Enhavo de Espero Katolika numero 3/1965

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la titolpaĝo: simbolo de vivmaturiĝo

 

 

 


RENOVIGOJ EN LA KATOLIKA EKLEZIO

 

“Espero Katolika” certe havas la taskon, eble plej akurate informi la katolikajn - kaj ne-katolikajn! - esperantistojn pri decidoj de l’ Dua Vatikana Koncilo, kies lasta sesio baldaŭ komenciĝos kaj kiuj donos novajn kaj pli modernigitajn formojn, pli adaptitajn al nia epoko, al la Katolika Eklezio.

Kiel oni scias, papo Paŭlo VI nomis fine de januaro sufiĉe grandan nombron da novaj kardinaloj, nome ne malpli ol 27, kiuj intertempe jam estas konfirmitaj kiel tiaj en konsistorio je la 22-a de februaro. La sufiĉe granda nombro da novaj kardinaloj estis iomete surpriziga, des pli ĉar la papo anoncis, ke li fine de aŭ post la Dua Vatikana Koncilo denove anoncos la kardinaligon de kelkaj ekleziaj eminentuloj.

Ŝajnas al ni interese, ripeti ĉi-loke la motivojn pri supre-nomita decido de papo Paŭlo VI, rilate la nomumon de tiom da novaj kardinaloj, kiel la papo mem formulis ilin en ĝenerala aŭdienco je la 27-a de januaro 1965.

La konciza motivigo de la papo estis, ke la plua internaciigo kaj renovigo de la Katolika Eklezio nepre postulas pli grandan nombron da kardinaloj, jam pro la fakto, ke la plenumotaj taskoj ankaŭ plinombriĝis. En la periodo de Siksto V, nombro de 70 estis pli ol sufiĉa. Sed jam en la periodo de Pio XII venkis la konvinko, ke tiu nombro fakte malsufiĉis. Papo Johano XXIII decide agis kaj plialtigis la nombron de 70 kardinaloj - ĝis tiu momento ŝajne “nestuŝebla”.

“Nu, ni - tiel deklaris papo Paŭlo VI (kiu cetere jam enkondukis preskaŭ revoluciajn eventojn, i. a. per siaj historiaj kaj tiom sukcesplenaj vojaĝoj al Palestino kaj Hindio) en suprenomita aŭdienco je la 27-a de januaro profitis de la precedento de papo Johano, pligrandigante la nombron de la kardinala kolegio eĉ je pli ol cent membroj”.

Kai plue la papo motivigis sian decidon jene: “La amplekso de la Katolika Eklezio ne plu estas komparebla kun tiu de la 16-a jarcento. La Eklezio disvastiĝis tra la tuta mondo. Krome la prestiĝo de la Sankta Kolegio plifortiĝis konsiderinde, kaj ĝia tasko pligraviĝis. Unue dank’ al la enorma puŝo, per kiu Pio XII pli-internaciigis la karakteron de la Eklezio, kiu jam respeguliĝas en la kolegio de kardinaloj”.

Sed - tiel ankoraŭ deklaris papo Paŭlo VI - la pligrandigo de la nombro da kardinaloj okazis ankaŭ, por prosperigi la ekumenan ideon, kiu donacas tiom da gloro kaj espero al la Dua Vatikana Koncilo, evidente el la fakto, ke nun tri elstaraj patriarkoj el la proksima oriento estis nomitaj je la kardinaleco.

La kolegio de kardinaloj - kaj ni finas per tiu ĉi ĉefkonkludo de papo Paŭlo VI - estontece devos pure respeguli la universalecon de la Katolika Eklezio en sintezo de la katolika elemento - orbis (mondeca) - kun tiu de la urbeca (urbs, la urbo Roma).

“Des pli klare” - jen la finvortoj de la papo - “ĉar ni intencas uzi la helpon de niaj fratoj episkopaj, praktikante nian apostolan oficon. Tio realiĝos laŭbezone kaj laŭvarie de cirkonstancoj, kiel tio okazas jam nun kaj povos okazi ankoraŭ pli bone en la estonteco”.

Jen gravaj papaj klarigoj, kiuj sendube enkondukis novan periodon en la historion kaj estontecon de la Katolika Eklezio...!

N. Hoen, redaktoro de “Espero Katolika”

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ 

Kristana ekumeno

estas la titolo de interkonfesia cirkulero por esperantistoj, kiu depost sia ekapero trovis entuziasmajn legantojn kaj sincerajn aplaŭdojn, ĉar evidente ĝi plenumas taskon konforman precipe al la kristana esperantistaro: disvastigi la ekumenajn ideojn kaj helpi la preparon de unuiĝo eklezia.

Ĉu vi volas stari ekstere kaj neŭtrale? Certe ne! Do tuj petu provekzempleron de “Kristana ekumeno” de S. Maul, München, Germanujo.

Biblia aldono

La “Centra Oficejo” de IKUE en Lieĝo sendas al ni malsupran liston pri ricevitaj donacoj por la aperigo de la “Bibliaj Aldonoj” en “Espero Katolika”:

Francujo                                          Fk. B.

Perrier, Strasbourg                            350

Broise, Brezolles                               50

Degrelle, St Joeuf                              110

Bessière, St Malo                              50

Thiollière, St Etienne                          100

Goerger, Oran                                   100

Pion, Sartrouville                               120

Colleu, Ivuj                                       10

Jossinet, Paris                                    50

Chapelière, Nancy                             50

Frato Marmou, La Houssaye             200

S-ino Schwartz, Courbevoie              50

Tina Stas, Charlesville                        100

Nederlando

S-ro Brans, Veghel                            41

F-ino Donkers, Den Haag                 35

S-ro Muller, Rijswijk                         27

S-ro W. Overschot, Amsterdam        27

S-ro Peters, Apeldoorn                     17

W. Baaten, Utrecht                           17

Sennoma                                           14

S-ro Hakkenes, Rotterdam                14

S-ro Musch, ‘t ‘Waar                        27

S-ro Sparidaens, Vlijmen                   27

S-ro Van Dijck, Laren                       35

 

Totalo                                          1.611

LAF kaj abono de “Espero katolika”

Per skriba voĉdono la Estraro de IKUE decidis, ke LAF-anoj rajtas aboni la revuon “Espero Katolika”, kiu regule aperigos LAF-informojn, je speciala abonkotizo, nome 2/3 de la normala IKUE-kotizo. Tiu aranĝo validas por junuloj ĝis la aĝo de 21 jaroj, se ili estas LAF-anoj kaj pagas krom la abonkotizo por “Espero Katolika” ankaŭ la kotizon por LAF. 

Konsuloj de IKUE    

Ĉar pro financaj kialoj ne eblas aperigi jarlibron en 1965, ni publikigos en nia revuo laŭbezone adres-ŝanĝojn kaj la adresojn de novaj konsuloj. Ni intencas ankaŭ aperigi en la revuo la financan raporton pri 1964, tuj kiam ni ricevos ĝin de la kasistino.         W. F.

 

al la indekso


EKUMENO

En la kadro de la ekumena ideo estis tre interesa la komuniko, kiu aperis en la nederlanda gazetaro, ke jam okazis preparaj interpriparoladoj de teologiaj reprezentantoj de kardinalo Alfrink kun reprezentantoj de la “Nederlandsche Hervormde Kerk” (Nederlanda Reformita Eklezio) pri reciproka rekono de la praktikataj bapto-ceremonioj.

Poste okazos pli decidaj konferencoj, en kiuj oni provos defini ekumene-sencajn gvidliniojn ankaŭ rilate aliajn eklezie-praktikajn punktojn.

al la indekso


KREDO

 

Kredo estas la “substanco” aŭ la “efektivigo” de tio, kio ankoraŭ ne ekzistas ĉi tie, sed estas nur esperata por pli poste. Ĝi estas la arto, igi estanta la estantaĵon. Ankoraŭfoje: ĝi estas la “evidenteco” de io, kion oni ne vidas, t. e. argumento aŭ pruvilo, per kiu oni akceptas ion nevidatan kiel vere ekzistantan.

Sur la kampo de la naturo ni certigas nin pri la aĵoj ĉirkaŭ ni kaj antaŭ ni per la vidosenso, kaj pri la aferoj venontaj per silogismoj. Sed la kredo donas al ni la scion pri aĵoj en la nuno, kiujn ni ne povas vidi, kaj pri aferoj en la estonteco, kiujn ni ne povas antaŭscii. Kaj kiel la vidado atentas pri formo kaj koloro kaj la prudento pri la evoluo de la pruvado, tiel la kredo baziĝas sur la dia vorto kiel la garantio kaj netrompebla signo de la vero. Kaj kiel la spirito fidas al la sensoj kaj al la prudento pro natura instinkto, sendepende de sperto, tiel ekzistas ankaŭ la principo, kiu motivigas kaj konvinkas la spiriton konsenti la revelacion kiel dian. Tiel “kredo” ŝignifas por ni la komprenon kal percepton de ĉielaj aferoj per la homa spirito.

Tiu kompreno kaj percepto do rezultas el instinkteca fido je la dieco aŭ la vereco de l’ vorto ekstera, sciiganta nin pri tiuj aferoj.

J. H. Newman (1801-1890)

al la indekso


PSIKOLOGIO STRANGA

 

Interesan enketon antaŭ nelonge aranĝis la psikologia instituto de la Munkena universitato. Al du grupoj (trafik-)policistoj kaj aŭtomobilistoj - oni faris du demandojn:

1. Ĉu vi simpatias, antipatias aŭ kondutas neŭtrale al la policistoj (resp. aŭtomobilistoj)?

2. Kian sintenon laŭ via opinio havas la alia grupo al vi?

La respondoj al la unua demando donis rezulton, kiun oni pli-malpli atendis: granda parto el ambaŭ grupoj simpatias aŭ neŭtralas, pli malgranda parto antipatias - inter la policistoj tamen estas konsiderinde malpli multaj antipatiuloj.

Sed vere surprizan rezulton donis la respondoj al la dua demando: ambaŭ grupoj taksis la nombron de antipatiuloj en la alia grupo multe pli granda, ja preskaŭ duobla, ol ĝi estas laŭ rezulto el la unua enketo! Ĉiu dua aŭtomobilisto opinias, ke ĉiu dua policisto antipatias al la aŭtomobilistoj, dum efektive estas nur ĉirkaŭ ĉiu 4-a/ 5-a! (Denove tamen ĉe la policistoj la kvoto estas iom pli malalta).

Aldone estas interese ekscii, ke la oficialaj plendoj de aŭtomobilistoj pri policistoj reduktiĝis 15-procente dum unu jaro, en kies daŭro la Munkena polico ade informis pri laboro, taskoj kaj problemoj de la urbaj policistoj.

 

Surprizigaj konstatoj

Kial mi rakontas tion al vi? Nu, ŝajnas al mi ke ĉi tiu fenomeno ne limiĝas al la rilatoj inter aŭtomobilistoj kaj policistoj, sed sentiĝas en multaj aliaj sociaj rilatoj, kaj speciale mi ofte rimarkis ĝian efikon en sinteno kaj konduto de katolikoj al nekatolikoj kaj inverse. Kiom ofte oni povas aŭdi: Mi ja trovas ke la protestantoj estas bonaj homoj, sed vidu, ni katolikoj ne estas ŝatataj de ili… aŭ inverse: Mi vere admiras la katolikojn, episkopojn kaj precipe la papon, sed la katolika eklezio ja ne fidas al ni protestantoj...

Ĉu ne estis surpriza, ĝojiga konstato de la ekumenaj pioniroj, ke jam post la unuaj veraj kontaktoj kaj nepolemikaj dialogoj (tiamaniere ili ja informiĝis pri la aliaj - vidu supre la informagadon de la polico!) ili rimarkis, ke “la aliaj ja ne estas tiel teruraj, kiel mi opiniis”? Kaj ĉu okaze de la nuna koncilo la saman konstaton ne faris multaj, multaj koncil-patroj kaj nekatolikaj observantoj? Kaj ĉu vi mem, esperantisto, ne okaze ankaŭ spertis tion dum kongresoj? Ĉiukaze mi efektive per esperanto venis al ĉi tiu mirinda sperto. 

Psikologia bremsilo

Estus nun certe false, nei totalan mankon de antipatiuloj en la diversaj eklezioj kaj konfesioj, sed ili estas nek plimulto nek normaj.

Tial ni fine forĵetu tiun strangan psikologian bremsilon, konstruitan dum pasintaj epokoj. Kaj adekvate ni informiĝu pri “la aliaj”. Ke ne estas facile, mi koncedas; ĉar kiu ja volonte ŝanĝas sian opinion, kiun dum jaroj kaj jarcentoj li taksis prava?

Sed vi devas koncedi, ke estas nia tasko trovi tutnovan sintenon psikologian, alie la ekumena movado vaste fiaskos. Reciprokaj simpatio, fido, sincera amo - jen la bazo postulita de papoj kaj koncilo, de situacio kaj nuntempo. Paŝo post paŝo, kun preĝa akompano kaj helpo de la Sankta Spirito, tiamaniere pretiĝos la ekumena kampo, sur kiu ĝermu, floru kaj maturiĝu la multaj semoj metitaj kaj metataj - kaj ni estu paciencaj ĝis la rikolto! Ke Satano jen kaj jen ludas sian konatan celon kaj semas trudherbojn - kiun kristanon mirigus tio?

La eraro farita dum antaŭaj epokoj trafe esprimiĝas en jena aforismo:

Apologio logikon kultas

kaj la amon ĝi sepultas

s. m.

al la indekso


LA SUFERANTA MADONO

 

Post la definitiva foriro de Jesuo, komencanta sian publikan vivon, Maria restis sola en sia dometo. Ĉesiĝis la martelbatado, Antaŭe ŝi dezire atendis la horon de l’ tagmanĝo... nun ŝi ĝin forgesas. La najbarinoj miris pri la subita foriro de Jesuo. Estas certe, ke Kristo postlasis sian patrinon kun la necesaj vivrimedoj: sub materia vidpunkto Maria ne suferis ĝenaĵon.

Sed la disiĝo postlasis en ŝia animo nedireblan vakuon, ĉar Jesuo estis ŝia unika vivcelo, lia ĉeesto sufiĉis por ŝin feliĉigi; Li estis ŝia ĉio. Kiel vera patrino ŝi ploris kaj ĝemis, sed rezigne ŝi konformiĝis al la Dia volo. Kiom pli plene harmonias du koroj, tiom pli profunde vundas la disiĝo. La foriro de Jesuo el Nazareto konsistigis unu stacion en la pasionvojo de Maria.

La unua miraklo

La malkuneco tamen inter Maria kaj Filo ne estis kompleta, ĉar Maria ĉeestis la nupton en Kana, kie Jesuo pro ŝia peto faris sian unuan miraklon. Ni rajtas nin demandi, ĉu la ŝanĝo de akvo en vinon estis la unua miraklo de Jesuo. Maria ja faris sian sugeston tute laŭnature, preskaŭ preterpase. El tio oni povus konkludi, ke ĉi tiu okazo ne estis la unua, sed ke okazis aliaj, en kiuj Jesuo faris miraklon, kiu tamen restis nekonata. Ŝajnas apenaŭ dubinde, ke Maria, dum tiu ĉi publika festo, unuafoje sugestis al Jesuo fari miraklon. La Evangelio ja mencias tiun miraklon kiel la unuan, sed ni povus interpreti tion kiel la unuan publikan miraklon.

Post tiu miraklo sekvis multaj aliaj. En Nazareto oni menciis kun miro la nomon de Jesuo. La famo de l’ Filo rebrilis sur Marian. Scivolemaj najbarinoj pretekstis okazon por viziti la domon de Maria kaj sciigi al ŝi novaĵon pri la miraklofaranto. Multaj petis de ŝi rekomendon por malsana parenco aŭ konato. Kiu patrino ne atendus tiajn petojn? Kaj Maria promesis fari sian eblon okaze de la unua vizito de Jesuo. Eĉ troviĝas en la Evangelioj indicoj, kiuj supozigas ke Maria transmetis rekomendojn al Jesuo far de aliaj, kiuj malpaciencis kaj kun muta aŭ blinda parenco vojaĝis al la loko, kie Jesuo troviĝas. Alveninte, ili transdonis la saluton de lia patrino kaj petis sanigon. Sed Jesuo respondis: “Kiu estas mia patrino, kiuj estas miaj parencoj?”, kaj kapsignante al la ĉeestantoj li diris: “Jen miaj parencoj'”.

Supozoj

Kiel sin sentis Maria pro tiu kreskanta famo de Jesuo?

Ni ne scias, ĉu Jesuo malkovris al sia patrino la estontecon. Tio estas ebla, sed ne verŝajna. Povas esti, ke Jesuo iafoje aludis ai ĝi. Sed tio estas nura supozo. Estas tamen pli ol verŝajne, ke Maria per la profetaĵoj pri la Mesio en la Sankta Skribo, iom post iom akiris mensbildon pri la estonteco de sia Filo. En la profetaĵoj de Isajo, la Mesio estas nomata “viro de doloroj”, kun terurigaj detaloj: “De la piedplando ĝis la verto ne troviĝas sur Li senvunda loko”. AI ŝi ne restas dubo, ke la nuna famo de Jesuo estas nedaŭra. Pro tio ŝi ne tiel ekscitiĝis aŭdante pri liaj mirakloj. Ŝi konsideris ilin ne kiel fincelon, sed kiel rimedojn en la plano de la Dia Providenco.

Fine kontentiĝis la ĝenerala atendo de a Nazaretanoj. Vojaĝanto transdonis al Maria sciigon de Jesuo pri lia baldaŭa vizito. La vojaĝanto mem diskonigis sur la foiro la novaĵon. Ekde tiu momento malaperis la trankvilo el la domo de Maria. Alfluis al ĝi parencoj de malsanuloj, petegante ŝian peradon ĉe Jesuo. Marian konsternis la petega insistado. Oni jam komencis la transporton de gravaj malsanuloj en la najbarajn domojn. Jam delonge forgesitaj suferantoj nun altiris la ĝeneralan atenton. Blinduloj kaj kripluloj rigardis la viziton de Jesuo kiel sian nunan ŝancon. 

En la sinagogo

Antaŭ sunleviĝo dum sabato alvenis Jesuo kaj tuj sin direktis al la sinagogo. Baldaŭ la preĝloko iĝis plenplena je scivoiuloj. La sinagogestro mansignis al Jesuo sin alproksimigi kaj al Li prezentis rulaĵon por prelegi el la Sankta Skribo. Estis la rulaĵo de la profeto Isajo. Disvolvinte la rulaĵon, Jesuo trovis la lokon, kie estas skribite:

“La Spirito de la Eternulo estas sur mi. Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al la malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj kaj vidpovon al blinduloj, por meti la vunditojn en liberecon, por proklami favorjaron de la Eternulo”.

Kia bonaŭguro por la aŭskultantoj en la sinagogo. Per tiu ĉi citaĵo el Isajo, jam vidis la ĉeestantoj realigitaj siajn revojn, sian esperon kaj siajn plej aŭdacajn atendojn. Ne restas plu ia dubo: Li faros miraklojn. Kaj prave! Ĉar, se Li faras miraklojn eĉ en la samaria lando, tiom pli en sia naskiĝloko. Ili ja disponas la plej bonan perantinon: Marian, Lian patrinon. Kontente murmure flustris la ĉeestantaro. Kunvolvinte la rulaĵon kaj redoninte ĝin al la asistanto, Jesuo sidiĝis. La okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente Lin rigardis, ĉesiĝis la murmuro, Kaj Li ekparolis al ili:

“Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj.

Sendube vi diros al mi la jenan sentencon: Kuracisto, sanigu vin mem (t. E.) Kiajn aferojn, pri kiuj ni aŭdis, en Kaparnaum faritajn, tiajn faru ĉi tie en via patrujo”.

Liaj paroloj akordiĝas kun la ĝenerala atendo. Jesuo daŭrigis:

“Vere mi diras al vi: Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo. Kun vereco mi diras al vi: Estis multaj vidvinoj en Izarel en la tagoj de Elio, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis la granda malsato sur la tuta lando; kaj al neniu el ili Elio estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al vidvino.

Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliseo: sed neniu el li estis purigita, krom Naaman, la Siriano”.

Seniluziigoj

La aludoj al la bone konataj okazoj rilatantaj la profetojn Elion kaj Eliseon, kruele seniluziigis la aŭskultantojn. Ne estas malfacile imagi, ke kelkaj interpretis la vortojn de Jesuo kiel mokaĵon. Verdire, sin komparante kun la du profetoj, kiuj ne estis senditaj al siaj naskiĝlokoj por fari miraklojn, Jesuo sugestis, ke ankaŭ Li ne ricevis la sendon fari miraklojn en Nazareto. Kiu tion prirespondos?

Ne Jesuo! Sed la amaso ne scipovas rezoni; la seniluziiĝo nuligis en ili la nuran restaĵon da racio. Tumulto leviĝas... iuj murmurminacas pri morto kaj murdo. Jen kaj tie aŭdiĝas ofendaj krioj: “Fuŝmetiisto!”… “Kruelulo!”... “Senkompatemulo!”. Malbonaj elementoj, kiuj troviĝas ĉie, incitas la amason. Dum la elirado el la sinagogo, kelkaj krimemaj junuloj prenis sur sin la iniciaton, ĉirkaŭis Jesuon kaj klopodis lin konduki al la krutaĵo por ĵeti Lin malsupren. Verŝajne la sinagogo estis konstruita ĉe rando de abismo. Pro tio sufiĉis kelke da paŝoj por realigi ilian kriman intencon. Subite tamen trankviliĝis la homamaso kaj ĉesiĝis la tumulto. Jesuo sin direktis al sia patrino, kiu distance ĉeestis terurigita. La popolo mute flanken malfermis pasejon al Jesuo kaj neniu kuraĝis Lin tuŝi.

 “Viro de doloroj”

Neniam Maria vidis similan scenon, ĉar Jesuo neniam spertis ian ajn ĝenaĵon. Verŝajne Maria ne suspektis la kriman intencon de la nazaretanoj. Sed la nura tumulto jam kaŭzis al ŝi angoron. Mirigita ŝi vidis la subitan ŝanĝon, rimarkis la ektimon de la popolo. Vole-nevole ŝi rememoris la epizodon en la Templo de Jerusalemo, kiam Jozefo kaj ŝi retrovis la knabon inter la leĝo-scienculoj post tritaga timplena serĉado. Kiel tiam, tiel ankaŭ nun Lin ĉirkaŭis io majesteca, kio Lin levis momenton super la homoj. Maria kun Jesuo sin direktis hejmen. Neniu ilin salutis, ŝajnas ke neniu lin rekonis.

Kion ili priparolis dum tiu ĉi vespero? Mistero! Sed en la koro de Maria okazaĵo pliakcentis ŝian antaŭsenton, pligravigis ŝian doloran korpremon... kaj ŝin pravigis. Pasigis la patrino sendorman nokton. Ŝi vidis la “viron de doloroj”, lian korpon sange kovritan. Ĉu tio ĉi estus okazinta hodiaŭ?

P-ro Paŭlo Rijs S. C. J.

al la indekso


POR PASKO

Al la Novbaptitoj

 

Saluton, fratoj, vi naskitaj en Kristo! Konservu zorgeme, brave kaj fidele la reĝecan donacon de la pardono de l’ pekoj, kiun vi ricevis! Ĉar ĉio kulpa, kiu estiĝis al vi per via agado, estas forprenita. Ĝoju, vi estas savitaj. Vi nenion plu ŝuldas al la mondo. Vidu, ne plu pezas, ne plu tintas sur viaj nukoj la katenoj de la mondo. Ne plu ĝenas ligiloj viajn manojn, ne plu premas ĉenoj viajn piedojn... Via malnova homo estas por via savo kondamnita, por poste liberiĝi. En la ondoj de la sankta fonto li estis entombigita, por esti nove vivigita kaj partopreni la rajtojn de la releviĝo. Ho kiel granda estas la providenco de nia Dio! Ho kiel pura estas la amo de nia bona Patrino! Ŝi akceptas ankaŭ ilin, kiuj estas diversaj laŭ deveno, laŭ sekso, laŭ profesio. Kaj por ke ne ŝajnu, ke ŝi amus unu pli, la alian malpli, ŝi donacas al ĉiuj unu naskiĝon, unu lakton, unu rekompencon, unu dignon de la Sankta Spirito. Beata estas ĉiam, kiu memoras, ke li estas renaskita: ankoraŭ pli beata, kiu ne plu memoras, kio li estis antaŭ sia renaskiĝo; sed plej beata, kiu ne ŝanĝas sian infanecan sentadon malgraŭ la forpaso de l’ tempo.

Zeno de Verona († 371) Esp. K.F

al la indekso


NOVA PENSADO

(festparolado okaze de la germana katolika kongreso, Stuttgart 1964)

 

Aliiĝu per nova pensado, tion ni ofte aŭdis dum la pasintaj tagoj. Kian signifon havas tiu ĉi vorto pri ŝanĝiĝo? Laŭ nia opinio ĝi unue signifas la ŝanĝiĝon de la tempo. La prudentuloj diras, ke en niaj tagoj ĝi ŝanĝiĝas pli ol iam ŝanĝiĝis, en la konata historio de l’ homaro, la kondiĉoj kaj la ritmo de la homa vivo. Proksimume kompari ni povas la nunajn ŝanĝiĝojn kun la transiro de la nomadoj al la nemigrado.

Mi ne inklinus nomi ĉion malbona, kio rilatas al tiu ŝanĝiĝo. Mi scias, ke ofte oni kondamnis la hodiaŭan tempon.           

Oni diris, ke hodiaŭ de nemigrado ni revenis al la nomadeco, en kiu ĉiuj vojaĝas kaj moviĝas, en kiu la ekkoniloj de niaj urboj ne plu estas la preĝejoj kaj urbodomoj, sed la stacidomoj kaj aerodromoj. Povas esti. Sed ĉu tio nepre estas malbona? Mi ŝatus diri: ni ne tro rapide riproĉu tiun ĉi tempon. Ni ne diru, ke ĝi estas tempo de elradikitaj homoj. Ĉu iu jam pruvis, ke hodiaŭ ni estas pli elradikitaj ol en antaŭaj tempoj?

Ni ne riproĉu la mondon!

Aŭ: kial ni revenis al la bombodetruitaj urboj, se la urbo produktus tian mizeran vivadon kaj tian amaskulturon? Ne! Ni ne riproĉu la mondon. Ni ankaŭ ne diru, kiel ofte ni faras, ke hodiaŭ naskiĝas la amashomo.

La hodiaŭa homo, ŝajnas al mi, estas ne pli amashomo ol la pasintatempaj homoj. Kaj fine oni ankaŭ ĉesu diri, ke hodiaŭ ni estas pli materialistaj ol en aliaj tempoj. Ĉu eble, ĉar ni ŝatas motorcikli aŭ veturi en aŭtomobilo, ĉar ni posedas malvarmigan ŝrankon, ĉar ni televidas! Ĉu oni ne scias, kiom da spirito tiujn ilojn produktis? Spirito en la materio, jes; sed spirito en la materio - tio estas la homo.

Ne tro rapide diru, ke nia intereso pri Dio malkreskis. Eble tio estas ne vera. Povas esti, ke hodiaŭ ni ne plu sentas la proksimecon de Dio kiel iam. Eble ĉe la amaso nia imago pri Dio fariĝis pli pretendema. Sed ĉu pro tio ĝi estas jam malvera?

Pli pretendema pro tio, ĉar hodiaŭ ni ne plu vidas la agadon de Dio en ĉiu muĝado de arboj. Ni ankaŭ ne plu spertas Dion en la hurlado de la vento.

Ni ne plu vidas Lin eklumi en la tondra fulmo. Ni diras, ĉio estas leĝoj, leĝoj de la naturo, kaj tiujn leĝojn ni konas kaj ni pli kaj pli regados ilin.

Nia koncepto pri Dio

Ĉu tio estas malbona?

Ĉu ni ne estas pli veramaj ol antaŭaj generacioj kiuj kredis, ke ĉie staras senpere la Dia ĉiopovo?

Sed anstataŭ tio ni havas pli altan koncepton pri Dio. Se oni diras, ke ĉiuj leĝoj regantaj la mondon, ĉiuj leĝoj en la mikrokosmo kaj la makrokosmo, iel estas ŝtupetaro kun ŝtupoj, tiam la leĝoj estas la ŝtupoj sur kiuj povas supreniri la homo por regi la teron.

Nia koncepto pri Dio estas alta. Kiu al vi donis la ŝtupetaron? Dio ĝin donis. Ho Dio, vi estas multe pli granda ol se mi devus aŭdi vin en ĉiu susuro kaj pepado de grilo. En miajn manojn vi donis instrumenton. Pli granda kaj pli bona vi aperas al mi, por ke mi mem fariĝu granda.

Efektive, alta estas nia koncepto pri Dio. Ni ne tro rapide riproĉu la tempon, ĝi havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn, tion mi scias.

Pro la ŝanĝiĝo en la mondo, kiun hodiaŭ ni ankoraŭ ne elkomprenas kun ĉiuj ĝiaj efikoj kaj konsekvencoj, la homo hodiaŭ ne plu reagas kiel siatempe je tio kio iam lin konsternegis aŭ profunde kortuŝis.

Ke ĉiu komprenu. En pasintaj tempoj oni rakontis al la homoj, ke tie super la nuboj aŭ eĉ super la pli alta bluo de l’ ĉielo tronas Dio kun la ĉielaj anĝeloj. Se vi rakontos tion hodiaŭ, oni ridetos kaj foriros. En pasintaj tempoj ni diris, ke profunde sub la tero, kie estas fajro, troviĝas la loko de la kondamnitoj. Se vi tion rakontos hodiaŭ, oni ridetos kaj foriros. Kaj poste ni diras, ke la mondo profaniĝis. Povas esti.

La modernaj konceptoj

Sed rakontu al moderna homo, ke la tero kunkreskas kaj ke ĉiam pli grandiĝas solidara sento, ke malgraŭ multaj bataloj kaj verŝajne malgraŭ multaj malakordoj kaj disputoj kaj teruraj turmentoj kaj torturoj la mondo kunkreskas al unueco. Al tia unueco, kiu volas kreski super si sen forviŝi la individuojn en komunan tutaĵon. Krio - pri kio? Pri la Dio super la mondo. Pri Jesuo Kristo, kiun ni ne povas eldevigi. Kiu estas donacita al ni. Kiu vivas en niaj animoj kiel sopiro, kiun ni ne povas subpremi. Rakontu tion hodiaŭ kaj ĉiu vin aŭskultas. Kaj ĉiu diras: Jes, povas esti. Diru al la homoj: Dio la Sinjoro, Lia aŭtoritato, arbitre regas super la tero laŭ Lia bontrovo kaj plaĉo! Kaj vi devas ĉiam sekvi. Ili ekrigardos vin, balancos la kapon kaj foriros. Sed diru al ili, ke la mondo estas granda kunefiko de nenombreblaj fortoj kaj homoj kaj ke ĉiu havas sian lokon, ĉu alta ĉu malalta, ĉu tie ĉi aŭ tie, ĉu en tiu aŭ alia lando aŭ kontinento, ke ĉiu respondecas pri la tuto.

Tion komprenas ĉiu. Kaj se vi diros al li: respondeco, tio signifas, ke iam vi devos respondi kian kontribuon vi faris al la tuto. Sed kiu postulos la respondon, tiu estas Dio. Kaj ĉiu almenaŭ diros: Jes, tio estas tre pripensinda.

Tian Eklezion oni ne malaprobos

Ne diru pri la modernaj homoj, ke ili ne trovas aliron al Dio. Tio ne estas vera. Ni devas rakonti ĝin al ili alimaniere. Se la Eklezion vi hodiaŭ prezentas al la homoj kiel grandan politikan potencon, kiu instigas al krucmilitiroj kun glavoj, pafilegoj kaj atomaj bomboj; se vi prezentas ĝin per grandioza belegeco kaj pompo en orienteska brilo kun ĉiuj apartenaĵoj; se tiele vi prezentas ĝin, la mondo malamos, jes malamos la Eklezion! Sed prezentu tian Eklezion kiu helpas al ĉiu, kiu al ĉiu bona intenco sur la tero donas sian manon al interligo; prezentu ĝin tia kiu volas helpi kaj nur helpi, kiu eĉ estas preta malsupreniri en siaj reprezantantoj al la senhelpuloj, por dividi kun ili la mizeron kaj la sorton kaj transvivi kun ili, ĝis iam ili povas altiĝi, nur por demonstri, ke oni serioze taksas ĝin, ke oni           ĝin estimas kaj ke oni ĝin respektas.

Transira periodo

Tian Eklezion oni entute ne malaprobas en la mondo; Eklezion kiu ne envias al la homoj, se ili bonfartas kaj progresas, kiu tion ne kontraŭas, sed kiu tamen instruas al la homoj orientiĝi en la transira periodo de la hodiaŭa tempo.

Neniam ekzistis tia oferto

La ĉefa afero, kiu karakterizas la hodiaŭan tempon, ŝajnas al mi: neniam ekzistis tempo, en kiu la homo konfrontiĝis al tia abundega oferto de materiaj kaj spiritaj valoroj, oferto de malsamaj mondkonceptoj, oferto de senmezura diverseco. Neniam la homo konsciis, kiom li povas elekti. Kaj neniam li sciis tiel malbone kion elekti. La Eklezio estu tiu potenco en la mondo, kiu instruas la homojn, ke ili povu elekti kristane, tiel ke vere povas esti homoj sanaj kaj bonaj.

Vera kristano devas decidiĝi. Ne ĉiam ni formis tiajn kristanojn. Sed hodiaŭ formi ilin ni devas ekde la junaĝo. Ni ne ĉiam diru: vi devas, vi ne rajtas, vi ne komprenas, silentu!

Sed ni diru: prijuĝu, rigardu, elektu, lernu elekti. Se tion faros la Eklezio, kaj ĝi komencas tion fari, tiam oni hodiaŭ ne rigardos la Eklezion relikvaĵo el antikvaj tempoj; ankaŭ se la Eklezio havas spiritan abundon de donoj kaj do potencon. Ĉar ĝin ja fondis tiu kiu diris: “Estas donita al Mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero, kaj mi al vi diras: Iru, instruu ilin!”. Ĝi do havas potencon. Se tamen - malgraŭ la potenco - ĝi ne uzas la potencon kiel la regantoj de la tero, sed se ĝi uzas ĝin servante, laŭ la vortoj de Dio; se ĝi vere vivus laŭ tiu paradokso, de supre kaj malsupre, se tiel vivus ĉiu kristano, tiam ĉiu kristano estus potenca.

Distingu! Li havas povon esti infano de Dio. Kion tio signifas, kiu povas tion trapensi! Se tiun potencon ni povus uzi servante - ho Eklezio! - vi estus Eklezio respektata, ankaŭ hodiaŭ, en la moderna tempo. Jen la dua punkto, kiun mi volis diri.

Distingoj

La tria: ĉar dum jarcentoj kaj jarcentoj la homaro fakte restis la sama, ni iom mallernis distingi: tion, kio en la Eklezio estas neŝanĝeble pura donaco en Dio - oro - kaj tion, kio povas esti ŝanĝita en la Eklezio.

Ekzistas homoj, kiuj riproĉas al mi, ke la Eklezio havas en si ŝanĝeblajn aferojn. Ekzistas ankaŭ kiuj opinias, ke nun ĝi estu ĵetita en fornon, por ke la pura oro estu elfandita. Poste oni ie ĝin starigos, spektaklo de l’ pura oro.

Kia sensencaĵo! Tiam la Eklezio ja ne estus en nia mondo. Tiam tiu Eklezio ja estus por muzeoj. Tiam tiu Eklezio taŭgus por iuj ekspozicioj. Sed tiam tiu Eklezio ne loĝus en ĉiu mizera kabano. Ne! La Eklezio devas esti en la mondo. Ĝi devas kunfandiĝi kun la diversaj epokoj. Ĝi devas kunfandiĝi kun la kulturo, kaj ĝia relativeco. Ĝi devas kunfandiĝi kun sociaj klasoj, eĉ se ili montras iujn malvastojn. Tion fari ĝi devas; estas ĝia tasko, ĉar ĝi devas korpiĝi.

Ho bela Eklezio! Sed kiam la tempo ŝanĝiĝas, ĝi devas esti elfandita. Tio estas malfacila procezo. Ĉar kiel en monto la oro dense kunkreskas kun la ĉirkaŭa ŝtonaĵo. Ĝi ja ne ĉiam estis ŝtonaĵo. Iam ĝi ankaŭ estis mola, kaj tiam ĉio kunfluis. Nur pli poste ĝi malmoliĝis. Iam venos la tago, kiam oni ĝin disbatos, ĵetos en fornon, elfandos, ne por poste ĝin ekspozicii, sed por ke ĝi poste religiĝu kun io alia, fluida, moviĝanta.

Jen, kio vere okazas en la mondo. Estas vere, ke la oro en la Eklezio, la eterna, ĉiela mesaĝo, ĉiam restas la sama. Tamen en la nova vesto oni ekkonas aliajn trajtojn en ĝia vizaĝo, ol en la vesto malnova.

Vi ĉiuj tion spertis. Jen ekzemple junulo, kiu havas fianĉinon. La fianĉino same kiel li, estas ĉiam normale vestita. Iun tagon la fianĉino, por plaĉi al la viro, havas ideon. En la harojn ŝi metas alian buklon, mirindan buklon. Ŝi venas, li ŝin vidas, ŝin rigardas, kaj diras: “Ha, kara mia, tutalie vi aspektas, nun mi vidas en vi, kion neniam mi vidis”. Nia fianĉino estas la Eklezio. Mi ĝin amas, kiam la tempo ŝanĝiĝas, kiam ĝi adaptiĝas en nova tempo.

Ŝanĝo

Subite ankaŭ en ĝia karaktero ni ekkonas tion, kio je ĉiam estis en ĝi, sed nur nun ni ekvidas tion, kaj diras: “Ha Eklezio, kiel bela vi estas. Mi kredis, ke vi estas ia maljuna ŝrumpulino: bele respektinda, kun spiritiĝinta vizaĝo, sed ege maljuna. Subite mi ekvidas la ruzecon en viaj okuloj. Subite en ili estas boneco; kaj mi kredis, ke viaj okuloj estas tiel malmildaj”.

Estas vere, ke hodiaŭ oni ofte parolas alie ol siatempe. Sed tio estas nur transfandiĝo, la Eklezio mem restas la sama. Hodiaŭ oni diras, ke estas devo de katoliko esti inteligenta. Siatempe oni diris, ke estas devo de katoliko esti bonkonduta.

Ĉu tio estas kontraŭdiro? Ĝi ne estas kontraŭdiro, ĉar ekzistas inteligenta obeo. Kaj la ne inteligenta obeo ja estas tre tre malgranda kaj tre malinda kaj eĉ nedeca por kristano. Tamen, en mia juneco mi estis konvinkita, ke estas mia unua devo esti obeema kaj nur poste inteligenta. Hodiaŭ mi scias, ke mi devas esti inteligenta, alikaze mi tute ne povus esti obeema.

Hodiaŭ oni diras al ni katolikoj, ke ni devas esti kuraĝaj, iniciatemaj, havi novajn ideojn. Siatempe en mia juneco oni ankoraŭ diris: vi ĉiam zorgu pri sekureco.

En tempo kiu ŝanĝojn ne bezonas, oni celas sekurecon. Kaj se ni elmontras iniciatemon oni diras: Vi fariĝas malagrabla, ĉion vi konfuzos. Bona estas la ordo.

En tempo, kiu ŝanĝiĝadis, oni bezonis iniciatemon, ankaŭ en la Eklezio, kaj animzorgadon. La Eklezio estas la sama, sed hodiaŭ ĝi bezonas iniciatemon pli ol iam.

La kristanaro devas moviĝi

La hodiaŭa Eklezio diras: mi estas Eklezio survoja, kaj pro tio mi neniam estas perfekta kaj mi konfesas: ankaŭ mi faris erarojn, mi, la Eklezio, ne en la grandaj aferoj, en kiuj protektas min Dio, sed en aliaj, en miaj bonintencaj provoj formadi la mondon. Mi ne nur faris erarojn, mi ankaŭ faris pekojn. Mi estas neperfekta, eĉ pekema Eklezio.

Ni ja ĉiam sciis tion, sed siatempe ni diris: tio estas tabuoj, pri kiuj oni ne rajtas paroli. Hodiaŭ oni akcentas, ke tiu Eklezio iras sian vojon kaj ne staras kiel ikono - ĝi jam estas perfekta, ho jes, ĝi jam enhavas en si ion eskatologian, sed ĝi ankoraŭ ne estas kompleta, ĝi ankoraŭ estas survoje - hodiaŭ do, kiam oni emfazas la survojecon, oni diras: ni trankvile konfesu, ankaŭ ni havas niajn makulojn. Kaj tiam la homoj ekster la Eklezio surpriziĝas: “Aha, do oni eble povas paroli kun vi”. Jen kion Johano komprenas sub “aggiornamento”. Iom da kuraĝo! Li ne kunvokis la koncilon, ĉar en la Eklezio fantomus iuj herezoj. Malpli facile ol iam hodiaŭ ekaperos herezoj en la Eklezio. Li ne kunvokis la koncilon ĉar kiel aliam, la ordo, la disciplino de la Eklezio estus konfuzita. Neniam en la historio de la mondo ni estis tiel disciplinaj kiel hodiaŭ. Neniam! Sed kial li kunvokis la koncilon? Ĉar li sentis, ke la Eklezio, enkarniĝinta en la tempo kiu estis finiĝonta, nur malfacile povas orientiĝi en alia tempo. Li sentis, ke iom post iom izoliĝos nia Eklezio en la mondo.

Ĉion tion sentis Johano XXIII kaj li diris: Tio devas ŝanĝiĝi, ĉar la kristanismo ne nur posedu, sed ankaŭ disdonu oron.

Eklezio de hodiaŭ

Oni diras, ke, se la mono ne cirkulas, la ekonomio pereas. Mi diras, ke se la kristanismo ne moviĝas, ĝi pereas. Tion sciis la papo. Tial li diras: mi kunvokas koncilon, por ke ni ŝanĝiĝu kaj ree moviĝu en la mondon, al la homoj. Por ke ili nin vidu, nin rekonu la siaj, por ke ree ili serioze nin rigardu kiel Eklezion de hodiaŭ.

Ni ne nur atentigu pri niaj grandaj faroj de la pasinteco, pri niaj belegaj katedraloj, kiujn konstruis kredanta epoko. Ili estas grandiozaj. Ni ankaŭ ne detruu ilin. Estus hontindaĵo. Sed ni ankaŭ produktu novaĵojn. Ni ne restu haltantaj.

Ĉi ĉio estas vera kaj ĝusta. Vi ja aŭdis en tiu ĉi katolika Kongreso en plej diversaj formoj kian gravecon ĝi havas kaj kiel ĝi estas aplikebla ĉe ni en konkreta maniero. Kuraĝu, kaj ne timu, kvankam vi ja kutimiĝis rigardadi la Eklezion kiel ne ŝanceliĝantan rokon de Petro. Tia ĝi estas. Sed ne nur tia. Ankaŭ ŝipo ĝi estas. Kaj en ŝipo estas ŝanceliĝanta planko, kaj ŝipo moviĝas supren kaj malsupren. En ŝipo loĝas timo kaj danĝero, kaj en ŝipo estas krioj. Kristo ne fondis la Eklezion por ke ni ne havu timon. Kristo ne fondis la Eklezion, por ke ni havu pretan respondon por ĉio. Kristo ne fondis la Eklezion kiel ripozan kusenon, por ke ni kuŝadu dum aliaj laboras.

Same kiel aliaj ankaŭ ni devas labori, same kiel aliaj ni devas ŝviti, same kiel aliaj ni devas havi danĝeron. Sed ne kiel aliaj ni devas malesperi. Ĉar li estas en la ŝipo, kaj dum li estas en la ŝipo, ĝi ja ne dronos. Eĉ se li ŝajne dormas, eĉ se li penigas nin. La sola fakto de lia ĉeesto devus sufiĉi al ni por diri: Sinjoro, ni kredas! Ne celu nin lia riproĉo, la sola, kiun li ĉiam denove ripetas: malgrandanima.

Bona kaj orda

Ĉi ĉio ja estas bona kaj orda, kaj en la nuna katolika kongreso ni vidis, kiel ni volas adaptiĝi. Tamen mi volas diri ion aldonan. Aliiĝi per nova pensado, tio estas Biblia sentenco. Stuttgart estas por Germanujo urbo de la Biblio. Se el la Biblio ni ĉerpas sentencon, ni ne rajtas alkroĉi iajn belajn pensojn, sed ni devas preni la penson esprimitan en la Biblio. Sufiĉe ofte ni agis alie. Hodiaŭ ni tion fari ne plu rajtas. Kaj se mi precize legas - mi pensas pri tiu ĉapitro de la Letero al la Romanoj, 12-a ĉapitro, 2-a verso, kie Sankta Paŭlo transiras de teoriaj pripensoj al animzorgaj, frontloke staras tiu frazo.

Sed kion ni elektis ĉi tie kiel devizon estas la dua parto de tiu frazo. La unua parto de la frazo tekstas: Ne konformiĝu al la mondo, sed aliiĝu per nova pensado.

...sed sin dediĉi. Jen subite ekŝajnas, ke tio konstraŭstaras niajn ĝisnunajn parolojn. Sed nur unuavide. Se vi daŭrigas legi - kaj tion oni devas fari ĉe ĉiu biblia teksto, oni ne elŝiru unu frazon - vi vidos, ke Sankta Paŭlo parolas pri la plenumiĝo de la Dia volo, kiun oni rekonas el spertoj. Li mem pli ol unu fojon ŝanĝis sian opinion. Kaj ĝuste en tiu ĉi letero li citas la konkretajn situaciojn de sia tempo, kie li vidas la Dian volon.

Ni ŝanĝiĝos. Sed tiuj, kiuj ne tuj komprenos, tiujn ni atendeme kaj pacience pritraktos. Jen sinteno kiu ĉie regu. Ne fariĝu, ke la akcelantoj kaj bremsantoj subite staru vidalvide kiel du blokoj. Tio ne okazu. Ni estas komuno de amo.

Tamen, kion do celas Paŭlo? Antaŭ kelkaj semajnoj mi ricevis de protestanta teologo leteron rilate la koncilon kaj la “aggiornamento”. Li skribis: Kara Patro! Fakte ja estas tiel, ke ne ni, la Eklezio, devas adaptiĝi al la mondo, sed la mondo devas adaptiĝi al la Eklezio. Tre ĝusta eldiro, se oni biblie komprenas la vorton “mondo”. Kion do signifas mondo? Laŭ tio mondo signifas la introvertitan, spasmiĝintan, egoisman mondon. Kaj kion diras Sankta Paŭlo? En kio konsistas la nova pensado? Ne en disvolviĝo de la propra memo. Sed en sindediĉo!

Dia kompato

Ne faru al vi iluzion pri tio. Kaj tio devas esti emfaze dirita ĉe la hodiaua ŝanĝiĝado de la mondo. Kvankam estas bele kaj mi aprobas, ke la tekniko plibeligas la mondon, ke la homo potenciĝas kaj grandiĝas: per la tekniko vi neniam elaĉetos la homon!

Nur per la Dia kompato: estas vere, ke ni volas havi pozitivan sintenon al la progreso kaj ŝanĝiĝo de nia tempo kaj ke al tio ni volas adapti niajn animzorgajn metodojn, nian laboradon, ankaŭ nian laikan laboradon: sed nur per tio ni ne savos la mondon.

Neniam! - Kaj per kio ni ĝin savos? Sankta Paŭlo diras: per la kompato de Dio. Kaj la kompato de Dio videbliĝis kaj palpable prezentiĝis on la figuro de Kristo krucumita. Ni ne forportu la krucon el la mondo, alie vi kreos templojn kiujn vi malbenos.

Ĉu vi nun kredas, ke per nia granda progreso kaj per nia tute alia kaj pli bona sinteno vi kreis la elaĉeton? Tute ne!

Vi povas plilongigi la homan aĝon. Ni ĝojas pri tio. Sed la morton vi ne forigos. Vi povas venki multajn malsanojn.

Bone, ni tion faru. Ĉi ĉio atestas, ke la homo havas sopirojn, kaj ke li estas kreita ne por la morto, sed por la vivo. Jes, kaj vi atestu ĝin. Sed tio estas moko en la mondo kaj ĝi malboniĝas. Per tio ni ne elaĉetos nin. Neniam! Nin elaĉetos nur la Dia kompato.

Eklezia agadkampo

Sed jen la agadkampo de la Eklezio. Kion la mondo malgraŭ sia laboro kaj tekniko ne sukcesas fari, tion devas fari la Eklezio: fari el la suferoj, el la morto trairon al la releviĝo. Tion fari ne sukcesas la tekniko, nenia plibonigo de la mondo. Eĉ se la tutan kosmon ni povus direkti laŭplaĉe: tion ni ne sukcesos. Sed tion sukcesas la Dia kompato, la kruco de Kristo kaj ĝiaj sekvantoj, ne serĉante, sed fordonante sin. Tial ni devas fini ĉi tiun katolikan kongreson dirante: aliiĝu per nova pensado! Ĉiam denove, ĉar egoistoj ni estas. Kaj jen la nova pensado: dediĉu vin sekvante la krucon. Jen kio vere nin savos!

Patro Mario Von Galli

Kun permeso de la aŭtoro, el la germana tradukis Reinhard Haupenthal

 

al la indekso


LA NUNA MOMENTO VALORAS

 

Se ni scius rigardi ĉiun momenton kiel efikon de la Dia volo, ni trovus en ĝi ĉion, kion nia koro povas deziri.

Kio vere pli prudenta, pli perfekta, pli Dia ekzistas ol la volo de Dio? Ĉu ĝia senlima valoro povas kreski per iu diferenco de la tempoj, lokoj kaj aĵoj?

Se oni donacas al vi la misteron trovi ĝin ĉiam kaj en ĉio, vi havas tion, kio estas plej valora kaj plej inda por via sopirado. Kion vi deziras, sanktaj animoj? Donu liberan vojon al viaj deziroj, flugu kun ili trans ĉiun mezuron kaj ĉiun limon; faru vastaj viajn korojn, vastaj ĝis la senlimeco; Mi povas ilin plenigi; ne ekzistas momento, en kiu Mi ne igus vin trovi ĉion, kion ajn vi dezirus.

J. P. Caussade (1675-1751) - Esp. K. P.

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

147. Malfacilaĵoj en tradukado. En la germanlingva revuo “Feuerreiter” 18/ 1964, raportis s-ro Maassen pri interparolado kun la vidvino de la famkonata filozofo kaj homara amiko Romain Rolland. S-rino Rolland menciis al s-ro Maassen i. a. la malfacilaĵojn, kiujn ŝi havas koncerne la hodiaŭajn eksterlandajn tradukistojn, kaj ŝi opiniis ke moderna homo nun devus paroli kvar lingvojn, nome la anglan, francan, germanan kaj rusan.

Estas domaĝe, ke ŝi ne menciis Esperanton kiel la duan lingvon por ĉiuj. La mortinta altestimata edzo diris iam pri la problemo de la internacia lingvo: “Esperanto devas esti enkondukata en la elementajn lernejojn. Ĉar sen enkondukado de mondlingvo, konstanta alproksimiĝado de la popoloj ne estas ebla”.

148. UNO kaj... bildlingvo. En “General-Anzeiger der Stadt Wuppertal” je la 2-a de julio 1964 aperis iomete satirstila artikolo kun la titolo: “Ĉu ni povas malhavi la lingvon?” Laŭ tiu artikolo antaŭnelonge el New York venis informo, ke la UNO en 1965 (Jaro de Internacia Kunlaborado) volas krei internacie kompreneblan bildlingvon!

149. La sama gazeto je la 18-a de aprilo 1964 raportis, ke la lingvaj kursoj por la franca lingvo, kiel dumferiaj kursoj en Francujo, triobliĝis. Kreskanta intereso dum la lasta jaro krome estis konstatebla pri la hispana lingvo. La nombro de tiuj, kiuj dum la ferioj en Anglujo volus eklerni la anglan lingvon, ne kreskis. Somere tiu General-Anzeiger ankaŭ raportis laŭ AP, ke la germanaj ŝtatoficistoj perfektigu per tiel nomataj feriaj kursoj en Anglujo kaj Francujo siajn lingvosciojn anglan kaj francan. En parlamenta diskuto la ŝtatsekretario Carstens de la AA (Ofico por eksterlandaj aferoj) en Bonn diris i. a. ke la malperfektaj lingvoscioj de parto el la germana ŝtatoficistaro kaŭzas, ke multaj postenoj en internaciaj korporacioj, kiuj origine estis planitaj por germanoj, estis okupataj de eksterlandanoj.

150. “Eŭropa kongreso”. “La lingva problemo inter popoloj reliefiĝos ĉiutage pli kaj pli. Je la 12-a de septembro 1964 en Duisburg-Wedau 300 gejunuloj el 18 eŭropaj ŝtatoj kunvenis; ili partoprenis la tiel nomatan “Eŭropa Junularkongreso 1964”. Laŭ la “General-Anzeiger der Stadt Wuppertal” (9.9.1964), la programkajero entenis la bonvenigan saluton en 13 lingvoj. Jen kongreso, kiu certe akcelas interpopolan kompreniĝon, sed kiu ne povas okazi sen interpretistaro. Kia “eŭropa” kongreso! ekkrias samideano Kronshage, kiu sendis ĉi-supre cititajn interesaĵojn, kiajn pli kaj pli volonte ricevos via muelisto

K. A. Ouwendijk, Nederlando

al la indekso


VOJO - VERO - VIVO

 

Neniam lasu min, ho Dio, forgesi la veraĵon, ke vi estas mia vivo, mia sola vivo. Vi estas la vojo, la vero kaj la vivo. Vi estas mia vivo kaj la vivo de homoj, de ĉi ĉiuj, kiujn mi konas,  kiujn mi renkontas, kiujn mi vidas kaj pri kiuj mi aŭdas; ili ĉiuj vivas nur en vi kaj per vi; sen vi ili estus nenio. Neniu povas ekster vi trovi la savon. Neniam lasu min forgesi tion en la agadoj de tiu ĉi vivo. Donu al mi veran amon al la animoj, por kiuj vi suferis la morton. Igu min preĝi por ilia konvertiĝo kaj fari ĉion, kio dependas de mi, por evidentigi al ili la veron kaj amon de la Dio eterna.

Kiom sagacaj kaj amindaj estus la homoj, kiom kulturita kaj erudicia estu ilia spirito; nur en via posedo ili povas beatiĝi. Vi, ho Sinjoro, sola kaj plena sufiĉas. Tial la sopiro en la homo estas neestingebla, tial povas nenio tereca, neniu posedo, neniu honoro, neniu amo daŭre kontentigi lin; ĉiam ree li sopiras al io nova, pli granda, pli potenca, kies plenumo estas vi. “Vi kreis nin por vi, ho Dio, kaj maltrankvila restas nia koro, ĝis ĝi kvietiĝos en vi”.

Via sango sufiĉas, por elaĉeti la tutan mondon de la peko. Kiel vi sufiĉas al mi, tiel ankaŭ al la tuta homaro. Donu do, ho Sinjoro, ke via kruco estu por ĉiuj pli ol sufiĉa, ke ĝi efikiĝu, ĉar ĝi povus esti en mi senefika malgraŭ viaj riĉegaj donacoj, se vi ne efikigas ĝin.

J. H. Neĝman (1801-1890) Esp. K.P.

al la indekso


KRISTO AKCEPTAS NIAN PREĜON

 

La preĝo estas vera, gracoplena, daŭra volo de la animo, apartenanta al la volo de nia Sinjoro kaj ligita al Li per la interna efikado de la Sankta Spirito. Nia Sinjoro mem estas, laŭ mia opinio, la unua akceptanto de nia preĝo, kaj Li alprenas ĝin tre dankeme kaj kun granda ĝojo; kaj Li sendas ĝin supren kaj metas ĝin al la trezoro, kie ĝi neniam pereos.

Ĝi ĉeestas antaŭ Dio, kie Li kun ĉiuj siaj sanktuloj ĉiam akceptas ĝin, ĉiam havas preta la helpon por niaj necesoj, kaj kiam ni ricevos nian beatecon, la preĝo estos ŝtupo al nia beateco. Nia Sinjoro akceptas nian preĝon kun ĝojo kaj favoro, kaj atentas pri ĝi, kaj atendas ĝin de ni, ĉar Lia graco faras nin sam-naturaj kun Li, laŭ Lia sankta volo.

Pro sia digna kaj ne finiĝonta rekompenco Li atendas, ke ni ĉiam preĝadu antaŭ Lia vizaĝo. Dio akceptas la malfacilan penadon kaj la bonan volon de sia servanto, kia ajn estas nia humoro; tial plaĉas al Li, ke ni kaj preĝante kaj bone vivante penu kun Lia helpo kaj graco, saĝe direktante niajn fortojn al Li kun prudento, ĝis ni havos Lin en abundo, Lin, kiun ni serĉas: tio estas Jesuo... Kaj al la preĝo apartenas ankaŭ la danko. Dankado estas vera interna scio, kun granda respekto kaj amanta timo, turnanta nin mem kun nia tuta forto al la laboro, al kiu Dio instigas nin.

Juliana de Norwich (1340-1413)- Esp. K. P.

al la indekso


ORTODOKSISMO KAJ KATOLIKISMO

DUA PARTO (Unua parto)

Aliflanke la ortodoksa kristano vidas en la roma eklezio aspektojn, kiujn li sopiras - ĉar li ne plu havas ilin vivaj: prestiĝo, forto, fortikeco, sekureco, fidindeco, reformebleco, ĝenerala zorgado kaj universala respondeco.

Tian sopiron ekz. esprimis patriarko Sergio de Moskva (antaŭulo de Aleksio): “Ĉiu grupo da personoj, kiu volas partopreni kun certaj ordo kaj sukceso ian aferon, kutime metas al sia pinto iun kapablan gvidanton. Tial ne estus io neakceptebla, se ĉe la pinto de la surtera ĝenerala eklezio troviĝus unusola gvidanto aŭ direktanto, en la eco de eklezia hierarkia ĉefo”. Ke tiu gvidanto kaj direktanto ne estu iu alia al la posteulo de Petro, estas logike kaj normale. Ke Petro estis la ĉefo de la apostola kolegaro - kiu volus kontesti tion? Li estis “primus inter pares”; jes, la apostoloj estis egalrangaj al li escepte de lia eco kiel unua: li estis same apostolo kiel la aliaj, sed posedis la prerogativojn de universala gvidanto. Tiuj prerogativoj kompreneble devas harmonii kun la apostola kolegaro, al kiu ja servu la primaseco; tial ankaŭ la primaseco ne povas dependi de ili, ĉar gvidanto, kiu dependas en la efektivigado de sia ofico de regantaro, estas nenio. Sed por la primaso restas la devo respekti la kolegaron, al kiu li mem ja apartenas, kiel tuton kaj en ĉiu el ĝiaj membroj.

Se nun la koncilo faris tiajn eldirojn (vidu aliloke!), ĉu kun helpo de la Sankta Spirito ne devos baldaŭ realiĝi paca unueco inter ortodoksuloj kaj katolikoj? Du formuloj, kiujn anoj de “Mouvement Ortodoxe” (Sirio kaj Libano) faris, montras en tiun direkton: “La papo estas la buŝo de la eklezio, de la episkoparo”. Ĉu ĉi tio ne estas la neeraripovo? “La papo estas inter la episkopoj la pli aĝa frato, dum la patro estas for”. Ĉu tio ne estas papa jurpovo?

Ne absolutismo

Papa potenco ne estas absolutismo; sed papo kun jur-limigita potenco super la eklezio ne utilus multe. La sperto instruas nin, ke la homa kaj episkopa naturo facile inklinas al anarkio aŭ stagnado, se ne antaŭ kaj super ĝi staras dekomence nerifuzebla potenco, kiu tamen ne portas la predikaton “kazerna” sed “familia”: papo estas la patro (jam la nomo esprimas tion), episkoparo kvazaŭ la patrino. Tiel komprenita, la hierarkio pli elastiĝos kaj samtempe fortikiĝos post kuniĝo de katolikismo kaj ortodoksismo.

Kaj se ni turnas nian atenton al koncilo ĝenerale, ĉu ne estas absolute necese, ke iu kunvokas ĝin, gvidas la debatojn, prezidas, subskribas la decidojn kaj proklamas ilin? Kaj kiu alia estu ĉi tiu prezidanto, se ne la papo? (Konsekvence el ĉi tiu fakto oni facile povas dedukti la jurpotencon de la papo ankaŭ dum interkoncilaj periodoj). La slogano de papa “nepotismo” bazas sur historiaj faktoj kaj klasikiĝis, ankoraŭ hodiaŭ ĝi estas eldirata riproĉe, kvankam ĉirilate nun apenaŭ minacas danĝero. Aliflanke, kompreneble, la privata vivo de la papo estas tre grava por la eklezio. Ĝia celo ja estas morala, spirita kaj postulas sanktecon. Se oni do nomas la papon “Sankta Patro”, oni pravas; ĉar la aŭtoritato ja estas sankta, dia, t. e. ĝi venas de Dio. Pli tamen ne! Ankaŭ la papo estas kaj restas homo, kion oni bedaŭrinde tro ofte forgesas, Papo povas erari en decidoj neekleziaj, ekz. politiko. Tial do ankaŭ hodiaŭ ekzistas danĝeroj “nepotismaj”: politikaj, naciaj k. s. Ne estas loko, ekspliki ĉi tion detale, sed ni almenaŭ konsciu pri ĝi.

Tamen pri la kurio ni devas rezoni iomete. Estas klare, ke la papo bezonas ĝin. Ĝi ekzistis jam ĉiam. Sed forta kurio necesigas ankaŭ fortan episkoparon, alie mankas ekvilibro. La nekuriaj episkopoj devas formi proprajn “kuriojn” (episkop-konferencoj!) por certaj regionoj.

Kaj ĉi tie ni vidas riĉan tradicion en la ortodoksismo (oni nur memoru la “pentarkion”); ĉe katolik-ortodoksa unueco oni povus facile imagi “eksteran kurion” konsistantan el regionaj patriarkoj kaj kardinal-primasoj, kvazaŭ konstanta “pinto-koncilo”. Tia sistemo estus plej bona garantio por maksimuma libereco de regionaj eklezioj unuflanke kaj por konservado de la tuteklezia unueco aliflanke, kaj en ĝi la ortodoksismo facile hejmiĝus.

Skeptika kaj malfidema

La ortodoksismo estas tre skeptika, ja malfidema kontraŭ Romo. Se oni esploras la kaŭzojn aŭ motivojn de tia suspektemo, oni trovas, ke ĝi direktas sin ne kontraŭ latinuloj, roma rito, religi-centro (papo), okcidentaj diservo-formoj (procesioj, pilgrimadoj) -- sed ĉefe kontraŭ la roma kurio, la tuta oficistaro kaj kanonista aparato de la Vatikano. Ĝi estas suspektinda por la ortodoksoj sen raciaj kaŭzoj. Ili simple malfidas ĝin, kaj ĝis antaŭ nelonge tute malesperis pri ĝi. Estas psikologiaj baroj: la ortodoksuloj ĉiam havis kaj havas la impreson, ke en Romo ekzistas dumjarcenta, terura, minaca imperialismo. Antaŭ ol Romo ne pruvas la malon, la esperoj al reunuiĝo restos iluzioj.

Ne troigante oni povas aserti, ke la rilatoj inter la roma kaj la diversaj orientaj eklezioj definitive ĉesis, kiam Romo - ĉu pro malpacienco, ĉu pro manko de espero al ampleksa kaj kompleta reunuiĝo - akceptis en sian unuecon unuopajn grupojn de disaj orientanoj, agnoskante ilian propran organizitan hierarkion. Tiel - paradokse - la parta unuiĝo kun kelkaj malhelpis totalan reunuiĝon inter oriento kaj okcidento.

Tiujn partajn uniojn, post la fiasko de la Firenza Koncilo, Romo akceptis kun solenaj promesoj, respektadi ilian tutan spiritan heredaĵon. Ili estu kun siaj propraj ritoj kaj juroj, la ĝermoj por tiu vasta estonta unuiĝo, modeloj kaj garantio por la traktiĝo, kiun ĝuos la tuta oriento post reveno en la universalan eklezion.

Sed ĉi tiuj katolik-orientaj eklezioj malofte povis plenumi sian taskon. Unuflanke ili neniam estis plene agnoskitaj per la okcidentaj katolikoj, kiuj ne ĉesis ignori, malfidi, ridindigi, ja kontraŭbatali ilin. Aliflanke la unianoj mem ne ĉiam sukcesis gardi sin kontraŭ la enpenetrantaj okcidentaj kondutmaniero, pensado kaj spirito. Kaj tiel tre ofte ili reprezentis formon de reunuiĝo simple ne akceptebla por la oriento, ĉar ne estis kuniĝo en vero kaj digno, sed nenio alia ol fiaska latiniĝo.

La praktiko

Teorie oni povas demandi, ĉu la kreado kaj ekzistado de orientaj unioj estas avantaĝa aŭ damaĝa; sed en la praktiko ili vivas, kaj fartas eĉ ne malbone. Se ili tamen ne povis realigi sian taskon, ortodoksuloj kiel katolikoj demandu sin, ĉu ili ĉiam havis klarajn imagojn pri la uni-eklezioj kaj helpis ilin, resti fidelaj al sia vokiĝo. Ni fikstenu: La orient-katolikaj eklezioj estas eminente grava kaj neforigebla faktoro por la kristana unuiĝo, sed nur sub la kondiĉo ke ili konserviĝas kaj ke oni helpas ilin resti en duobla, egalforta fideleco kaj al katolikismo kaj al ortodoksimo. Se oni fortiras ilin de ĉi tiu vojo al unu el ambaŭ flankoj, ili nur povas malutili.

La konduto de la okcidentaj al siaj orientaj katolikaj fratoj ĝis antaŭ ne longe karakteriziĝis per preskaŭ ĝenerala malkono, certa senmotiva malfido aŭ skeptiko, “patreca” bedaŭro, kelkfoje neestima pretervidado, praktika indiferenteco aŭ eĉ intenca eluzado; tre malofte, feliĉe, ĝi kulminis en malamikeco. Hodiaŭ pli kaj pli kreskas estimo, respekto, kompreno kaj honesta volo al sincera kunlaborado.

Miskomprenoj

Sed kutime la katolika okcidento ignoris ilin, dum ankoraŭ hodiaŭ la oriento pli bone konas la okcidenton ol inverse. Escepte de orient-fakuloj, kiuj ĉefe kun scienca intereso okupiĝas pri la oriento, la ĝenerala kredantaro - inkluzive pastroj, prelatoj kaj episkopoj - okcidenta scias nenion aŭ malmulte pri ekzistado de orienta kristanaro, pri ĝiaj historio, propra eklezi-juro, hierarkia strukturo, ritoj kaj spirita heredaĵo. Por la ordinaraj okcidentanoj ortodoksulo ankoraŭ hodiaŭ estas “kristano, kiu faras la kruco-signon malĝuste”. Orientaj ritoj estas objekto de scivolemo, beletra aŭ scienca intereso - apenaŭ pli multe.

Eĉ la kleraj orient-fakuloj kutime konas nur la pasintecon de la oriento, kiu estas por ili kvazaŭ muzeaĵoj. Se tia spirito gajnas influon en superaj rondoj, ĝi jen kaj jen efikas konservativajn rimedojn. Malmultaj homoj en la okcidento konas la nuntempan vivon de la orientanoj, konscias pri iliaj konkretaj malfacilaĵoj, scias pri ilia devo konservi la malnovan kaj samptempe juniĝi. El tia nescio rezultas okaze ankaŭ nefido, egale senmotiva kiel nebula, frukto el nekontrolita timo kontraŭ nekonata sekreto kaj el reciproka izoliĝo.

Ĉi tiu stranga fenomeno efikas, ke la okcidentaj respondecaj instancoj pliintensigas ia kontroladon, plialtigas la nombron de observantoj, kies atesto eĉ en unuopaj kazoj trovas pli da atento, ol povus permesi ilia persona reputacio.

Ĉe multaj naivaj homoj oni trovas preskaŭ veran bedaŭron, ke la kompatindaj unianoj ankoraŭ ne estas centprocente katolikaj, t. e. latin-katolikaj. En la okuloj de multaj pastroj ili estas nur “konceditaj” pro privilegio, escepto, toleremo, rezultantaj el malnovega tradicio; se oni jam ne povas “tute katolikigi” (legu “latinigi”) la orientanojn, oni ruzelerte toleras, ke ili restas orientaj, koncize do: ili estas duarangaj katolikoj.

Latinaj katolikoj, kiuj ekloĝis en diversaj partoj de la oriento, organizis sin, kvazaŭ la uni-eklezioj ne ekzistus. Ĉar ili ne povas forigi tiujn, ili agas kvazaŭ ne koni la orient-katolikojn, asertante ke la animsavado nur suferus pro orientaj sentemo aŭ obstino. Ili pensas, ke la orienta katolikismo rajtas esti nur escepto tolerata, sed ne disfaldiĝi. Sekve oni malpermesas al ili ĉian apostoladon ĉe nekredantoj, kiujn oni rajtas konverti nur al la roma, latina eklezio; ja eĉ - spite al la plurfojaj oficialaj ordonoj kaj direktivoj de papoj - oni faciligas membriĝon por orientaj nekatolikoj en la latina eklezio. Multaj okcidentaj kristanoj vidas ekzistorajton de uni-ortodoksaj eklezioj nur en la ebleco, ke ili servos kiel logilo por la nekatolikaj orientanoj, ĉe kio oni povas lerte eluzi la similecon de rito kaj organizo; krome la dissolvo de tiuj unioj nur damaĝas la prestiĝon de Romo... do oni toleras vole-nevole tiujn ĝenajn “ekscesojn”.

Malofte oni intence kaj konscie volas rekte malutili al la uniaj eklezioj, kaj tiukaze pro politikaj aŭ rasaj motivoj aŭ simple pro konkurenco. Nu, oni devas koncedi, ke la uni-eklezioj nelatinaj (nur) povas ĝeni katolikismon limigitan tute al latineco.

Unueco-unuformismo

Sed: unueco ne povos esti miskomprenata kiel unuformismo: kio ne estas absorbita, ne estas perfekte unuigita.

El ĉi tio venas la duflanka premado al la orienta katolikismo, premado kiu minacas dispremi kaj detrui ĝin jen senlima asimiliĝo al latineco, jen - pli konscie, sed ankaŭ pli malrapide - perfektiĝo en fideleco al la oriento, en la spirita intereso de la tuta eklezio.

Ĉar latinigita oriento apenaŭ konsiderinde forligus la katolikismon, kaj por la ortodoksismo ĝi prezentiĝas absolute ne kiel valida atesto. La nekompreniĝado per la okcidentaj fratoj estas la plej alta tributo, kiun ĝis nun pagis la uniaj eklezioj por sia ekumena tasko.

La ortodoksa oriento, ankaŭ se ĝi nature pli bone ol la okcidento konas la uniajn ekleziojn, tamen ankoraŭ pli akre kaj malmilde traktas ilin. En landoj, kie la unianoj estas malplimulto, la ortodoksoj ignoras ilin.

Por la plimulto el la ortodoksaj fratoj oriento kaj roma katolikismo estas perceptoj kontraŭdiraj en si mem, rekte antinomio.

Oni ne povas esti samtempe orientano kaj romkatoliko. La unianoj en ortodoksaj okuloj tre ofte estas spionoj, kiuj vendis sin al la politika aŭ religia imperialismo de la Vatikano. Ortodoksaj instancoj traktas ilin lupoj en ŝafa felo kaj sekve kontraŭbatalas ilin kiel ĉefagentojn de la roma proselitismo. Tiuj el la ortodoksaj kristanoj, kiuj pli bone konas, ne povas ilin kredi kapablaj al tia agentado, sed bedaŭras ilin, ĉar ili helpas nekonscie fortigi la ĝeneralan hegemonion kaj potenc-pretendon, kiu laŭ ortodoksa opinio regas kaj trapenetras la roman eklezion. Ĉiukaze oni ne povas dubi, ke la ortodoksaj fratoj sentas sin profunde vunditaj per la - kiel ili diras - tro frua, senrezerva unio, kiuj en iliaj okuloj tro similas al aparta packontrakto, kian politikistoj faras sen scio kaj kontraŭ volo de siaj aliancanoj. 

Resumo

Resume oni povas diri pri la rolo de la uniaj eklezioj: Ili cede povas servi al totala reunuiĝo, sed nur sub jenaj kondiĉoj: Eviti ĉiel la fiaskan absorbiĝon de ortodoksismo en katolikismo okcident-latina. Ne perdiĝu la kontakto inter uniaj kaj aliaj ortodoksuloj, sed male ĝi profundiĝu kaj sinceriĝu. Eviti ĉian proselitismon. Konservi ambaŭ aspektojn, do resti kaj ortodoksa kaj katolika. Nur tiel integriĝo en unu tutaĵo estos ebla.

(El “Kristana Ekumeno”, 2-a vol. kajero 1, Redaktoro: Stefan Maul)

al la indekso


KREDO-MESAĜO 

La kredo-mesaĝon, kiun ili ricevas, konservas la Eklezio, kvankam ĝi vivas dise tra la tuta tero, tiel pure kaj singarde, kvazaŭ ĝi vivus en unu domo. Kaj same unuanirne ĝi kredas ĝin, kvazaŭ ĝi havus unu koron kaj unu animon. Kaj unuvoĉe ĝi anoncas kaj instruas, kvazaŭ ĝi havus unu buŝon. Ĉar kvankam la lingvoj en la mondo estas diversaj, la enhavo de la tradicio estas tamen la sama. Kai nek la eklezioj fonditaj en Ĝermanio kredas alie aŭ tradicias alie, nek tiuj fonditaj en Hispanio aŭ Galio, nek tiuj en la oriento aŭ en Egipto kaj Libio, nek tiuj en la mezo de la mondo, sed kiel la suno, kreaĵo de Dio, estas en la tuta mondo la sama, tiel ankaŭ la mesaĝo de l’ vero brilas ĉie kaj iluminas ĉiujn homojn, kiuj strebas al la ekkono de la vero. Kaj ĉar la kredo estas la sama, nek plimultigas ĝin tiu, kiu scias multon, nek malplimultigas ĝin tiu, kiu malmulte scias diri pri ĝi per propraj vortoj.

Ireneo (130-200) - Esp. K. P.

al la indekso


KREITO DE DIO

 

Se ni, ho plej amataj, en kredema kaj prudenta maniero komprenas la fundamenton de nia kreiteco, ni trovos, ke la homo tial estas kreita laŭ la modelo de Dio, por ke li estu imitanto de sia Kreinto, kaj en tio konsistas la digno de nia naturo, de nia homeco, ke lumas en ni kiel en spegulo la bildo de la boneco de Dio. Por tio laboras en ni ĉiutage la graco de la Savanto, ĉar tio, kio estis faligita per la unua Adamo, estas restarigita per la dua.

Sed la kaŭzo por nia resanigo estas nur la kompato de Dio, kai ni tute ne povus ami lin, se li ne estus antaŭe aminta nin kaj fortimiginta la mallumon de nia nescio per la lumo de sia vero. Tion anoncis la Sinjoro per sia servanto Isajo per la vortoj: “Mi kondukos la blindulojn sur vojon, kiun ili ne konas, kaj mi irigos ilin sur vojetoj, pri kiuj ili scias nenion. Kio estas malluma, tion mi volas heligi al ili, kaj kio estas inversa, tion mi rektigos. Tion mi faros al ili kaj mi ne forlasas ilin”. Kaj plue: “Mi lasas min trovi de tiuj, kiuj ne serĉas min, kaj mi rivelos min al tiuj, kiuj ne serĉas min”.

Leono la Granda (440-461) - Esp. K. P.

al la indekso


SINJORO, ĈIOPOVA HELPANTO DE VIA POPOLO

 

Sinjoro ĉiopova, plej Alta, kiu loĝas en la alto, kiu ŝvebas super la sanktuloj, Senkomenca, sola Reganto, vi donis al ni per Kristo la predikon de la ekkono por la agnosko de via majesteco kaj via nomo, kiun vi rivelis al nia ekkono.

Rigardu per li al ĉi tiu via grego, liberigu ĝin de ĉiu nescio kaj malbonfaro, donu ke ili timu vin en timo kaj amu vin en amo kaj tremu antaŭ la vizaĝo de via majesteco. Estu bonvola kaj favora al ili, plenumu iliajn petojn kaj konservu ilin neŝanĝiĝemaj, neriproĉeblaj kaj laŭdindaj, por ke ili estu sanktaj je korpo kaj animo, sen makulo kaj sulko aŭ io simila, sed ke ili estu nevunditaj kaj ke inter ili neniu estu kripla aŭ neperfekta.

Ŝirmanto, Potenculo, Nepartiulo, estu la helpanto de via popolo, kiun vi elektis el dekmiloj kaj elaĉetis per la valora sango de via Kristo.

Patrono, helpanto, gvidanto, gardanto, plej sekura muro, remparo de la sekureco, ĉar el via mano neniu povas elŝiri, ĉar ne estas alia Dio ol vi, ĉar en vi estas nia espero.

Sanktigu ilin en via vero, ĉar via Vorto estas vero, vi kiu ne atendas dankon kaj ne povas esti trompata. Liberigu ilin de ĉiu malsano kaj de ĉiu malforto, de ĉiu delikto, de ĉiu ĉagreno kaj trompiĝo, de malamika timo, de la sago dumtage fluganta, kaj de la agado marŝanta en la mallumo.

Indigu ilin por la eterna vivo en Kristo, via Filo, nia Dio kaj Mesio, per kiu estu al vi gloro kaj adoro en la Sankta Spirito, nun kaj dum la tuta eterneco de la eternoj.

El la Greka Liturgio esp. K.P

al la indekso


 

al la indekso