: juna freŝeco. Vidu la freŝajn, verdajn valojn! Vidu la freŝan, verdan veston foliaran de la arboj kaj arbaroj! Vidu la sennombrajn, milspecajn belegajn florojn! Vidu la blankan, ruĝan, multkoloran miraklojn de la printempa naturo! Tiuj estas la simboloj de via vivoprintempo! La estonteco staras antaŭ vi. La plejmultaj el vi trapasos la limon al la tria jarmilo. Vi havos la feliĉon ĝisvivi kaj vidi la triumfon de nia grandioza ideo kaj movado. Helpu en via juna freŝeco atingi la venkon estontan!

Dua fonto estas la juna gajeco.

Ĉiam estis kaj estas par mi Esperanto fonto de ĝojoj. Ĉiu vera idealo estas precipe por junaj homoj fonto de ĝojo kaj feliĉego. Ni scias, ke Ludoviko Zamenhof elprovis la novan lingvon kun kelkaj kamaradoj de sia gimnazio. Kia bela, gaja kaj benplena kamaradeco! Spiritaj ĝojoj vere estas la plej puraj, plej profundaj kaj plej daŭraj! Karaj kamaradoj! Zorgu, ke ankaŭ viaj kunvenoj estu plenaj de veraj ĝojoj!

Tria fonto estas la ĉasteco.

Ĉu ekzistas io pli bela ol floranta arbo? Ĝia branĉeto portas blankajn aŭ rozkolorajn florfolietojn. Floroj devas fariĝi fruktoj. Sed ho ve! Se ili en florado estis interrompitaj per tro forta pluvo, per tro forta vento aŭ per frosto, ili floris senutile kaj vane. Tiel estas ankaŭ en via juna, floranta vivo. Gardu do viajn idealojn, ankaŭ la idealon de nia kara Esperanto-movado, en la ventegoj kaj frostoj de la vivo! Atentu pri la grandaj taskoj de via venonta misio en la familio, nacio kaj homaro!

Ekkonu la kvaran fonton: estas la veremo. Kiel grava estas ankaŭ ĉi tiu virto en nia tempo, kiu bedaŭrinde ofte estas tempo de mensogoj. La plej grandajn triumfojn rikoltas la diablo, kiel patro de la mensogo instigante al militoj! Ankaŭ en la politiko la mensogoj ludas ofte fatalan rolon. Precipe ni Esperantistoj, kiuj ofte renkontas fremdajn naciojn kaj ŝatas, eĉ amas ilin, ni devas klopodi, ĉiam defendi la veron, ĉiam ĉe fremdaj popoloj vidi la belon kaj bonon. Tiamaniere ni laboras tute laŭ la volo kaj senco de nia majstro Zamenhof kaj en la spirito de nia plej granda Dia majstro Jesuo Kristo. Kompreneble ni devas klopodi ankaŭ en nia privata parolado kaj agado esti sinceraj kaj veremaj.

Vi konas nun kvar radiojn de nia verda stelo: la freŝecon, la gajecon, la ĉastecon, kaj la veremon. Se ni ekzercas ĉi tiujn kvar virtojn, ni havos ankaŭ per si mem parte la kvinan, la kuraĝon. Ankaŭ hodiaŭ la Esperantistoj bezonas kuraĝon kaj maltimon. Multaj homoj, kiuj ne konas nian idealon, opinias, ke ni perdas nian idealismon al senespera afero. Ili nomas nin utopiistoj. Aliaj timas ke ni subpremas la gepatran lingvon. Multaj opinias, ke nia lingvo estas tro artefarita kaj pro tio sennatura. Kelkaj eĉ kuraĝas diri: Esperanto estas Kristokontraŭa afero! Nenio tia estos vera. Defendu do pacience kaj modeste, sed ankaŭ necedeme kaj saĝe nian belegan kaj necesan kulturidealon! Vera junularo estas kuraĝa!

Ni reiru al la hodiaŭa pentekosta fest-mistero. La sankta liturgio metas antaŭ niajn okulojn la belan preĝon de le psalmisto Davido: “Sendu vian Sanktan Spiriton kaj mondoj estiĝos. La aspekton de la tero vi renovigos. Venu, Sankta Spirito, plenigu la aspekton de la koroj de viaj kreduloj kaj ekbruligu en ili la fajron de via amo!”.

Ĉu ne ankaŭ ni volas renovigi teron? Ĉu ni, tion volantaj estas vere utopistoj? Ĉu ni estas romantikuloj, kiuj ne vidas la realan mondon? Sed se la Sankta Spirito nin inspiras kaj fortigas, ni povas atingi la plej altan celon: la kunigon de la tuta homaro kaj la fratecon inter ĉiuj nacioj. Ĉu nia movado pro tio no estas bela, necesa, kaj ankaŭ kristana? Kian ĝojon havas hodiaŭ ni pli aĝaj Esperantistoj, vidante, ke tiu freŝa kaj kuraĝa junularo ekprenas nian verdan standardon, gaje, ĉaste kaj vereme!

Karaj junaj amikoj! La verda koloro estas la koloro de la espero. Ni kunigu la verdan koloron de nia kara stelo kun la ruĝo de la amo pentekosta kaj de la forto martira kaj preĝu kun la hodiaŭa liturgio: “Venu, venu, Sankta Spirito kaj unuigu per la fajro de via Dia amo la naciojn de la tuta mondo al granda kaj feliĉa, kristana mondfamilio! Amen”.

Prof. D-ro Peter Hohenwarter

 

al la indekso


VOKANTO EN LA TEMPO

 

Jen titolo kaj devizo de okulfrape moderna ekspozicio, servanta al informado pri vivo kaj agado de la sacerdotoj kaj ordenanoj en Aŭstrio. Kardinalo D-ro Franz König, ĉefepiskopo de Wien, kaj prezidanto de la Internacia “Sekretariejo por la nekredantoj” fondita de papo Paŭlo VI, inaŭguris ĝin la 25-an de aprilo 1965. Ĝi okazis en la “Arkada korto” de la Viena ĉefepiskopa palaco.

Sur grandaj foto-muntaĵoj oni vidis bildojn, faktojn kaj eventojn el la vivo de nia pastraro, de monaĥoj kaj monaĥinoj, precipe ilian multflankan agadon kaj servadon sur religia kaj sur kultura (ekz. instrua, eduka kaj nelaste sur socia kaj popolbonfarta) kampoj.

Oni sciiĝis i. a., ke en Aŭstrio (kun proks. 7 milionoj da loĝantoj, el kiuj pli ol 92% estas oficiale katolikaj) ekzistas ĉirkaŭe 6.500 sacerdotoj, inter ili 2.200 ordenaj sacerdotoj; ke Aŭstrio havas 271 monaĥejojn kun proks. 4.000 ordenanaj; ke en Aŭstrio troviĝas proks. 18.000 ordenaninoj en 873 monaĥinejoj; ke la nombro de la aŭstriaj misiistoj estas proks. 800; pli ol unu triono el ili estas sacerdotoj; ke en Aŭstrio ĉiujare proks. 170 novaj sacerdotoj estas ordinataj; ke ĉirkaŭe 8 procentoj da ĉiuj gelernantoj frekventas katolikajn lernejojn, grandparte gvidatajn de ekleziaj ordenoj; ke la nombro de la koncernaj infanoj sumiĝas je 40.000 gelernantoj.

Okazis paroladoj kun postaj publikaj diskutoj pri diversaj aktualaj temoj: unu el tiuj, “Ĉu Aŭstrio estas ankoraŭ katolika?”, estis samtempe montrita en la aŭstria televido. Oni krome prezentis filmojn kaj koncertojn.

Sed ankaŭ dumtage estiĝis viglaj diskutadoj de unuopaj vizitantoj kun la “gvidantoj” en la ekspozicio. Funkciis en tia ofico precipe studentoj de teologio.

Walter Mudrak, Wien

 

al la indekso


PERSONAJ AVENTUROJ

 

Paralela al la marbordo ekzistas en la nordorienta parto de Brazilo larĝa zono centkilometra, kie la industriigo de la sukerkano estas la ĉefa fonto de enspezado. Kelkaj sukeraj industrioj posedas 5-10 milojn da hektaroj destinitaj al sukerkankulturo. La uzinoj krome aĉetas la sukerkanon de kelkaj miloj da hektaroj, posedataj de bienuloj.

La tero sur kiu oni kulturas la sukerkanon konsistas el ruĝa argilo. La pluvsezono ŝanĝas la primitivajn vojojn en kotan kavaĵaron, kaj la seka sezono transformas la argilon en polvon. La sukeruzinoj posedas propran fervojan reton por alporti la sukerkanon, precipe el la intermontejo. La fervoja reto estis konstruata dum la dudek- kaj tridekjara periodo, kiam la ŝarĝaŭto en Brazilo ankoraŭ estis en ĝenerala uzo. Nuntempe la kamiono transportas grandan kvanton da sukerkano, sed ne troviĝas uzino kiu neglektas sian fervojan reton.

Mi ne scias, kiu eltrovis la relaŭton. Ĉiuokoze ĝi estas tre praktika transportilo. La relaŭto estas porpasaĝera veturilo kun benzinmotoro kaj feraj radoj sur relo. La kaleŝaĵo povas esti el ligno aŭ el feraj stangoj, aŭ konsisti el luksa ĉasio kun fenestroj kaj silkecaj kurtenoj, risortaj sidlokoj kaj duobla kovraĵo por forteni la sunvarmon. Rariĝas la relaŭto, ĉar la uzinestroj nuntempe posedas sian du- aŭ kvarpersonan aviadilon. Dum la periodo antaŭ la lasta mondmilito, la relaŭto fariĝis simbolo de prospero. Ju pli granda la uzino, des pli da relaŭtoj kaj des pli luksaj. Tiujn veturilojn oni uzis por la fervoja inspektisto, en kazo de urĝeco kaj por transporto de malsanuloj. La vojaĝo ne estas agrabla, ĉar la feraj radoj surdige bruegas.

Iufoje mi devis viziti kamparanan preĝejon laŭlonge de la fervojo, kaj mi profitis la iron de la mona relaŭto, kiu devis transporti la salajron por miloj da laboruloj.

Ni estis triope: la pagoficisto kun akompananto armita per riflo kaj mia malmoŝto.

Fera kesto, enhavanta ĉiuspecajn monbiletojn, surhavis du pendserurojn. Sur la kesto sidis la armita gvidanto: giganta nigrulo tenanta enmane la riflon apogitan horizontale sur la genuoj. Mi sidiĝis flanke de la pagoficisto, kiu veturigis la relauton. Kiam mi eniris la veturilon, mi ekvidis el sub la jako de la pagoficisto la ledan pinton de lia revolveringo. Nur tiam mi ekkonsciis pri la risko de mia vojaĝo.

 

Embusko al mont-transporto

Ankoraŭ frumatenas. La reloj brilas pro la nokta roso. La leviĝanta suno sin kaŝas malantaŭ apuda altaĵo. Malalte ŝvebantaj nebuloj sin trenas tra la valo. Apude aŭdiĝas la vaporsibloj de la uzino kiel spirado de giganto; en la ĉirkaŭaĵo odoras la dolĉe naŭza melaso; distance sopranaĉe knaradas la senlagraj radoj de bovĉaroj, ŝarĝitaj per sukerkano; la kolosa kamentubo fumegas nigrajn nubojn, el kiuj pluvetas fulgo, kiu ĉagrenas la loĝantojn.

La malalte ŝvebantaj nebuloj aŭguras bonan veteron. Cetere, ĉiam la vetero en la sukerkana regiono estas favora, ĉu pluvas, ĉu la suno brilas, ĉar la pluvkvanto estas ĝenerale regule dividita laŭloke kaj laŭtempe.

Dum la veturado mi ekpensis demandi al la pagoficisto pri aventuroj dum la mon-transportoj, sed sammomente mi decidis bridi mian scivolemon. La brazilano ŝatas konversacion, sed ambaŭ miaj kunuloj aspektis silentemaj. Kvankam la veturado ne postulas ŝtreĉan atenton, ĝi almenaŭ pro la cirkonstancoj petas specialan prudenton.

La negro, nomata Petro, estis ano de la partikulara uzinpolico, precipe ŝarĝita pri nokta gardo. La policanoj estas altstaturaj fortikuloj, kiuj nescias timon.

La fervojo laŭiris la suban flankon de la montaro. Por eviti blindajn ĝirejojn la inĝenieroj ĉe la konstruado fojfoje dinamite fortranĉis montflankon. El tio rezultis rokvandaj koridoroj, tra kiuj la relaŭto bruegis kvazaŭ vagonaro, ĉar la eĥoj tie ripetiĝis: la forta bruo malhelpis la konversacion. Distance mi rimarkis personon starantan inter la reloj. Tiu ĉi estis administranto de la apuda bieno, nomata Sankta Roza.

Estas konate, ke oni uzas en la sudamerikaj landoj multajn nomojn de sanktuloj kiel urbnomojn. En Brazilo troviĝas eĉ loko nomata “Koro de Jesuo”. Kelkaj urbnomoj, kiel Sanktpaŭlo, provincnomoj kiel “Sankta Katarina” kaj “Spirito Sankta” fariĝas tiel obtuz-sencaj, ke ili perdis la originalan signifon. Oni diras la nomon eĉ ne pensante pri la sanktulo, precipe en la derivaĵoj: sanktspiritano, sanktpaŭla kompanio, sanktkatarina futbal-klubo ktp.

La pagoficisto enmanigis al la atendanto kelkajn paketojn da monbiletoj. Post subskribo de kvitanco far de la administranto, ni daŭrigis la vojaĝon. La veturilo pasis tra vasta intermontejo plantita per sukerkano. Pro la alte kreskinta foliaro de la sukerkano malpliiĝis nia vidradio kaj la veturisto malrapidigis la iradon. Poste la relaŭto pasis ponton kaj denove ni flankeniris la montaron, jen ascendante, malascendante. Maldekstre etendiĝis trikilometre larĝa valo plena de sukerkano kun diversaj nuancoj de verdo.

Inter rokaj vandoj ni ĵus atingas blindan ĝirejon. La bruego penetras en niajn ostojn. Subita kaj fortega bremsado... mi estas antaŭenpuŝinta for de l’ sidloko... post mi siblas la nigrulo: “Kurbiĝu... kurbiĝu!”. Duonkuŝante mi ekvidas la veturiston kurbiĝintan post la frontparto kaj tenantan la revolveron en pugno. Denove mi aŭdis la flustran kaj ordonan voĉon de la nigrulo: “Ne leviĝu!”. Mi profunde kliniĝis apogante sur la genuojn la kapon kaj protektante ĝin per la brakoj. Ĉiumomente mi atendis aŭdi pafojn... Nun mi konscias, ke okazas atenco rabi la mon-stransporton. Ankoraŭ forruliĝis la eĥoj tra la roka koridoro. Sekve ekestis morteca silento. Mi aŭdis la ekscitan spiradon de miaj kunuloj.

La pagoficisto flustris: “Petro, ĉu vi ion vidas?”. La negro siblis “Necas!” (Nenion). Post kelkaj minutoj ambaŭ, pafpretaj, singarde sin rektigis. Mi ankaŭ duone rektiĝis kaj vidis kelkdistance trabon kuŝantan sur la reloj. Miaj kunuloj esplorrigardis la altajn flankojn de la roka koridoro. Mi proponis elveturiĝi kaj forigi la ŝpalon, ĉar mi estis konvinkita, ke la krimuloj ne mortpafos pastron. La negro tamen estis pli prudenta kaj flustris: “Ne, restu en la veturilo, povas esti embusko”. Neniun momenton la du aliaj malŝtrecis sian atenton kaj flustris unu al la alia ne movante la kapon. La ĉefo proponis malrapide irigi la veturilon, esperante ke la bufro puŝos la reltrabon for de la reloj. La nigrulo akordis. La veturisto turnis la ŝaltilon kaj kluĉis. Efektive la bufro forpuŝis la reltrabon.

Mi eksidis por kvietigi miajn nervojn: Triope ni esplorrigardis. Malrapide ni veturis. Post duonhora veturado ni atingis la unuan stacion. Tuj la pagoficisto telefonis al la uzino. Dume la nigrulo eksplikis al la staciestro kio okazis. La uzina trafikestro telefone nin gratulis, sed konsilis daŭrigi la vojaĝon, ĉar estas neverŝajne ke okazos alia embusko.

La staciestro samopiniis kun la du aliaj, ke laŭ la cirkonstancoj okazis lerta embusko. Ne troviĝas en la ĉirkaŭaĵo loĝejo de kamparanoj, tiel ke bubaĵo estas neverŝajna. Ĉeloke de la embusko kreskas sur la dekstra flanko de la monto arbaro, kiu transen etendiĝas. Estas evidente ke la krimuloj planis elreligi la relaŭton; la ŝpalo estis metita tuj trans la ĝirejo tiel ke oni povis ekvidi la trabon nur je distanco de 15-20 metroj. Veturante rapide, la veturisto ne disponus sufiĉan tempon par haltigi la veturilon. Tiaokaze la bufro metus la veturilon sur la trabon kaj elreliĝo estus neevitebla.

Ĉiujn ĉi cirkonstancojn oni priparolis en la stacio. La stacia ĉefo jam sin preparis raporti la akcidenton. La edzino de la staciestro alportis fortan kafon. Mi demandis al la pagoficisto, ĉu la danĝero de elreliĝo estis granda. “Mi eĉ imagi ne volas la eblecon”, li diris. “Ĉu vi ne vidis, ke la veturilo ĵus atingis danĝeran lokon, blindan ĝirejon. Elreliĝinte la relaŭto frakasiĝus kontraŭ la rokoj kaj ni troviĝus inter la ruinaĵo. Mi estas konvinkita, ke tie oni planis embuskon. La banditoj kaŝis sin en la arbetaĵo. Kiam ili vidis, ke la veturilo haltis, ili komprenis, ke la embusko malsukcesis. Ili nur profiti povus en kazo de surprizo. Post fiasko de la embusko, ili ne kuraĝis fari rektan atakon”.

Ni trinkis plian tason da kafo kaj fumis cigaredon.

Dank’ al Dio mi atingis unu horon poste mian destinlokon. Mi adiaŭis miajn kunulojn kaj dankis ilin pro ilia flegmo.

P-ro Paŭlo Rijs s. c. j.

al la indekso