Enhavo de Espero Katolika numero 5/1965

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Bildo sur la frontpaĝo: la lastaj novaĵoj, legitaj sur benko en trankvila parko...

 

 


NOVAJ TENDENCOJ

 

«La efekto-sfero de la koncilo estas pli granda ol la ekzakta koncil-agado; la eklezia komunumo komencis kunpensi en la direkto de la dezirita adaptado kaj renovigo kaj rezultigis rapidfluon.

Estas pruvo de vitaleco, kiu estas kaŭzo por ĝojo, tamen kelkfoje ankaŭ por motivita zorgo».

Jen vortoj de la progresema nederlanda kardinalo Alfrink en marta kunveno en Bruselo, en kiu li prelegis je invito de la unuiĝo por disvastigo de la katolika flandra universitata edukado kaj la instituto “renkontiĝo de kristanismo kaj mondo”. La prelego ŝajnas al ni sufiĉe grava, por ĉi-loke presi malgrandan resumon.

«Sekve de tiuj tendencoj - ni denove citas la vortojn de kardinalo Alfrink - kiuj estis vekitaj ankaŭ parte de la koncilo, la katolika Eklezio devos praktiki speciale: paciencon de unu al la alia, konsideron de unu al la alia, kaj respekton por la reciprokaj opinioj kaj streboj. Krom libereco vid-al-vide de tiuj, kiuj staras ekster la Eklezio: necesas en tiu ĉi tempo respekto de ĉies libereco en la Eklezio, laŭ la malnova principo: “Libereco en kazoj de dubo - en ĉio tamen la amo”».

Sekve ni deziras akcenti aparte jenajn vortojn de kardinalo Alfrink:

«La koncilo estas afero de la tuta Eklezio kaj por la tuta Eklezio, de nun kaj de la estonteco. Ekde la tago, je kiu papo Johano anoncis “sian” koncilon, de jaro al jaro pli evidentiĝas, ke ĝi tuŝas la tutan homaron. La atento de la tuta mondo streĉe atendas la komision de la koncilo, kiu - kiel ĝi esperas - reordigos la vivon de la homaro kaj akcentos ĝin per ĝojo, paco kaj espero».

Ni volas fini niajn citaĵojn el suprenomitaj valoraj klarigoj de kardinalo Alfrink pri la Dua Vatikana Koncilo per jena trafa difino:

«Kiom ĝojiga la atento de la mondo por la koncilaj aferoj ankaŭ estas, tamen tiu ĉi ĝenerala interesiĝo posedas ion timigan: la granda espero vekas pezan respondecon por la koncilo, kiu ja konscias pri sia limigiteco. Limigiteco unualoke kiun la limigoj de la ordono de la Sinjoro kunportos: la Eklezio nur povos anonci tion kio laŭ ĝi estas laŭ la Vorto de la Sinjoro fidele akceptebla kiel Lia komisio».

N. Hoen, Redaktoro de “Espero Katolika”

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

Anonco

Pro eksterordinaraj cirkonstancoj momente ne estas eble, ke f-ino E. Champy daŭrigos sian taskon kiel kasistino de IKUE kaj la prizorgon de la “Centra Oficejo”.

Tial oni bonvolu prokrasti la pagon de kotizoj aŭ sendadon de informoj al la adreso de f-ino Champy. En urĝaj aferoj oni bonvolu turni sin rekte al la Prezidanto de IKUE. Pluaj informoj sekvos en la proksima numero de “Espero Katolika”.

La Prezidanto de IKUE, Sac. A. Beckers

Primošten

En Primošten (Dalmatujo, Jugoslavio) estas Internacia Esperanto-Kampadejo, en pitoreska pejzaĝo ĉe la Adriatika Maro.

Katolikajn turistojn interesos, ke la loĝantaro de Primošten estas katolika. La paroĥa preĝejo estis konstruita en 1485, dediĉita al sankta Georgo. La nuna paroĥestro estas esperantisto.

Al la paroĥo Primošten apartenas ankaŭ 33 montaraj vilaĝetoj. La preĝejon oni nun renovigas, sed pro manko de mono la laboroj malrapide progresas. La paroĥanoj tre ĝojus, se katolikaj turistoj, kiuj vizitas la preĝejon, helpus per siaj donacoj.

Eŭropa Esperanto-Konferenco 1965 Vieno

de la 11-a ĝis la 17-a de julio 1965.

Per la aliĝo de la aŭstria ministro por trafiko Probst, la nombro de la ministroj apartenantaj al la Honora Komitato atingis la nombron de 7 personoj. Nombron, kiun neniam pli frue atingis Esperanto-aranĝo en Aŭstrio. Tiuj aliĝoj de eminentuloj substrekas la gravecon de la “Konferenco”.

Al la Honora Komitato aliĝis ankaŭ la ĉefepiskopo de Salzburg d-ro Andreas Rohracher, la help-episkopo de Salzburg nia s-ano d-ro Eduard Macheiner, la help-episkopo de Vieno, kaj d-ro Jakob Weinbacher. Okazos dum la menciita konferenco ankaŭ katolika Di-servo, pri kiu ĝustatempe sekvos informo.

Estas grava afero, ke multaj esperantistoj ĉeestos la konferencon por demonstri la valoron de niaj lingvo kaj ideo. Ni jam anoncis la aperon de nova varbfolio, eldonita de la registaro de Malsupra Aŭstrio, okaze de la EEK. En ĝi oni trovas preskaŭ ĉiujn regionojn de Malsupra Aŭstrio, kien kondukas la ekskursoj.

“Vieno invitas vin”: la baldaŭ elĉerpiĝinta kvanto de varbfolioj de la prospekto estas noveldonita kaj denove havebla ĉe la fremdultrafika oficejo de Vieno.

Aliaj novaj prospektoi en preparo: baldaŭ aperos: Burgenland, eldonita de la registaro de samnoma Liglando; Melk, eldonita de la urbokomunumo Melk; Raks-alpo, eldonita de la organiza komitato; Semmering, eldonita de la komunumo Semmering.

Radio Wien

en sia Esperanto-sendo 9.3.1965 enkonduke disaŭdigis kiel aktualan Esperanto-informon koncizan germanlingvan raporton pri «Esperanto ĉe la “prediko de la nacioj” en Romo» (parolis s-ano Mudrak).

El letero al la redakcio

Mi alvokas ĉiujn bonvolajn legantojn de “Espero Katolika”, ili ke tuj mendu ĉe la IKUE-libroservo la broŝuron “La Turo inter Nuboj”.

Ni donacu tiun broŝuron al niaj amikoj, kiuj vivas en nepagipovaj landoj.

50-a Universala Kongreso de Esperanto en Tokio

Sub la Alta Protektado de D-ro Yuji Shibata, Prezidanto de la Japana Akademio.

Manifestacioj post la U.K.

De la 9-a ĝis la 13-a de aŭgusto okazos Postkongresa Ekskurso al Kioto kaj Nara.

De la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto okazos en Kameoka (Kioto) “Oomoto-Internacia Festivalo”.

De la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto okazos en Ootu la 21-a Internacia Junulara Kongreso.

De la 15-a ĝis la 17-a de aŭgusto okazos tritaga ekskurso al Gifu, Nagoja kaj Toba.

De la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto okazos ekskurso al Hiroŝima.

 

Biblia aldono

La “Centra Oficejo” de IKUE sendas al ni malsupran liston pri ricevitaj donacoj por la aperigo de la “Bibliaj Aldonoj” en “Espero Katolika”.

Aŭstrio:                                              fr. B.

f-ino Huber, Innsbruck                         35,--

sac. Hebenstreit, Enzdorf                     35,--

s-ro K. Dürrschmidt, Klagenfurt           35,--

s-rino Tomasek, Wien                         15,--

s-ro Richter F., Enns                            15,--

s-ro Mudrak W., Wien                        15,--

s-ro Schmalbaug, Scheltern                  15,--

s-rino Kaes, Wien                               15,--

f-ino Winkelhoffer, Wien                      15,--

f-ino H. Vokal, Wien                           35,--

s-ro Konrad, Graz                               35,--

s-ro Kosher, Wien                                5,--

s-ro F. Casar, Klagenfurt                     15,--

sac. Rösner, Innsbruck                        15,--

sac. Doxberger, Aschach                     20,--

d-ro Macheiner, Salzburg                    15,--

s-rino H. Mayrleb, Stockerau              20,--

prof. P. Hohenwarter, Wien                 30,--

f-ino M. Wiesenger, Wien                    15,--

s-ro Ryna K., Wien                             15,--

d-ro K. Friedl, Graz                            35,--

d-ro K. Perko, Graz                            25,--

f-ino A. Volk, Leoben                         15,--

s-roj Rauscher, Wiener Neustadt         10,--

frato Nagy, Forchtenau                         5,--

sac. Schaghinger, Steinerkirchen          15,--

sac. Jauk, Graz                                    35,--

s-ro Happak, Wien                              15,--

s-ro Premetzhofer, Aspach                  55,--

Francujo

s-ro Leyder                                         100,--

s-ro Colas                                            50,--

Usono

s-ro Schakman                                    195,--

totalo                                       fr. B.    870,--

al la indekso


NOVA FORMO DE PAROĤESTRA PRIZORGO

La moderniĝo de la Katolika Eklezio en Nederlando pli kaj pli konkretiĝas kaj nun trovis ekzemple novan formon en la plej suda diocezo Limburg, kie la episkopo P. Moors en marto 1965 instalis diocezan paroĥestran centron. La ekstarigo de tiu centro - laŭ komuniko de la diocesa sekretariejo - okazis por favori horizontalan kaj vertikalan paroĥestrajn interrilatojn, favore je ĝusta funkciado de la animprizorgo, adaptita al la ŝanĝitaj vivcirkonstancoj en la nuna tempo.

La centro funkcios kiel konsila instanco por la episkopo en aferoj de animprizorgo, donanta konsilojn aŭ proponojn en paroĥestraj aferoj. Ĝi ankaŭ havos kiel taskon, plifaciligi la rilatojn inter episkopo, sacerdotoj kaj kredantoj. Membroj de la centro estos ne nur paroĥestroj, sed ankaŭ reprezentantoj de monaĥinaj kaj frataj ordenoj kaj kelkaj laikoj.     N. H.

al la indekso


PRI LA DUA VATIKANA KONCILO

Libereco de religio

Laŭ informoj el Romo, en la kvara sesio de la Dua Vatikana Koncilo estos pritraktata tute ŝanĝita deklaracio pri la libereco de religio. La teksto deflankiĝas konsiderinde de la teksto, kiun patro Murray S. J. kompilis fine de la lasta sesio. Ekestis, nome, sufiĉe granda opini-diverseco pri la teksto de patro Murray, kiu laŭ multaj koncilpatroj estis tro laŭpraktika kaj teologie ne sufiĉe motivita.

Tial envenis ŝanĝo-proponoj, kiuj estis pritraktitaj komence de marto 1965 en kunveno de la “Sekretariejo por la Unueco” sub prezidanteco de kardinalo Bea.

En la ŝanĝo-proponoj denove du vidpunktoj montriĝis: la vidpunkto de la “principa konscienco-libereco por ĉiu”, kaj aliflanke la vidpunkto de la “indulgemo rilate la herezon”.    N. H. 

Finiĝo de la Dua Vatikana Koncilo en 1966?

Laŭ la lastaj informoj el Romo ne estas certe, ke la Dua Vatikana Koncilo finiĝos en 1965, sed eble en la unua parto de 1966.

Tio dependos de la fakto, ĉu la koncilpatroj povos pritrakti ĝustatempe ĉiujn ankoraŭ pritraktotajn skemojn. La papo preferis, kiel oni scias, ke la koncilo finiĝu antaŭ Kristnasko en 1965. Sed li ne persistos je tiu postulo, kaj ne limigos la liberecon de la koncilpatroj, se lia deziro montriĝos nerealigebla en la praktiko. Eventuale do sekvos kvina sesio en 1966, se tio estos necesa.

Suprajn informojn donis monsinjoro Petrus Canisius van Lierde, sakristiano de papo Paŭlo VI en intervjuo kun redaktoro de la germana gazeto “Deutsche Tagespost”.    N.H.

al la indekso


KRISTANISMO EN NIA TEMPO

Ni publikigas ĉi-sube tradukan verkon, premiitan en la Traduka Konkurso 1963 de “Svisa Espero Katolika”. Tradukis d-ro Klaus Perko el la germanlingva libro “Die kastenlose Gesellschaft” de Wilfried Daim. La libro aperis en 1960. La artikolo nun estas precipe aktuala, ĉar kelkaj postuloj de W. Daim jam parte efektiviĝis.

La malfeŭdaliga proceso en la katolika Eklezio

“Sed vi ne nomigu vin Rabbi; ĉar nur unu estas via Rabbi, sed vi ĉiuj estas fratoj. Ankaŭ ne nomu surtere iun el vi patro; ĉar nur unu estas via Patro, kiu estas en la ĉielo. Ankaŭ ne nomigu vin instruisto, ĉar nur unu estas via instruisto” (Mat 23, 8-10).

Efektive tragika en la aktuala situacio de l’ mondo ŝajnas la fakto, ke la kristanismo - ne kiel ideo, sed en ĝia konkreta plenumo per siaj anoj - pruviĝis tiom malmulte kapabla persiste atingi radikalajn sociajn ŝanĝojn. Se la kristanismo en la aktuala situacio de l’ mondo havas gravan taskon, tiu ĉi konsistas en la disbatado de la baroj inter la homoj, kiel Kristo montris tion per la modelo de sia vivo.

Sed la katolika Eklezio kiel - vidite psikologie - la afekcia kerno de la kristanismo, ĉirkaŭ kiu grupiĝas la aliaj eklezioj kaj sektoj, posedas ja feŭdalan tradicion jarcentaĝan, kiu certe havis ĉiam nur formalan naturon, sed aliflanke kundecidis la faktan kondutadon de la alta klerikaro kaj parte kundecidas ĝin ankoraŭ nuntempe.

Rigardante la papan kortegan ceremoniaron, ekzemple la fakton, ke la papoj - escepte de Pio X, kiu suferis kiel konate ankaŭ pro la feŭdala atmosfero de la papa kortego - ĝis antaŭ nelonge manĝis solaj, ĉar la kortega etiketo malpermesis al ili havi tablokomunecon kun aliaj; rigardante la strangajn privilegiojn de la itala aristokratio en la Vatikano, la Ni-formulon de la papoj, kiel ankaŭ multajn formojn de la papa kortega ceremoniaro, oni absolute ne povas ekkoni en la Evangelioj analogan kondutadon de Kristo, eĉ ne se oni konvene konsideras kaj agnoskas la tute diversajn historiajn situaciojn de tiam kaj nun kaj la historian evoluon post tiam okazintan.

Konservativa flanko

Ekde Konstanteno, kiu faris la episkopojn eminencoj kaj ekscelencoj kaj tiamaniere ilin feŭdaligis, la eklezia hierarĥio laŭcirkonstance staras precipe sur la konservativa flanko. Antaŭe paca kunvivado kun la ŝtato ne estus estinta ebla, kiam ekzistis ankoraŭ la pretendo je absoluteco de la ŝtato kaj kundepende kun ĝi la pretendo de la imperiestro je dia kulto.

Tiu - ni jam priparolis tion - kurbigo al fundamenta kristana karakter-trajto per Konstanteno ja humanigis la feŭdalismon en certa rilato; sed tiu feŭdalismo eniris la Eklezion en maniero, kiu apenaŭ povas esti harmoniigata kun vivo kaj instruo de Kristo, do de la fondinto de tiu Eklezio. Devis okazi, ke dum la daŭro de la eklezia historio oni ĉiam ree spertis dolorige la tiel estiĝantan nekongruecon. Spertis tion ĝuste la plej bonaj, kiel oni vidas - krom ĉe multaj aliaj - ekzemple ĉe Francisko de Asizo.

Malfeŭdaliga neceso

Kion do laŭ mia opinio la Eklezio kiel institucio nepre bezonis kaj ankoraŭ bezonas, estas la konscio pri la neceso de la malfeŭdaligo, se la fortoj en ĝi ekzistantaj ekefiku en la loka kaj tempa situacio de ĉiu historia momento. Rigardante de tiu vidpunkto oni povas taksi ne sufiĉe alta la neceson de malfeŭdaliga proceso interne de la Eklezio, ĉar tiu proceso ja havas la gravan taskon ree forigi vivoformon, kiu estas fremda al la intencoj de la fondinto.

La aspiroj je malfeŭdaligo komenciĝis en la Eklezio jam tre frue, jam en la tempoj de la kompakta feŭdalismo. Certe Francisco de Asizo nomus alie la ĉi tie konceptitajn interdependojn kaj rilatojn; sed liaj vivo kaj efikado sendube signifis kontraŭfeŭdalan ekrompon vere radikalan, ĉar rekte direktitan de la spirito de la Evangelio. En la kadro de la jen tuŝita problemo ankaŭ ne estu subtaksataj la tre profundaj akceloj el la medio de l’ sekulara historio. Tiel la kontribuo, kiun donis la Franca Revolucio al la malfeŭdaligo de la Eklezio, havas tre vastefikan signifon. Nur ekde tiu historia momento okazis la larĝa enpenetro de la burĝaro en la eklezian hierarĥion kaj per tio la ebleco de kariero en ĝi.

Sed oni ne trotaksu la signifon de tiuj okazaĵoj. Ĉar la formaro de la Eklezio restis enfunde ne malpli feŭdala, kaj baldaŭ montriĝis, ke la burĝoj sin ligantaj al tiuj formoj fariĝis duagrade feŭdalaj en siaj konkretaj kondutoj. Tio okazis per la supertavoliĝo de iliaj burĝaj originaj tavoloj per la feŭdalisma eminenco-ekscelenco-mentaleco. Per tio ili ofte evoluigis tendencon, kiu estis ankoraŭ multe malpli konforma al iliaj ofico kaj tasko ol antaŭe tiu de la malnov-feŭdaluloj.

“Tabuo”

Kvankam ĉiam ree ekleziaj “dignuloj” en la komunikiĝo kun la pastraro kaj kun la popolo malakcentis la eklezi-“princecon” kaj ne kondutis alireble-joviale-favorplene, sed sincere kaj senpere homece-burĝe, tamen la feŭdalaj formoj restis tabuo. Ilian esencan kaj evidentan kontraŭecon al la spirito de la Evangelio oni pretervidis aŭ konscie kontestis. Laŭ kiu alia maniero estus klarigeble, ke bazaj elementoj de la bizanca aŭ hispana kortegaj ceremoniaroj - kiuj do enfunde estas grandparte historiaj hazardaĵoj, se ne eĉ strangaĵoj - povis transiri en la hierarĥian vivostilon!

La loĝado kaj manĝado de Petro la 1-a ĉe malbonodoranta tanisto, lia simpla brika tombo, rilate ĉi ĉion mantras kontraston, kies karaktero ankaŭ per ŝajne evidentaj kontraŭ-argumentoi ne povas esti solvita.

Se ni ĝis nun ĉiam ree parolis pri Petro la 1-a, tio ne havis la signifon postulitan de la konvencia traduko de la antaŭeca titolo “Princeps Apostolorum” per “PRINCO de la apostoloj”. Ĉar ja la latina vorto “princeps” deriviĝas de “primiceps” (primus kaj capio) kaj tiel nomas la unuan, plej estimatan, la estron de komuno. Ni intencis ĉe tio atentigi pri la nepretervidebla signifo de la konduto de Petro la 1-a por la papoj kaj la ceteraj moŝtuloj en la Eklezio. Ni komprenas la konduton de Petro la 1-a kiel alvokon je tiu kontraŭkasta modesteco, kiu igis lin suprentiri al si la paganon sin ĵetintan respektoplene antaŭ liajn piedojn, dirante: “Stariĝu, ankaŭ mi estas ordinara homo”. Klarege Petro la 1-a do opinias, ke estas nekonvene, ĵeti sin antaŭ la piedojn de li, la homo; ĉar li - tio kune esprimiĝas - ne estas dio, sed nur homo, la respektoplena pagano stariĝu.

Feliĉigaj ĝermoj

Nun ĝuste en la lasta tempo montriĝas fieliĉigaj ĝermoj por alproksimiĝo de la papoj al la konkreta komuno de la homoj (ne nur de la kristanoj).

Tiuj ĝermoj - vidite de esenco kaj tasko de l’ papeco - ĉiam latente ekzistis, kvankam la papoj ne povis manĝi kaj trinki kun aliaj personoj. Sed home-psikologie ili ne vivis en la komuno, sed izolite kaj solece. Nur individuoj kun la plej forta naturo povas kutime superi sendamaĝe tian formon de la soleco. Pio XII certe estis la lasta papo, sub kies pontifikeco la feŭdalismo ankoraŭfoje aperis nepretervideble. Lia antaŭenpenetro al la simpla brika tombo de Petro la 1-a, kies modeleco por la papoj daŭranta trans ĉiujn tempojn certe estas nekontestita, devis efiki - ĉu konscie aŭ ne - kiel impulso al la forigo de la interneklezia feŭdalismo. La malriĉula tombo de Petro, liberigita laŭ reala kiel laŭ simbola vidpunkto el la rubo kaj superkonstruo de la jarcentoj, povus fariĝi insista admonilo por la malfeŭdaligo de la Eklezio. Pio XII nobeligis anojn de sia familio. Simila procedo ne ripetiĝos ĉe la pontifikoj, kiuj sekvos lin. Sed unu el liaj historiaj meritoj estas sendube, ke li faris la unuan paŝon al la malnaciigo de la Eklezio. La de li enkondukita forigo de la itala superregado en la kardinala kolegio, same la ekde li okazantaj nomigoj de “kolorhaŭtuloj” je episkopoj kaj kardinaloj, signifas sendube decidajn procedojn en la malseverigo kaj forigo de ĝis nun ekzistintaj tabuoj.

Johano XXIII

Kun la komenco de la pontifikeco de Johano XXIII la malfeŭdaliga proceso de la Eklezio ŝajnis esti atinginta decidan fazon.

La tablokomuneco de la papo kun homoj de lia ĉirkaŭaĵo, kaj per tio - rigardite simbole - kun la cetera komuno de la homoj, estis restarigita de li. Li manĝis kune kun parencoj, tiel nomitaj “simplaj” homoj, trinkis vinon kun laboristoj. Li ne favore bonvolis trinki vinon kun la laboristoj, sed li simple trinkis. Kiam lia ŝoforo malsaniĝis, li persone vizitis lin ĉe la lito.

La etiketo, kiu apartigis la papojn disde la popolo kontraŭ la modelo de Kristo aŭ de Petro la 1-a kaj la apostoloj, ŝajnis vastefike kaj decide trarompita. Eĉ forigon de la “Ni”-formulo laŭdire la papo serioze konsideris. Ni ne scias, kiomgrade li estas ĉe tiaj decidoj bremsata de konservativaj elementoj. Ĉiukaze tiuj unuaj manifestadoj de kontraŭkasta homeco efikis intense ekskue al la monda publiko, kaj eĉ ĝis en la orientan blokon.

Kiu ankoraŭ adeptas al la eklezia feŭdalismo, rigardos - kiel jam okazis - la novan vojon de Johano XXIII kiel unu el pluraj eblaj kristanaj vojoj, konforme al la persona “vizaĝo” de ĉiu unuopa papo. Sed fakte tiu vojo sendube estas pli konvena al la Evangelio, ĉar ĝi estas pli simila al Kristo kaj Petro. Temas simple pri la persista atingo de kontraŭkasta kristanismo, ankaŭ en la medio de la alta klerikaro. Certe tio estas tasko nerifuzebla kvankam tre dorneca, kiu en decidaj rilatoj rekonduku ree al la radikoj de l’ kristanismo, por prepari ekde tie novajn historiajn ekrompojn ĉiuspecajn. Tiu formo de la returno al la originoj, do historia regreso, pruviĝos kiel decida ebleco, nove formi kaj firmigi ekde la fundamento la pozicion de la kristanismo en la mondo.

Modernaj metodoj

Post kiam la papoj perdis per la konataj historiaj okazintaĵoj la Eklezian ŝtaton, kaj tiamaniere interalie ne bezonis decidi, ĉu pli poste papa armeo estu ekipota per atomarmiloj aŭ ne, ili faris sin mem malliberuloj en la Vatikano. Intertempe ili forigis dum la daŭro de la lastaj jardekoj grandan nombron da - home kompreneblaj - postkoleroj. Johano XXIII eĉ entreprenis celebri Meson antaŭ la kaptitoj en Roma malliberejo. Ĉe tio certe gvidis lin la postulo de Kristo, viziti la malliberigitojn, postulo, kies plenumo ĉe la lasta juĝo je la fino de l’ mondo estos uzata de la Juĝisto de la mondo kiel kriterio de akcepto aŭ malakcepto! En sia parolado al la malliberigitoj Johano XXIII deklaris i. a., ke ankaŭ unu el liaj parencoj foje enkarceriĝis kiel ŝtelĉasisto. Tiu maniero de sinidentigo kun tia speco de deliktuloj signifas simple la trarompon de la morala baro kaj kastorompan alproksimiĝon al la pensado de Kristo. Ĉar estas ja plejaltgrade nefeŭdale, malkaŝe enordigi proprajn parencojn en la kategorion de krimuloj.

Kontraŭ la diferencoj

Tre gravan faron signifas kompreneble la detruo de la limoj kontraŭ la nekatolikaj kristanoj, ja eĉ kontraŭ la mahometanoj. Ĉar trans ĉiujn diferencojn, kiuj disigas la anojn de la unuopaj religiaj kaj ekonomiaj sistemoj, oni povas neniam sufiĉe akcenti - ĝuste ankaŭ en la religia medio - la por ĉiuj komunan.

La disigo ja ĉiukaze, konforme sian naturon, sufiĉe obstine trudiĝas al la konscio. Se ekzemple Johano XXIII benis mahometanon sen la Triunua formulo, tio signifas la elmontron de la komuna interliga monoteismo kaj la malakcenton de la diferencoj, do la detruon de baro inter laŭreligie diversorientitaj homoj.

Plue sub Johano XXIII fortaj malcentralizaj tendencoj ligitaj kun fortigo de la episkopa aŭtoritato estas nepretervideblaj. Tiu sinteno transmetanta malsupren gravajn elementojn de la aŭtoritato estas kontraŭkasta tiurilate, ke ĝi fortigas la personajn unuopajn centrojn. Espereble la papo sukcesos trarompigi sian pensadon, kiu estas gvidata sole de la Evangelio kaj de la homeco, ĉe la planita Ekumena Koncilo ankaŭ on tiuj kampoj kaj kundependoj, kiuj alie neniam estus tuŝitaj. Sed ĝuste tiurilate oni devas vidi klare: certe la neceso de fortigo al la aŭtoritato kaj al la propra iniciatemo de la malsupraj instancoj unuflanke signifas gravan kuraĝigon al vera produkteco en la decidado kaj agado.

Danĝero

Tamen aliflanke aperas la danĝero, ke fortiĝos ankaŭ la aŭtoritato de tiuj episkopoj kaj administraciaj hierarĥiuloj, kiuj tendencas kontraŭ la malfeŭdaliga proceso. Tiu tipo de episkopoj neniam povas esti turnata per “malnovfeŭdalaj” metodoj, sed devas esti interne tuŝata per la pacienca ekzemplo de kontraŭkastaj papoj, por ke tiamaniere fine estu malkonstruita, tavolon post tavolo, la rezisto kontraŭ la revivigo de la spirito de Petro la 1-a. La kontraŭkasta papo ne povos apliki, kontraŭ la ankoraŭ feŭdale orientitaj membroj de l’ hierarĥio, la samajn rimedojn, kiujn ili mem aplikus, se ili estus en lia loko.

Ĉe tiu malfeŭdaliga proceso oni do antaŭ ĉio devas armi sin per pacienco. Tio ne malebligas energiajn farojn, sed oni devos kalkuli per fore ambivalentaj reakcioj de influaj cirkloj en la Eklezio. Oni ne forŝovas jarcentaĝajn pensoformojn en unu momento. Aliflanke vere urĝus. Ĉar eksterordinaraj tempoj postulas eksterordinarajn procedojn. La danĝero, ke la Eklezio povus rapidfuŝi ion, estas multe pli malgranda, ol ke ĝi povus ion preterlasi.

Ekkoneblaj efikoj

Ĉiukaze ekzistas signoj por tio, ke la konduto de Johano XXIII jam ne restis sen ekkonebla efiko ankaŭ al la alta klerikaro. Tiel ekzemple je Kristnasko 1959 kelkaj episkopoj celebris Mesojn en malliberejoj; episkopoj, kiuj unu jaron antaŭe ankoraŭ ne estus pensintaj pri tia manifestado de la humaneco.

Kiom ĝojiga kaj feliĉiga estas tiu nova kaj ŝanĝita orientiĝo - ĝi tamen trovis ĝis nun preskaŭ ne registreblan efikon en konkretaj ŝanĝoj de institucioj diversaspecaj. Radikalaj turnoj kaj ŝanĝoj estas necesaj, por ke la malfeŭdaliga proceso povu vaste trarompi. Ni atentigu pri tri politike-psikologie eksterordinare efikaj agoj, kiuj sekvas tiun linion. Ĉe tio ni neniel mirus, se tiuj proponoj multajn legantojn de ĉi tiu verko impresus unue ŝokaj, ja eĉ “senrespektaj” kaj arogantaj. Multaj antaŭjuĝoj kaj fikspensoj estus detruendaj, almenaŭ ĝis restos la sobra kompreno, ke tiuj proponoj eble jes pro eksteraj, sed certe ne pro internaj kaŭzoj povas esti malakceptitaj.

Klaraj konfesoj

Ni diris, ke fiksitaj baroj, se ili estas kaŭzitaj de erara kondutado fundita en historio, estas forpuŝeblaj nur per klaraj kaj ampleksaj konfesoj de la kulpo pri tiu erara kondutado. Sed tiaj kulpkonfesoj kontraŭ grupoj, kontraŭ kiuj ekzistas kulpo, postulas moralajn kvalitojn, kaj nur malofte estas troveblaj en la mondo, en kiu ni vivas. Se tiaj konfesoj estu eldiritaj, oni laŭ justeco devas atendi ilin precipe de tiuj instancoj kiuj unuavice kompetentas laŭ instruo kaj modelo pri la ĝusta morala konduto. Sed tio estas la instancoj religiaj.

Nun certe estas afero de la morale pli forta kaj laŭ sia morala substanco pli sekura parto, ĉiam fari la unuan decidan paŝon. Ĉio celas al la katolika Eklezio kaj al tiu en ĝi ekzistanta suverena pinto, la papo, kiu posedas la plej altan legitimecon, valide paroli en nomo de ĉiuj eklezianoj. La kulpokonfeso de la papo povus eble ampleksi unuajn persekutojn kontraŭ la paganoj, okazintaĵojn dum la krucaj militiroj,la persekutojn kontraŭ alikredantoj ktp. Ĝi tute ne povus esti sufiĉe ampleksa, ĉe kio estus menciendaj ne nur la deliktoj kontraŭ la “Leĝo de Kristo” dum la historio de la Eklezio, sed ankaŭ la neglektoj. Komencon eksterordinare gravan en tiu rilato faris Pio XII okaze de parolado per la nun verŝajne ree forgesita rimarkigo, ke la Eklezio ne povas absolvi sin de kulpo, ke ĝi perdis por si grandan parton de la laboristaro.

Ne-unuflanka kulpo

Ni atendas la kontraŭdiron, ke la kulpo neniam estas unuflanka kaj trovebla nur sur unu flanko. Tio sendube ĝustas, kaj oni povas kaj devas provi, science-objektive kompreni la interdependojn pridebatotajn. La kulpokonfeso havas specialan karakteron, ĉar oni ĉiam povas konfesi nur la propran kulpon kaj ne tiun de la aliaj, kies kulpokonfeso estos ilia propra ne anstataŭigebla afero.

Kulpokonfeso de la plej alta eklezia pinto certe kaŭzus vicon da respondaj kulpokonfesoj de aliaj grupoj. Ĉar kion alian povas fari nur iom honesta homo, ol siaflanke konfesi realan kulpon, se alia konfesis kulpon kontraŭ li, precipe se tiu alia estas la pli forta? La bazo de reciproke konfesita kulpo ĉiam estas fruktodona fundo por interparoloj, per reciproka kompreno kaj ambaŭflanka preteco al konkordiĝo. Tia kulpokonfeso eldirita por la katolika Eklezio certe estus komparebla laŭ la intenseco de sia politike-psikologia efikeco nur al alia, certe nur treege malfacile atingebla manifestado: la sincera kaj ĝisfunda rekomenco de la Kristo-proceso per la juda ŝtato kaj la deklaro de la verdikto kiel juĝa murdo, se la tribunalo rezultigus tiun verdikton.

Por la kazo, ke la adresatoj de la kulpokonfesoj ne estus pretaj, ankaŭ mem eldiri kulpokonfesojn, sed intencus lasi la kulpon unuflanke ĉe la Roma Eklezio, ili simple perdus la prestiĝon antaŭ la mondo kaj la historio.

Dua metodo

La dua propono, kiun ni rigardas kiel eblan agon de vastmezura signifo, celas al senrezerva reciproka vizitado inter la reprezentantoj almenaŭ de disigitaj kristanoj. Ankaŭ en tiu punkto certe ekzistos ĉe multaj la zorgo, ke la papo per tio konfesus la egalvalorecon de la konfesioj, opinio baziĝanta nur sur ekstereca kaj supraĵa pensmaniero. Se la vizitito ne estus preta, fari mem respondan viziton en Romo, tio estus por li tre suspektiga atesto antaŭ la okuloj de la mondo.

Kristo postulas, ke la paŝtisto sekvu la perditajn ŝafojn. Tio devus esti sufiĉa kaŭzo, viziti almenaŭ nekatolikajn dignulojn, por komenci kun ili la interparoladon laŭ intenco kaj mandato de la komuna Sinjoro.

Estas afero de la kristanismo, montri sen rezervoj, ke nenio en la mondo povas rajtigi la rifuzon de la reciproka homa dialogo kaj de la reciproka tablokomuneco. Neniu laboristo estas tro malpura, neniu komunisto tro ordinara por esti tablo- kaj parol-kunulo de kristano.

Oni ne nomu tiujn ideojn utopiaj, revoluciaj aŭ danĝeraj. Ni nur provas esplori ĉi tie, kiel la kontraŭkasteco de la kristana instruo devus konkrete realiĝi. Ĉe tio la demando, kion Petro la 1-a estus farinta en ĉiu unuopa kazo, kaj la ĉiufoje rezultanta respondo montriĝis kiel kriterio de neprirezignebla valoro...

Tria propono

Fine - kaj per tio ni prezentas la trian proponon - estus absolute laŭ la intenco de Kristo, preĝi ne nur por persekutataj kristanoj, ekzemple tiuj de la oriento, sed ankaŭ por la vere pli kompatindaj ateistaj persekutantoj, ĉe kiuj ofte ŝajnas - laŭ parolo de Dostojewski - kvazaŭ Dio jam estus forgesinta ilin.

Ĉi ĉiuj instigoj montru, kion signifas nelimigita humaneco kontraŭ kastigaj gruptendencoj. Nur se oni decidas trarompi barojn opiniatajn tiurilate neforigeblaj, la kristanismo povus videbligi kaj plenumi antaŭ la tuta mondo sian centran socian funkcion, nome la disrompon de baroj. Kiu alia konstruu pontojn, se ne la kristanismo? Ĉiom ajn bone intencitaj teoriaj deklaroj kaj admonoj helpas nek ĝi al nek al la senpaca mondo, dum ĝi ne forbalaas pramalnovajn kaj malnovajn tabuojn ĉiuspecajn kaj laŭ la intenco de sia fondinto ofertas sian centran substancon por la sanigo de la mondo. Riĉigita per la konscio pri historiaj misvojoj ĝi devus precipe zorgi ĉe tio por la forigo de diversaj vivoformoj, kiuj estas fremdai al la esenco de la origina ideo. Tio devus okazi per regreso al ĝiaj originoj.

Konsekvencoj

La sekvo sendube estus liberigo de senekzemplaj kreaj fortoj entenitaj en la kristanismo, kiuj, solvitaj de ĉiu ligiteco kaj izoliĝo, akcelitaj de frateca komprenemo kaj sopire akceptitaj de la plej bonaj de la mondo, fine povus disvolviĝi. Jen evidentiĝas la kasta problemaro en sia plej granda dimensio. Se oni sukcesus veki tiurilate la kristanismon el ĝia rigidiĝo, ĝi povus kiel nenio alia en la mondo plenumi sian funkcion par la senbarigo de la humaneco en tiu kadro, kiu estas donita ai ĝi per la ne miskomprenebla mandato de ĝia fondinto.

Wilfried Daim, trad. Klaus Perko

al la indekso


NOVA PAPA ENCIKLIKO

“Mense Maio”

 

La 30-an de aprilo 1965 aperis nova papa encikliko. Laŭtradicie la encikliko havas kiel titolon la unuajn frazojn, nome “MENSE MAIO” (en la monato majo).

La teksto de la nova encikliko estas pli pastorala ol doktrina, kaj celas i. a. instigi ĉiujn kristanojn preĝi al la Di-patrino por paco en la mondo kaj por fruktodona kvara koncilsesio.

“Mense Maio” estas la dua encikliko de papo Paŭlo VI.

 

al la indekso


LA KRUCO DE KRISTO

 

La Kruco de Kristo nin ĉirkaŭ si ĉiujn arigas;

la Sango de Kristo nin, samajn gefratojn kunligas:

en mond’ de malamo, avido kaj vanto

ni sekvas al Kristo, la Dia Gvidanto.

Al celo eterna! Spirite armitaj,

de Amo Kristana en kor’ instigitaj.

 

Walter Mudrak, Vieno

al la indekso


MAASTRICHT, RIMARKINDA URBO

Unu el la plej famaj nederlandaj urboj certe estas Maastricht (elparolu “ch” kiel “ĥ”), situanta en la suda parto de Nederlando tuj apud la belga limo kaj surborde de la rivero Maas (latinlingve Mosa; franclingve Meuse).

Ĝia famo cere estas plie diskonigita okaze de Eŭrovizia Kristnoktmeso en la baziliko de “Nia Kara Virino”. La tiamaj rigardantoj certe vidis la fortikaĵ-similan bazilikon - duturan, majestan kaj imponan - kaj la antikvan urbaspekton. La situo en la triangulo Maastricht-Liège-Aachen (la t. n. lando sen limoj) donas al la urbo internacian aspekton. Germanoj kaj Belgoj estas ĝiaj oftaj vizitantoj, aĉetantoj kaj distriĝantoj. La internacieco de Maastricht ankaŭ montrigas el ĝia dialekto, kiu estas franc- kaj germanderiva. La Maastrichtanoj ne parolas sian dialekton, sed specialmaniere kantas ĝin, ofte plilongigante kelkajn vokalojn, tute kontraŭe al nord-nederlandanoj, kies parolmaniero estas iomete malmola kaj abrupta.

Unua mencio

La unan mencion pri Maastricht ni trovas en la libro “Germania” (de la romana verkisto Tacitus), kiu parolas pri iu “pons Mosae” (ponto de l’ Maas). La nomo Maastricht devenas - tio estas klara - de la latina nomo “Mosae Trajectum” (transiro de l’ Maas). Tiu loko estis loĝita de la Romianoj, kies ĉefvojoj al tie kunvenis, ĝis proksimume 420 p. K. Ne multo restis el tiu epoko, kvankam la urbo ankoraŭ enhavas,

krom aparte trovitajn vazojn, kelkajn restaĵojn de romiana tombejo kaj ampleksan restaĵon de romiana banejo. Antaŭ kelkaj jaroj oni tute nudigis tiun banejon, sed nun - pro riparo de l’ antikva kvartalo - oni denove, provizore, kovris ĝin per sablo por konservi kaj ŝirmi ĝin. Poste oni denove malkovros tiun faman banejon. Multaj moveblaj trovitaĵoj el la romiana epoko, tre vizitindaj, sin trovas en la urba muzeo.

Kun la romianaj soldatoj la doktrino de l’ Sankta Evangelio venis en nian landon. Ĝi trovis multajn adeptojn. Sed pro la timo antaŭ la romianaj imperiestroj ili ne povis publike konfesi sian religion.

La Edikto de Milano tamen en 313 p. K. donis al la Kristanoj la religian liberecon. Post tiu publikigo ekloĝis en Maastricht episkopoj, inter kiuj la plej fama Sankta Servaco (Servatius), kiu transportis sian sidejon de Tongres (Belgujo) al Maastricht, kaj kiu - laŭ la legendo - estis parenca al Kristo mem. Dank’ al la unuaj persistemaj episkopoj la religio sin tenis, konserviĝis kaj ampleksiĝis. Servaco mortis en la jaro 334 kaj sur lia tombo oni konstruis memorkapelon, poste anstataŭigitan de belega katedralo, kiu sin trovis meze de la urbo.

Ligna statuo de Sankta Servaco el la malfrua 14-a jarcento en la katedralo de Maastricht

Militoj

Dum la plej fruaj jarcentoj oni ĉiuflanke ofte faris militon pro la akiro de la urbo, kiu precipe en la mezepoko estis mondfama komercurbo. Ĝi multe suferis dum la 80-jara Hispania Milito (1568-1648) kontraŭ Nederlando, kaj aparte fama estas la t. n. “sanga nokto” (28.6.1589), kiu postulis pli ol la duonon de la enloĝantoj, inter kiuj 1.700 virinoj. Poste ĝi suferis dum la franca revolucio (fine de la 18a jc). Sed ĉiufoje la urbo revalidiĝis, rekonstruiĝis kaj montriĝis ĝis nun katolika fortikaĵo.

Ĉiun sepan jaron okazas la t. n. “Sanktaĵ-rondiro”, kiu estis kaj estas tre fama, ankaŭ en la eksterlando, kaj altiras multajn, multegajn vizitantojn. Inter la sanktaĵoj troviĝas, krom la multaj aliaj relikvoj, la “ora ĉerko” de Sankta Servaco kaj la famkonata “Nigra Kristo”, al kiuj ambaŭ oni atribuas multajn miraklojn. La “Nigra Kristo” estas ligna unupeca Kristkorpo. Laŭ la lagendo iu kavaliro en la mezepoko promesis kunporti por sia filino memoraĵon el Jerusalemo. Li forgesis tion kaj donacis al ŝi nukson, okaze trovitan ĉe la tombo de Kristo. La infano tre ĝojis, plantis ĝin kaj el la nukso kreskis bela arbo, kiu per fulmo transformiĝis en la “Nigra Kristo”. Tiutempe la bildo estis tre honorata speciale de Hungaroj kaj Hispanoj.

Maastricht ne plu estas internacia komerca centro - la nomitaj hispana kaj franca militoj detruis la komercejojn - sed internacia ĝi tamen restis.

Promenu tra la urbo, vizitu la malnovan Servaco-ponton, vizitu la jam nomitan bazilikon de “Nia Kara Virino”, la katedralon de Sankta Servaco, la urbo-parkon kaj la multajn tre bone konservitajn remparojn kun iliaj pordegoj. Promenu laŭlonge de la bela, majesta rivero, ĝuu la urbanojn, la bone provizitajn butikojn kaj magazenojn, la vizitindajn muzeojn, la rustikajn antikvajn kvartalojn, kaj vi certe komprenos, kial la miloj da eksterlandanoj ĉiam revenadas.

Fonto de ĝojo!

Vizitu la multajn kafejojn kaj bonajn restoraciojn ĉirkaŭ la belega placo “Vrijthof” (t. e. Pac-ĝardeno), kiu apartenas al la plej belaj en Nederlando. Precipe dum la somero ĝi estas belaspekta kaj multvizitata. La terasoj dumsomere similas al florbedoj pro la multaj ripozantaj, drinkantaj vizitantoj. Tiu aspekto estos por ĉiuj fonto de ĝojo, sed se vi deziras eviti la turistojn kaj nur aŭdi la urbanojn mem kaj ĝui ilian viglan kanteman babiladon, tiukaze mi konsilas vin viziti la urbajn kafejojn.

Ne necesas mencii ke la periferio de la urbo estas novkonstruita, kaj ke la tie konstruitaj kvartaloj same aspektas kiel in ĉieaj novkonstruaĵoj modernaj: rigidaj, unuliniaj, senfantaziaj, nur montrantaj la grandegan evoluon de l’ urbo.

Unuvorte kaj konklude: Maastricht indas vian viziton; ĝi certe bonvenigos ĉiun kiel ĝi ankaŭ bonvenigis milojn da antaŭuloj. Vi, estonta vizitanto, tenos daŭran memoron al tiu antikva belega urbo.

Se vi deziras helpon dum via vizito: multaj esperantistoj ĉiam pretas helpi kaj akompani vin. Adresojn donos al vi volonte la redaktoro de E.K.

Vagulo

al la indekso


BIBLIO KAJ FILMO

Alarmiga informo antaŭ kelka tempo atingis min: Dino De Laurentiis, la konata reĝisoro de la bonega filmo “La Strada”, sidis en la bankuvo kaj ĉe tiu okazo legis la Biblion. Nu, la gustoj estas diferencaj; mi kutime fajfadas banante kaj mi eĉ ne hontas pri tio, ke mi ne iomete plinobligas la iom ordinaran okupiĝon per bibli-meditadoj kiel s-ro De Laurentiis: precipe kiam mi rigardas la rezulton: la brava subite, verŝajne kaŭze de tro varmega akvo kaj densa vaporo, ekhavis la ideon: jen kompleta kaj perfekta film-manuskripto. Ankoraŭ ne seka malantaŭ la oreloj, li jam faris la unuajn paŝojn por realigi ĉi tiun akvo-planon. En la daŭro de kelkaj jaroj li intencas filmigi la tutan Bibiion, profetante ke ĝi estos la plej monstra verko en la ĝisnuna film-historio!

Feliĉe mi legis ĉi tiun informon ne ankaŭ en la bankuvo, alie mi verŝajne estus droninta pro teruriĝo. Mi ja ankoraŭ suferige memoras la “bibliajn” filmojn “La dek ordonoj”, “Barrabas”, “Pontius Pilatus”, “Sodom kaj Gomorrha” kaj similajn inkubojn el usona aŭ itala-franca produktado; ili ne nur estis koloraj monstroj, sed ankaŭ teruraj kaj hororaj ekzemploj de miskompreno, misuzo, perverso, erarigo, fantazio, supraĵeco, falsado, primitiveco, senreligieco… Kompatinda Biblio, kiu ne ĝuas la rajtojn, kiujn posedas ĉiu aŭtoro de kiel ajn primitiva romano!

Surfone de tiuj pensoj mi do kun skeptiko antaŭ Pasko akceptis inviton de germana film-dispruntejo, rigardi kaj diskuti la filmon “La Evangelio laŭ Mateo” de Pasolini (la germana eldono startis je Pasko, kaj prepare la film-agentejo volis aranĝi ĉi tiun kaj pliajn diskutojn). Tiu elstara nuntempa itala verkisto antaŭe faris du filmojn (“Accattone” kaj “Mamma Roma"), kiuj ambaŭ estis sufiĉe bonegaj, sed ankaŭ sufiĉe atakis kristanismon en ironia-satira stilo. Li ja estas deklarita ateisto-marksisto.

Memorante tion kaj ne leginte antaŭe pri la nova filmo, mi do atendis ĉion alian krom la plej bonan bibli-filmon ĝis nun kreitan. Ĉi tiu superlativo estas absolute prava! Dum la 2.20 h, kiujn ĝi daŭris, antaŭ miaj okuloj disvolviĝis sobra, senpatosa, delikate scenigita filmo tute fidela al la Evangelio. Dum la diskutado, ĉiuj 20 ĉestantoj unuanime agnoskis la unikecon kaj grandiozecon de ĉi tiu vera artverko.

Fakte Pasolini intencis krei “socialistan” filmon kaj prezenti Jesuon kiel soci-revoluciulon; tial li ankaŭ prenis la aktorojn el la popolo: malriĉaj, en ĉifono; kaj kabanoj vivantaj ordinaraj italoj. Oni uzadis nek kostumojn, nek ŝminkon ktp.

Sed la Evangelio kvazaŭ perfortis, kaptis la reĝisoron tiugrade, ke estiĝis io tute alia, ol li planis. Almenaŭ iu, kiu ne scias pri la persona luktado de Pasolini kun la teksto, neniel supozus, ke ĉi tie ne kreadis profunde konvinkita kristano. Ne mirige, ke ĉi tiu fascina filmo - mi ne sukcesus per vortoj priskribi - rikoltis abundajn aplaŭdojn de la fakuloj kaj tutan aron da premioj. Sed mi ne kredas, ke ĝi altiros multajn rigardantojn el 1a popolo - ne estas kolorfilmo, rnankas amas-scenoj, ne rolas famaj aktoroj kaj belaj fraŭlinoj. Nur unu tipa ekzemplo: Maria Magdalena ne estas skandale bela ĉarmulino, sed maijunulino.

Krome, ĉi tiun filmon oni ne povas ”ĝui”, ĝi ne amuzas, sed streĉas kiel la Evangelio mem. Se iu, tiam ĉi tiu meritas la nomon “biblia filmo'”.

S. M.

al la indekso


LA ŜINTO-RELIGIO

 

La urbestro de la japana urbo Uwajima diris: “Mi apartenas al Ŝinto-Religio, sed mi agnoskas, ke la katolika Eklezio posedas pli altan spiritualismon ol ĉiu alia religio. Mi vizitis Romon. La Papo profunde impresis min, en li mi renkontis eksterordinaran homon. Li estas la sola eminenta persono, kiu estas kapabla realigi la religian unuecon de ĉiuj homoj. Mi petis la Sanktan Patron Paŭlo VI, ke li ne nur laboru por la unueco de kristanoj, sed ankaŭ por tio, ke ĉiuj religioj de la mondo unuigu sin kaj laboru par la paco”.

(el “Welt-Mision”, Wien, jan.-febr. 1965), trad. D-ro W. Hube, Wien

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

151. Striko de ... interpretistoj. Meze de parolado, kiun havis la vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, la agrikultura Komisiono de la Eŭropa Parlamento devis interrompi la kunvenon sekve de striko de la eŭropa oficistaro.

Je la deka kaj duona horo (26-an de februaro 1965) en la kunvenejo de la Eŭropa Parlamento en Bruselo, fare de teknikisto de la eŭropaj komunoj turniĝis tenilo, per kio forfalis la samtempa tradukado de la parolado de d-ro Mansholt. La interpretistoj forlasis siajn kabinetojn kaj ankaŭ la aliaj oficoj haltiĝis. AI la parlamentistoj de Francujo, Okcidenta Germanujo, Italujo, Belgujo, Luksemburgo kaj Nederlando ne restis io alia ol reiri hejmen. La striko okazis laŭ ordono de la internacia fakunuiĝo de la eŭropaj oficistoj en Luksemburgo, kiuj postulis salajr-altigon de 8%.

Tiel mi legis en la nederlanda gazeto Leidse Courant 27.2.1965. Ni aldonu: se oni uzus por ĉiuj nian internacian lingvon tia striko estus ne-ebla!

152. Encikliko prokrastita pro... tradukado. Pri la unua encikliko de papo Paŭlo VI “Ecclesiam Suam” oni povas legi en perioda nederlanda Eklezia Dokumentaro i. a. kiel enkondukon: “La reprodukto de la ofte longaj, parafrazantaj vibraj latinaj frazoj en taŭgan kompreneblan (Nederlandan) lirgvon kunportis certajn malfacilaĵojn, kiujn la tradukistoj plej eble klopodis superi”.

Pri tiu sama encikliko el la Leidse Courant (Nederlando) 11.8.1964 mi ankoraŭ citu kelkajn interesaĵojn. Papo Paŭlo tute memstare ĝin verkis. Por tio li malordonis ĉiujn aŭdiencojn de la 9-a ĝis la 20-a de julio. De matene ĝis vespere li metis sin al la skribmaŝino kaj finis sian taskon la 15-ande julio. Almenaŭ, la kruda skizo estis preta. La sekvantan tagon la papo iris preni veran kvieton en Castel Gandolfo; la tradukistoj havis la ordonon transdoni sian laboraĵon la 31-an de julio. Sed la papo ne havis kvieton. Ĉar dum la tradukistoj laboregis, li farigis korektadon unu post alia. Finfine estis 7 paĝoj. Oni decidis doni al la tradukistoj pli da tempo, tiel ke ili devas esti pretaj ne pli malfrue ol la 4-an de aŭgusto. Je la 5-a de aŭgusto okazus la “pres-konferenco”, kaj la encikliko estos publicita la 6-an de aŭgusto.

Je la 5-a de aŭgusto la papo dirus ke “Ecclesiam Suam” tiun ĉi semajnon estos publikigita. Sed kio okazis? Mankis la pola traduko; kaj tiun la ŝtata sekretario nepre volis havi disponebla je la tago de la publikigo. Kaj pro tio la sekretario de la papo mallonge antaŭ la aŭdienco ankoraŭ devis aliigi la manuskripton kaj diri ke la papo esperas ke la encikliko estos publikigita la sekvantan semajnon.

Karaj gesamideanoj, mi nepre bezonas viajn interesaĵojn.

via K. A. Ouwendijk, Nederlando

al la indekso


LA SVEDA PARLAMENTO

KAJ LA BEZONO DE INTERNACIA LINGVO

 

La svedaj parlamentanoj E. Dahl kaj S. Mellqvist, kune kun aliaj 32 kolegoj, oficiale proponis en la du Ĉambroj de la Sveda Parlamento, ke la registaro petu al la Unuiĝintaj Nacioj aŭ al UNESCO la starigon de komisiono, kiu science esploru la eblecon rekomendi la enkondukon de internacia lingvo uzota apud la respektivaj gepatraj lingvoj.

La propono enhavis ampleksan objektivan priskribon pri la hodiaŭa situacio en internaciaj rilatoj, kaj argumentis por la bezono kaj neceso de praktika kaj racia solvo de la internacia lingvo-problemo.

La parlamenta komisiono, kiu havis la taskon pristudi la proponon, post alvoko al sia unua kunveno de Prof. B. Collinder, profesoro de Universitato de Uppsala, kiu faris paroladon kaj respondis al demandoj, konkludis favore al propono Dahl-Mellqvist, sugestante, ke la registaro levu la demandon ne ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, sed ĉe UNESCO.

La Parlamento traktis la aferon la 10-an de marto 1965. La ĉefproponanto, senatano Dahl, kaj lia kolego deputito Mellqvist, pledis por la propono respektive en la unua kaj dua Ĉambroj, kaj substrekis la signifon de la demando en la kadro de la Jaro de la Internacia Kunlaboro.

En la unua Ĉambro, du aliaj parlamentanoj petis la parolon: el ili unu estis iom skeptika, sed ne faris kontraŭproponon. En la dua Ĉambro, krom S-ro Mellqvist, parolis alia parlamentano, apogante la proponon.

Post tio, la du Ĉambroj unuanime akceptis la proponon kaj rekomendis al la registaro agi laŭ ĝi.

al la indekso


Modelo de la novaj konstruaĵoj de la Belga radio- kaj televida institucio.

La unua ŝtono estis solene metita la 14-an de oktobro 1964. La kulerforma parto estos la modernega koncertejo.

Komence de 1967 la unua fazo de la konstru-projekto estos preta, nome unu granda kaj du mezgrandaj elsendejoj.

 

al la indekso


EK RECENZAS

“Ruth - Die Geschichte eines jüdischen Mädchens” (La historio de juda knabino).

Sub tiu titolo la eldonejo Edition “Olamenu” en Tel-Aviv (Israelo) eldonis en germana lingvo novan romanon de nia membro Prof. D-ro Ernst Joseph Görlich (Vieno), kiu cetere antaŭ nelonge elektiĝis ordinara membro de la aŭstria Pen-Klubo (vidu E.K. de februaro 1965).

La romano rakontas la sorton de la juda knabino Ruth en la tempo de la nazia persekutado. Ruth estas transportota al KZ, sed sukcesas eskapi el la trajno kaj kaŝi sin. Post danĝerplena erarvagado - ĉiam en timo pro la minacanta kapto kaj mortigo - ŝi finfine atingas kun la helpo de anoj de la rezista movado la svisan landlimon, kaj tiel savas sian vivon.

Tiu libro de la katolika aŭtoro Görlich estas akuzo kontraŭ la kruela barbareco de la tiama NS-reĝimo, kaj volas montri al ni precipe la suferojn de la judoj. Ĝi estas ankaŭ kontribuo al la hodiaŭ tiel necesa interpaciĝo kaj interfratiĝo inter judoj kaj kristanoj, malkaŝante la krimecon de la - bedaŭrinde ankoraŭ multe disvastigita - kontraŭsemidismo.      ko.

Internacia Specimena Foiro en Barcelono

Jam de kelkaj jaroj la Organiza Komitato de la indikita Foiro publikigas belan afiŝon ankaŭ en la internacia lingvo.

Por ke la aperigado daŭru, estas necese, ke la esperantistaro, speciale la grupoj, skribu al la suba adreso petante kelkajn afiŝojn en Esperanto, kiujn oni sendos senpage. Skribu tuj al: Feria oficial e internacional de muestras, Paseo Maria Cristina (Parque Montjuich), Barcelona (Hispanujo).

Unua volumo de “Fabeloj”

Post kelkaj semajnoj aperos ĉe “Heroldo de Esperanto” nova eldono de la 244-paĝa 1-a Vol. de “Fabeloj” de H. C. Andersen en traduko de d-ro L. L. Zamenhof.

A. Uniechowski, unu el la plej grandaj nuntempaj polaj artistoj, speciale kreis por tiu ĉi eldono trikoloran ŝirmkovrilon kaj 62 originalajn ilustraĵojn, el kiuj pluraj tutpaĝaj.

al la indekso


NI KONDOLENCAS

 

Oni anoncis al ni la morton de:

- sac dekano Johann Loitfelder el Halleen bei Salzburg (Aŭstrujo);

- patro José Casanovas el Gerona (Hispanujo);

- s-ro T. G. Butters el Haarlem (Nederlando).

Ni sincere kondolencas la respektivajn familiojn.

Redakcio de E. K.

Ni kondolencas al la familianoj de s-ro Willibald Matzke, ofica konsilisto, kiu mortis la 16-an de februaro 1965 en Heidenreichstein.

La mortinto estis amiko de multaj esperantistoj. Li ripozu en la paco de Dio!

Gravan perdon suferis la popolo de Aŭstrio pro la neatendita morto de sia federacia prezidanto d-ro Adolf Schärf je la 28-a de februaro 1965.

Kardinalo Franz König, ĉefepiskopo de Vieno, diris en sia nekrologo (en radio, televido kaj gazetaro):

“La Sankta Patro estis informita de la Apostola nuncio pri la danĝera malsaniĝo de la federacia prezidanto. Sekvis jena telegramo: La Sankta Patro kun bedaŭro ricevis la sciigon, ke la sanstato de la federacia prezidanto plimalboniĝis. Li volas certigi al li kaj liaj parencoj, ke li preĝe petegas de la Ĉiopovanta forton, konsolon kaj gracon de Dio.

La mortinto ne apartenis al la katolika Eklezio, sed li ĉiam denove esprimis sian respekton por tiu Eklezio per siaj vizitoj en la katedralo de Sankta Stefano, por ĉeesti ekleziajn solenaĵojn okaze de ŝtataj aranĝoj. Mi scias ankaŭ el la malmultaj personaj interparoladoj, kiom la mortinta federacia prezidanto interesiĝis pri religiaj demandoj, kaj kiom li precipe en la lastaj jaroj sin okupis pri tio.

La federacia prezidanto remetis sian funkcion en la manojn de la plej alta Sinjoro. Li per tio denove donis ekzemplon kaj per sia morto montris, ke la aferoj en tiu mondo estas forpasemaj”.      W. M.

al la indekso


LA FORDONACITA DIMANĈO

 

Aldone al “La fordonacita dimanĉo”, priskribita de W. Mudrak en EK 1/1965, mi komunikas, ke ankaŭ ĉe ni en Germanujo oni petis knabinojn, oferi dimanĉon por helpi en malsanulejo.

Mi konas 2 junulinojn, al kiuj tiu servo tiom plaĉis, ke ili forlasis sian profesion por iĝi profesia flegistino. Krome mi aŭdis, ke 40% el tiuj helpantinoj forlasis la postenon, kiun ili jam havis, por dediĉi sin al la profesio de flegistino.     E. F.

al la indekso


ANONCETOJ

 

* Deziras korespondi: Frato R. Schrama, Klingelbeek, Arnhem (Nederlando)

* Mi petas, sendu por informado de nia Pacifista Socialista Partio landajn pacifistajn gazetojn, broŝurojn, faldfoliojn, k.t.p., ankaŭ religiajn. Ĉiu ricevos dankvorton. s-ino Marjo van Bentum, Den Haag (Nederlando)

al la indekso


FINA PREĜO

(En formo de japana tankao) 

 

Jen mi, Sinjoro

post plenumita vivo

bonvolu lasi

animon mian lacan

al Via ripozejo…

 

Paul Lobut

al la indekso


KRISTANA EKUMENO

 

Preĝo de la svisaj protestantoj por la Koncilo

Ni citas el “Kristana Ekumeno” la interkonfesia cirkulero:

Ni petas Vin, Patro, bonvolu doni al la koncilo de la rom-katolika eklezio Vian helpon, donu al la asembleo de spiritaj gvidantoj la helpon de la Sankta Spirito.

Plenumu la esperon de la fideluloj je renoviĝo de la eklezio kaj helpu, ke la konsiliĝoj kaj decidoj de la kunvenintaj patroj videbligu en ĉiuj la ankoraŭ kaŝitan

unuecon de la eklezio de Via Filo.

Via Sankta Spirito, ho Sinjoro, veku kaj renovigu ĉiujn ekleziojn, Li plenigu kaj gvidadu ĉiujn membrojn de la Dua Vatikana Koncilo.

Ni petas Vin pro la romkatolika eklezio.

Vian verkon plenumu en ĝi.

Al la partoprenantoj de la Vatikana koncilo donu saĝon kaj amon.

Ni ankaŭ rekomendas al Vi la observantojn, kiuj iris Romon:

tiujn de la Ekumena Konsilantaro,

tiujn de la diversaj kristanaj unuiĝoj.

Subtenu tiujn kaj la aliajn per la forto de la Sankta Spirito!

Aparta sekretariejo por liturgia renovigo

Laŭ decido de papo Paŭlo VI estas kreitaj en la Ritoj-Kongregacio du sub-sekretariejoj, el kiuj unu prizorgos la sankt-deklarojn kaj beat-deklarojn, kaj la alia sekretariejo speciale la renovigon de la liturgio.

La lasta sekretariejo havos la taskon adaptigi la Ritoj-kongregacion al la postuloj, kiuj sekvas el la renovigo de la katolika liturgio laŭ la decidoj de la Dua Vatikana Koncilo.

Ekumena laborgrupo

La “Centra komitato” de la Mondkonsilantaro de la Eklezioj akceptis la 19-an de januaro 1965 en sia konferenco en Enoegoe (Niĝerio) planon, por formi laborgrupon, konsistantan el ok reprezentantoj de la Mondkonsilantaro (protestanta) kaj ses reprezentantoj de la Katolika Eklezio.

La tasko de la laborgrupo estos, pristudi la kondiĉojn kaj metodojn por plua kunlaboro inter la Mondkonsilantaro kaj la Katolika Eklezio. Oni kredas, ke la Vatikano aprobos la ekstarigon de la laborgrupo nomita.

Novaj kontaktoj kun Romo

Laŭ komuniko de internacia katolika gazetaragentejo la ses ne-Kalcedoniaj eklezioj deziras rektan interparoladon kun la Katolika Eklezio. Ili decidis tion fine de septaga konferenco en januaro 1965 en Addis Abeba (Etopio).

La nombro de kristanoj, kiuj apartenas al la ne-Kalcedoniaj Eklezioj (aŭ monofizitoj) en la proksima oriento, estas ĉirkaŭe 15 milionoj. La starpunkto de la konferenco de Addis Abeba ne estas sama ol tiu de la tria pan-ortodoksa konferenco de Rhodos, kiu okazis en novembro de la pasinta jaro; en kiu konferenco oni decidis, ke la Ortodoksismo - kiu do akceptas la validecon de la koncilo de Kalcedono de 451 kaj kies Eklezioj nombras proksimume 150 milionojn da kristanoj - ne kiel unu tuto komencos interŝanĝon de kontaktoj kun Romo.

Patriarko Athenagoras vizitos la papon

Laŭ komuniko el Vatikanurbo du personaj reprezentantoj de patriarko Athenagoras de Konstantinopolo estis akceptitaj en speciala aŭdienco de papo Paŭlo VI la 15-an de februaro 1965. Ili estis episkopo Meliton de Heliopolis kaj episkopo Krisostomo de Mijra, kiuj informis oficiale la papon pri la rezultatoj de la pan-ortodoksa konferenco de Rhodos.

Plue la vizito de la du episkopoj celis prepari la kontraŭviziton, kiun patriarko Athenegoras intencas fari ĉe papo Paŭlo VI, post la renkonto de ambaŭ okaze de la historia vizito de la papo al Palestino en 1964.

N. H.

al la indekso