Enhavo de Espero Katolika numero 1/1965

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

La titolpaĝo montras la Admon-monumenton en Stockum/ Sauerlando (Okcidenta Germanujo) honore de militmortintoj.

 


ETERNAJ SPUROJ

La nuna numero aperas kiel la unua en la nova jaro 1965. En la pasinta jaro - sen kulpo de la Redakcio - diversaj, plej ofte teknikaj aŭ personaj cirkonstancoj, malebligis vere regulan eldonon.

En la nova jaro ĉio ebla estos farata, por realigi pli regulan kaj fruan eldonon de “Espero Katolika”.

Unu el la celoj de la Redakcio estos, se eble ankoraŭ pli internaciigi la karakteron de nia revuo. Precipe ankaŭ rilate artikolojn pri aŭ el la landoj de post la tielnomata “fera kurteno” kaj aliaj mondpartoj.

Ni urĝe petas al niaj samideanoj el tiuj landoj, ensendi informojn kaj artikolojn, kies karaktero kompreneble devos esti ĝenerale kaj laŭprincipe akceptebla por publikigo en E.K.

Jenmaniere “Espero Katolika” povos - ni esperu - forte favori pli larĝskalan kaj intiman kontakton inter ĉiuj katolikaj esperantistoj en oriento, okcidento kaj ĉiuj mondpartoj. Ĝi povos plireliefigi kaj pliakcenti sian universalan karakteron kristanecan, tute laŭsence de la internacia, pli bone do: universala karaktero de la asocio, kies spegulo ĝi estu; nome tiu de la “Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista”.

Tiusence ni petas la daŭran helpon de ĉiuj kompetentaj IKUE-membroj, respektive legantoj de nia revuo. Kaj ni plene fidas, ke ankaŭ la ĝisnunaj regulaj kunlaborantoj daŭrigos sian multŝatatan kaj multvaloran kunlaboron.

Ankaŭ per sia nura membreco ĉiu IKUE-ano grave povas kontribui al fruktodona kaj organize-sukcesplena jaro 1965, almenaŭ kondiĉe... ke li ne estu nur “papera” membro, sed vere aktiva kaj… paganta membro!

Estas honora devo - ni jam plurfoje, same kiel nia Ĝenerala Sekretario, ripetis  enfakte pagi por la membreco de IKUE, senprokraste sendante (eventuale ankoraŭ por 1964!) la kotizon por 1965!

Oni plenumu tiun “primitivan” devon tuj, pagante en unu fojo por la tuta nova jaro. Ĉiu sciu, ke la Statuto de IKUE ankoraŭ ne konas kategorion de ordinaraj membroj... nepagantaj...!   

Ni finu niajn enkondukajn vortojn por 1965, citante trafan esprimon, kiun ni aŭdis de advokato d-ro Rene Escaick el Parizo en prelego pri Jules Verne (kies 63 fantaziriĉaj verkoj ŝajne speciale en Ruslando estas multe legataj de l’ junularo), kiu esprimo estas jena:

“Kvankam ni estas preterflugaj preterpasantoj, ni tamen postlasas sur nia vojo eternajn spurojn. Nenio okazas, sen ke niaj antaŭuloj jam difinis tion. Kaj la estonteco estas kreata el la plilongigo de la pasinteco”.

N. Hoen, Redaktoro de “Espero Katolika”

al la indekso


PRI LA NOVA IKUE-BROŜURO

 

Skribis al ni redaktoro de Esperanto-revuo jene :

“Koran dankon pro la ĵus-ricevita broŝuro La Turo inter Nuboj! Fariĝis vere bona kaj bela eldonajo, valorplena gajno por la IKUE-serio.

Mi tuj legis la unuan akton, kaj trafis min la bona gramatika lingvo, la flua stilo kaj la glata legado. Estas vera dramo, kiun oni volus finlegi sen respiro, seninterrompe, pro la temo mem kaj pro la majstre ellaboritaj stilaj bildoj, kiuj ĉarmos ĉiun leganton.

Korajn gratulojn al la verkisto kaj eldonanto!”

al la indekso


GRAVA INFORMO PRI LA IKUE-ELDONOJ 

Ĉar certaj personoj disvastigas malĝustajn asertojn, kiuj ŝajnigas, kvazaŭ mi havus personan profiton el la eldono de la IKUE-broŝurserio, la cirkonstancoj devigas min doni jenan deklaron:

La mono de la Jubilea Fonduso estis destinita por la IKUE-eldonoj kaj ebligis la aperon de jenaj broŝuroj: “Emile Peltier”, “Sintrompoj” kaj “Katolika Terminaro Germana-Esperanto”. Poste la Fonduso ne plu ricevis donacojn kaj la venditaj broŝuroj (bedaŭrinde tro malmultaj) ne havigis al IKUE sufiĉe da mono, por pagi pluajn eldonojn.

Tial mi decidiĝis persone daŭrigi la eldonon de broŝuroj je miaj propraj kostoj kaj pagi la fakturojn de la presisto el la propra monujo. Ekde n-ro 3 (Papa Encikliko) la IKUE-eldonoj estas mia persona entrepreno, ne profitodona, sed deficita.

Por 2.000 ekz. de la Papa Encikliko mi pagis al la presisto sv. fr. 1372. Al ĉiu abonanto de EK mi donacis po unu ekzempleron (do pli ol mil). La restantan stokon disvendas la IKUE-libroservo. Ĝis hodiaŭ mi ricevis por 100 venditaj ekzempleroj sv. fr. 190.60 kaj IKUE ricevis kiel vendorabaton sv.fr. 109.40!

La eldono de la Encikliko do signifas por mi financan deficiton.

Por n-ro 4 de la IKUE-serio, “La turo inter nuboj”, mi pagis al la presisto sv.fr. 1436.- De tiu broŝuro IKUE ricevos vendorabaton de 20%. Ĝis hodiaŭ la IKUE-libroservo vendis nur kelkajn ekzemplerojn, kaj verŝajne ankaŭ de tiu broŝuro restos granda stoko nevendebla, kaj mi havos novan deficiton.

Eble tiu klarigo komprenigas la leganton, ke mi daŭrigas la IKUE-eldonojn ne pro persona profitemo, sed por servi al IKUE kaj al ĝiaj membroj.

Urnäsch, 2.1.1965

W. Flammer, ĝen. Sekretario

al la indekso


LA NACIA POETO DE MALTO

SCIIS ESPERANTON 

En la mezo de la Mezmaro estas Malto, la insulo kiu sendependiĝis antaŭ nelonge.

“Espero Katolika” salutas la popolon de tiu katolika lando kun artikolo informanta nin ke la nacia poeto de Malto sciis esperanton.

La unua malta nacia poeto estis Monsinjoro Karmelo Psaila, konata inter siaj samlandanoj kiel Dun Karm (Patro Karmĉjo). Li naskiĝis en Zebbuĝ, malta vilaĝo enlanda, la 18-an de oktobro 1871. Dun Karm studis unue en la elementa lernejo de sia vilaĝo, kaj 13-jara eniris le Episkopan Seminarian, por prepari sin por la pastreco. Sian unuan Sanktan Meson li celebris en 1894. Unu jaron poste li fariĝis instruisto en la Seminario, kie li restis dum 26 jaroj; tie, interalie, li instruis la latinan, anglan kaj italan lingvojn.

En 1921 oni nomis lin vicdirektoro de la Malta Nacia Biblioteko. En 1923, la Reg. Malta Universitato akceptis lin kiel ekzamenanton de la itala kaj poste ankaŭ de la malta lingvo. Post la Dua Mondmilito, tiu sama Universitato donis al Dun Karm la doktorecon pri literaturo (Honoris causa).

La poeta genio de tiu viro evidentiĝis, kiam li estis ankoraŭ 17-jara. Unue li skribis nur itale; efektive la unua aro de siaj poemoj, eldonita en 1896 sub la nomo de “Foglie d’Alloro” (Folioj de Laŭro), estis tute en tiu lingvo. Sed Dun Karm sentis ke li ne pravis, skribante en lingvo, kiun multaj samlandanoj ne komprenis; kaj en la jaro 1912 aperis lia unua maltlingva paemo.

Dun Karm helpis la maltan lingvon finfine fariĝi la oficiala nacia lingvo de Malto.

Oni ne jam scias precize kiom da poemoj Dun Karm skribis. Multaj aperis en diversaj maltaj gazetoj kaj ĵurnaloj.

Antologioj de la poemaro de Dun Karm estis kompilitaj, kaj la 3-libra kolektado de la malta D-ro Bonnici estas unu el la plej bonaj. Kelkaj italaj poemoj troviĝas en la “Antologio de Italaj Poemoj en Malto” de la italo Tencajoli. Tradukon anglalingvan de liaj plej bonaj poemoj publikigis Prof. Arberry de la Universitato de Oksfordo, en kunlaborado kun la malta monaĥo P. Grech, O.S.A.

En sia poezio Dun Karm multfoje uzas kune patriotecon kaj religion, sed neniam fanatike.

Lia plej kara verko estas poemeto seslinia: la Oficiala Nacia Himno de Malto, kies traduko aperas kun ĉi tiu artikolo. 

En Esperanto

Pri la intereso de Dun Karm por Esperanto oni ne scias multe. Tuj kiam li lernis la lingvon, li uzis ĝin poete. La Poemon “Penso Printempa” Dun Karm donis al unu el miaj amikol kelkajn jarojn antaŭ sia morto.

La malta nacia poeto mortis en oktobro 1961, kelkajn tagojn antaŭ sia 90-naskiĝtago. Sed neniam mortos la memoro pri la poeto Dun Karm.

Reno M. Caruana

 

al la indekso


PENSO PRINTEMPA

 

Kantas la birdoj,

la suno hela

brilas de l’ alto

bluege bela.

Kaj per flugiloj

de l’ aer’ klara

venas la bruo

de l’ ondo mara.

Odoriĝante,

ruĝiĝe gaja,

jam malfermiĝas

la rozo maja.

Estas printempe;

kia plezuro!

June ridetas

tuta naturo

renaskiĝinta;

ĉu vi komprenas

Flo...? En la mondon

l’ amo revenas!

 

Dun Karm

1.4.1901

al la indekso


NI GRATULAS... 

* al Radio Wien je ĝia 40-a jubileo, la 1-an de oktobro 1964.

Ni esperantistoj havas specialan kaŭzon gratuli kaj samtempe danki al Radio Wien, kiu jam antaŭ 1938 sendis ankaŭ en Esperanto, kaj post 1945 rekomencis disaŭdigi regule “Esperanto-informojn” el Aŭstrujo: ĉiumarde 17.50-18.00 h MET, meza ondo 513 m, mallonga ondo 25m

* nian samideanon kaj kunlaboranton, s-ron Klaus Perko (Graz, Aŭstrujo), pro lia doktoriĝo jura. “LAF”, nia junulara sekcio, nun posedas do “doktoran” prezidanton! Elkorajn gratulojn.

al la indekso


EL SAĜECO DE TEMPOJ KAJ NACIOJ

* Amiko estas tiu, kiu unua venas, kiam ĉiuj foriris (Angla proverbo).

* Vi plejbone servos al ŝtato kaj nacio, se vi levos ne tegmentojn de domoj, sed animojn de civitanoj, ĉar estas plibone, ke grandaj animoj loĝu en loĝejoj malaltaj, ol se malaltaj animoj kaŝatendus en domoj altaj (Epiktetos).

* Lupo: “Paco estas, se neniu persekutas nin lupojn”.

Urtiko: “La ĝardeno ne ŝajnas al mi malzorgita” (K. Ĉapek).

* Ĝentlemano estas tiu, kiu neniam volas al iu malbonfari (Kardinalo Newman).

* Libero profundigas abismon inter ni kaj naturo.

Evoluo de naturo estas necesa, nia evoluo estas libera (E. Hello).

* Homan vivon plejmulte feliĉigas esperoj.

Ĉar juneco estas pli esperplena ol maljuneco, ĝi estas plifeliĉa. Tial (junuloj kaj maljunuloj) en vivopinioj malfacile konsentas.

Estas malfacile diri kiom da ĝojo kaj malĝojo en la vivo estas, sed certe estas, ke esperoj dolĉigas eĉ suferojn. Tion bontrafe esprimis en sia kanto pri kristana espero sankta Francisko Sales: “Al mi promesita feliĉego eterna amuzon faros el sufero dorna” (G. Sklaw).

al la indekso


EMINENTA JUDO ANTAŬ VIENAJ MONAĤINOJ

 

Antaŭ 38 ordenaj fratinoj de la monaĥinejo “Notre Dame de Sion” en Wien VII parolis dipl. komercisto Otto Herz, konata kiel pioniro de la “kristana-juda interparolado”, pri la nuntempa kristanismo kaj la judaro, same pri la ebloj kaj limoj de renkontiĝo inter ambaŭ religiaj komunumoj.

Estas tio tute nekutima, verŝajne eĉ unuafoja evento, ke eminenta judo referis antaŭ katolikaj ordenaninoj pri kristanaj-judaj problemoj. Li estis invitita de la superulino de la monaĥinoj fari tiun paroladon, kaj komencis per juda ben-diro. Li antaŭ ĉio donis informon pri la sinteno de la moderna judaro rilate la personon de Jesuo Kristo, prezentis bildon de la spiritaj tendencoj en la nuntempa ŝtato Izraelo, klarigis la esencon de la Ligo kontraŭ malbonfamigo (kontraŭkalumnia ligo) de B’nai Birith, kaj parolis pri la klopodoj kontraŭ la kontraŭjudaj antaŭjuĝoj kaj kontraŭ la antisemitismo.

El “Wiener Kirchenzeitung” (21/1964) trad. W. Mudrak, Vieno

al la indekso


HELPU I.K.U.E. PER “HELPAJ MEMBROJ”

 

Multfoje okazas, ke membroj de IKUE plendas pri la laboro de la estraro. Sed ĉu ili jam pripensis, ke ĉiu estrarano devas plenumi sian taskon en sia libera tempo? Por la bona funkciado de ĉio en nia organizo ni urĝe bezonas salajritan oficiston. Tial ni rekomendas al vi la kategorion de helpaj membroj.

Dum la estrarkunveno de IKUE en Valencio (julio 1964) evidentiĝis, ke la kategorio Membro kun jarlibro ne estas kontentiga, ĉar IKUE perdis tro multe pro la altaj kostoj de la jarlibro. Tial la estraro decidis ne plu daŭrigi la MJ-kategorion, sed anstataŭigi ĝin ekde 1965 per nova kategorio helpaj membroj, kiuj ricevos post pago de almenaŭ unu dolaro aŭ egalvalora mono en alia valuto membrokarton kaj unu numeron de “Espero Katolika”.

Bonvolu helpi nin varbi helpajn membrojn ekz. inter la neesperantistaj katolikoj, kiuj havas intereson por nia movado. La mono de la helpaj membroj estos destinita por salajrita oficisto de IKUE. Ni urĝe bezonas tian funkciulon, por ke IKUE povu kreski pli multe kaj pli harmonie.

Tiuj, kiuj deziras ricevi jarlibron, povas mendi ĝin ĉe la Centra Oficejo por 15 belgaj frankoj.           Co.

 al la indekso


KIE VORTOJ ESTIS SUPERFLUAJ... 

 

Kristnasko en Šestine 1952

Malafablis la mateno je ekiro. En Zagreb mem la nebulo densis tiel, ke mi min demandis ĉu valoras la ekskurso. Amiko... asertis, ke en vilaĝa preĝejo de Ŝestine aŭdeblas en mateno kristnaska la malnovaj popolaj kantoj en sia virga belo.

Irante laŭ la vojo neabrupte deklivanta supren de la urbo, ni estis pli optimistaj pri la tago, konstatante ke la vojo nin kondukas super la nebulon. Tamen en la vasteca blanko objektoj kun timiga subito jen grandegis al ni. Intermita sunobrilo ekorumis la pejzaĝon, rivelante ravajn kameojn, efemerajn scenojn, kiujn apenaŭ trafis la okulo, kiam li estis for. En tiu mistera hela lumo la plej ordinaraj objektoj alprenis aspekton antaŭe ne rimarkitan kaj iamaniere signifon novan, freŝan, inspiran. La kruda kamparana domo sub magia tuŝo de mateno iĝis fea konstruaĵo el la infanjara fantazio. La muelilo el ligno, sur kies ŝindoj prujno diamantis, saltis rekte el rakontoj de Grimm aŭ Andersen kaj igis la rigardon serĉi la gnomojn kaj koboldojn konvenajn por tia medio. Abrupte antaŭ ni subite krutis Sljeme, la zagreba monto, kies aro da malpli grandaj altaĵoj satelite ĉirkaŭkaŭris kiel korteganoj antaŭ reĝo. Blanko kronis la suprojn kaj la arboj vintronudaj reliefis kontraŭ la neĝo tapiŝanta la deklivojn. Jam sunis kaj la nebulo fuĝis kun malvarmaj fingroj tra la arboj. Malsupre ĝi ankoraŭ vualis la valon kaj el la blanko pintis la ĝemelaj turoj de la Katedralo kvazaŭ mastoj de merginta ŝipo dum malalta tajdo. Malgraŭ vintro la pejzaĝo plaĉis. La kalke blankaj muroj de farmaj kaj kamparanaj domoj konvene harmoniis kun la ruĝo de tegmentaj tegoloj kaj ŝindoj ŝimoverdaj. De la kamentuboj spiralis hele blua fumo de fagoligno sendube brulanta en antikvastilaj kahelitaj fornoj, jam ardantaj prepare al la festomanĝo de Kristnasko. 

Nia celo

Strange tamen, ke la vojoj malplenis. Ni jam proksimis al la vilaĝo kaj antaŭ ni la dometoj aris. El ilia mezo altiĝis la preĝeja turo, nia celo.

La sonorilo tamen mutis. Nenia voko langis tra la valo. Simila silento regis sur la stratoj, kvankam fumo ĉe la kamentuboj perfidis la vivon pulsantan malantaŭ la dikaj muroj. Nenia vivo ĉe la preĝejo...

Ni restis kelkan tempon esplorante la tomboŝtonojn. Amiko... afable kaj kun klera kono rastis en la historio de la regiono, stimulite de la nomoj troviĝantaj sur la memorŝtonoj. Ne malproksime sur altaĵo blankis la muroj de kastelo Medvjedgrad ankoraŭ pompanta malgraŭ ruinoj. La partizanoj ĝin bruligis dum la dua mondmilito; ligilo kun la malproksima pasinteco kiam ĝi ludis gravan rolon en feŭdo inter nobelaro kaj eklezio en la antikva Zagreb.

Subite la silenton de la mateno rompis la bronza voĉo de la sonorilo superkape. Voke, insiste, ĝia metala voĉo loge alarmis la enloĝantojn. Ni nin direktis al la antaŭo kaj atende staris ekster la portalo. El la domoj venis vilaĝanoj. La stratoj plenis kaj viglis je moviĝo. Vivanta tapiŝo de koloro ondis al la placo, kiu baldaŭ estis plena. Kia bildo por artisto! Virinoj en tradiciaj vestoj alvenis malrapide, promenante kun tiu karakteriza svingopaŝo de kamparaj kroatinoj kutimintaj porti pezajn ŝarĝojn sur la kapo. Junulinoj pasis man-en-mane. Blanko kaj ruĝo interimplikiĝis sur la vestoj. Jupoj pendis pezaj je brodaĵoj. Bluzoj pufis ĉe la manikoj. Eĉ la viroj donis sian parton al la sceno. En striktaj blankaj pantalonoj kaj broditaj ledaj jakoj venis pezapaŝe, seriozmiene salutante konatojn sur la placo. Kelkaj monaĥinoj en blankonigro alportis funebran nuancon al la bildo, emfazante tamen ke brilo kaj lumo valoras nur en kontrasto kun ombro.

Ni direktis nin internen. La preĝejo plenis ĝis la pordosojlo kaj eĉ ekstere kolektiĝis malfruintoj.

Surkape la tegmento volbiĝis je arkaĵoj fremdaj, sugestiaj pri la oriento, kaj rimarkeblis, ke la ruĝaj desegnoj sur la muroj parencis kun tiuj sur la vestoj de la kamparanoj... memorigo pri la tempo, kiam tradicio, metio, arto kaj kulturo ŝprucis kaj floris sub mecenado de la kredo kaj identigis sin kun ĝi. 

Universala mesaĝo

Sonis himnoj kaj kantoj en riĉa sinsekvo. Negrave, ke la vortoj restis nekompreneblaj. Por tia muziko vortoj superfluas. Ĝia mesaĝo estas universala malgraŭ tio, ke ĝi estas direktita al malsamaj celoj, kiuj tamen en la lasta analizo samas. La slavoj posedas naturan talenton por harmonio malgraŭ manko de formula eduko pri tio, kaj kontrapunktas vere rave.

Aŭskultante la kantadon - precipe se temas pri malnovaj popolaj melodioj - oni konscias pri iu aparta nuanco en la voĉtonoj. Malfacilas ĝin priskribi. Ĝi estas plie sentebla ol aŭdebla. Tio estas ia voko el la pasinteco, stimulante emociojn en la subkonscio, eĥo de la tempo, kiam la homo junis. Aŭdeblas la lamento de la patrino, kies karan rabis la milito.

Veadas la vidvino funebranta en izolo. Protestas la homo kontraŭ sia sorto, kontraŭ subpremo de tirano, kontraŭ trudo de jugo fremda.

Eĉ tra la jubilo fadenas melankolio kaj stranga nostalgio perturbas la animon. Ĝi estas la ploro de la jarcentoj, eterna, universala, sentempa kaj senlima. Finiĝis la Diservo. Multis la voĉoj de la knabinoj. La obsedaj melodioj restis kiel nura eĥo; kaj stranga paco nestis en la koro.

Mason Stuttard

al la indekso


LA FORDONACITA DIMANĈO

 

La entrepreno “Dimanĉa servo en malsanulejoj” de la Viena Katolika Junularo povis dum majo 1964 registri specialan jubileon: ekde la komenco de tiu agado antaŭ du jaroj, junaj knabinoj dediĉis de sia libera tempo entute 10.000 laborhorojn en hospitaloj de Vieno, kie ili plenumis helpservojn, tiamaniere ne nur plifaciligante la sorton de la malsanuloj, sed ankaŭ subtenante la troŝarĝitajn flegistinojn.

Tiu dimanĉa servo en hospitaloj estas libervola kaj senpaga kaj estis organizita en kunlaboro inter “Caritas” kaj Katolika Junularo; ĝi ne nur estu kontribuo por vekado de la sociala komprenemo de niaj knabinoj, sed ankaŭ servu al praktika edukado de la junulinoj por iliaj postaj taskoj.

Sed ne nur en Vieno, sed ankaŭ en aliaj urboj aŭstriaj okazas tiu vere modela karita servado.

W. Mudrak, Wien, Aŭstrujo

al la indekso


LA MALTA NACIA HIMNO 

 

 

Ĉi tiun landon dolĉan, la patrinon, kiu donis al ni sian nomon,

gardu, Sinjoro, kiel ĉiam vi gardis;

memoru ke ĝin per la plej dolĉa lumo vi vestis.

Donu, Granda Dio, al gvidantoj saĝecon;

transdonu bonkorecon al la dungantoj, forton al la laboristoj;

konfirmu la unuecon kaj la pacon, inter la maltanoj.

 

Dun Karm, 1923

al la indekso


LA LUMO LUMAS EN LA MALHELO

Laŭ parolado germanlingva de Monsinjoro Prof. Otto Mauer en Graz/ Aŭstrio. 

“La lumo lumas en la malhelo” estas vortoj el la Evangelio de Johano. Ĉi tiu parolmaniero unue ŝokas nin, ĉar ĝi konvenas al la gnostikismo (kaj same al la maniĥeismo), tiu dialektiko inter du principoj, inter lumo kaj malhelo. Dum la tuta historio efikadis gnostikaj ideoj, kaŭzante kasto-dualismon, ekz. inter komunistoj kaj kapitalistoj; inter arjoj (aŭ eĉ ĝermanoj!) kaj judoj (“juda raso” tiam estis konstruata, kaj eĉ interligata kun la etruskoj); nun ankoraŭ en Ameriko inter blankuloj kaj nigruloj; iam ĉe la maniĥeoj inter viro (la bona kaj luma principo) kaj virino (la peka kaj laŭkarna principo); inter helenoj kaj barbaroj (al kiuj lastaj apartenis ĉiuj aliaj popoloj, ankaŭ la persoj, kies kulturo estas por ni nuntempe same interesa); inter judoj kaj paganoj.

La sekvo estas kastismo kun jenaj kriterioj:

1. La kasto, al kiu oni mem apartertas, ĉiam estas la bona.

2. La alia kasto, la subkasto, estas jam dekomence malbona kaj perdita. Ne ekzistas savo por ĝi.

3. Tial ne ekzistas evolucio, sed nur radikala rompo. Ne estas eble konverti la alian kaston, sed oni nur povas ĝin ekstermi.

Tian dialektikon la Johana Evangelio aplikas al la mondo, kiu estas la malbonaĵo mem, kaj al la fariseoj, kiuj estas montrataj kvazaŭ demonoj (kvankam ili estis en sia teologio eĉ liberalaj sed politike nacianaj. Inverse la sadukeoj - la pastraro - estis politike liberalaj-romamikaj, sed konservativaj en teologia rilato. Laŭ la fariseoj la leĝo, la Torao, estas neŝanĝebla kaj eterna; pro tio laŭ ilia opinio Jesuo ne povis esti la Mesio, ĉar li ja ne plenumis la leĝon, ekz. kuracante dam sabato).

La Johana Evangelio tial kondamnas la fariseojn; la pekoj kontraŭ la Spirito ne estos pardonataj. Oni ne povas ami la mondon, ĉar ĝi estas el la peko. La maniĥeoj eĉ diris, ke Jesuo ricevis la dian fajreron nur ĉe sia bapto, kaj antaŭ la pasiono denove li estis forlasita de la lumero, tiel ke fine li kriis: “Eli, Eli lamma sabacthani?” t. e. “Dio, kial vi forlasis min?”.

Ankoraŭ en la nuna tempo ni ĉiam denove devas kontraŭbatali tiujn ideojn kaj defendi la teknikon, medicinon, astronaŭtikon, arton ktp- kontraŭ la maniĥeismo gnostika, kiu ne permesas la ĝojon kaj optimismon pri tiuj “pekaj, terecaj” aferoj.

Ĉu la Evangelio kaj Unua letero de Johano (eble ankaŭ la Dua) vere estas gnostikaj? Male, la verkinto volis refuti la gnostikulojn kaj tial li uzas ties terminologion (simile kiel nuntempe modernaj katolikaj sociologoj uzas marksistan terminologion, parolante ekz. pri “kapitalistoj” ktp). La dualista kaj ŝajne gnostika parolmaniero estas klarigebla pro la sperto al la reviviĝinta Kristo (kvankam oni vidis Lin ofte ankaŭ nur neklare, ekzemple en Emmaus): “Kaj ni vidis Lian gloron, plenan de graco kaj vero”. Ĝi ankaŭ estas klarigebla pro la travivaĵo de la kristana komuno kaj ties kontrasto al la peka mondo.

Sed tamen Johano instruas al ni jenajn verojn:

1. La mondo ne estas nur bona; ekzistas aferoj en la mondo, kiuj profunde kontraŭas la planon de Dio.

2. Ne nur la evolucio, de Alpha ĝis Omega, okazas en la mondo kaj historio, sed ankaŭ la dialektiko.

3. La decidiĝo por Kristo, la konvertiĝo, estas necesa. Ni preĝadas: “Liberigu nin de l’ malbono”, por ke ni kapablu venki la pekon per vera konvertiĝo.

En ĉiu dialektiko rezultas post tezo kaj antitezo la sintezo. Ankaŭ ĉi tie. Sed Johano ne estas tragika kiel la gnostikuloj, ĉar laŭ li ekzistas kulpo de la homo: “Li venis en sian propraĵon, sed la liaj ne akceptis Lin”. Sed ekzistas ankaŭ la ebleco, decidiĝi por la lumo: “Sed al tiuj, kiuj Lin akceptis, Li donis la potencon, fariĝi infanoj de Dio”. Johano ne estas fatalisto; kaj kie ekzistas kulpo kaj decid-ebleco, tie ankaŭ ne plu ekzistas tragikeco. En la Spirito (t. e. “elspiraĵo”) Dio, kiu estas la amo, klinas sin al la homo.

KO.

al la indekso


SPIRITA TESTAMENTO

FRAGMENTOJ AVERTAJ

 

VOĈOJ EKSTER LA TEMPO

En 1961 D-ro H. W. Bahr eldonis germanlingvan kolekton de leteroj kaj taglibraj fragmentoj de personoj, kiuj mortis pro la dua mondmilito. Tiu spirita testamento de konataj kaj nekonataj homoj el diversaj nacioj denove montras la absurdan karakteron de milito. Multaj el ili, vivante foje en senhomaj cirkonstancoj, klopodis trovi la sencon de sia ekzistado en tiuj personaj notaĵoj.

Mi elektis kelkajn fragmentojn por kunmeti bukedon de eldiroj, senesperaj kaj saĝaj, dubaj kaj sinceraj, kritikaj kaj profetaj, sed antaŭ ĉio noblaj kaj skribitaj el bona koro. Rimarkinde ankaŭ estas, ke ĉiuj naciaj limoj forfalis. Ĉi tie nur parolas la homo por doni siajn spertoin, revojn, pensojn, kompreneblajn por ĉiu. Iliaj vortoj ankaŭ enhavas gravan averton por nia generacio. Jen la bukedo por honorigi ilin, por ke ni ne forgesu.

Nekonata Finna soldato

Mortinta en 1941

Mi bandaĝis vunditajn membrojn, mia neĝvesto estas parte ruĝa. Tio estas sango, kiu fluis por la libereco. Kiam mi transportis vunditan suboficiron, mi sentis la pulson post malgranda distanco. Ĝi ne plu frapetis. Denove ofero por la libereco. Mi ne povis kontraŭstari, ke mi sidis plorante apud li kaj demandis min, kial mi devas sperti tiajn aferojn en mia vivo. Ĉu oni povas neniam alimaniere ricevi justecon por la vivo, kiun Dio donis al ni? Kial la sango ne povas flui tra vejnoj ardante, vivon kaŭzante, por labori por la bonfarto de la homaro?

John Magee, Usono

libervola aviadisto ĉe kanada grupo, naskiĝis la 9-an de junio 1922

Mortis en Britujo la 11-an de decembro 1941

En Kanado 1939

Mi kredas, ke oni devas resti ĉe sia konvinko en ĉiuj cirkonstancoj, kiel ajn malbona aŭ kontraŭ ilia kurado ili estas. Tial mi iris ĉi tien. Mi opiniis, ke la afero de la demokratio valoras batali por ĝi, kvankam mi ne sentas malamon rilate la Germanojn. Tio estas ĉio.

Uplands, Ottacĵa, aprilo 1941

Mi timas, ke mi revenos el tiu ĉi milito kiel tre ne civilizita homo, sed nuntempe tio ne gravas multe. En tiu ĉi granda milita inkubo, mi preskaŭ perdis la konscion de la signifo kaj la identeco de mia personeco. Komike. Ne estas kiel en Germanujo, kie oni ĉiutage enmartelis la propran negravecon. Ĉi tie oni ĉiam instruas la gravecon de la individuo, ke ĉio dependas de ni kaj tiaj instruoj. Sed en multe pli milda maniero ni ekhavas la komprenon en la propra negraveco - kio estas sendube bona por homoj kiel mi, kiuj antaŭe supertaksis la personan signifon.

Janus Korczak, Polujo

Kuracisto kaj pedagogo, mortigita en la jaro 1942 en Treblinka kiel libervola kondukanto de grupo da infanoj, kiuj estas destinitaj por la gasĉambro.

Se ni ne estus tiel malmulte sentemaj en nia rilato al la infanoj, kiel ofte ni estus devigitaj ruĝiĝi pro honto pri la ŝlimo de la vivo, kiun ili trovis, ĉar ni ne kapablis proteki ilin kontraŭ tio.

Kaspar Zott, Aŭstrio

Monaĥejo Gars am Inn

Mortigita sur la sudrusa fronto la 15-an de aprilo 1942

1940 En Polujo

Mi scias, ke nur eksterordinara optimismo kaj ne malpli forta kredo povos elteni en la venontaj jaroj. Mi spertis nuntempe mondon, kiun mi ne konis antaŭe. Ni sentis nin tiel bone en la estimo kaj respekto, kiun la kredanta popolo dediĉas al la sacerdoto, kaj lasis la incenson, kiu nur servu al Dio, pli aŭ malpli supreniri al nia propra persono. Tiu aroganteco nun saniĝis. Mi kredas, ke ĉiu sacerdoto, kiu travivas nun militon, agnoskos tion. Ni revenos kiel aliaj homoj el tiu milito - kiamaniere alie, tion mi ne scias, sed ĉiukaze alie, pli sobra kaj kun malpli da iluzioj. Multo el tio, kio ne portas la markon de honesteco kaj vereco, disfalis. Ni estas denove luktantoj kaj serĉantoj.

Edith Stein, Germanujo

Fratino Teresia Benedicta a Cruce, filozofo kaj karmelanino, gasmortigita en Auschwitz, aŭgusto 1942.

El la transira koncentrejo Westerbork (Nederlando), komenco de aŭgusto 1942

Mi estas kontenta pri ĉio. Oni nur oni povas akiri “Scientiam Crucis”, se oni eksentas tiun krucon forte. Pri tio mi estis konvinkita ekde la komenco kaj mi diris el la fundo de mia koro: “Ave crux, spes unica” (Saluton, kruco, sola espero).

Wladimir Petrowitsj Stawskij, Sovetunio

Mortis en 1943

la 10-an de februaro 1943

Klara vetero, suno. La nebulo restas malsupre. La printempo de la mondo komenciĝis. Hieraŭ vespere mi estis ekstere. La luno lumis. Klare - klare. En la ĝardeno, sur la neĝo - klare la ombroj de la domoj, arboj. Kaj la steloj brilis. Oni spiris tiel malpeze. Vivi!

Tadeusz Hollender, Polujo

naskiĝis la 30-an de majo 1910, mortis en Varsovio la 31-an de majo 1943

La kvina sezono

En la printempo

- mi ne vivas mem - la floroj kreskas pro mi.

En la somero

- mi spiras peze kaj profunde en la purpuraj floroj.

En la aŭtuno

- mi faras flaviĝantajn foliojn el velkiĝantaj pensoj.

En la vintro

- mi timas la morton en blanka neĝblovo.

Kaj nur en krepusko

- mi ŝvebas per malpezaj flugiloj al la kvina sezono.

Ne pensu

- ke mi scias ion pri ĝi. Ĝi ne estas de tiu ĉi mondo.

Jirokoe Iwagaya, Japanujo

Profesoro, naskiĝis en 1923, pereis en ŝipo survoje al la Filipinoj en 1944

Sjitsoeka, la 13-an de junio 1943

Hodiaŭ la gazeto donas novaĵojn pri la marbatalo ĉe la insulo Bougainville; granda transportŝipo alfundiĝis. Kial tiamaniere homoj devas perei en la oceano? Kial la Japanojn dolorigas nur la morto de Japanoj, la eksterlandanojn nur tiuj el ili? Kial ne estas tiel, ke la homoj kiel homoj komune havas doloron kaj ĝojon? Kiu amas la pacon, estas profunde emociata per tiu ĉi penso. Ĉar ĝi koncernas eksterlandanojn, la Japanoj montras sin kontentaj pri ilia morto. Tio restos por mi ĉiam nekomprenebla. Kiel terura estas la sorto de la homo, kiu dum tri, kvar tagoj naĝas en la maro, ĝis kiam li senfortigita dronas. Ĉu mi, se mi mortus en la maro, konscius ankoraŭ pri mia morto?

marto 1944

Mi iras al la milito sen deziri militon. Tiujn ĉi vortojn eble neniu komprenas. Sed mi ne havas la deziron detrui homajn vivojn. Ŝajnas al mi, ke mi nun estas trenata en ĝi kiel per ventokirlo.

Nekonata Jugoslava soldato

Letero al lia ankoraŭ naskiĝonta infano

(En la milito)

Mia infano, vi dormas ankoraŭ en la malhelo kaj kolektas fortojn por la batalo de la naskiĝo; mi deziras al vi ĉion bonan. Vi nuntempe ne ankoraŭ havas propran, fiksan formon, vi ne spiras kaj vi estas blinda. Sed se via tempo estos veninta, via tempo kaj la tempo de via patrino, kiun mi tie multe amas, tiam vi ankaŭ trovos la forton por lukto al lumo kaj aero. Estas via heredo lukti al la lumo kaj daŭrigi, tio estas, kiel infano naskiĝinta el virino, vian destinon sen ke vi scias la kialon de tio. Ne perdu la amon por la vivo, sed elĵetu la limon de morto el vi. Oni amu la vivon, alie ĝi estas perdita, sed oni ne amu ĝin tro multe.

Konservu en via koro la malsaton al novaj komprenoj, ne perdu la malemon kontraŭ ĉiu mensogo kaj ne perdu la forton por abomeni la malbonon. Mi nun scias, ke mi devas morti, kaj vi devas naskiĝi por stari sur la ruinoj de miaj eraroj. Pardonu min. Mi ĝeniĝas pri tio, ke mi postlasas al vi ĥaosan kaj nefacilan mondon. Sed estu tiel. En pensoj mi kisas vian frunton por beni vin lastfoje. Bonan nokton, mia infano - bonan matenon, kaj vekiĝu en la lumo.

Takasji Nagai, Japanujo

medicina doktoro, profesoro ĉe la medicina altlernejo en Nagasaki,

naskiĝis en 1908, mortis en 1951 pro la sekvoj de la atomeksplodoj.

1948

Kiam la unuaj bomboj en Hiroŝimo kaj Nagasaki eksplodis, la mondo ekskuiĝis. Tiu skuo estis pli forte sentita en la mondo tie kie la homoj konas bombardadojn nur el la sciigoj, ol ĉe ni, kiuj reale venis sub la atomnubo. Oni spertis subite, sen ke tio estis anoncita antaŭe, ke granda urbo povas esti forigita per unu eksplodo en unu momento. Tiu ektimo certe estis granda. Kiam tia armilo eslos uzata en la estonteco, la homa raso kaj kulturo estos damnitaj malaperi - kaj prave.

Ni, kiuj travivis tiun bombardadon, aliflanke ne havis imagon pri tio, kio atombombo estas. Eĉ mi ne ekpensis, ke ĝi povas esti io tiel eksterordinara, kvankam mi staris rekte sub la atomnubo - mi pensis, ke ĝi estas enorma aereksplodo aŭ io tia. Sed kiam la nubo disvastiĝis kaj estiĝis pli maldensa kaj traigis denove la lumon, kiu estis plene kontraŭtenata - kiam estiĝis ankoraŭ sufiĉe luma por ekvidi ion, mi pensis rigardante ĉirkaŭ mi: “La fino de la mondo venis!”. Dum momento mi atendis la ĉielan trumpet-ekpuŝon - tiel konvinkita mi estis pri la detruo.

Kaj la cetera mondo, skuita pro abomeno, kriis: “La atombombo ne pli estu uzata!”.

Vizitantoj, kiuj venis ĉi tien dum la lasta tempo, por pririgardi la atomruinojn, estas inklinaj plimalgrandigi la detruan efikon de la bombo.

“Atombomboj fine ne estas tiel teruraj, ĉu ne?” ili diris. La fakto, ke tiom da homoj mortis, ne ŝajnas multe impresi la eksterlandanojn.

Kiam la enloĝantoj de Hiroŝimo kaj Nagasaki estus detruitaj ĉiuj kiel tiuj de Pompei, kaj neniu estus restinta por rakonti siajn spertojn, tiokaze eĉ la militistoj timus la bombon kaj estus bremsitaj iom en ĝia uzo.

Mi aŭdas, ke ĝi tute ne estas vidata kiel terura kaj neuzinda. “Urbo ne estas forigata centprocente… Ne ĉiuj mortos. La radioaktiveco plimalfortiĝas post kelka tempo. Estas nur nova armilo kun pli granda efiko ol la ĝis nun konataj armiloj”. Pli granda efiko! Kiu scias, ĉu ili esploris kion ili faris en la koroj, la konsciencoj kaj la cerboj?

Ni, kiuj ĉeestis en Nagasaki kaj ankoraŭ vivas, ne povas eskapi el niaj kordeŝiraj, malĝojaj memoroj. Ĉiu el ni portas en la koro obstinajn, neniam saniĝantajn vundojn. Se ni estas solaj, ni cerbumas pri tio, kaj se ni vidas niajn najbarojn, ni estas denove memorigataj al iliaj vundoj kaj al la niaj.

(Esperantigis laŭ la nederlanda traduko Corry van Kleef)

al la indekso


 “HUMMELETOJ” KAJ ILIA KREANTINO

Oberammergau ja estas nun konata pro siaj lignoskulptistoj kaj pasionludo. Kie estas lignoskulptistoj, desegnistoj estas necesaj. Nu, estis desegnistoj en la familio Hummel, kiu loĝis en suba Bavario, en la regiono de Oberammergau. La filino naskiĝis en Maasing, en la apudaĵo de Munkeno, la 21-an je bela majotago de la jaro 1909.

Ŝi nur estis etulino, kiam ŝi jam kolorigis ĉiujn bildojn, kiujn ŝi trovis. Estante ankoraŭ etulino, ŝi komencis desegni siajn instruistinojn kaj kunlernantinojn de la unuagrada lernejo. Kaj ŝi belege tion kapablis! Dum la jaroj ŝiaj desegnoj fariĝis pli signifaj kaj delikataj. En la mezgradaj lernojaroj en Sembach, ĉe Inn-rivero, oni jam konsideris ŝin artistino, sed fakte ŝi tia nur fariĝis post la studoj en la Belarta Akademio de Munkeno.

En la Akademio ŝi akiris arkoraŭ pli ol artokapablon: ŝi lernis tie, kio estas amikeco, intime kontaktante kun du reliĝiulinoj. Por kio akademio ja ankaŭ povas taŭgi! Ĉar en aprilo 1931 Berta Hummel mem iĝis monaĥino en la monaĥinejo de tiuj Franciskaninoj en Siessen, apud Saulgau, kie ŝi en 1934 faris sian voton. Nun ŝi estis Fratino Maria Inocenca; nomo sonanta kiel sonorilo, ĉar ĉiuj figuretoj brilas pro senkulpeco, pro “innocentia”.

Vendo al la eksterlando

“Innocentia” oni nepre ne povas nomi la agadon de la Nazioj en tiu monaĥinejo; ili elpelis la plejmultajn religiulinojn! Berta Hummel reiris al siaj gepatroj, sed ne por longa tempo: ŝi devis esti en la monaĥinejo! Kaj ŝi plupentris kaj desegnis, kvankam la Nazioj malpermesis, ke ŝiaj bildkartoi estu vendataj en Germanujo; ho tiu senkulpeco de la dua mondmilito... Sed ĉiu malbono entenas bonon, kaj pro la malpermeso de la enlanda vendo la poŝtkartoj de Fratino Inocenca iris al Ameriko, sed precipe al Svislando dum la milito. Kaj la “Hummeletoj” iĝis mondfamaj!

Ĉio ĉi estas facile dirita, sed ne tiel facile suferata, ĉar malantaŭ tiaj aferoj plejofte kaŝiĝas nekonata ĉagreno; ĉu estis tiu ĉagreno, kiu Fratinon Inocenca trafis, kiam ŝi malsaniĝis en 1944? Kiu diros? Certe estas, ke pleŭrito atakis ŝin kaj ke, kvankam oni ŝin irigis al diversaj famaj germanaj kuraclokoj, ŝi ne plu resaniĝis. La 6-an de novembro 1946 ŝi mortis. Ŝi havis apenaŭ 37 jarojn.

“Hummeleto”

Kio estas “Hummeleto”? Estas figureto muldita laŭ desegno de Berta Hummel, kiel ŝi daŭre subskribis siajn verkojn. Plejofte ili prezentas infanojn, kiuj distingiĝas pro delikateco, naiveco, senkulpeco kaj estas tre purliniaj, fajne tranĉitaj kaj trajte esprimplenaj, ja speguletoj de la vera etvivo.

En ĉiu “Hummeleto” oni tuj rekonas la virinan manon en la dolĉeco kaj ravo de koncepto kaj ellaboro. Kelkfoje Berta Hummel montras en siaj infandesegnoj ioman inklinon al la karikaturo, kaj ĝuste tio donas al ŝiaj figuretoj ion ĉarman, ĉar ĝi sin limas nur al moderaj ridetoj efikantaj agrable.

Unufoje ŝi plene ellaboris tiun puŝon farinte paron da grandaj desegnoj, kiuj estas sarkasmaj kaj satiraj, kiel oni ne estus atendinta de tiu simpatia kaj bela monaĥino! Kaj cetere ŝi ne kontentiĝis pri siaj “Hummeletoj”, ĉar ŝi ankaŭ faris belajn pentraĵojn por preĝejoj.

Starante antaŭ statueto, kies koloroj same dolĉe impresas kiel la linioj, kaj de kiu la teniĝo estas ja same amuza kiel tiu de ludanta infano, kiu tiam pensus ke la artisto estis mem tre simpla kaj dolĉanima monaĥino?

Oni diris ke Berta Hummel estis blinda artistino; pri tio mi ne scias; mi nur scias, ke iu kiel ŝi ne povis esti blinda pri la bela ĉarmo de la vivo kaj la senkulpeco. Kaj ŝi plene utiligis sian talenton. Ĉu tio ne estas laŭ la Evangelio? Ĉu ŝi pro tio malpli atingis la ekstremaĵojn de la tero?

Lambert Swerts

El la flandra (nederlanda): Hector Vermuyten

al la indekso


JESUO KRISTO, MIA MAJSTRO

novjara preĝo

 

Mi   laŭdas   VIN:   Via   kompato savas min.

Mi   laŭdas   VIN:   Via   humiliĝo honoras min.

Mi   laŭdas   VIN:   Via   mildeco gvidas min.

Mi   laŭdas   VIN:   Via   saĝeco regas min.

Mi   laŭdas   VIN:   Via   potenco protektas min.

Mi   laŭdas   VIN:   Via   graco sanktigas min.

Mi   laŭdas   VIN:   Via   interna lumo lumigas min.

Mi   laŭdas   VIN:   Via   bonkoreco altigas min.

 

Meĥtilda de Magdeburg (1212-1283)

al la indekso


SATANO: MALMODERNA?

Satano centrigas ĉirkaŭ si la atenton de la moderna mondo kaj samtempe li propagandigas sian neekziston. Krom la pensuloj, kies scienco baziĝas sur malemocia racionalismo, kaj kiuj skeptike subridetas, aŭdante paroli pri satano kaj demono, troviĝas ankaŭ grupoj da personoj, kiuj fervore sin dediĉas al la kulto de satano.

1. Realeco de satano

Unu el la ĉefaj motivoj, pro kiuj la mondumulo skeptike konsideras la ideon pri satano, estas la neekzakta maniero, laŭ kiu al li prezentiĝas la ideo: aŭ bildoj plimalpli malnetaj kaj fikciaj de la ikonografio primitiva kaj infaneca (kornohavaj demonoj kun vosto, eligantaj fajron el la buŝo ktp.), aŭ la koncepto pri memstara, en si malbona spirito, same eterna kiel Dio kaj disputanta kun Li la regadon de la mondo.

Estas evidente, ke ambaŭ konceptoj kontraŭas la homan racion.

Efektive, satano estas kreito de Dio; li estas spirito ne kunigita kun korpo (kion ni nomas anĝelo). Al la anĝeloj Dio donis bonan naturon, destinante ilin al perfekto kaj al feliĉo per dediĉo al la maksimuma bono. La anĝeloj tamen kiel intelektaj kreitoj (ĉar ĉiu spirito havas intelekton) ne povis esti feliĉaj sen amo, ĉar amo estas unu el la tipaj proprecoj de intelektaj estuloj. Sed ne ekzistas amo sen libero, ĉar amo devigata aŭ altrudata ne estas amo. Plue, ne ekzistas libero sen elekto. Pro tio devenas la neceso por la anĝeloj, ke ili libere elektu aŭ por aŭ kontraŭ Dio por akiri sian definitivan destinon (feliĉan aŭ malfeliĉan).

Dio submetis ĉiujn anĝelojn al provo, kaj parto da ili pekis, misuzante sian liberan volon. Estante puraj spiritoj, ili povis peki nur pro fiero; ili ruiniĝis pro la pretendo esti samaj tiel kiel Dio, sin igante sendependaj de Dio. Kaj ilia malproksimiĝo disde Dio fariĝis nenuligebla, ĉar la anĝeloj, dotitaj per intelekto multe pli subtila ol la homa, scipovis ekde la komenco de sia ekzisto intuicie kaj nete koni sian konduto-linion. Nenio al ili restis malneta aŭ kovrita. Konsekvence, ilia unua decido, bazita sur neta kompreno kaj farita en tuta integro de ilia personeco, devis pro tio esti definitiva. Se ne, ilia anĝela indeco surferus pro manko: estus nuligita al ili la respondeco pri ilia ago. Post la decido, aŭ pri la bono, aŭ pri la malbono, Dio ĝin respektis kaj ankoraŭ respektas. Dio ne nuligis la donitan liberan volon, permesante sekve, ke ĉiu kreito havu sian definitivan sorton, kiun li mem elektis.

Inter la malbonaj anĝeloj, nomataj demonoj, elstaras unu, nomata satano (en hebrea lingvo: la kontraŭulo). Tiu ĉi, la plej inteligenta el ĉiuj ribelaj anĝeloj, fariĝis la “superkontraŭulo” de Dio. La Kreanto al li permesas, inter la limoj fiksitaj de la Dia Providenco, ekzerci en tiu ĉi mondo sian aktivecon, por ke kresku la kredo kaj la virto de la fideluloj. Tion ĉi tre bone esprimis Goethe, atribuante al la demono jenan diron:

“Mi estas la spirito, kiu ĉiam neas...

Mi apartenas al la potenco, kiu ĉiam faros la malbonon,

sed kiu nur povas servi al la bono”.

(Faust - prologo)

Unuvorte, oni povas diri ke satano estas la personigita kontraŭdiro.

2. La satanisma mentalo

La satanismo estas provoko de la homo kontraŭ Dio. Kiu estas Dio? Li estas la Absoluto! Per la satanismo la homo sin egaligas al Dio, aŭ pli ĝuste, sin lokas super Dio, eĉ ne kredante en Li. Alivorte: la satanismo sin prezentas kiel kontrasto, kiu ŝajnas atingi la ekstreman limon de la homaj eblecoj: ĉio grandioza kiu ekzistas en la homo, estis ĉiam konsiderata kiel ŝajnaĵo de tio, kion la homoj ĉiam rigardis kiel la Absoluton: Dion.

La paroksismo de ĉi tiu kontrasto evidentiĝas en la filozofio de Nietzsche (†1900), kiu proklamis la morton de Dio kaj bonvenigis la ekaperon de la superhomo.

Hommortigo ĉiam estis kaj estas io teruriga. Kaj tamen, tio kio troviĝas timiga en ĝi estas nepre senkomparebla al la santanisma Dimortigo, almenaŭ intencata.

Ni konsideru la satanisman mentalon en la historio:

a) La mito pri Prometeo kaj la marksismo.

La satanismo de la greka mondo resumiĝas en la mito pri Prometeo. Prometeo estis heroo de la greka mitologio. Li provokis Zeŭson, patron de ĉiuj diaĵoj, kaj li forŝtelis la fajron de la diaro kaj ĝin donis al la homaro. La mito prezentas la homon, kiu atribuas al si la povon konstrui la mondon per siaj propraj fortoj, donante fajron (lumon, varmon kaj bonstaton) al la homaro, anstataŭ ĝin atendi de Dio.

Nu, Karlo Marks diris: “En la marksisma kalendaro okupas Prometeo la unuan lokon inter la sanktuloj”. Marks konsciis reprodukti la teniĝon de Prometeo aŭ de l’ heroo, kiu atribuas al si la povon disdoni al siaj kunhomoj tion, kion ili antaŭe kutimis atendi de la ĉielo: la veron kaj la feliĉon.

b) Faŭsto kaj la soifo pri scio.

Faŭsto reprezentas la homon, kiu klopodas ne forŝteli la Dian potencon, sed la transcendan scion per kontrakto kun satano.

Ŝajnas, ke Faŭsto estis germana astrologo aŭ aŭguristo, kiu vivis ĉ. 1485-1540. Oni diras, ke li sukcesis fari mirindaĵojn helpe de satano, kiu prenis lion animon inferen post lia morto.

En la tipo de la literatura Faŭsto montriĝas la figuro de la homo, kiu intencas konkuri kun Dio. Ekzistas en la amaso de la homoj latenta satanismo, reprezentata per la ambicio atendi ĉion de la scienco kaj de la tekniko, esperi nenion de Dio kaj interŝanĝi la eternan feliĉon kun la portempa komforto (N. Corte: “Satan, l’Adversaire”, Parizo 1956, 111).

c) Kulto de satano.

Povas ŝajni nekredeble, satano tamen, kiu tradicie estigas angoron, estis kaj estas objekto de organizita kulto. Je la 29-a de marto 1948, mortis en Londono Harry Price, kiu sin okupis pri metapsikio, demonologio kaj pri kulto de satano. Li estis dumviva sekretario de la Konsilantaro por psikaj esploroj (“Council for psychical investigation”) de la Londona Universitato.

En unu el siaj verkaĵoj Price mencias: “En ĉiuj Londonaj kvartaloj, centoj da viroj kaj virinoj, elstarantaj pro kulturo kaj deveno, adoras satanon kaj lin kultas”. Citita de A. Romeo “Satanismo”, en Enciclopedia Cattolica, XI 1959).

La 2-an de decembro 1947 mortis en Brighton (Britujo) en la aĝo de 70 jaroj, Alehis Crowley, ĉefmajstro de la nigra magio, fondinto de du revuoj, specialigitaj pri satanismo: “Gnosis” kaj “Lucifero”. Li malfermis en Londono satanisman templon.

En la pasinta jarcento estis celebrita la tiel nomata “Nigra Meso”, en kiu karikaturiĝis la celebrado de la sankta meso. Tio ĉi klare montras, ke satano, laŭ diro de Tertuliano, estas la simio de Dio: la instiganto kaj iniciatoro de ritoj, kiuj celas parodii.

Tre simptoma kaj moderna manifestiĝo de la satanismo estas:

d) La relativeco de la moderna mentalo.

La modernulo emas konfuzi la limojn de la vero kaj de la malvero, de la bono kaj de la malbono.

Tiu ĉi relativeco prenas la plej diversajn kaj foje elegantajn formojn. Jen kelkaj:

- la maltimo, la ŝajna laŭleĝeco kaj la anima trankvilo, kiuj akompanas la praktikon de la plej gravaj pekoj;

- la laikismo, kiu pretendas neŭtralecon, tamen kovras gravan eraron: kiu ne konsistigas Dion kiel centron de sia vivo, Lin neas, ĉar Dio ne povas stari en neĉefa loko;

- la cinikismo de la literaturo, de la kinejo, de la teatro kaj de l’ televido. Estas modo sali per la malmoralo la produktojn de l’ artistoj kaj de l’ verkistoj;

- la tendenco pri aŭtonomio de la konscienco. La konscienco ja estas subjektiva regulo de la moralo, sed ne absoluta. La modernulo konsideras la plenan aŭtonomecon kiel frukton de nuntempa kulturo. Simptomo de tiu ĉi tendenco estas la ekzistencialismo, speciale la doktrino de Sartre, laŭ kiu ĉio estas absurda, ĉio estas objekto de naŭzo, tiel ke “la Infero estas la aliaj”. Tiu ĉi konfirmo estas satana, ĉar diametre kontraŭa al la krista mesaĝo.

Konklude : La moderna homo emas bagateligi la demonon, lin konsiderante kiel fabelan personon. Tio ĉi estas ĝuste la plej grava venko de satano: nekonate surmeti sian jugon.

Baudelaire diris, ke la plej efika trompo de satano estas kredigi, ke li ne ekzistas.

(El “Pregunte e responderemos” IV, 37.

Kun permeso tradukis el la portugala lingvo P. Pablo Rijs S.C.J.)

al la indekso


PROVO DE PSIKOLOGIO DE LA LITERATURO

DUA PARTO (unua parto) 

4. La libroarto

Per la invento de Gutenberg la stato de la literaturo funde ŝanĝiĝis. Kiel fungoj presejoj elkreskis el la tero. La vorto estas ligata al la papero. Sed tio signifas samtempe, ke certa lingvonormo estas fiksata. Ne estas mirige, ke la modernaj laŭskribaj lingvoj evoluas sub la influo de la tipografio. La tekniko donas la eblecon, produkti librojn en neatendita ekzemplernombro kaj je tiel malalta prezo, ke ankaŭ larĝaj tavoloj de l’ popolo povas ilin havigi al si. Nur apogita sur la tipografio Luther povis peri al la publiko sian instruon, kiu - ankoraŭ cent jarojn antaŭe - estus kaŭzinta nuran diskuton inter la teologoj.

Aliflanke nun la signifo de la vortaranĝo cedas al la enhavo. La epopeoj de la mezepoko estas transkribataj en “popolajn librojn” (La korna Siegfried, La bela Magelone, La kvar Haimonidoj, Genoveva); ili estas ankoraŭ nuntempe, ekzilitaj en la sektoron “porinfana literaturo”, ne tute forgesitaj. Sed ke ili signifis sociologie la komencon de nova literatura speco (kaj cetere siatempe ili havis la saman disvastigitecon kiel tiuj roman-serioj, kiujn ni nuntempe trovas amase sur la pupitroj de niaj gazetvendejoj kiel forfalaĵoj de finiĝonta evoluo), tio devas ankoraŭ enkonsciiĝi.

Ĉar por libroarto la romano restas sociologie tipa formo de literatura kreado. Poste en la 19-a jarcento la franca bulvarda gazetaro prezentas la rakonton en daŭrigoj “sub la streko” (= presita en alineoj en la malsupro de la paĝo). Komence de la novepoko certe neniu antaŭimagis, ke el tiu populara literaturo originos verkoj kun la forto kaj beleco de la moderna romanarto.

Efektive la verkoj de Hermann Broch (La morto de Vergilio), Robert Musil (Viro sen ecoj) kaj Thomas Mann (Buddenbrooks) diferenciĝas de la friponeta romano kaj de la popola libro nur en la poeta forto de la prezentado, sed ne en sia speco. Tio nur klariĝas tute, se oni konstatas ke estas la lingvo de la nuntempo, la prozo, kiu regas la romanon. Tial la romano surhavas multe pli klare la stampon de viveca lingvoformado ol tiun de historia stilistiko. Tamen ankaŭ ĉi tie oni ne absolutigu la stilon de iu romano (eĉ se ĝi devenus de granda famulo) - ĉar la lingvo vivas, kaj devas vivi, se ĝi ne fariĝu monolingvo.

Kontraŭe al la evoluo de la romano kelke da verkistoj provis plukulturi la epopeon; entrepreno trotaksanta la efikon de pasintaj formkonstruoj (Lasso, Milton, Klopstok). La aŭtoro per tio venis en situacion, el kiu ankaŭ por grandaj talentuloj (Spitteler, Wildgans) ne plu ekzistis elirejo. Vivantan dramon ne povis detrui la libroarto, kiu kondamnis je morto la epopeon. Tiel la grandaj aktoroj-verkistoj (Shakespeare, Moliere, Nestroy) povis efiki ĝuste en tiu tempo. Nur en niaj tagoj, en kiuj novaj formoj luktadas je sia figuriĝo, kaj la romano kaj la dramo en sia tradicia formo komencas dissolviĝi kaj malaperi. La kaŭzo por tio estas simple, ke la tekniko de disvastigado eniris novan stadion, kiam filmo, radio kaj televido regas la vizaĝon de nia tempo.

Konsekvencoj

Kiel rezulton de nia multe tre mallonga esploro ni povas eldiri jenon:

1.La poeto ne vivas en iu utopiejo, sed estas membro de certa socia ordo.

2. En siaj eblecoj li dependas de la rimedoj, kiujn lia tempo povas disponigi al li.

3. Tiuj eblecoj dependas de la stato de sia teknika evoluo. 

Permesita traduko el la monata revuo “Österreichisches kulturwort”, Vieno/ Aŭstrio, kajero 2/1964, paĝoj 22-25. Tradukis d-ro Klaus Perko.

 

al la indekso


LA KOMPLETA INSTRUO DE JESUO

La populara ĵurnalismo, diskutante Kristanismon kaj la Modernan Homon, ŝajnas kontenta nur pritrakti “la instruojn de Jesuo”, kaj preskaŭ ĉiam konkludas, ke “se la homoj sekvus ilin, ĉio estus bona en la mondo” k.t.p. En tio estas malmulto kritikinda, tamen ni rajtas demandi: “Kiaj estas la Jesuaj instruoj?”.

Ĝi estis kaj estas la ponto al niaj fratoj kaj fratinoj, kiuj same kiel ni sopiras la pacon. Ni povas skribi al ili. Ni nun havas speciale taŭgan ilon, konvinki ilin pri nia porpaca volo kaj agado. Ni havas bonegan Esperanto-tradukon de la porpaca Encikliko de Papo Johano XXIII: “Pacem in terris”. Ni sendu tiun “Magna charta” (granda ĉarto) de kristana pacamo al niaj Esperanto-geamikoj en Japanujo! Ili certe estas plenaj de la pacosopiro de Zamenhof kaj legos tiun enciclikon kun tia fervora konsento, kiel Zamenhof ĝin legus.

Permesu, ke mi prezentu al vi ankoraŭ kelkajn pensojn de la granda Papo de paco. Ni konstatu ĝojege la similecon al la pensoj de Zamenhof. La Sankta Patro diris:

“La rilatojn inter la politikaj komunumoj oni do devas reguli laŭ vereco kaj justeco. Sed ili ankaŭ devas esti inspirataj de efektiva solidareco.

Se la militpotenco ie estas plialtigita, oni aliloke tuj streĉas siajn fortojn por ankaŭ suprenpuŝi la propran armadon. Se iu lando estos provizita per kernarmiloj, tio por aliaj landoj estas motivo akiri armilojn kun la sama potenco. Tiamaniere vivas la popoloj senĉese en angoro, sub la minaco de terura katastrofo, kiu ĉiumomente povas eksplodi. Kaj prave: ĉar la armiloj estas pretaj. Kvankam apenaŭ estas kredinde, ke homoj kuraĝus preni sur sin la respondecon por murdado, por mortigado kaj por ĉiuj tiuj neimageblaj ruinigoj, kiujn milito rezultigas, oni tamen ne povas nei, ke senintence kaj neatendite milito povas eksplodi. Kaj krome, kvankam tiu senekzempla armado nuntempe retenas la homojn komenci militon, oni tamen devas timi, ke la jam por militaj celoj faritaj kernprovoj, se ili ne estos ĉesigataj, grave povos endanĝerigi la vivon sur la tero.

Justeco, racieco kaj kompreno pri la homa digno tial urĝe postulas, ke ĉesu la vetkuro al armado. Ili postulas, ke la armiloj, kiuj jam estas disponeblaj en multaj landoj, ambaŭflanke kaj samtempe estu malpliigataj; ke oni malpermesu kernarmilojn; ke ĉiuj landoj venu al interkonsento pri malarmado kun efektiva reciproka kontrolo”.

Estas kompreneble ke la Papo de paco memorigas pri la plej profundaj radikoj de malpaco kaj miskonkordo:

“Neniam regos paco inter la homoj, se ne regas paco en ĉies koro, se ne ĉiu homo en si mem observas la de Dio deziratan ordon. Ni tial en ĉi tiuj sanktaj tagoj sendu petegojn al Tiu, kiu per siaj suferoj kaj morto venkis la pekon, la fonton de ĉiu malkonkordo, mizero kaj malegaleco. Per sia sango Li repacigis la homaron kun la ĉiela patro”.

Ĵurnalistoj malofte donas adekvatan pritrakton pri difinoj, kaj ili supozas, ke Liaj instruoj estas pure etikaj kaj rilataj nur al la socia konduto. Jesuo fakte parolis pri Samariano, Semanto, taso da akvo, konsolo, vizitado k.t.p. al homoj bezonantaj ilin; Li diris: “Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj, tiom vi faris al mi”; Li komparis fruktan kaj nefruktan arbojn simbole de tera amo kaj servo. Li konsilis pri preĝado, almozdonado kaj prileĝaj situacioj, krom multo alia rilate nian teran vivon kaj homrilatojn.

Baza koncepto

Tamen, Lia instruo nepre enprenis pli ol tion. Ĝi enhavas multon pri naturo transcenda, transmonda: Lia rilato al Dio, al la profetoj, la signifo de Lia vivo kaj morto - resume, Lia peranteco kaj ofico en la Eterna Plano, Lia centreco en la tuta revelacio de kiu Li estas la Aŭtoro kaj Plenumanto. Li instruis nin ne nur kiel vivi, sed - por doni nemoveblan bazon - Li ankaŭ strebis transigi al ni homoj koncepton pri la majesto de la Eterneco kaj la mistero de la spirita universo.

Li donis ne nur regulojn aŭ pricipojn de konduto, sed Li ankaŭ instruis, ke Li staras inter homoj kiel unika Esto: “Antaŭ ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas”; “Mi estas la releviĝo kaj la vivo”; “Mi kaj la Patro estas unu” - mistikaj vortoj de kies vero nepre dependas eĉ Liaj (subordaj) etikaj instruoj. Ĉar Lia konvinko pri Lia unika rilateco kun Dio kaj la homoj konsistigis Lian ĉefan sekreton kaj inspiratecon.

Populara ĵurnalismo, skribante pri la loko de Jesuo en la historio, tro facile kaj ofte ligas Lian nomon kun tiuj de ekzemple Budho kaj Sokrato, ĉar ĝi ne volas akcepti Lian Diecon, kiun Li mem pretendis. Coleridge: “Ĉu estas prave-taŭge paraleligi Jesuon kun Sokrato - Li, kiun milmilionoj rigardas kiel sian Savanton, kun Atena filozofo, pri kiu ni scius nenion, se Platono kaj Ksenofono ne estus lin glorintaj?”.

Aŭtoritato evidenta

Verdire, kelkaj gazetistoj asertas Lian ĉefecon inter la mondinstruantoj, akceptinte, ke Li parolis per aŭtoritato evidenta en neniu alia surterulo. Tiuj akceptintoj devus do logike akcepti ĉiujn aliajn Liajn instruojn, nome Lian pri la grandege signifa persona kadro en kiu Li staris kaj staras...  Lia instruo pri Dio, la Sanktaj Skriboj, Lia morto kaj releviĝo kaj eterna ofico kiel Savanto. Ĉar tio fakte estas instruo, tiel nepre kiel Liaj moralaj konsiloj pri nia privata kaj publika vivo.

Se oni prenus la etikan instruon de Jesuo for de la metafizika kaj teologia fono en kiun Li metis ĝin, Li estus nur unu el la plej saĝaj homoj de la mondo.

Kiam niaj skribistoj, vaste represigantaj siajn verkaĵojn kontrakte, fine vastigos sian penson, por enpreni la tutan Dian instruon? Supozinde nur kiam ili sin sentos kapablaj ekzameni la eternajn problemojn pri kiuj Li traktis, kaj kiam ili forĵetos la timon de implikiĝo en profundajn pensendaĵojn, kiuj estas ankoraŭ nun ekster ilia kompetenteco. Rigardante sian publikon ĝenerale “ĉi-mondeca” kaj “realisme-praktika”, ill tial sin limigas je la sensuka sentimentalaĵo, kiun ilia unuflanka prezentado nepre generas en ilia menso.

F. R. Banham (Melbourne - Australio).

al la indekso


LA INTERNA IDEO 

La interna ideo de Esperanto estas la interamikiĝo kaj interfratiĝo de l’ homaro. La lingva bariloj malhelpas la interkomunikiĝon, dum kontraŭe la internacia lingvo ĝin plifaciligas.

Multloke Zamenhof parolis pri la interna ideo. En la antaŭparolo al sia “Unua Libro”, per kiu li en 1887 publikigis Esperanton, li skribis: La diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj... la homoj ne komprenas unu la alian kaj tiel ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia”.

En la antaŭparolo al la “Dua Libro” (1888), dankante al tiuj, kiuj favore respondis al li, Zamenhof entuziasme skribis: “Vivu l’ homaro, vivu la frateco de l’ popoloj, vivu eterne!”

Sed precipe en liaj paroladoj dum la unuaj internaciaj kongresoj la interna ideo estis la favorita temo de Zamenhof. Tuj en la komenco li alparolis la kongresanojn en Bulonjo ĉe Maro (1905) jene: “Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj! - Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas”.

Multa kaj eĉ akra disputado okaziĝis rilate la internan ideon en la esperanta movado, precipe dum la franca periodo. Ne ĉiam senpasia estis la reago, alifoje nek sur konvena nivelo, kaj multfoje ĝi ofendis la senteman koron de Zamenhof, kiu intencis nur kontraŭbatali la malamon.

Pro kiu motivo mi denove pritraktas ĉi tiun aspekton, kiun en la esperanta movado konsideras “flanka” multaj esperantistoj, precipe tiuj kiuj vidas en Esperanto nur lingvon? - Respondas por mi Monsinjoro Francisko Erdey en sia kongresparolado dum la XX-a de IKUE en Ljubljana en la jaro 1938: “...La vivo devigas min serioze priparoli... tiun gravan parton de nia movado... La interna ideo estas historia fakto... ĝi estas kunnaskito de nia kara lingvo... la interna ideo vere naskiĝis kun la internacia lingvo, ĝi kune vivadis, evoluadas, ekzistas kaj persistas kun ĝi”.

al la indekso