Enhavo de Espero Katolika numero 6/1964

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la titolpaĝo: la benediktana abatejo Seckau en Stirio, Aŭstrujo, kie oni nunjare festos la 800-jaran jubileon de la tradici-riĉe ornamita baziliko

 


 

MONDMIZERO EN CIFEROJ...!

 

Dezirante resti ĉiam aktuala ni publikigis jam en la antaŭa numero artikolon pri la problemo de la malsato. Ni ĉi-sube donos kelkajn ciferojn pri la mondmizero ĝenerala, en ciferoj, kiui certe interesos niajn legantojn. Jen tiuj ciferoj:

- la meza vivdaŭro de l’ homo estas: en Eŭropo, 70 jaroj; en Brazilo kaj Bolivio, 45 j.; en Tajlando, 40 j.; en Hindio, 32 j.;

- el ĉiuj 1.000 vivante naskiĝintaj infanoj mortas en la unua vivjaro: en Nederlando, 14-15 infanoj; en multaj landoj de Azio, 225 infanoj kaj pli; en multaj landoj de Afriko, 350 infanoj kaj pli; en multaj landoi de Sud-Ameriko 400 infanoj kaj pli. En Afriko ankoraŭ nuntempe pli ol la duono el la infanoj ne fariĝas pli aĝa ol 15 jarojn!;

- en Okcident-Eŭropo por ĉiuj 860 homoj kuracisto estas disponebla. Sed en Egipto nur unu kuracisto por 3.500 homoj; en Hindio unu por 4.978 homoj, kaj en Indonezio nur por 71.000 homoj. Tiu situacio pligraviĝas pro la fakto, ke en la lastenomitaj landoj la kuracistoj laboras precipe en la urboj, kaj pro la longaj distancoj por homoj loĝantaj ekster la urboj la kuracistoj, pro ofte kolosaj distancoj, praktike ne estas atingeblaj. Entute la mondo havas mankon de unu miliono kaj duono da kuracistoj;

- en Nederlando, por ĉiu 200-a persono lito en malsanulejo estas disponebla. En Egipto por 1.300 personoj; en Niĝerio por 2.200 personoj; en Hindio por 2.750 personoj; en Indonezio por 3.060 personoj;

- la analfabetismo ampleksas en Sud-Ameriko 45% de la enloĝantaro; en Azio 65%; en Afriko ĉirkaŭe 80%. La nombro de plenkreskaj analfabetoj en la mondo ĉiujare pligrandiĝas je 20 ĝis 25 milionoj da personoj. Praktike du el tri infanoj ne havas la okazon viziti lernejon.

Mondmizero? Jes sendube! Supraj ciferoj oficialaj ne mensogas pri la faktoj. Mizeraj faktoj, pri kiuj ni ĉiuj, kristanaj aŭ nekristanaj esperantistoj, meditu kelkajn momentojn. Eble ne sen rezulto por nia sinteno kiel homo en la estonteco!

N. Hoen

al la indekso


EN LA NUNA NUMERO 

* ni ne povas preterlasi, denove forte rekomendi tujan aliĝon al nia jubilea kongreso en Valencio;

* ni ankaŭ revokas ĉies bonvolon, forte apogi la kason de la “Fonduso Emile Peltier”, kiu devos certigi la pluan kreskon de la sukcesplena broŝurserio “Kristana Kulturo”;

* same la realigo eble plej baldaŭa de la “Panelo” en Jeruzalemo sendube meritas ĉies financan subtenon;

* troviĝas vera bukedo de artikoloj de kompetentaj aŭtoroj pri plej diversaj temoj, artikoloj de science vere internacia nivelo, kiuj havas rajton, ke ĉiu ne nur legu, sed eĉ profunde pristudu ilin;

* en la julia numero oni trovos la Jarlibron 1964 de IKUE, kiu pro multaj malfacilaj cirkonstancoj nepre ne povis aperi pli frutempe; sed ni fidas, ke ĝi malgraŭ tio estos tre bonvena ĉe ĉiuj membroj de IKUE.

N. Hoen

al la indekso


 

La 19-an de majo 1964 papo Paŭlo VI akceptis en privata aŭdienco sac. Beckers, prezidanton de IKUE, f-inon Champy, kasistinon de IKUE kaj patron Jacobitti, estraranon de IKUE.

La papo montris viglan interesiĝon je la katolika Esperanto-movado. Li agnoskis la neceson kaj utilon de Esperanto kaj li subtenos lingvon, kiu ebligas la interkomprenon inter la popoloj, akcelante harmonion kaj pacon.

Li tre interesiĝis pri la amplekso de la katolika esperantista movado kaj pri ĝiaj eldonoj, kaj favore akceptis donace diversajn librojn de nia movado, i. a. lukse binditajn ekzemplerojn de “Espero Katolika”, kaj broŝurojn de la serio “Kristana Kulturo”, inter kiuj “Pacem in Terris”.

Li ankaŭ agnoskis, ke en tiu ĉi tempo de la Ekumena movado Esperanto povas esti tre utila al la Eklezio.

Oni pristudos la eblecon enkonduki Esperanton en la elsendojn de Radio Vatikana.

Alph. Beckers, prezidanto de IKUE

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

 

Ŝanĝo de la reprezentanto en Germanujo

Al la estimata IKUE-membraro mi konigas, ke ekde la 1-a de junio 1964 mi pro maljuneco devas forlasi la postenon de la germana reprezentanteco al la pli juna kaj laborkapabla s-ro Gerhard Wagner.

Sincere mi dankas al la respektinda kaj estimata membraro de IKUE en Germanujo pro la laŭdinda subteno en la plenumado de miaj reprezentantaj taskoj, prefere per akurata kaj kompleta kotizpago kaj pro la fideleco al nia kara IKUE.

Mi petas al mia tre estimata posteulo konservi la saman konfidon kaj antaŭ ĉio, ne ĉesi la praktikon de laŭdindaj virtoj, por ke nia altŝatata IKUE kresku, floru kaj prosperu.

Dezirante al ĉiuj fizikan bonfarton kaj ĉiaman pacon animan salutas respektinde kaj amike

Hans Stahl

 

 XVIII-a Brazila Kongreso de Esperanto

En Fortalezo, urbo kun 70.000 loĝantoj, ĉefurbo de Ŝtato Ceará en la Nordoriento de Brazilo, okazis (12/19.1.1964) la XVIII-a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu altiris samideanojn el la tuta lando.

La unua solenaĵo de la kongreso estis Meso en la granda moderna preĝejo de la Koro de Jesuo. Prezidis prof. d-ro Carlos Domingues. Partoprenis en la kongreso frato Carlos de Ariry, kapuceno, kiu faris la Meson, sac. Bruno Ostropolski, el Argentino, kiu predikis en Esperanto pri la internacia lingvo, kaj sac. Olavo Coimbra de la Salezia Kongregacio de Don Bosco, kiu en laborkunsido prelegis pri Esperanto en la nova leĝo pri Direkt-linioj kaj Bazoj de la Nacia Edukado en Brazilo. 

 

 

Dankvorto

Kore mi dankas ĉiujn samideanojn pro iliaj gratuloj kaj bondeziroj okaze de miaj 40-jara sacerdota jubileo kaj 30-jara I.K.I.-laborado.

Patro H. Roosen SCJ, Heer (Nederlando)

 

 

Prezidanto de U.E.A. mortis

Okayamo - La sesan de majo 1964 mortis elstara medicinisto kaj laborinto por la Internacia Lingvo, profesoro d-ro Hideo Yagi.

Li atingis grandan eminentecon en la fakoj de ginekologio kaj akuŝa scienco, kaj krome prezidis dum la pasintaj du jaroj la Universalan Esperanto-Asocion.

 

 

 

Montreala Esperanto-Klubo, Kanado

Parto de la ekspozicio de la Montreala Esperanto-Klubo, okaze de la kursfino, la 24-an de marto 1964.

 

al la indekso


KVAR FIGUROJ DE L’ PLEJ VIVANTA KATOLIKISMO

 

Unu ĉefa principo en kiu ajn entrepreno estas sen ia dubo la kontinueco. En ĉiu afero, ĉu modesta, ĉu tre granda, plej gravas difini ties trajtojn konstantajn. Konante ilin, oni kapablas gvidi sin lerte, sperte kaj efikoriĉe.

Ni konsideru la agadon de kelkaj katolikoj vere modelaj. Mi lasos ilin paroli ĝuste tiel, kiel ili mem diversokaze sin esprimadis. Ĉu el iliaj diroj eble skiziĝos la vojo irota de ni ĉiuj, la leganto poste decidos proprajuĝe.

Mi elektis kvar virojn. Ĉiu el ili atestis en sia destino firmecon en la bono kaj ĝusto, rektecon, energion. Ĉiu ne nur alte staris kiel celmontranto super la plimulto de siaj samtempuloj, sed mem iris sen timo antaŭen, decide, riskojn spitante, subtenata de fido kaj kredo.

 

La idealo mondlingva

La du unuaj brile reprezentis nian idealon mondlingvan. La du lastajn ne tuŝis tiu aparta graco pentekosta, tamen per sia mondskala kono de la homsorto kaj de la homaj bezonoj ili akiris avangardan komprenon pri la problemoj de nia epoko kaj seriozan antaŭvidon pri la estonta evoluo de la homaro.

Ĉu la pioniraj laboroj de la esperantistoj Peltier kaj Giesswein ne servos providence al la efektiviĝo de la perspektivoj, kiujn montris Teilhard de Chardin kaj Johano XXIII-a? Ĉu, aliflanke, la Terkompreno de Johano XXIII-a kaj de Teilhard ne prezentas la tute pretan artaŭenpuŝon, la decidan akcelforton, per kiu la lingvo Zamenhofa, tiel digne uzata de Giesswein kaj Peltier, sed ĝis nun ankoraŭ ne juste taksata en la mondo, fine eliros el la stato de vivetado, kaj anstataŭ nur ardeti sub la cindro flamos grande kaj hele en ĉiuj kontinentoj?

Ni atente ekzamenu do tiun altvaloran kvaropon. 

  1. EMILE PELTIER (1870-1909)

Legante la bonegan biografion verkitan de Nicolaas Hoen, mi notis kun aparta intereso certajn trajtojn, per kiuj montriĝas la grandeco intelekta kaj morala de tiu siatempe ne sufiĉe aŭskultata pioniro. Li estis fervora, sinofera, vere humila servanto de l’ idealo de homa justeco kaj frateco. Kiel Zamenhof, li malaprobis ĉian frazismon. “Rekte agu, neniun timu” povus esti lia vivdevizo. Malŝatante pozon kaj patoson, li per nenio ekstera diferencigis sin de aliaj simplaj kaj honestaj laborantoj. Multaj el liaj samcelanoj ne konsciis la altan nivelon de lia agado. Verŝajne tial liaj alvokoj ofte ne trovis la merititan respondon. Ni provu karakterizi lin per kelkaj citoj. 

Pri “Espero Katolika”

Li estis larĝidea kaj decidema. Parolante pri Espero Katolika, li deklaras: “Tiu revuo ja estas sendependa de la Societo kaj fondiĝis por esti malfermita al ĉiuj esperantistoj kaj opinioj. Ĝi restos tia”. La ĉeftemo de lia agado estis: “La ideo de frateco estas tute katolika kaj parto de l’ unua Ordono de Dio. Ĉu ni lasos la nekatolikojn disvastigi nian ideon, ne partoprenante tiun gravegan apostoladon? Ne; ni devas esti la plej fervoraj pioniroj de la frateco universala, ĉar ĝi estas, sub alia nomo, la amo al ĉiuj homoj, fratoj per Jesu-Kristo”.

Du ideojn li havis tiurilate: “Ĝis nun oni parolis nur pri la frateco inter diversnacianoj. Mi esprimas la deziron, ke per Esperanto ankaŭ fratiĝu la diversreligianoj”. Ĉiuj pastroj, katolikaj aŭ protestantaj, hebreaj aŭ rusortodoksaj, per Esperanto unuiĝu por kune laboradi al la universala frateco. Mi povas certigi, ke Espero Katolika ĉiam klopodos atingi tiun celon”.

La esencon de Esperanto li montris plej trafe: “Ĉu Esperanto estas amuzilo? Ĉu ĝi estas uzebla nur por interŝanĝo de poŝtkartoj? Aŭ ĉu Esperanto estas utiligebla kiel progresilo por la homaro?”.

La edukan rolon de Esperanto li kvazaŭ vizie difinas, revante pri la kreo de granda revuo tutmonda: “En ĝi oni parolus pri la movado religia en la tuta mondo, pri la unuiĝo de la diversaj eklezioj, pri la teologiaj, filozofiaj kaj psikologiaj sciencoj, ankaŭ pri la socialaj demandoj nun tiel gravaj, tiel fundamentaj por la estonteco de l’ homaro. Tia revuo estus kiel spegulo de la katolika vivado”.

Sed imagi ne sufiĉas: “La deziroj estas vanaj, se ili ne elesteriĝas en realecon per agoj”. 

Unueco de Esperantistoj

Tre gravas la unueco de l’ Esperantistoj: “Ni ĉiuj laboradu frate, unuiĝe, fervore. En la uzado de Esperanto la kristanoj havas apartan respondecon: “Ni, katolikoj, uzos la internacian lingvon nur por sanktaj celoj kaj por la morala bono de l’ homaro”.

Kiel agi? “Mi preĝis por ricevi lumon de Dio. Kaj jen la konkludo: “La homaj motivoj devas do cedi al la supernaturaj motivoj”.

Pri lia rekteco kaj kora varmo jen kelkaj atestoj: “Ĉu vi ne pensas, ke nun alvenis tempo, kiam oni povas paceme, unuiĝeme kaj frate, kun animo tute senigita de l’ tiamaj pasioj, ekzameni tiujn malnovajn malkonsentojn? Mi hodiaŭ, kun sincereco plej vera, kun koro esper- kaj amoplena, faras unuan paŝon por iri renkonte al vi, por al vi proponi interparolon amikan pri niaj sanktaj priokupoj. Vi amike min akceptos, ĉu ne? Kaj nia unuiĝo estos ja la plej glora kaj fruktodona de Esperanto. Mi atendas vin, fratoj”.

Tamen, en alia okazo, lasate izolita, li milde petas: “Ne lasu min penadi sola en la redakcio, en la propagando, en la ĉiam plia perfektigo de Espero Katolika. Ĉiu el vi fosu sulkon, ĵetu semon, kaj baldaŭ la kampo estos kovrata de admirinda rikolto”.

Admone li konsilas: “Esperantistoj ne malŝparu tempon en etaj malpacoj”. Ĉagrenite li konstatas: “La venko atendita ne venis, kaj mi malĝoje rediris poezion de l’ majstro: Ni semas kaj semas... Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas...”.

Sed li persistas ĝis la morto: “Mi ne haltos sur la vojo”. “Pro la parolo de Kristo, mi ankaŭ disĵetos mian reton, kaj ĝoje, kaj senlace, kaj prospere!”. “Eĉ se ni estos nur deko, nur trio, mi promesas, ke mi de nun neniam forlasos tiun grandan celon”.

Prave oni atestis pri li: Sacerdoto Peltier “havis la meriton esti el la unuaj, kiuj komprenis la gravecon de Esperanto por la bono de la homaro kaj de la religio”.

Ĉiu I.K.U.E.-ano posedu kaj studu la enhavoriĉan broŝuron de N. G. Hoen.

 

2. ALEKSANDRO GIESSWEIN (1856-1923) 

Nia samideano Ludoviko Kóbor memorigis en E.K. de novembro 1963 pri la granda Esperanto-pioniro hungara, prelato d-ro A. Giesswein. Mi havis la okazon aŭdi Giesswein en Budapeŝto du jarojn antaŭ lia morto. La impreso, kiun faris al mi tiu grand-statura, fortavoĉa, luktopreta maljunulo, neniom perdis de sia viveco. Li estis potenca oratoro: simpla, profundsenta, trafa, esprimoriĉa. El li ŝprucis forto titana, kiu aperigis lin kvazaŭ ian Beethoven de la parolarto. Multasence abundis liaj kapabloj kaj talentoj: teologio, filologio, sociologio, politiko, pacifismo, sociaj progresoj, mondkulturo; edukado. Ekkoninte Esperanton en 1911, li, 55-jara, plej rapide ellernis nian lingvon, tuj ĝuis la konfidon de la hungaraj esperantistoj kaj fariĝis prezidanto de la Hungara E-Societo. Kun Baghy kaj Kalocsay sur la poezia-teatra scenejo, kaj Giesswein ĉe la hungara Parlamento, la afero Esperanta staris tie sur firmaj plandoj! Tute ekzakte indikas L. Kóbor, ke Giesswein ne ĉesis varbi por la libereco de la scienco kaj arto, por la egalrajteco de la popoloj, rasoj kaj religioj. Grandulo li estis, kiu ne kontentiĝis teorie aprobi Esperanton (tio ja tamen jam estas io!), sed li senhezite enpaŝis sur la arenon kaj batalis arde kaj persiste por nia afero, subtenante speciale la “internan ideon” de Zamenhof. 

La homa kulturo

Aŭdu liajn vortojn: “Oni povas trovi eĉ en la popolaj kantoj kaj fabeloj de tute nekonataj, malgrandaj kaj de la granda maso malŝatataj popoloj, trezoron de poezio kaj saĝeco, kaj la nekono de tiu ĉi spirita trezoro estas perdo ankaŭ por intelektuloj de grandaj kaj kleraj nacioj. Oni eĉ trovas tre ofte ĉe intelektuloj de grandaj nacioj iuspecan unuflankecon, pro tio, ke ili ne bezonas pensi ekster sia propra kulturo. Kaj tio estas certe malperfekteco. La homa kulturo estas granda orkestro, en kiu ĉiu nacio havas sian propran rolon kaj devas ludi sian propran muzikon. Neniu estas superflua. Ju pli da instrumentoj estas, des pli perfekta la orkestro, des pli efika la muziko. Se oni povas kompari la kulturojn kaj literaturojn de unuopaj nacioj al solistoj, oni samtempe devas diri, ke ankaŭ tiuj plej ofte bezonas akompanadon. Esperanta literaturo aliflanke povas nomiĝi kvazaŭ orgeno kuniganta la plej diversajn sonojn de la muzikiloj. Ĝi anstataŭas tutan okestron”.

“Esperanto kaj ĝia literaturo, originala aŭ tradukita, ebligas savi la unuecon de la homaro, perfektigi la naciajn kulturojn, kaj efektivigi la harmonion inter popoloj, sen kio vera progreso, ĉu kultura ĉu ekonomia, ne estas imagebla.

La plej granda tasko de nia epoko estas harmoniigi nacian penson kaj internacian senton. La plej perfekta ilo por tio estas Esperanto. La estonteco kuŝas en niaj manoj kaj ĝi dependas de niaj fervoro kaj persisteco. Aŭ efektivigi tiun harmonian konsenton, aŭ refali de la alteco de nia kulturo en la barbarecon de antikvaj epokoj, jen estas la du eblaĵoj de nia estonteco. Ĉiu devas klopodi, ke evitante la duan oni atingu la unuan. Por tiu celo providenca ilo estas nia kara lingvo Esperanto”. (citoj el “Literatura Mondo”, Budapeŝto).

D-ro W. Perrennoud-Theis, Neuchâtel, Svislando

(Daŭrigota)

 al la indekso


TEILHARD DE CHARDIN

PERSONO KAJ VERKARO

 

Esperanta resumo de germanlingva prelego de prof. d-ro Miĥaelo Marlet S. J., Innsbruck, antaŭ la Katolika Altlerneja Komuno en Graz, Aŭstrujo. 

Teilhard de Chardin en tre individua maniero kunigis sciencan interesiĝon kaj kristanan kredon. Li spertis sin mem unuflanke kiel infanon de l’ tero, kaj aliflanke kiel infanon de la Patro Ĉiela. Tiu streĉeco faris lin eksterordinare grava atestanto por la kristana kredo en la nuntempo. Tute konscie li volis paroli pri la ĉeesto de Dio. Foje li diris: “Nia jarcento eble estas pli religiema ol iu alia jarcento; sed ĝi ankoraŭ ne estas trovinta la Dion, kiun ĝi povus adori”. Do ni troviĝas en simila situacio kiel S. Paŭlo sur la areopago, kie li parolis al la grekoj pri la “nekonata Dio”.

 La unua fazo

Pierre Teilhard de Chardin naskiĝis en Francujo la 1-an de majo 1881. Je 18 jaroj li fariĝis membro de la Societo de Jesuo. Li studis geologion kaj paleontologion, doktoriĝis en 1922, fariĝis poste profesoro pri geologio. Baldaŭ oni vokis lin la unuan fojon al Ĉinio, por ke li partoprenu tie la elfosadon de la ĉino-homo, la t. n. “sinantropo”. Jam en 1926 li verkis mallongan tekston pri la problemaro inter evoluo kaj prapeko. En 1927 li pretigis sian verkon: “La Dia medio”, kiun oni antaŭe akceptis por la publikigo, sed poste denove redonis pro la rezisto de certaj ekleziaj instancoj. Inter 1929 kaj 1939 li restis denove en Ĉinio. En 1946 li revenis Francujon kaj en la jaro 1948 finverkis sian faman libron “La homa fenomeno”. Laŭ postulo de la ekleziaj cenzuristoj li devis ankoraŭfoje prilabori la libron; tamen, oni poste denove rifuzis la permeson por ĝin eldoni.

Grava evento estis la apero de la encikliko “Humani generis”, en 1950. Ĝi agnoskas ke la novigaj tendencoj en la teologio rilate al la antropologio havas multan bonon; tamen oni restu ĉe la tradicia instruo. Sed malgraŭ tio la encikliko jam montras certajn koncedojn klarigeblajn el la influo de la teologia kaj filozofia rondo ĉirkaŭ Teilhard.

La fina vorto de la encikliko diras: “Ne estas videble, kiel la poligenismo (t. e. la deveno de la homaro el pluraj praaj homparoj) estus harmoniigebla kun la prapek-instruo de Paŭlo”. Tiun frazon oni povas interpreti ne nur negative, sed ankaŭ pozitive: kiel inviton al plua pli intensa studado, por atingi harmonion inter ambaŭ.

Poste Teilhard migris al Ameriko kaj ankaŭ tie partoprenis elfosadojn de la t. n. sud-simio resp. sud-homo. Dum sia vivo li plurfoje esprimis la deziron morti je la Paska festo. Tiu deziro plenumiĝis por li en 1955: fakte li mortis je Paska dimanĉo, la tago de l’ leviĝo.

Lia verkaro

Lia verkaro ampleksas tri grandajn verkojn: krom la jam menciitaj “La Dia medio” kaj “La homa fenomeno” la libron “La estigo de l’ homo”. Krome li postlasis grandan aron da malgrandaj verkoj, ekz. “Kiel mi kredas” (1934), “Kiel mi vidas” (1948); plue tekstojn, kiuj rilatas al la signifo de la Eŭkaristio por la aliformigo de la mondo, kiel “La Meso”, “Himno al la materio”; krome multajn leterojn.

Ekde 1956 liaj kunlaborintoj komencis eldonadi liajn verkojn. En 1959 kaj 1962 la S. Ofico en Romo eldiris t. n. “Monitum” kontraŭ liaj verkoj. Tiuj “Monita” ne turnas sin al la publiko, sed nur al la estroj de seminarioj, superuloj de ordenoj kaj rektoroj de katolikaj universitatoj, malpermesante la enigon de la koncernaj libroj en la bibliotekojn de la studentoj. La senco de tiu procedo estas atentigi, ke tiuj verkoj ne servu kiel speco de nova Biblio aŭ nova Evangelio. Ĉar por la kompreno de la verkoj necesas tre intensa studado. Tiel ni komprenu la “Monita” kiel instigon des pli enpenetri tiujn fontojn. 

Ĉefpensoj

Ni konsideru nun la ĉefpensojn de Teilhard de Chardin.

Li mem nomis sian sciencon fenomenologio. Li volas esplori tion, kio aperas en la fenomenoj. Tiel la scienco evoluas al superscienco. Fidele al la fenomenoj li sekvas ilin ĝis iliaj internaj kaŭzoj. Ni diferencigas inter nevivaj estaĵoj, vivaj estaĵoj nome plantoj, bestoj kaj la homo. Laŭ statika mondkompreno oni imagas ĉiujn tiujn grupojn fikse starigitaj unu apud la alia. Sed biologo rigardas la aferon historie: Ne ĉiam ekzistis vivo, kaj ne ĉiam ekzistis tero. Tiel ni konstatas sinsekvon de pluraj ŝtupoj, tiel ke ne nur unu ŝtupo venas post la alia, sed ankaŭ el la antaŭo. Tiu penso jam estis aperinta ĉe la platonaj filozofoj, ĉe la grekaj ekleziaj Patroj, ĉe la novplatonanoj kaj ankaŭ ĉe la Stoa. La biokekemia esplorado kaj la paleontologio nun malgrandigis la distancon inter la unuopaj evoluaj ŝtupoj.

Kaj Teilhard finfine pliriĉigis la instruon pri evoluo ankaŭ per klarigo de la internaj kaŭzoj: li parolis pri la leĝo de la centra vivenergio, la fundamenta fluo de la kosmo. Per la evoluo do estiĝas ĉiam pli granda koncentriĝo kaj pli granda diferenciĝo, t. e. pli granda “centro-komplekseco”. Tiel estiĝas ĉiam pli alta grado kaj disvolviĝo de la interna energio. La materia mondo havas internan kaj eksteran flankojn. La interna montriĝas kiel ties disvolviĝo. Kiam certa koncentriĝo estas atingita, amasiĝas speciala matureco kiel preparo por la pli alta ŝtupo. Tiel la tuta evoluo estas unuo, io ne sensalta, sed tamen ĉiu sekvonta ŝtupo estos disvolviĝo de la antaŭa.

Do la kosmo enhavas evoluan interdependon. 

Du asertoj

Sed ĉu la evoluo ĉesas ĉe la homo? Du asertoj respondu tion:

1. Ankaŭ en la homa sfero la koncentriĝo kreskas.

2. En la spirita sfero la kreskitaĵo fariĝas tasko por la homa psiko. Ĉar la homo havas la elekton inter du ebloj: aŭ personigi tiun koncentriĝon, aŭ fariĝi ties viktimo. Temas do pri la elekto inter komuno kaj kolektivo. Kaj kien gvidos tiu evoluo? Se la homa libereco havas la taskon decidi por la personigo, la homo konsciiĝas, ke per si mem ĝi ne kapablas fari tion. Ĉar por tio necesas amo, kiu celas al absoluta centro. Do la homo evoluas al perfektiĝo de sia propra homeco. Al perfektiĝo en iu punkto Omega, en la amo kiu estas ebla nur en renkontiĝo kun la praamo. Kiel kristano Teilhard nun demandas, kio vere estas tiu punkto Omega. La kuniĝo kaj perfektiĝo de la universo en sia origino estas la Kristo perfektiĝanta en sia universo. En Li ĉio estas kunigata. La evoluo laŭ sia vera esenco do estas kristo-estiĝo.

Tri demandoj

Multajn demandojn oni povus fari rilate la prezentitajn pensojn. Sed ni volas konsideri nun nur tri demandojn, donante al ĉiu nur kelkajn ideojn sen plene respondi ilin.

1. Ĉu ĉi tio estas scienco? Ju pli iu scienco specialiĝas, des pli ĝi penetras en la kosmon, sed des pli ĝi ankaŭ perdas la kundependon kun aliaj sciencoj, se la scienculo ne interkomunikiĝas kun la aliaj kolegoj. La demando pri la lasta kaŭzo ĉiam pli fariĝas nun la vera demando de la scienco.

2. Kiel interrilatas tiu perspektivo kaj la kredo pri la kreo? Tio ne estas vera demando, ĉar temas pri la komparo inter du mondkomprenoj: la statika (t. e. la fiksa starigo) kaj la dinamika. Kvankam la perspektivo de la S. Skribo ja estas dinamika, tamen la rakonto pri la origino de la mondo montrita en Genezo estas statika. Kaj statika ĝi restis ĝis la moderna scienco. Sub la influo de la dinamiko en la S. Skribo mem la mondkompreno fariĝis dinamika. La statika mondkompreno de Genezo prikribas la perspektivon de rakontanto: la kreado estas montrita en tia maniero, kiel homo kreus la mondon. Ekz. la ses tagoj eĉ ne signifas ses longajn periodojn, sed nur volas diri, ke la homo laboru ses tagojn kaj ripozu la sepan. Tiel la sabata ripozo estas ligo kun Dio, kiu agis same; la homo estas anstataŭulo koj bildo de Dio.

Sed kiel la evoluo (laŭ la dinamika mondkompreno) originas el la mano de Dio, estas alia demando. 

La fonto

Teilhard de Chardin respondas: La fonto estas la potenco, kiu enestas en la kosmo; sed ĝi mem ne sufiĉas, ĉar ĝi devas esti perfektigata super sin mem. “Dio tiom profunde enestas en sia kreaĵo ke Li mem ĝin transcendigas”. Dio disvolvas la tutan kreaĵon al sia bildo. La interna unueco de la kosmo estas ne nur kosma unueco, sed transcenda unueco en Kristo.

3. Kion oni diru pri la lasta frazo de “Humani generis”? De antaŭ 10 jaroj la scienco opinias, ke la homo evoluis ne rekte el la simio, sed el flanka branĉo, kiu gvidis unuflanke al la homsimioj, aliflanke al la “homo sapiens”. La homo originis el unu radiko (t. n. monofilismo = unuformismo), el unu praformo. Tamen por la scienco ekzistas malfacilaĵoj rilate la instruon, ke la homaro devenas el unu homparo, ĉar:

a) unu paro estas iom malmulta kiel bazo por la homa gento;

b) post la maturiĝado en la antaŭŝtupo la transiro okazas kutime en pluraj indidividuoj. El Genezo oni neniel povas konkludi, ke ĉiuj homoj estiĝis nur el Adamo kaj Eva. La unua ago de la homo estis ago de malfideleco (= prapeko); kaj kun tiu malfideleco de la homo la tuta situacio de la homaro estas ligita. Tiel ankaŭ oni devas kompreni la ĉapitron 5 de la Letero de S. Paŭlo al la Romanoj: Kiel la homaro estas unuaĵo, jam ekde la komenco, tiel ĝi estas ankaŭ unuaĵo en la savo. Sed kiel estis tiu komenco, ankoraŭ ne estas dirita. La homaro estas unuaĵo, ĉar ĝi estis antaŭvidita en Kristo. Kaj se la homa gento havas komunan komenciĝon, ĝi tamen bezonas kelkan tempon por realigi por si tiun homaron. La homo vere fariĝos homo per sia propra ekkompreno de sia homeco. La homiĝo do estas la konsciiĝo pri propra homeco kaj propra vokiteco. Sed jam en tio la homo falis, ĉar ĝia unua ago estis la malfideleco. Sed ĉiuj estas kunigitaj en Kristo; ili povas elekti la savon de Kristo kaj tiel neniigi la efikon de la prapeko.

(Kompilis K. Perko)

al la indekso


NI FUNEBRAS

 

† Petrus Heilker 

Ĵus antaů la presado de tiu ĉi numero ni ricevis la informon, ke forpasis la 18-an de majo Petrus Heilker, el Schiedam (Nederlando), en la aĝo de 81 jaroj.

Longajn jarojn li estis gvidanta figuro en la nacia kaj internacia katolika Esperanto-movado, i. a. li estis prezidanto de I.K.U.E., sed estis krome ankaŭ aktiva sur sociala kaj politika terenoj en sia regiono.

En la sekvonta numero de "Espero Katolika" ni publikigos nekrologon pri lia vivo. Ni elkore kondolencas la edzinon s-inon M. Th. Heilker-Simons kaj familion.

La Estraro de I.K.U.E.

La Redakcio de "ESPERO KATOLIKA"

al la indekso


EK RECENZAS

 

La Dia Komedio, de Dante Alighieri. Speciala eldono en la serio “Oriento-Okcidento” de UEA. 709 p. 28 X 21 cm., kun antaŭparoloj de Bruno Migliorini, Paolo Peterlongo, Piero Bargellini kaj Gaston Waringhien, kun komentariaj notoj, listo de variantoj, indekso de propraj nomoj kaj 89 tutpaĝaj reproduktaĵoj de la originalaj ilustraĵoj de Sandro Botticelli. Traduko de Giovanni Peterlongo paralele kun la itala teksto. Prezo tole bindita kun plasta ŝirmilo kaj kartona skatolo: 36,- ned. gld. (144 steloj).

Jen epokfara dulingva eldono de la DIA KOMEDIO de Dante Alighieri, en la traduko de Giovanni Peterlongo, ilustrita per la originalaj desegnaĵoj de Botticelli, neniam antaŭe kune publikigitaj.

La eldoninto, d-ro Inĝ. Paolo Peterlongo, filo de la - forpasinta - tradukinto, konsentis eksterordinaran rabaton por la disvendado en la Esperanto-movado. Dum por la neesperantista publiko itallingva la vendoprezo estos 60,- gld (240 steloj), tiu prezo estas reduktita por Esperantistoj al nur 36,-gld (144 steloj).

La celo de tiu ĉi eldono ne estis gajno, sed antaŭ ĉio pliriĉigo de la Esperanto- literaturo.

Rilate la lingvo-sciencan kaj kulturan valoron de la majstra verko de Dante unu el la kunlaborintoj, kiuj preparis la eldonon - C. Conterno Guglielminetti - donis en “Heroldo de Esperanto” de oktobro 1963 (n-ro 16) viglan skizon, el kiu ni ĉerpas jenajn detalojn: 

Kvarjara laboro

Enrico Dondi, la bonege konata itala poeto-tradukisto, Wiel Manders, vivanta kribrilo de la lingvo, kaj mi mem estis, por tiel diri, ĉe la baptofonto de la libro: al ni la filo de Giovanni Peterlongo komisiis la reviziadon de la teksto de la Esperanta traduko. Ni faris tion kortuŝite, respektoplene: la delikata finpretigo de la traduko postulis de ni malpezan manon en plibonigoj kaj aktualigoj, kaj ni sekvis la valoregajn indikojn de Gaston Waringhien, kiu konsentis prezenti mem la tradukon per vortoj jen severece sciencaj, jen afable laŭdaj.

La verko ne entenas neologismojn: nenia vorto enestas, kiu ne aperas en la Plena Vortaro aŭ en ties Suplemento; ni ne allasis gramatikajn nek metrikajn licencojn, krom tiuj kiujn oni trovas jam ĉe Zamenhof. Eble kelkaj legantoj ne perceptos la cezurojn, kiuj ja estas ne tre forte senteblaj ĉe Peterlongo, kiel cetere okazas en la itala “endecasillabo”, al kiu respondas, en Esperanto, la kvinjambo. Eble aliaj bedaŭros, ke Peterlongo rezignis pri la rimado, pri la “triobla ora ĉeno”, kiel Waringhien trafe ĝin nomas. Peterlongo konfesis, ke li multege hezitis antaŭ ol rezigni, ĉar ŝajnis al li, se li sin enmetos en la aventuron de tiom longa rimado, ke li rezignos pri tiu absoluta fideleco, pri tiu ama humilo kiujn li, fronte al Dante kaj fronte al la legantoj, intencis trudi al si. Kaj efektive la elekto reduktiĝis, esence, el elekto inter fideleco kaj pli arta krea laboro, inter nuligo de propra personeco kaj aserto fakta de propraj poeziaj ecoj kaj eblecoj. Do, elekto inter Dante kaj si mem: Peterlongo elektis Dante-n, kaj ni ŝuldas dankon al li pro tio.

Longega estis la laboro reordiga de la teksto, por igi ĝin tia, kia Peterlongo fine estus ĝin dezirinta. Ĝi daŭris kvar jarojn, kaj ne pro mallaboremo nia. Post ĉiu decido kiun ni elprenis, por ke la decido estu sistema, ni devis relegi la tutan verkon: dekkvarmil versojn.

Tio okazis, ekzemple, rilate al modernigo de kelkaj vortoj kiuj, pro la natura evoluo de Esperanto, jam ne plu estas uzataj (ekz. feliĉeguloj ja iĝis beatuloj, kaj la perdo de unu silabo devigis al subtilaj ŝanĝoj en la respondaj versoj; ja ni devis rezisti la tenton refari ilin, ĉar ne nia estas la patreco de la verko), aŭ pri la grava kaj malfacilega demando pri la propraj nomoj, kiujn Peterlongo estis uzinta ne-sisteme; jen fonetike transkribitaj, jen tradukitaj arbitre, jen en internacie akceptitaj formoj. 

En fonetika formo

Do ni decidis gardi (krom se temis pri ĝenerale uzataj nomoj) la fonetikan formon en la teksto, por faciligi la legadon de nomoj kiel Ciacco (Ĉakko, t. e. porko) aŭ Gianni Schicchi (Ĝanni Skikki), kiujn neitalo ne povus legi: kaj estas sciate, kiom da nomoj entenas la poemo! Sed en la notoj ni preferis uzi la nomojn tiaj, kiaj ili estas en la respektivaj naciaj lingvoj, krom se temis pri nomoj jam fiksitaj de la uzado, sekvante la kriteriojn de la naciaj lingvoj, t. e. ni tradukis kion ni estus tradukintaj en nian nacian lingvon, kaj ni lasis itale, france, germane kion ni ne estus tuŝintaj dum traduko nacilingva.

La leganto trovos, ĉe la fino de la volumo, vortaron de ĉiuj propraj nomoj aperintaj en teksto kaj notoj, ordigitaj laŭ la formo kiu aperas en Dante kaj ties ortografio, kun transskribo fonetika kaj kun traduko Esperanten, se ili estas tradukeblaj (kursive ni aldonis traduk-proponon, se la koncerna nomo ne estis ankoraŭ uzita de niaj aŭtoroj, kaj por tiu propono ni sekvis la regulojn de Wüster kun la modifoj de Waringhien).

Mi ne rajtas prijuĝi la verkon, ĉar mi mem parte respondecas pri ĝi, tia, kia ĝi nun estas; kaj ĉar mi amas ĝin, pro la karaj longaj horoj, tagoj kaj noktoj, kiujn mi pasigis super ĝi, pro la oferoj, kiujn ĝi de mi postulis, pro tio, ke mi sentas min - mi jam diris - ĝia baptopatrino. Mi povas nur glate kaj banale detali, ke la eldonejo estas Milana firmao SIEI, ke la libro kostos al la anoj de UEA 6.000 lirojn, do kun rabato pli ol 50% sur la kovrilprezo, ke la pezo de la libro estas 2,700 kg. kaj la paĝonombro 765; ke en tiu preskaŭ milo da paĝoj restis nur tre malmultaj preseraroj, deko aŭ dekduo, el kiuj bedaŭrinde la unuaj cent volumoj enhavas la plej ĝenajn (manko de supersignoj en la lastaj kvar linioj de la noto fine de la unua teksto-paĝo): povas esti ke tio estiĝos bibliografia kuriozaĵo kiu distingos ja unuajn cent ekzemplerojn de la poste presitaj, kiu scias?, eble tio pliigos iam la valoron de tiuj “unuaj” volumoj, kiel okazas por la poŝtmarkoj… Ekster ŝerco: restis malpli da eraroj en la Esperanta ol en la itala parto; kio, en tia monumenta verkego, ja estas rekordo… Errata-corrige (korektaĵoj) tamen akompanos la volumojn. 

Malofta eldonaĵo

Mi konscience devas aldoni, ke neniam aperis, en Esperanto, eldono tiel riĉa, tiel ampleksa, tiel luksa. Ĝi povas fariĝi valorega donaco de Esperantisto al neesperantisto. Ĉar por libroamantoj kaj kolektantoj ĝi fariĝos frandaĵo ankaŭ ekster la kadro de nia movado (ekzistas kolektistoj de ĉiuj eldonoj de la Dia Komedio), povus ankaŭ okazi, ke vi aĉetos nun libron, kiu iĝos maloftaĵo kaj pro tio pliiĝos ĝia valoro tiel, ke vi gajnos monon aĉetante Esperantan libron, kio ankaŭ estus neniam-viditaĵo.

La eldono estas sub egido de UNESCO, kiel eksterordinara aperaĵo en la Serio Oriento-Okcidento.

Se vi intencas aĉeti, ne tro atendu. La nombro de ekzempleroj estas limigita, kaj en Sofia jam elĉerpiĝis la unua stoko, nur por vendo al la orienteŭropaj kongresanoj. Vi ja scias, kio okazis kun la Infero de Kalocsay, nun preskaŭ netrovebla. La verkoj vere indaj ne ŝimas sur magazen-bretaroj.

Vi konatiĝos kun Dante; kaj vi konatiĝos kun la delikata arto de Botticelli; kaj plie vi konatiĝos kun la pura, nobla figuro de Giovanni Peterlongo, kiu starigis al Dante “monumentum aere perennius”, monumenton pli daŭran ol bronzo,

“per tuta koro  kaj per la lingvo

ĉe ĉiuj sama… (Par. XIV, 88)

 

al la indekso


LA KATOLIKOJ EN LA POLITIKA KAJ SOCIA VIVO EN FRANCUJO

 

Dum multaj jarcentoj, kun la koncepto de la reĝa konsekrado, altigita preskaŭ je la rango de sakramento, la francaj katolikoj estis devigataj al lojaleco pli-malpli respektema kunlaboranta sur la politika ebeno kun la reĝa povo, ofte malprofite al la iniciatoj.

La Revolucio (1789-1793) renversis la instituciojn kaj detruis la malnovan reĝimon. Kun la monarkia Restaŭrado, la tradicia katolika opinio trovis sin, bedaŭrinde, fakte ligita kun la laŭdira ligiĝo de la trono kun la altaro, kaj la politikaj zorgoj interesis nur malgrandan parton de la popolo konsistantan el la bonhavaj klasoj de la socio.

Sur la socia ebeno, la malnova kaj vermotruita konstruaĵo de Korporacioj kaj laboristaj Asocioi, en kiuj la kristanismo ludis agigan rolon, malaperis kun la naskiĝo de la ekonomia liberalismo. 

Industria revolucio

La industria revolucio de la 19-a jarcento levis (starigis) trogediajn problemojn kaj kaŭzis nedireblajn suferojn por la laboristoj. La laboro de la infanoj, la longaj labortagoj, interrompitaj de senlaborecaj periodoj, vekis tro ofte nur indiferentecon ĉe tre multaj kristanoj, apenaŭ mildigitan per pli-malpli korvarma almozdono. Necesas, tamen, atenti la noble malavaran iniciaton de la franco Ozanam, kreinto de la Kunfrataroj “St-Vincent de Paul” celantaj ne nur la tujan monhelpon, sed ankaŭ provon de socia relevado.

La fermentado en 1848 vidis la naskiĝon, sur la idea ebeno, de tio, kio poste fariĝis la Socia Katolikismo.

La malmilda punprenado al la ribelo de la “Pariza Komunumo”, en 1871, estis je la komenco de la socia alvokiĝo de Grafo Albert de Mun. 

La patronismo

La patronismo regis en la penso de la “Sociaj Katolikoj”, ĝenerale monarkiistoj kaj konservativuloj sur la politika ebeno, sed decideme defendantoj de la materialaj kaj moralaj rajtoj de la laboristoj kaj de iliaj familioj fronte al la materialistaj postuloj de industrio kaj komerco tro ekskluzive superregitaj de profitama karaktero. La encikliko “Rerum Novarum” de Leo XIII, oficiala esprimo de la pozicio de la Eklezio, rilate al socia justeco kaj orientigo de

la agado por la rajtoj de la laboristoj, ricevis nur nesufiĉe, flanke de tro multaj francaj katolikoj, la ĝustan akcepton.

La alvoko de la Papo, konata sub la titolo de “Ralliement” (Rekono), kiu signifas lojalecon kaj kunagadon koncerne la respublikan formon de la registaro, ne estis akceptita de multaj eminentuloj, ligitaj al la monarkia formo. 

“Demokrataj sacerdotoj”

Tamen, ekde la fino de la 19-a jarcento, kelkaj elstaraj personoj el la katolika mondo, interalie la tielnomataj “demokrataj sacerdotoj” (fr: abbés démocrates) komencis la agadon sur ambaŭ terenoj, politika kaj socia.

Renovigo en la penso kaj la agado estis naskiĝonta post la starigo de du gravaj movadoj, la “Katolika Asocio de la franca junularo” kaj la “Sulko”.

La unua, pli streĉe ligita al la Hierarkio, ne partoprenis en la politika kampo. La “Sulko”, fondita de Marc Sangnier, intencis kunigi la kristanan kredon kun la socia kaj politika agado, enmiksiĝante en la balotaj konkuradoj. 

Papa Dekreto

En 1910, la Papo Pio X postulis per oficiala Letero la dissolviĝon de la “Sulko”; la fondinto donis ekzemplon de senpera kaj grondanima obeo al la Eklezio. Tiu-ĉi letero celis eviti la danĝeron, kunmiksi politikajn kaj socialajn opinieblecojn: elekto de la respublika reĝimo, metodoj por aliigi la ekonomian vivon konforme al la kristana kaj katolika kredo, kiu esence ne estas ligita al la diversaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj esprimoj de la materia ordo. 

Sociaj Semajnoj

Alia franca iniciato, kiu siavice ricevis ankaŭ profundan nacian kaj internacian eĥon, datumas de tiu epoko: la “Sociaj Semajnoj”, vojaĝantaj katolikaj universitatoj, kreitaj de Marius Gonin. ili estis dediĉitaj al studado de gravegaj kaj aktualaj temoj kaj al la respondoj, kiujn la kristanoj povis trovi en sia doktrino.

La milito 1914-1918 devis elpuŝi la francajn katolikojn el la situacio de sieĝatoj interne de la lando, devigataj al politika agado kontraŭ la oficiala politiko ne malmulte kontraŭ-religia.

Kvankam pereis multaj el la junaj elituloj, preparitaj de post la komenco de la jarcento, la katolikanoj trovis larĝan agadkampon ekde 1918.

Sur sindikata ebeno, okazis la naskiĝo de la franca konfederacio de la kristanaj laboristoj (fr.: Confedération Française des Travailleurs Chrétiens - CFTC), kiu kunigas sindikatistojn, ĝis tiam dissemitajn trans la teritorio. 

Porfamilia politiko

La katolikoj havis gravan partoprenon en la kreado kaj la administrado de la Sociaj Asekuroj kaj la akcepto, en Francujo, de vere porfamilia politiko. La familiaj krompagoj, kreitaj de franca katolika industriisto De Romanet, fariĝis devigaj, kaj estis ĝeneraligataj.

La familia kodo venis por kroni sinsekvon de klopodoj, kiuj ankoraŭ daŭras por la protektado kaj la bonstato de la familioj.

La kreado de specialigitaj grupoj en la katolika junularo rezultiĝis en la formadon de multaj aktivuloj, kiuj, nature, estis pretaj por preni sur sin la respondecojn en la rezistadaj grupoj, kaj post la milito en la komitatoj kaj la ekonomiaj, sociaj konsilantaroj, kiel ankaŭ en la Parlamento.

Nun de post multaj jaroj la katolikoj ĉeestas sur ĉiuj kampoj de aktiveco, kaj oni povas diri je ĉiuj gradoj, eĉ en la plej altaj postenoj.

La originala kaj maltimema iniciato de la “Misio de Francujo” postsekvata de la eksperimento, nun prokrastita, de la “Laboristaj Sacerdotoj”, celis signi aparte kristanan ĉeestadon en parto de la laborista mondo, la plej disiĝinta de la eklezio. 

Sur eŭropa tereno

Sur la eŭropa tereno, rilate al helpo por tiuj landoj nun sur la vojo de evoluiĝo, en la movadoj favoraj al la paco, kia ekzemple “Pax Christi”, en la bataloj por pli da sociala justeco por la organizado de la industria aŭ agrikultura produktado, de la nacia edukado, de la scienca serĉado, kaj sur multaj aliaj kampoj, la katolikoj trovis sian lokon.

Neniam en Francujo, la katolikoj estis tiel larĝe aktivaj kiel hodiaŭ en la diversaj sociaj kaj politikaj organizaĵoj.

Tiu-ĉi ĉeestado en la plej diversaj medioj prezentas tamen maloportunaĵojn: kelkaj katolikoj, kies doktrina formado ne estas sufiĉa, lasas sin logi de materialistaj organizaĵoj, kies tendencoj estas kelkfoje kontraŭaj, sed neakordigeblaj kun la postuloj de la kristanismo, koncerne la absolutajn rajtojn de la homa persono kaj de la devoj al Dio. Plue tiu-ĉi dissemiteco malfaciligas, eĉ foje malebligas komunajn agadojn, kiuj devus kunigi ĉiujn katolikojn. 

Avantaĝo

Kompense, tiuj-ĉi ĉeestadoj havas tiun avantaĝon, ke ili plimultigas la radiadon de la kristanoj inter ĉiuj elementoj de la socio. Tio ebligas ankaŭ tre bonvene la liberigon de la Eklezio el tro streĉaj ligiloj, veraj aŭ supozitaj, kun privataj interesoj, certaj kategorioj, nedaŭraj modoj aŭ institucioj.

La rolo de la katolikoj en la socia kaj politika vivo, en la nuna Francujo, estis kaj kontinuas esti grava. Ĝi ja montras signojn de la homa nesufiĉeco, sed starigas konsiderindan ateston de la agadoj de viroj kaj virinoj, kiuj havas fidon kaj bonan volon por la servo de la komuna bono.

(Ensendis: f-ino J. Le Boëdec, Parizo)

 

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

135. Skermado internacia. Pasintan 19-an de aprilo okazis en Les Andelys (Fr.) oficiala preolimpia renkonto inter skermĉampionoj el Francujo kaj Sovjetunio. Oni antaŭvidis ĉion, krom ... interpretiston! En la lasta momento oni devis urĝe telefoni al iu loĝantino de la urbo, rusdevena, por ke ŝi venu helpi al la interkompreniĝo inter la skermistoj... Komentario por esperantistoj superflua. (Sendis Madame Vincent, Les Andelys).

136. “Nur en la lingvo de koreco kaj gastamo ni povis paroli kun la grupo de ortodoksaj teologiaj studentoj kaj instruistoj el Grekujo”. Tion komunikas la “Inoj de Betanio” en sia Kontaktogazeto apr. 1964 (Ned.).

137. La lingvo “Truk”. Tio estas la problemoj de la insularo de Oceanio: ili perdiĝas kiel punktoj en Oceano en tia mezuro, ke en ĝi ĉiuj 5 terpartoj povus doni al si rendevuon. La vojaĝo al la venonta insulo kelkfoje daŭras semajnojn, ĉar nur kelkaj insuloj havas regulan flugmaŝin- aŭ ŝipkontakton. Kaj krome la babilona lingvoĥaoso!

Eĉ en kulturŝtato devus malfunkciiĝi komerco kaj florado, se en ĉiu urbo kaj en ĉiu pli granda vilaĝo oni parolus alian lingvon. Kiamaniere ili trovu komunan lingvon kaj povu ekonomie pliboniĝi? Por atingi tion ili mem pledis por resti en la angla aŭ franca koloniiĝo. Nur kelkaj pli favoraj insulgrupoj strebas al baldaŭa memstariĝo. Okcidenta Samoa ĝin jam havas, sed ekonomie povas vivi nur malfacile.

Sed ja ekzistas lingvo kiun ĉiuj kore komprenas: la lingvo de Dio en la Evangelio. Sed ankaŭ la vorto de Dio uzas la flugilojn de homaj lingvoj por eniĝi en la orelon kaj la koron de la homoj. Por la misio dekomence tiu problemo estis ĝis nun nesolvebla: trovi la ĝustan vorton. Ideale estus, se oni povus klerigi ne nur enlandajn sacerdotojn (ekzistas jam 60) sed ankaŭ kateĥistojn, kiuj sur siaj hejminsuloj en la propra lingvo povus komprenigi la vorton de Dio. Sur la Karolinoj, insulgrupo de 2.000 k.km. grandeco, oni devus el ĉiuj insuloj kunigi ĉiujn junajn virojn kun la familioj kaj lernigi la anglan lingvon por tiam komenci la instruadon de la angla lingvo. Tio ne estas ebla. Pro tio la misiistoj de la Karolinoj kunvenis kaj faris biblian tradukon, forminte el la plej ĝenerale parolataj insullingvoj miksaĵon, novan “lingvon” kun la nomo “Truk” laŭ la ĉefinsulo. La sukceso devas esti atendata.

(El la gazeto “Menn in der Zeit” nov. 1963; tradukis kaj alsendis s-ro Willi Wirger, Rossel). Rim.: Ho, kial ĉiuj misiistoj ne konatiĝis kun esperanto!

138. La artikoloj en E.K. 3/1964 “Sciencaj kaj teknikaj revuoj”, kaj “Pri enormaj kostoj de samtempa tradukado”, bone konkordas kun antaŭaj artikoletoj en “Vento” E.K. kaj kun la karaktero de tiu ĉi rubriko. Pri tio ekz. komp. 11/1960, 6/1961, 9/1961, 12/1961, 2/1962, 11/1962, 4/1963, 7/1963.

K. A. Ouwendijk, Nederlando

al la indekso


RELIGIAJ SITUACIOJ EN SKANDINAVIAJ LANDOJ

 

Sube ni publikigas valoran artikolon pri la skandinaviaj religiaj situacioj, germanlingve verkita de Ĉefepiskopo Dr. B. Heim, Kopenhago (Danujo); la artikolo aperis en “Deutsche Tagespost” Würzburg de la 11-a de marto 1964 n-ro 30, kaj estas tradukita de s-ro Hans Stahl, nia meritplena eksreprezentanto en Germanujo.

 

La nordaj landoj, en kiuj mi havas la honoron reprezenti la Sanktan Seĝon, iĝas pli kaj pli objekto de kreskanta intereso en la ceteraj landoj de Eŭropo, kaj ŝatata vojaĝcelo por ĉiam pli multnombraj turistoj.

Sed malgraŭ ĉiu intereso por la nordo, kion ni scias pri la religiaj cirkonstancoj kaj pri la pozicio de la katolika Eklezio en Skandinavio, Finnlando kaj Islando? Certe ni scias, ke la nordaj popoloj en sia plimulto apartenas al la evangeliana-luterana konfesio. Ni ankaŭ scias, ke en la nordaj landoj, antaŭ cio en Svedujo kaj Danujo, la ĝenerala materia progreso kaj bonstato atingis konsiderindajn rekordojn, kaj ke la socialaj institucioj sendube preskaŭ superas ĉion similan en aliaj landoj. Plue ni scias pri vasta libereco de la moroj kaj edzecmoralo. Sed la scio pri tiuj ĉi temoj tamen ne sufiĉas, por imagi al si la problemojn, kiuj premas nian klerikaron kaj la katolikajn laikojn.

Fakte ne nur la plimulto de loĝantoj en la nordaj landoj, sed preskaŭ ĉiuj apartenas al la luterana protestantismo, kiel pruvas la statistikoj. 95 ĝis 97 procentoj do nordlandanoj apartenas formale kaj jure al la luterana ŝtateklezio. Favore al la luteranismo estas ĉi tie preskaŭ kompleta unueco, kiel proksimume en Italujo kaj Hispanujo favore al la katolika Eklezio. En Svedujo ĉiu ĵusnaskito estas ne nur sveda ŝtatano, sed aŭtomate ankaŭ membro de la ŝtata Eklezio, jam antaŭ la baptiĝo. Ekde mezo de la 16-a jarcento oni praktikis tion de Danujo ĝis Nordkabo, kaj de la okcidenta marbordo de Norvegujo ĝis ruslanda limo.

La reformacio okazis ankaŭ en la nordo ne tute sen rezisto. Dum la tri jarcentoj la katolika influo estis totale malebligita, tiel ke oni devis komenci denove kiam en la 19-a jarcento pli demokratiaj konstitucioj kaj pli liberala leĝdonado ree ebligis al la katolika Eklezio la radikiĝon.

 

Neniu rebapto por konvertitoj

Hodiaŭ ni ankoraŭ estas en la komenco. Jam malpreciza kaj malprofunda observado de la religiaj cirkonstancoj en Skandinavio malkovras al ni surprizigajn kontrastojn. En ĉiuj nordaj landoj la luterana Eklezio estas ligita kun la ŝtato, kiu ĝin jure kaj finance apogas. Preskaŭ la tuta loĝantaro estas baptita en tiu ĉi Eklezio, pro kio ni regule eĉ ne kondiĉe rebaptas la konvertitojn. La Meso estas celebrata en la preĝejoj ĉiudimanĉe kaj ankaŭ la Komunio estas disdonata. Pro la necerta apostola sinsekvo ni ja ne povas agnoski tiun ĉi Meson sakramente valida, kiel ankaŭ ne la ordinon, sed ĝia strukturo kaj rito estas en la esenco simila al la katolika Meso, kaj la fideluloj kiuj iras al la altaro, akceptas almenaŭ vere spiritan Komunion.

La dimanĉa Meso en Danujo ekzemple estas vizitata nur de kvin ĝis ses procentoj de la luterana loĝantaro, en Kopenhago estas eĉ pli malmulte ol unu procento. La praktika ateismo estas tre disvastigita en la kleraj klasoj, kaj ĝi estas rigardata preskaŭ memkomprenebla en la sciencaj kaj artistaj societoj, el kiuj aliflanke venas relative multnombraj konvertitoj.

Kiujn eblecojn havas la katolika Eklezio de la nordo en tia situacio? Kiaj estas ĉi tie ĝiaj taskoj?

Rilate al ega plimulto da nekatolikoj, ĉu ili estas veraj kristanoj, ĉu indiferentuloj aŭ ateistoj, la Eklezio ne povas sin limigi je la prizorgo de siaj malmultaj fideluloj, kvankam ĝi estas necesa. Ĉu ni devas paroli pri misia Eklezio kaj nomi la nordajn landojn misiaj landoj? En Skandinavio oni povas paroli pri misio nur, se oni celas la amason de nekredantoj kaj indiferentuloj.

Restas la problemo de nia sinteno al la luteranaj Eklezioj mem kaj al la grupo de la veraj fideluloj. Kia estas ĉi tie la tasko de nia Eklezio? Ĉu prozelitismo, por atingi plej eble grandan nombron de individuaj konvertiĝoj, aŭ ĉu ekumena parolado kun tia respekto al la certe bona kredo de la luteranaj kristanoj, ke oni rezignas pri konvertiĝoj el iliaj vicoj? Tiu ĉi demando ne estas simple respondebla, ĉar ĉi tie ne temas pri diplomatio, sed pri vereco.

 

Bonvola dialogo

Nia tasko estas antaŭ ĉio la absolute lojala dialogo, la bonvola kredoprezento per nia ĉeesto, per nia doktrino, per nia Diservo kaj nia vivo kiel komunumo, prizorgo de la katolikoj, konigo al nekredantoj, precipe el la rondo de la intelektuloj, Kaj la sincera ekumena dialogo kun la kredantaj protestantoj. Tio estas nia triobla tasko en la nordo.

Kiel nia Eklezio estas preparita, por plenumi ĉi tiujn taskojn? En la nordaj landoj loĝas proksimume 20 milionoj da homoj. La nombro de la registritaj katolikoj estas proksimume 62.000, t. e. 0,3 procentoj. De tiuj estas proksimume 20.000 ne asimilitaj, novenmigrintaj eksterlandanoj. La katolikoj, kiuj naskiĝis en Skandinavio, estas proksimume nur 0,2 procentoj de la tuta loĝantaro.

Ĉiu lando estas diocezo, escepte de Norvegujo, kie krom la diocezo Oslo ekzistas ankoraŭ du apostolaj vikariujoj, en meza kaj norda Norvegujo. Sed ili ne estas diocezoj laŭ nia kompreno. Rilate al la malmultaj katolikoj la klerikaro estas ja multnombra, sed tre nesufiĉa, se ni konsideras niajn misiajn kaj ekumenan taskon, se ni konsideras la tutan loĝantaron aŭ la distancojn. De Kopenhago al Hammerfesto estas la sama distanco kiel de Kopenhago al Ateno. Svedujo estas la plej granda kaj popolriĉa lando de la nordo. En Svedujo ni apenaŭ havas 60 sacerdotojn, kiuj devenas el 15 diversaj landoj. La korespondaĵo de la Apostola Delegacio alvenas en dek lingvoj.

En la tuta nordo laboras hodiaŭ 280 sacerdotoj: unu sacerdoto por 220 katolikoj, sed ankaŭ unu sacerdoto por 70.000 homoj. De la 280 sacerdotoj ĉ. nur 60 sacerdotoj estas nordlandanoj. De la 1.550 monaĥinoj, 1.350 estas eksterlandaninoj.

 

Unu paroĥo - okoble pli granda ol Belgujo

La sacerdotoj pro neceso estas tre malegale distribuitaj. 58 estas en Kopenhago, kie ja ankaŭ loĝas ĉ. kvarono de la Skandinaviaj katolikoj. En Islando estas nur ses aŭ sep. En Svedujo, Norvegujo kaj Finnlando ili vivas ofte solaj en neimagebla geografia kaj anima izoleco. Kelkiu paroĥestro devas prizorgi regionon, kies amplekso estas pli granda ol tiu de multaj mezaj - kaj sudeŭropaj diocezoj, kaj en kiu loĝas 200 ĝis 300 katolikoj. Unu paroĥestro devas prizorgi la tutan nordan duonon de Svedujo, kie en 1.000 km distanco de sia loĝejo ekzistas katolikoj sen preĝejoj kaj kapeloj.

Tiu ĉi paroĥo estas okoble pli granda ol Belgujo. Tia estas la situacio de la katolika Eklezio en Skandinavio! Kiel ĝi povas plenumi sian trioblan taskon en la nordo? Tiu ĉi tasko postulas ne nur grandajn rimedojn financajn kaj kuraĝajn apostolajn helpantojn. Krom tio ĝi postulas eminente bonan teologian kaj homan instruitecon, konon kaj komprenon de la skandinavia mondo kaj treege multan takton. Reprezenti la Eklezion en tiel alte civilizitaj landoj ne estas simpla tasko.

Ĝi ne estas plenumebla sen funda studo de la norda kulturo kaj sen kono de la luterana teologio en ĝiaj fontoj kaj multdiversaj tendencoj. Ĉiu sacerdoto kaj ĉiu laiko devus laŭ siaj eblecoj kaj vokiĝo helpi por formi la publikan opinion: en la universitato, en la gazetaro, radio, televido; ĉi-ĉio estas al ni relative facile alirebla dank' al tre libereca sinteno.

Nia aktiveco ne celas gajni influon kaj potencon, sed doni ateston kaj esti ĉeestanta.

Ĉefepiskopo Dr. B. Heim

 (el “Deutsche Tagespost”, Würzburg, Germanujo).

(esperantigis: Hans Stahl, Weiden)

 

al la indekso