Enhavo de Espero Katolika numero 2/1964

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la titolpaĝo: la “Salzburger Dom” (Katedralo de Salzburg) en Aŭstrujo, konstruita en 1628 de arĥitekto Solari

 

 


NOVAJ TASKOJ EN NOVA TEMPO 

La redakcio de “Espero Katolika” ne bone plenumus sian taskon - objektive informi siajn legantojn pri aferoj de religio aŭ de ĝenerala mondsignifo - se ĝi ne atentigus ilin pri la historia, januara vojaĝo de papo Paŭlo al Palestino. Kompetentaj personoj en la Vatikano konkludis - post la reveno de la papo en Romon - ke tio, kion papo Johano XXIII komencis, estis daŭrigita de papo Paŭlo. Kaj ke la sukcesplena vizito al Palestino signifas novan fazon en tiu rimarkinda evoluiĝo de la Katolika Eklezio.

Papo Paŭlo denove trarompis la vatikanajn murojn kaj nur daŭrigis, en alia formo kaj en alian direkton, la klopodojn energiajn de papo Johano, plue minimumigi la distancon inter la papa trono kaj la “alia mondo”, por krei tiel vere pli personajn kaj pli homecajn rilatojn vid-al-vide de tiu mondo kaj ĝiaj nuntempaj problemoj.

La konkludo, laŭ la konvinko superreganta nun ankaŭ en tielnomataj konservativaj vatikanaj rondoj, estas ke la periodo de la “neatingebla” kaj absoluta papfiguro forpasis kaj eĉ ne plu estas akceptebla en la koncepto de nia moderna epoko.

Feliĉaj konsekvencoj estas, ke la Katolika Eklezio nun profunde reformiĝas en siaj metodoj de alproksimiĝo de modernaj ekleziaj kaj organizaj problemoj kaj eĉ de problemoj jam ekzistantaj dum jarcentoj, kiel klare pruviĝis el la vojaĝo papa al Palestino. En nia tempo izolita Eklezio ja estus barilo por novaj ideoj kaj pluaj evoluiĝoj spiritaj, kiel ili konkretiĝas iom post iom en la decidoj de la Dua Vatikana Koncilo, kaj socialtendence tiom okulfrape manifestiĝis i. a. en la enciklikoj “Mater et Magistra” kaj “Pacem in terris” de papo Johano XXIII, kiuj kreis bazon de granda alproksimiĝo inter katolikoj kaj nekatolikoj.

Ankaŭ el la reakcioj je la publikigo de la Esperanto-traduko de la encikliko “La Surtera paco” flanke de nekatolikaj esperantistaj revuoj feliĉe evidentiĝis, ke ankaŭ I.K.U.E., kaj “Espero Katolika” kiel ĝia trompeto, povas plenumi gravan taskon en tiu kadro, do klarigante kaj diskonigante la novajn principoin, plurfoje de preskaŭ revolucia signifo. Tiucele “Espero Katolika” senĉese kontinuos uzi kaj serĉi novajn vojojn, por pli efikplene kaj laŭ la plej modernaj konceptoj organizaj kaj redakciaj, realigi la neeviteblan, apostolan taskon, kiun ĝi jam antaŭ sesdek jaroj komencis plenumi: la taskon de alproksimigo de homo al homo, de lando al lando kaj de kontinento al kontinento, per Esperanto, la internacia lingvo de d-ro Zamenhof, per la “latino de la popolo”... Tiel praktikante la esencon de la kristanismo kai pli profundigante purajn ideojn pri homo kaj vivo, pri homa digneco kaj reciproka amo, kiuj estu la bazo de alproksimiĝo tutmonda! Certe pozitiva tasko, kies realigo nur povos sukcesi per daŭra morala subteno de la tuta internacia katolika esperantistaro.

N. Hoen

al la indekso


“LI ESTAS DIKTATORO…!”

 

Finiĝis la jaro 1963, jubilea jaro de IKUE, jaro de renovigo kaj reaktivigo. Kiel sekretario, provizora ĝis la kongreso de Valencio, mi prenis sur min la taskon stimuli la cirkuladon de nova sango kaj nova vivo en la vejnoj de nia organizo. Per cirkuleroj mi kontaktis kun la membroj de la Estraro kaj Komitato de IKUE. Mi skribis sennombrajn leterojn, mi eldonis la broŝurojn de la nova IKUE-serio “Kristana Kulturo”; mi eldonis la vortareton “Katolika Terminaro Deutsch-Esperanto”. Mi pristudis la statuton de IKUE kaj preparis la necesajn ŝanĝojn, kiujn Estraro kaj Komitato jam aprobis per skriba voĉdono kaj kiujn la ĝenerala kunveno de Valencio sendube sankcios.

Por tiu laboro mi postulis nek monon nek dankon. Mi tamen ricevis surprizigan dankdiron. Oni skribis: “Li estas diktatoro! Gardu vin, li ruinigos nian karan IKUE!”. Mia unua reago estis mirego. Sed nun mi ne plu miras, leginte artikolon en la revuo “Esperanto”, januaro 1964, p. 4, en kiu d-ro Ivo Lapenna skribas sub la titolo “Kelkaj kaŭzoj de nekontentiga progresado”: «…Kiam alia klarvida esperantisto sukcesis per granda fortostreĉo revigligi formortontan, sed iam gravegan, lokan grupon, ankaŭ lin oni proklamis “diktatoro”, kio igis lin rezigni pri sia funkcio. Pretere dirite, la esprimo “diktatoro” estis jam tiom da fojoj aplikita al niaj plej sukcesaj aktivuloj, ke efektive ĝi tute perdis sian originalan signifon, kaj iusence fariĝis honora titolo, indikanta al ĉiu konanto de nia realaĵo preskaŭ senerare personon, kies inteligentan kaj paciencan konstruadon kutime kronas objektivaj atingoj... Tute flankelasante en tiu kunteksto la grandajn maljustajn kampanjojn, kies viktimoj estis pluraj mondkonataj laborantoj por la Internacia lingvo, inkluzive unuavice d-ron Zamenhof mem, tiaj etmensaj envioj kaj senrespondecaj subfosadoj, pikadoj, senspritaj “spritaĵoj” kaj ofendoj forigis el niaj vicoj altvalorajn pozitivajn elementojn kaj senkuraĝigis multajn aliajn brilajn cerbojn entrepreni ion ajn pli grandskalan. Movado, kiu vundas siajn plej bonajn kaj kapablain membrojn, fakte detruas sin mem. Nur personoj plene konsciaj pri la grandeco de la afero super ĉiuj nauzaĵoj kaj, krome, havantaj sufiĉe da fizikaj fortoj kaj intelekta kuraĝo, povas tion elteni ...» Tiel la sekretario de UEA!

Kion spertas la neŭtrala Esperanto-movado, tion spertas IKUE. Ĉu tiaj spertoj finfine lernigos nin???

W. F.

 al la indekso


HELPEPISKOPO D-RO EDUARD MACHEINER

HONORPREZIDANTO

DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ DE AŬSTRUJO

 

“AKLE-Wien” en sia 400-a kunveno post (reagado en) 1945 je lo 26-a de nov. p. j. speciale kaj solene memoris pri “60 jarojn ESPERO KATOLIKA”.

La multnombre veninta samideanaro tiuokaze i.a. povis vidi la inde binditan unuan jarkolekton de nia revuo (1903-4), eĉ la saman ekzempleron, kiun la nun sankta papo Pio X-a havis en siaj manoj okaze de la koncerna transdono laŭ deziro de sac. Emile Peltier en la jaro 1906, kiam la tiama Papo ankaŭ benis “Espero Katolika”. Ankaŭ aliaj jarkolektoj de antaŭ kaj post la unua mondmilito kaj ĝis la nuntempo estis montrataj.

Multe plibeligis la vesperon s-ano Karlo Ryba per vere vidinda kolorfilm-prezentado pri sia Rom-vojaĝo en julio 1963 al la jubileaj festoj honore al la s. slavaj apostoloj Cirilo kaj Metodo.

 

al la indekso


BUKEDO DIVERSLANDA

 

Edmond Privat kaj Charles Ecabert, 2 pioniroj de Esperanto en la lernejoj.

Je 9-10-a de nov. 1963 okazis en Neuchâtel, Svislando, en la Universitato manifestacio omaĝe al ambaŭ. En la kadro de “Omaĝo al Edmond Privat kaj Charles Ecabert”, oni kreis Fonduson Charles Ecabert por akceli Esperanton inter la svisa junularo. Samtempe okazis ekspozicio. 

E. N. Setälä. Okaze de la 100-jara naskiĝo de finna lingvisto, favoranto de Esperanto, prof. E. N. Setälä, patro de la finna pioniro akademiano V. S. Setälä, la finna poŝto eldonos jubilean poŝtmarkon kaj specialan stampon kun E-teksto: E. N. Setälä, finna filologo. 

 

 Romo kaj la festo “Nia Sinjorino de la Espero”.

En la grupo, la tria maldekstre, staras Antonio De Salvo, unu el la plej favoraj helpantoj de Patro Jacobitti (meze de la bildo). La kvina persono estas f-ino Enzlin el Belgujo. La sacerdoto en la nigra vestaĵo estas la lituana Pietro Urbaitis, kaj antaŭ li sekretariino Lucia Terrazzani. La antaŭlasta estas prof. De Benedetto, prezidanto de la “Roma Esperantista Zamenhof-Grupo”. 

 

Zamenhof-memorkunveno de la karintiaj esperantistoj

Ĵaŭdon, la 12.12.1963 je la 20-a h. kunvenis la gesamideanoj el Klagenfurt kaj Villach en la klubejo en kafejo Perstinger, Klagenfurt, Heiligengeistpl. por kune festi la 104-an naskiĝtagon de d-ro Zamenhof.

Honormembro, viclandestro dir. L. Schmid faris la festparoladon. Li skizis la gravecon de la lingvo Esperanto por la interkompreniĝo de la popoloj kaj por la internacia trafiko, kaj akcentis, ke la nunjara konferenco de instruistoj en Beograd estis tre grava por la Esperanto-instruado en la lernejoj en la tuta mondo. Fine li ankaŭ raportis pri la Universala Kongreso en Sofia. AEF-Landestro Dürrschmid atentigis pri la “Tago de la Esperantolibro” kaj menciis kelkajn gravajn novajn Esperanto-librojn, i.a.: Dante, “La Dia Komedio”; Boulton, “Zamenhof, aŭtoro de Esperanto” kaj la serion “Kristana Kulturo” kun la tri unuaj volumoj: “Emile Peltier”; “Sintrompoj” kaj la encikliko “Pacem in Terris” en Esperanto. Li ankaŭ raportis, ke ekscelenco d-ro Eduard Macheiner, helpepiskopo de Salzburg, bonvolis akcepti la oficon de Honorprezidanto de AKLE, kio vekis grandan aplaŭdon. 

Honortasko

Nia membro d-ro J. Kondor (Germanujo) skribis al la redakcio de E.K.:

«La enciklikon “La surtera Paco” mi bone ricevis kaj mi korege donkas. Ĝi estas laŭdinda eldonaĵo, kiun sekvu multaj similaj! Nun mi ŝatus fari proponon al vi: ni, katolikai esperantistoj fondu Portutmondan Familion, kies anoj libervole je la 1-a de novembro ĉiujare zorgos pri unu fremda tombo en sia loko, tombo kiun neniu plu prizorgas… Mi mem vizitis hodiaŭ ekz. la lokan tombejon kaj kun d-ro Herrmann, prezidanto de la “Germana Esperanto-Asocio”, post vizito al la tombo de lia patro, metis kandelojn sur la tombon de rusa knabino - Maria Soščenko, kiu mortis tie ĉi 20.4.1944, en aĝo de 8 jaroj. En niaj preĝoj ni memoris ankaŭ tiujn, kiuj sen zorgo de amantaj manoj kuŝas en fremda tero. Ĉu ne estus bele post plenumo de tia honortasko, se ĉiuj esperantistoj mallonge roportus al nia E.K., kiu poste povus doni koncizan raporton, kiu tutcerte interesus la karajn legantojn?». 

Duden-Bildvortaro en Esperanto

Esperanto Press, Ookville, Ontario, Kanado, akiris interkonsenton kun la Bibliografia Instituto, Mannheim, Germanujo, pri la eldono de la plej detala bildvortaro de la mondo en Esperanto.

La “Duden-Bildwörterbuch” aperis 1958 en tute nova prilaboro en la germana lingvo. Ĝi klarigas per 368 moderne desegnitaj bildtabuloj ĉ. 25.000 per bildoj klarigeblajn nociojn. Alfabeta listo je la fino ebligas tujan trovon de la ilustraĵo. Same aranĝitaj kaj numeritaj aperis angla-, franca- kaj hispanlingva eldonoj. Esperanto Press nun intencas kiel eble plej baldaŭ publikigi precize same aranĝatan eldonon en Esperanto, sed por fari la tradukojn kaj por kontroli ilin, oni devas peti la kunlaboron de tutmondaj fakuloj. Necesos ellabori multajn novajn terminojn. Helpi povos ĉiu sperta Esperantisto, kiu konas almenaŭ unu el la lingvoj, en kiuj la bildvortaro ĝis nun aperis, kaj kiu havas konojn en iu ajn profesio aŭ ŝatokupo. Bonvolu do anonci vin kun viaj interesoj kaj kapabloj.Vi ricevos liston de la tradukendaj bildtabuloj, el kiu vi elektu tiujn, kiujn vi ŝatus traduki, kaj vi ricevos detalajn informojn pri la labormaniero, rekompenco ktp. (El “Germana Esperanto-Revuo”) 

            Scienco

“La Esperanta Gazetaro”, disertacio de Mag. Roman Dobrzyński, ricevis de la profesoroj de la Varsovia Universitato la klasifikon “tre bone”.

S-ano Dobrzyński esplorstudis 1 monaton en IEMW. 

Esperanto en la lernejoj de Brazilo

La unuanima decido de la Brazila Federacia Konsilantaro de Edukado, kiu interpretante lo novan Leĝon pri Direktlinioj kaj Bazoj de la Nacia Edukado enkondukis Esperanton en la mezgradaj lernejoj kiel elekteblan edukan praktikon, komencis doni bonajn fruktojn.

Kun plezuro ni informas, ke la reputaciata Instituto Copacabana, en Rio de Janeiro, kies direktoroj estas la kompetentaj edukistoj prof. Eduardo Medino Kuhner kaj lia edzino prof-ino Maria Helena de Oliveira Kuhner, kreis du Esperanto-klasojn, respektive por gelernantoj de la 1-a kaj 2-a serioj kaj de la 3-a, kaj 4-a. Entute vizitas la klasojn 50 gelernantoj.

Estas rimarkinde, ke la enskribo estas nedeviga, sed la frekvento deviga, kio certigas bonan rezulton.

Laŭ la instruplano la kurso celas, per la lernado de Esperanto, disvolvi edukajn praktikojn, kiel la korespondado kun alilandaj lernantoj, kaj aliajn sciojn, kiel la perfektigo de la konoj de la nacio kaj de fremdaj lingvoj, de geografio k.t.p.

Gvidas la klasojn nia samideanino Irani Baggi de Araùjo, kiu posedas la diplomon de profesoro Aprobita kaj estas estraranino de Brazila Esperanto-Ligo. (El : “Brazila Esperantisto”). 

Renkontiĝo en Villanueva y Geltru (Barcelono)

Nova Esperanto-Grupo Villanueva y Geltru, del Fomento Villanovés, strato Santa Madrona, 1, VILLANUEVA Y GELTRU - Barcelono - Hispanujo, urbo ĉe la bela Kataluna marbordo, 26.000 loĝantoj, apud Sitges kaj Villafranca del Panadés, organizas la 6-an Renkontiĝon de Barcelona provinco, la 26-an de aprilo.

Ni petas al ĉiuj grupoj, kluboj kaj anoj de la tuta mondo, bonvolu sendi ilustritajn poŝtkartojn kaj esperantajn revuojn aŭ eldonaĵojn, por aranĝi ekspozicion, kaj tiel fari novajn gesamideanojn. Kiel rekompencon ni sendos la serion de vinjetoj, de ni eldonitaj, okaze de la Renkontiĝo.

 

al la indekso


ESPERANTO KAJ KOMERCO 

 

 

Kiel la membroj de I.K.U.E. scias: la unua celo de nia internacia unuiĝo estas praktike uzi Esperanton, kiel internacian lingvon, por niaj katolikaj celoj, tamen en laŭeble plej intima kunlaboro kun la universala Esperanto-movado.

Tial ŝajnas al ni interese, publikigi sube intervjuon, kiu aperis antaŭ kelka tempo en “L’Esperanto”, la revuo de la “Federazione Esperantista Italiana”.

Intervjuo kun sinjoro E. L. M. WENSING, vicprezidanto de U.E.A., speciale okupiĝanta pri la rilatoj kun komerco kaj industrio.

 

D - Kiuj estas la ĉefaj motivoj pro kiuj, por la internaciaj rilatoj, vi opinias esperanton pli taŭga ol alia(j) lingvo(j)? 

R - Esperanto estas pli taŭga, por internaciaj rilatoj, ol kiu ajn alia nacia lingvo:

a) ĉar ĝi estas absolute neŭtrala, sen iu ajn nacia ŝovinismo, sen iuj ajn ligiloj kun difinita lando aŭ ŝtato;

b) ĉar ĝi estas facile lernebla, facile prononcebla por nacianoj kaj perfekte klara en sia esprimkapableco; krome, ĝi permesas al lingvo-lertaj uzantoj senliman eblecon de vortfarado surbaze de limigita trezoro da vortradikoj;

c) ĝi metas ĉiujn, kiuj uzas ĝin, sur la saman nivelon, en la saman pozicion, ĉar ĉiuj kiuj uzas Esperanton skribe aŭ parole iam devis studadi la lingvon kiel fremdlingvon.

Kiam ia nacia lingvo estas uzata en internacia grupo da personoj, tiuj kiuj parolas tiun lingvon kiel sian gepatran, ĉiam havas grandegan avantaĝon kompare al la aliaj kiuj parolas (aŭ klopodas paroli) tiun lingvon kiel fremdan, pene akiritan lingvon.

 

D - Kiel spertulo en la komerca kampo kaj kiel vic-prezidanto de UEA, vi certe konas la nuntempan situacion de la disvastigo de Esperanto precipe en la kampoj komerca, industria kaj turisma - kia ĝi estas? 

R - Bedaŭrinde, kaj fakte nekompreneble, Esperanto estas ĝis nun malmulte uzata en la kampo de la internacia komerco kaj industrio. Estas kelkcentoj da firmaoj en la mondo kiuj okaze utiligas la lingvon sed ĝia grado de disvastiteco estas sensignifa kompare al ekzemple la angla lingvo. En la propagando-agado de internacia turismo ĝi estas iomete pli uzata, sed, ĝenerale parolante, oni povas diri, ke Esperanto ankoraŭ ne trovis la grandan agnoskon, kiun ĝi plene meritas en la kampo de la praktika, publika vivo. Laŭ mi, tiu fakto estas precipe atribuebla al la antaŭa sinteno kaj la ĝisnunaj labor- kaj propagandmetodoj de multegaj samideanoj, kiuj vidis la lingvon kiel pac-instrumenton, konsideris la movadon kiel idealisman agadon kun fortaj homaranaj tendencoj, kaj tute forgesis emfazi la grandegan praktikan valoron de la lingvo.

Per idealismaj frazoj oni eble altiras milojn da homoj, sentemaj kaj prafundanimoj etikuloj, sed certe ne la milionojn, kiuj perlaboras la ĉiutagan panon en la dura vivo de la komerco. Tial Esperanto estas, ankoraŭ hodiaŭ, ofte konsiderata de la ekstermovada mondo kiel senkulpa infanludo de malreale pensantaj idealistoj. Estas ĝuste tiu opinio kiun ni, praktike agantaj Esperantistoj, devas ĉiel ataki, kontraŭargumenti kaj kontraŭbatali per nia praktika ekzemplo. Bedaŭrinde, ankoraŭ hodiaŭ, ekzistas multaj “verdstelanoj” kiuj ŝatas “marŝi en verdaj pantalonoj” kun pacvortoj en la buŝo laŭte trumpetante ke “la homaro kuniĝos en unu granda gefrata familio” pere de Esperanto. Tio estas sensencaĵo, kiu ege malutilas al la seriozeco de Esperanto.

Vi komprenas, post tio kion mi diris ĉi-supre, ke mi treege alte taksas la laboron de CEKIT, ĉar ĝi estas laŭdinda klopodo por montri al la ekstera mondo la praktikan valoron de nia lingvo. Kaj ju pli da seriozaj adresoj aperas en la CEKIT-adresaro, des pli da entreprenoj ekokupos sin pri Esperanto kaj ĝiaj praktikaj valoroj. Mi vere admiras S-ron Bertoletti, kiu dediĉis tiom da tempo, da mono kaj da entuziasmo al sia iniciato. Mi faros mian eblon por helpi, stimuli kaj subteni la laboron de CEKIT. Ĝi nepre devas esti daŭrigata, kompletigata kaj plibonigata.

 

D - Ĉu vi povas diri ion pri la nuna situacio de UEA? 

R - La nuna situacio de UEA estas multe pli bona ol antaŭ proksimume 5-8 jaroj. La membro-nombro kreskis daŭre (kvankam ankoraŭ tro malrapide). La nova Centra Oficejo estas grandega plibonigo, ĉar nun UEA posedas reprezentindan domon, sobre sed efike aranĝitan. La taskoj de UEA fariĝas ĉiam pli ampleksaj, tiel ke alte kvalifikita oficistaro estas nepre necesa. Sed alte kvalifikitajn personojn oni nur povas altiri, se oni povas pagi bonan salajron. Kvankam la financa stato de UEA estas iomete pli sana ol antaŭe (dum jaroj estis deficitoj!), ĝi estas ankoraŭ tre malproksima de fortika financa pozicio.

Dank’ al oferemaj simpatiantoj, libervolaj kontribuoj, dumvivaj membroj, licencpagoj el kongreskotizoj, subvencioj el fondaĵoj k. s., UEA sukcesis plifortikigi sian financan bazon dum la lastaj jaroj, sed ĝia normala konto de ekspluato estas deficita.

Sinjoro Woessink (UEA-estrarano pri financoj) kaj mi tamen energie serĉas vojojn kaj rimedojn por plisanigi la internan strukturon de nia Asocio, kaj espereble ni sukcesos.

 

al la indekso


30-A KAJ JUBILEA KONGRESO DE I.K.U.E. EN VALENCIO

23-29 julio 1964

Kvina bulteno 

VALENCIO, urbo de la IKUE-kongreso 1964!

Portalo de la palaco de la markizoj “Dos Aguas”.

Nuntempe la palaco estas Nacia Ceramika Muzeo.

 

[NOTO de la TTT-ejestro: kompreneble la supra ne estas la foto originale aperinta blanknigre en EK 1964/2, kaj  oni ĝin faris multe post 1964, sed la beleco de la portalo instigis nin realigi etan falsigon]

 D-ro Herrero, la sekretario de la L.K.K., informas nin pri la fakto, ke li ne povos korespondi kun tiuj jam aliĝintoj, kiuj ne precize aldonis la daton de alveno kaj foriro kaj la kategorion de loĝado. Kaj ke ili, kiuj ne plenumis tiujn kondiĉojn, ne ricevos la provizoran membrokarton kun la indiko de la rezervita hotelo. Tiukaze oni tuj ensendu la necesajn informojn.

 

al la indekso


KONGRESOJ EN 1964

 

Krom la 30-a Jubilea IKUE-kongreso (23-29.7) kompreneble okazos en 1964 ankoraŭ tuta serio de aliaj interesaj esperantistaj eventoj, pri kiuj ni trovis en “Informilo” jenan koncizan resumon:

49-a U.K. de Esperanto (1-8.8.1964) en Den Haag; Antaŭkongreso (30.7.-1.8.1964) en Bruselo, Belgujo; Postkongreso (8.-12.8.1964) en Leeuwarden, Nederlando.

Paska Kultura Semajno en la Kastelo de Grésillon, Francujo; de la 31.3-7.4. okazos, sub la aŭspicioj de la Franca Ministro pri Edukado, Internacia Kultura Semajno en la Kastelo de Grésillon (Maine et Loire). Prelegos: Prof. D-ro Ivo Lapenna, D-ro Albault, Prezidanto René Llech-Walter k. a.

42-a Germana E-Kongreso (Pentekosto 1964) en Soltau.

46-a Kongreso de Belga E-Federacio (16.-18.5.1964) en Liège.

Franca Nacia Kongreso de Esperanto (16.-18.5.1964) en Parizo.

48-a Brita E-Kongreso (16.-18.5.1964) en Bridlington, Yorkshire.

37-a SAT-Kongreso (25.-31.7.1964) en Narbonne, Francujo.

KELI-Kongreso 1964 (25.7.-1.8.1964) en Lunteren, Nederlando.

12-a Internacia Ferio-Semajno en Krommenie, Nederlando (9.-17.8.1964).

 

al la indekso


“KRISTANOJ DEVAS ESTI PACIFISTOJ”

 

diris prelato d-ro Leopold Ungar, direktoro de la Viena Caritas-centro, en sia signifa prediko dum la finsoleno de la Karito-semajno en la katedralo je Sankta Stefano en Wien:

“Ni konsideras la 6-an ordonon grava, sed pli grava ni devas konsideri la amon: ordonon de Kristo. La murdo, la unuopa aŭ la milionopa, tie komenciĝas, kie la spirita venenigo komenciĝas. Aktivaj kristanoj devas esti pacifistoj. Se solaj ni estas tro malfortaj, se ni estas malplimulto, kial ni ne volas unuiĝi kun aliaj malplimultoj kaj aktive kunlabori kun ili por malhelpi la militon? La erarojn de la pasinteco ni povas nur rebonigi, se ni ĝuste vidas la estantecon.

Oni nur tiom estas katoliko, se oni sentas la ofendon de ĉiu homo, al kiu ajn kredo aŭ raso li apartenas, kiel ofendon de Dio. Ĉu ne estas hontige, ke ni ĉiam ankoraŭ diskutas pri tio, ĉu ne ekzistas justa milito?”

W. Mudrak

al la indekso


TRABLOVAS…

 

Johano XXIII-a malfermis la pordegon de l’ Eklezio… Jen parolo, kiun ni ofte aŭdas, kiun ni ĉiam ree mem uzas, bildo kiu esprimu la novan situacion de la Eklezio. Ni restu ĉe tiu bildo: se pordo estas malfermita, se ĝi restas malferma, trablovas; kaj kiu estas sentema, precipe kiu malkutimiĝis al la freŝa aero, tiu povas eksenti frostotremon ĉe la dorso, tiu povas renkonti malagrablan malvarmsenton, ankaŭ la zorgon, ĉu el ĝi ne rezultos malvarmumo. Ja eĉ febro kaj malsano.

Oni ja ĉiam ree proponis, ke oni malfermu la pordon, ĉar oni ne plu povas tre bone enspiri la sufokan aeron kaj bezonas freŝan venton. Sed nun trablovas, fortege trablovas, oni sentas tion en la oreloj, en la kapo kaj en la membroj, oni sentas ĝin precipe en la dorso. Eble oni tamen tro vaste malfermis la pordon aŭ eble je nekonvena tempo. Ĉu ne eble tamen estis iom tro riske? “Vi malvarmumos” oni diras ĉe ni en Aŭstrio, se oni volas esprimi ke iu komencis tro riskan, danĝeran entreprenon, pri kies rezulto oni ankoraŭ nenion scias.

Ĉu ni “malvarmumis“, ĉar la pordego de l’ Eklezio nun estas malfermita? Ĉu ni "malvarmumis" per la Koncilo? Kiaj vortoj tie estis parolitaj, kaj eĉ tiel publike! Kiu ajn povas do aŭskulti nin! Ĉu jen ne estis pli bone, kiam la pordo ankoraŭ estis fermita? Jes, certe, la aero ne plu estis tute freŝa. Kaj oni vere ne bone povis inviti iun eksterulon eniri. Sed oni estis inter si; kaj estis iom pli varme. Kaj nun tiu malagrabla frostotremado. “Fermu do la pordon, trablovas!”.

Sed la pordo estas malfermita. Ankaŭ la pordo de l’ Koncilo. Jen ne ekzistas dikaj kusenitaj pordoj, malantaŭ kiuj laŭ la opinio de la samtempuloj ekestas la politikaj decidoj, kaj ankaŭ la pezaj bronzaj pordoj de l’ Vatikano ne plu fermiĝos tiel dense. Ni estas meze en la Koncilo. Ni ĉiutage aŭdas, kion oni tie parolas, kaj oni parolas laŭte kaj ofte akre. Jen ekstaras kardinaloj kaj prezentas siajn kontraŭajn vidpunktojn en maniero, kiu ne povus esti pli malkaŝa kaj klara. Jen oni prezentas kaj pridiskutas proponojn, kiuj ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj ŝajnis al ni deziraj revoj, utopioj. Jen oni kritikas instituciojn, pri kies efiko oni, kiel opiniis kelkaj, nur flustru malantaŭ la ŝirmanta mano.

Sed ĉu rajtas ĉi ĉio esti, kaj kien gvidos ĉi ĉio? Tiel demandas al si kelkaj honestaj katolikaj animoj, kiuj ŝatis en la Eklezio antaŭ ĉio la sekurecon, la senfendan fermitecon; kiu ekde jarcentoj estis kutimiĝintaj al ĉiaspecaj filtriloj ŝirmantaj kontraŭ la virusoj kaj bakterioj ekstere en la mondo ĉirkaŭsvarmantaj; kiu egaligis purecon kun sterileco, kredon kun la Codex.

Ni povas paroli pri la Eklezio nur en bildoj. Ankaŭ la parolo pri la malfermita pordo estas ja nur bildo, kaj ke la trablovo frostotremigas nin. Ni restu ĉe la bildo kaj finu per bildo: ju pli malgranda estas la fendo, des pli ni sentas la aerblovadon, des pli trablovas. Fermi la pordon ni ne plu povas. Do ni vaste malfermu ĝin, tute plenvaste.

(Richard Barto en “Die Furehe”, Vieno.

Esperantigo de Klaus Perko, Graz, Aŭstrujo)

al la indekso


NI FUNEBRAS

 

kun la familio de Don Rafael Gastón Burillo, kiu 15.11.1963 subite mortis post kelkhora malsano, je aĝo de 55 jaroj.

Pri tiu ĉi denaska esperantisto la redakcio de “Boletín”, la revuo de la “Hispana Esperanto-Federacio (Valencio, Hispanujo) donis jenan trafan karakterizon:

“Brila oratoro, prestiĝa advokato, fervora kaj multkapabla esperantisto, membro de konata kaj estimata familio de malnova kaj profunde enradikiĝinta esperantisteco, estis fidela kaj inda heredanto de la esperantistaj idealoj enkarniĝintaj en sia patro, jam mortinta, Don Emilio Gastón Ugarte, konata en la ne- kaj esperantista mondo pro sia laboro en lo sukcesigo de la Aŭstria infanhelpo”. 

Mortis: tre fervora s-anino Vlasta Marie Buhrová, Praha, Ĉeĥoslovakujo, 20.3.1963, 63-jara.

 

al la indekso


ESPERANTO KAJ TURISMO

 

 

En Bulgarujo estas eldonita ekde januaro nova luksa dumonata revuo pri turismo kun titolo “Ripozoj” kun internacia temaro. La nova esperantlingva eldono, abonebla ĉe UEA, aperos samtempe kun la jam ekzistantaj en angla, franca, germana kaj rusa lingvoj.

 

Düsseldorf: 24-paĝa multkolora bela prospekto de ĉi tiu germana urbo kun 2-paĝa aldonita E-teksto. Eld.: Werbe-u. Verkehrsamt, Düsseldorf.

 

Stober, Otto: Ewiges Neydharting. En ĉi tiu libro pri la mondfama aŭstria marĉbanloko sur p. 181/82 pri Esperanto kaj la E-fondaĵo Neydharting.

 

Ni legis en “Okcident-germana Revuo”:

La germanoj - laŭ prijuĝo de la Ligo de germanaj vojaĝoficejoj - estas la plej vojaĝema popolo de l’ mondo. Reprezentantoj de tiu ĉi ligo sciigis en Hamburgo, ke, laŭ fidindaj taksoj, ĝis fino de la jaro 1963 ĉirkaŭ 48 procentoj de ĉiuj plenkreskuloj germanaj estis farintaj feri-vojaĝon.

La proporcio de enlandaj al eksterlandaj vojaĝoj en tiu jaro kun 53 al 47 procentoj plue ŝanĝiĝis, kompare kun 1962, iomete favore al eksterlando. La germanaj vojaĝoficejoj en lo vojaĝsezono 1963 atingis debiton de proksimume 5,3 miliardoj da germanaj markoj.

Laŭ taksoj de la supre nomita ligo en tiu jaro devizoj en valoro de 2,5 ĝis 3 miliardoj da markoj pere de germanaj turistoj pli fluis eksterlanden ol eksterlandaj vojaĝantoj portis en la Federacian Respublikon. Sole al Aŭstrujo vojaĝis tiom da germanoj, kiom da eksterlandanoj entute venis en la Federacian Respublikon.

 

Flugvojaĝoj

La pasinta sezono - tiel diras la komuniko - speciale rimarkebliĝis per tre bona evoluo de la flugvojaĝa negoco, ĉe kiu pliiĝoj ĝis 150% povis esti notitaj. La pinton de la fremdlandaj ferioceloj formis, kiel jam antaŭe, Aŭstrujo kaj Italujo; sed je la unua fojo la fluo Italujon estis malforte regresanta. La plej grandan kreskon de germanaj gastoj notis Jugoslavujo kun ĉirkaŭ 40%, sekvate de Grekujo (30%), kaj Aŭstrujo, Svislando kaj Francujo (po 20%). Ankaŭ en la skondinavaj landoj, Grand-Britujo, Nederlando kaj Belgujo kreskis la germana vizitintaro.

Inter la germanaj ferioregionoj plue staras unualoke Bavarujo. La Nigra Arbaro, la ceteraj mezmontaroj kaj la banlokoj ĉe la Nordmara kaj Baltika marbordoj ĝuis, kiel ĝis nun, la tradician bonan viziton.

 

al la indekso


LA HISTORIO GLORPLENA DE POLLANDO

 

Sac. H. Paruzel

 

Kun la apero de la pola ŝtato en la deka jarcento, organizita de l’ unua historia ĉefo Mieŝko I, samtempe naskiĝis la pola kulturo.

La Patro de la nacio ne estis kontenta nur pri la unuigo de slavaj triboj nek pri la materia bonfarto. Li konsciis dekomence, ke lia personeco, potenco kaj forto de liaj militistoj vekas apetiton de la konkerema okcidenta najbaro. Ne plaĉis al iamaj germanoj la orienta ideologio. La okcidento estis tiam kristana, Polujo pagana. La okcidenta roma imperiestro, kiu samtempe regis en Germanujo, konsideris ja kiel sian unikan vivtaskon la kristanigon de najbaroj.

La pola ĉefo sciis, ke la germana misia apostolado alportus logikan subordiĝon al la tiutempaj germanaj influoj. Mieŝko decidas akcepti la bapton sen helpo de germanoj. Li edzinigas la ĉeĥan princinon kaj en 966 li kristaniĝas kun la tuta popolo.

Kun tiu evento Pollando akiras civitanecon en la eŭropa popolgrupo kaj eniras la vivon de la okcidenta roma kulturo. La “misia” agado de germanoj malaktualiĝas rilate orienton. La imperiestro laŭ universalismaj ideoj pretendas al politika ĉefeco, sed malrapide li rezignas pri tio en Pollando.

Mieŝko forigis gravan danĝeron: perdi la akiritan sendependecon de la ŝtato. Polujo havis sian propran slavan kulturon. En novaj kondiĉoj ĝi povis etendi, diskonstrui siajn branĉojn. La kristaneco ja malfermis pluajn perspektivojn. Novaj vivigaj fortoj kun kelkcentaĝa sperto alfluas. La ŝtato bezonas specialistojn. Eksterlandanoj estas bonvenaj. Pastroj kaj instruistoj transdonas la “novon” al la socio. Ne nur tiuj, kiuj akompane alvenis kun la princino ĉeĥa Dobrava. La filoj de Sankta Benedikto alportas ankaŭ librojn. Ili organizis la polan eklezion kaj peradis inter la Princo kaj la katolikaj ŝtatestroj.

Post la morto de Mieŝko venas lia filo, Boleslavo la brava. Li kronigis sian kapon kaj kun plej potencaj li parolis kiel egalrajta reĝo. Liaj landlimoj plifortiĝis kaj la piasta dinastio parenciĝis kun pluraj reĝaj familioj.

Baldaŭ poste en Polujo reagas iamaj fortoj kontraŭ la “Novaĵo”. Kelkaj tribestroj volis montri sion ambicion. La kristaneco ne kontentigas ilin. Oni devas transporti la centron de la ŝtatvivo de Poznanio al Krakovo. Daŭras longa tempo ĝis finfine unu monarko tenos ĉion en siaj manoj.

 

Kiel en aliaj landoj

La pola socio formiĝas kiel en aliaj landoj. Surfronte staras la reĝo. Sekvas la kortego, la kavaliroj, militistoj, la bienposedantoj, la nobelaro kaj la tre influhava kaj privilegiata pastraro. Formiĝas urbanara sfero. La homamasoj profitas relativan liberecon.

En la kultura vivo eksteraj elementoj akiras pluan signifon. La latino forigas el la oficiala vivo la popolan lingvon. Tio favoras la pastraron, kiu apartenas plejparte al la inteligentularo, kleruloj. La laikoj staras ekster la literaturo. Anstataŭ aŭskulti kantojn de kavaliroj aŭ observi ludojn de korteganoj, la mezkvalita polo ŝatas ĉasi kaj kunvenadi por konsili pri la patrujo bezonanta denove batalpretajn filojn.

La unuaj literatur-trezoroj, rememoroj, biografioj de sanktuloj, estas verkataj de eksterlandanoj, kiuj alveninte poliĝas. Ankaŭ poloj studintaj en fremdaj landoj verkas laŭ eksterlandaj modeloj. Inter ili famiĝas la Kroniko de Vincento Kadlubek. Ne damaĝas, ke lingve multaj verkoj ne estas polaj, sed tamen ilia spirito estas plena je amo al la patrolando kaj al la homaro. Ankaŭ sciencaj verkoj estas haveblaj. Junaj generacioj kreskas edukitaj en paroĥoj, apudkatedralaj lernejoj kaj fine en la universitato de Krakovo. Tiu altlernejo radiis ekster la polajn landlimojn altirante sciencavidajn eksterlandanojn. Malrapide la pola lingvo, la lingvo de simplaj homoj, disfloriĝas, kaj tiam la eŭropa kulturo fariĝis komprenebla por la tuta lando.

Denove dum kelka tempo la okcidento apetitas je la oriento. La danĝero de kruckavaliroj grandiĝas kaj minacas Litvon kaj Polujon.

Je la fino de 14-a jarcento Polujo unuiĝas kun Litvo en unu ŝtato.

Litvo estis teritorie pli granda ol Pollando. Ambaŭ naciaj ecoj kaj interesoj riĉiĝas. Litvo donas estrojn al Polujo. La duobla ŝtato fariĝas objekto de novaj okcidentaj atakoj.

 

Ora jarcento

Ekregas “ora jarcento” en Polujo. Multaj poloj ludas gravajn rolojn en la internacia vivo. En interŝtataj kunvenoj jes, sed ankaŭ en religiaj konciloj ili kontribuas al la komuna bono de Eŭropo. Ni ne forgesu, ke la iamaj konciloj, kvankam principe religiaj eventoj, fariĝis internaciaj kunsidoj, sesioj, dum kiuj krom la kredrilataj temoj ankaŭ politikaj problemoj estis diskutataj. Inter la koncilmembroj ne mankis poloj: pastroj kaj laikoj.

Neeblas paroli pri la ĉeesto de poloj en ĉiuj konciloj. Tamen tiu de Konstanco (1414-1418) meritas nian atenton. Ĝi estis unu el la plej elstaraj en la mezepoko. Ĝia tasko ne estis facila. Ĝi devis forigi la skismon per elekto de unu papo je loko de tri ekzistantaj. Oni devis kontraŭbatali husitismon kaj interne reformi la katolikan vivon por forigi la misuzojn kaj sanigi la fiskan politikon de la papeco.

En tiuj problemoj la poloj posedis grandan intereson. Pollando pro unuiĝo kun Litvo treege disvastigis la katolikajn terojn de Eŭropo. Oni rigardis Polujon kun admiro kaj kun malkonfido, pro tio, ke en ĝiaj limoj vivis kun katolikoj ne nur ortodoksuloj sed ankaŭ mahometanaj tataroj. Plue ĝuste ĉe la suda najbaro de Polujo naskiĝis husitismo. Polujo devis helpi kontraŭbatali la danĝeron, kiu de tie povis minaci la katolikismon. Fine la krucordenaj kavaliroj kreis “danĝeron” t. n. polan aferon plena je akuzoj de krucistoj kontraŭ la pola ŝtato. La koncilforumo devis fariĝi juĝejo, kie ambaŭ flankoj esperis ricevi devigan verdikton. Jes, la koncilo de Konstanco fariĝis grava en la kultura vivo de Polujo. Kial?

Por ĝin kompreni ni rememoras, ke la krucordenanoj fariĝis de lojala “helpanto” fanatika malamiko, kiu paŝo post paŝo rabis la polan teron por ĝin germanigi. Je kosto de Polujo la kruckavaliroj fariĝis eŭropa potenco. En la okuloj de la okcidento ili ĉiam pravis, konsiderataj kiel misiistoj kaj defendantoj de katolikoj kontraŭ la paganoi. Iliaj atutoj pli validis ol tiuj de poloj en la roma kurio kaj ĉe la roma imperiestro. Malgraŭ ke la unuiĝintaj fortoj de Polujo kaj Litvo ruinigis la potencon de l’ ordeno, ĝi ne humiliĝis sed esperis, ke la Koncilo apogos ĝin kaj venĝos la polan “kontraŭulon”.

 

Por la principoj

La delegitoj el Polujo anstataŭ kvereli kontraŭ la ordeno aliigis la konflikton tiom, ke ĝi farigis lukto "por la principoj", Juristo kaj rektoro de la Krakova universitato Paulo Vlodkovic preparis traktaton kun elokventa titolo: “Pri la aŭtoritato de l’ papo kaj imperiestro rilate malsamkredanojn”. Sub la esprimo “malsamkredanoj” oni komprenis paganojn, nekristanojn, judojn kaj ortodoksulojn. En tiu verketo Vlodkovic parolas ne nur kiel pola ambasadoro sed ankaŭ kiel sciencisto. Vlodkovic substrekas, ke la papoj plenrajte emfazas siajn misiajn devojn, sed - li asertas - oni ne povas trudi al la suverenaj ŝtatoj sian volon. Precipe oni ne povas konverti per glavo kaj fajro. Perforto estas kondamnenda, La kredakcepto estas akto libera kaj nur tia posedas sian valoron. Malinda estas konvertado kun intenco atingi terecajn celojn, kiuj tute kompromitas religion. La Bona Dio zorgas por ĉiuj senescepte, kristanoj kaj nekristanoj. La papo estas devigita defendi ĉiujn kontraŭ maljustaĵoj, do ankaŭ la paganojn. Vlodkovic konfirmis, ke la rolo de kruckavaliroj jam delonge finiĝis. Ĝi nur aktualis sur la Sanktaj Teroj. Ĝi devis ne konverti sed protekti la pilgrimulojn. Post kiam la prusoj kaj litvanoj konvertiĝis, ilia laboro finiĝis. La kruckavaliroj trompas la katolikan mondon kaj false prezentas la litvanojn kiel paganojn kaj la katolikan Polujon kiel malamikon de kristaneco.

Tia formo de defendo antaŭ la koncilpatroj estis ege prudenta.

Dubsenca kaj kazuisteca estis la respondo de kruckavaliroj, sed ankaŭ ĝi ricevis kritikon de Vlodkovic. La Koncilo ne decidis en la krizo: Ordeno-Polujo, nek likvidis la kavalirojn. Tamen la stato de krucistoi malboniĝis. Finiĝis materiala kaj morala apogo. Grunvald kaj Konstanco estis tiuj du eventoj post kiuj la ordeno jam ne leviĝis.

 

Konscienclibero kaj egaleco

Pripensante la suprecititan elpaŝon de P. Vlodkovic, oni vale nevole admiras la signifon de la tezo pri konscienca libero kaj egaleco de ĉiuj homoj. La granda polo konsentis, ke monarkio estas ideala ŝtato, kiu ĉiujn unuigas. Sed li tuj konstatas, ke perforta enkonduko de monarkio alportus maljuston kaj malutilon al multaj socioj.

Vlodkovic estas ankaŭ la unua, kiu precizigas militon justan kaj maljustan. Li kondamnis la tezon “krucistan”, ke milito estas justa post kiam oni ĝin deklaris. Unuvorte Vlodkovic troviĝas inter la tri patroj de la internacia juro: Grotius kaj Di Vittorio. Cetere tiu instruitulo havas hodiaŭ siajn indajn postsekvantojn. Ĉiam sur la internacia forumo la deklaroj de polaj diplomatoj estas bonvenaj, ĉar ili kontribuas al la plibonigo de internaciaj rilatoj.

Je la fino de la mezepoko evoluiĝis en Poluio grandskale la sciencoj, la literaturo kaj artoj. La nomoj de matematikistoj kaj astronomoj alportis gloron al la naskiĝlando de Zamenhof. Perfektecon atingas arĥitektoj, skulptistoj, pentristoj. La laikigo de la vivo, kiun venigas humanismo kaj renesanco, atingis la polan katolikan eklezion. La reforma movado celis ne nur religiajn tendencojn sed ankaŭ ŝanĝojn en la soci-ekonomia vivo. Renesancaj papoj kaj hierarĥiuloj ne povis forigi ekscesojn. Ili mem revis pri civila potenco de la Eklezia Ŝtato. Kultas nepotismo. La Anstataŭanto de Kristo volas esti samtempe regnestro.

La nobelularo ne ĉiam vivis harmonie kaj akorde kun la pastraro, kiam temis pri la dekonpago por la Eklezio. En tiu senco la nobeloj pleiparte aprobas la reformon. Ne interesas ilin pli profundaj religiaj problemoj.

 

Patrujo de toleremo

Ni ne forgesu, ke Polujo estis ĉiam la patrujo de toleremo. La patrokredo estis ĉiam estimata, sed neniu perforte konvertis aliajn nek trudis siajn konvinkojn. Sporadaj saltoj de fervoro en la kredodomeno estis konsiderataj piaj fruktoj de fanatismo, kiun oni kontraŭbatalis, kaj kiuj havis lokon, kiam la pola kulturo dekadencis.

La kulturo dekadencis, kiam la najbaroj preparis al Polujo la tiel nomitan dismembrigon, kiu identis kun politika kompromito de l’ kristana Eŭropo. La potencaj najbaroj kaj iliaj ideoj venenis la polan vivon. Komencis kreski formalismo, ekstera pieco kaj superstiĉo.

La dekadenco venis rapide. Pli facile estas ion detrui ol konstrui.

La reĝa aŭtoritato perdis sian influon. Anarĥio de nobeloj pro ilia “libera votado” atingis apogeon. La krakova akademio, kie ekloĝis fanatismo, fariĝis bastiono de obskurantismo. La ĉefurbeco migris de Krakovo al Varsovio, kie en belaj palacoj regis malpleno kaj enuo. Nur dum la reĝelektoj ekpulsas tie pola vivo.

Fremda perforto estras kaj direktas la registaron kaj anarĥion. Pli riĉaj familioj kontaktas kun la eksterlando, sed importas de tie misajn kutimojn, morojn kaj blindan similimitadon en eksteraj vivoformoj.

Feliĉe la teruran nokton povas sekvi hela tago, ĉar jen ariĝis pli konscienhavaj civitanoj por reformi la polan socion, oni sanigis unue la lernejsistemon. Agas t. n. Komitato de Naciedukado. Fondiĝas rondoj, kiuj kontraŭbatalas la obskurantismon. Ekfloras denove la literaturo bela, scienca kaj politika. Jes la lando estas pli malgranda post la unua dispartigo, sed oni aŭdacas revoluciajn paŝojn. Aŭroro de pli bela estonto iĝas la fama 3-maja Konstitucio. Epokfara akto timata de malamikoj. Tiel sekvas du pluaj dispartigoj, kaj Polujo malaperas de la eŭropa karto.

 

Longa batalo

Spite ĉion komenciĝas longa batalo por la perdita libereco. Forigo el la eŭropa mapo ne signifas morton por la nacio. Ĝuste post tiu dispartiga ŝoko la popolo konsciiĝis kaj komprenis la valoron de la libereco. Nun ĉiuj eraroj faritaj dum la senzorga vivo trovas kontraŭbatalantojn.

Tamen sur la pola tero nek malkaŝaj nek konspiraj bataloj sukcesas. Politikistoj kaj militistoj ekmigras eksterlanden. En la patrujo restas ĉefe sciencistoj kaj literaturistoj. Tiu krea inteligentularo povis hejme savi la kulturtrezorojn kaj daŭrigi la reforman laboron. Tiutempe Varsovio fariĝas reala centro de kulturo kaj patriotismo. Notinda estu la fakto, ke la virina kulto, kiu en la epoko de lastaj reĝoj estis feminisme kontraŭsocia, ŝanĝiĝas nun pro la naciaj malfeliĉoj je vera nacia virto. Polino - jen simbolo de patriotismo. Kune kun la viro, edzo, filo, frato - ŝi kunbatalos kaj dividos la kapricojn de la komuna sorto.

Elmigrintoj atingas Francujon, kiu publikigis la signalvortojn pri Egaleco-Libereco-Frateco, la leviĝanta stelo de Napoleono esperigas ĉiujn. La imperiestro tamen ne povas kompreni aliajn naciojn, aŭ ne volis kolerigi tiamajn potenculojn, la aŭtorojn de ĵusa dispartigo de Polujo. Li formas “Varsovian Duklandon”, kvazaŭ li estus forgesinta la nomon de Pollando. Hazarde post lia malvenko falas ĉiuj liaj politikaj agadoj.

Denove dum postnapoleonaj kongresoj aperas de tempo al tempo la nomo: Polujo. La dispartigintoj promesas krei sub sia protekto fikcian aŭtonomian polan vivon. Kaj fariĝas “historia miraklo”.

Malgraŭ ke la XIX-a jarcento por Pollando estis epoko de mallibereco, ekfloras la nacia literaturo kaj humanismaj sciencoj. Prizorgataj estas ĉiuj kulturai monumentoj de la glora pasinteco. Denove viglas sciencaj societoj, eldonejoj kaj grandaj bibliotekoj. Multaj famiĝintaj poloj vizitas eksterlandajn altlernejoin. Ekzistas ankaŭ “migrantaj universitatoj”, la politika penso konkeris ĉies korojn.

 

Eksterlanda kontakto

La elmigrintoj kontaktas kun la hejmanoj. Malgraŭ la granda diverseco sub la tri okupantaj reĝimoj, ĉiuj poloj volas savi la spiriton de la pola vivo. La poloj staras batalpretaj ĉie kie la libereco estas defendenda, ĉie kie justaj rajtoj estas enkondukendaj. Ĉiu revolucia movado kontraŭcara, kontraŭ la despotismo en oriento kaj en okcidento, kontraŭ la absolutismo, povas konti je varbitaj poloj. Periodo de sociaj bataloj, la XIX-a jarcento estis precipe grava por Pollando, oni verŝis la sangon por la libereco, por la emancipo kaj egalrajtigo de laboristoj kaj kamparanoj, kaj ornamis la naciajn standardojn per la vortoj: Por nia kaj via libereco.

Sac. H. Paruzel

al la indekso


MEDITO

 

 

Ĉu ekvilibron jam, Novjaro,

stabilan portis vi al ni?

Ke povu ni al pacaltaro

pilgrimi nun kun procesi’?

 

Aŭ daŭre en nebulo restos

estonto de la tuta mond’?

Kaj murdoj, kaj militoj bestos

en pacon sopiranta rond’?

 

Ho, kiam flirtos blanka flago

en ĉiu lando sur karcer’?

Ho, kiam plu ne rodos plago

animon kiel praĥimer’?

 

Perfido kiam ĝermi ĉesos

en niaj koroj kaj mensog’

subpremi veron ne sukcesos

per sia krudo kaj arog’?

 

Ho, Nova jaro sesdekkvara,

kvereli malebligu vi!

Viv-voj’ homara estu klara,

sen timo antaŭ averi’!

 

Milda Jakubcová

al la indekso


EK RECENZAS

 

Kristana Ekumeno. Sub tiu titolo Stefan Maul, Regensburg (Germanujo) eldonis la unuan numeron de sia “interkonfesia cirkulero”. Por atingi la kred-unuecon inter la kristanaj konfesioj necesas unualinie nia preĝado, resp. la Dia graco; tamen ankaŭ nia serioza LABORO necesas, kaj al ĝi volas servi ĉi tiu interkonfesia cirkulero por esperantistoj. Plej unue la esperantistoj devas interesiĝi pri la ekumena movado, sur la fono de la esperantismo, kiu celas al frateco kaj amo inter ĉiuj homoj el ĉiuj lingvoj, rasoj kaj religioj.

La eldonanto petas la kunlaboron de esperantistaj teologoj kotolikaj kaj protestantaj. La alta celo kaj la serioza laboro, kiuj montriĝas en la unua numero de “Kristana Ekumeno”, meritas nian plenon subtenon.

 

G. E. Maura: Duonvoĉe. - Dekoracioj de Raymond Moretti. - Kovrilo de D. H. Young. - Stafeto: Beletraj Kajeroj, 19. -J. Régulo, Eldonisto, La Laguno, Kanariaj Insuloj, 1963.-12 x 19 cm. -180 paĝoj.- Prezo: 1.50 usonoj dolaroj (aŭ egalvaloro).

Pri supra poeziaro ni ne povas alie deklari ol ke en ĝi - kiel jam tiel ofte en la pasinteco en tiaj eldonaĵoj esperantistaj - superregas lo erotiko. Precipe en la parto “Amoro”, kelkfoje eĉ en sufiĉe kruda formo. La poemoj kiel tiaj sendube diversloke posedas sinceran poezian bazon, kvankam ili ŝajne fluis iomete pene kaj hezite el la plumo de la aŭtoro. Pro la tro libertina formulado ni tial ne povas rekomendi tiun ĉi - cetere tre bone aranĝitan kolekton de poemoj al niaj legantoj.

W. F.

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

123. A. Simultana instalaĵo en la Koncilo. Vi eble ankoraŭ memoras, ke kardinalo Cushing, ĉefepiskopo de Boston (Usono) antaŭtempe forlasis la unuan kunsidon de la Koncilo, ĉar li ne povis atingi ke estu instalata samtempa tradukaparataro, kies kostojn li mem volis pagi. Tion li refoje faris je la dua kunsido. (Leidse Courant, ned. 22.10.1963) 

124. La kardinalo nun povas kviete reveni. En la gazetaro de oktobro 1963 oni povis legi, ke tia instalaĵo nun estas realigita; laŭ la vatikana inĝeniero Vacatini la provaĵoj havis sukceson. Restis nur (!) la malfacileco formi grupon de tradukistoj, kiuj sufiĉe estas informitaj pri la en la debatoj uzebla eklezia terminaro. La uzitaj lingvoj estas la angla, franca, germana, hispana, portugala kaj itala (do ne: norvega, japana, ĉina ktp. ktp.!! K. A. O.). La latina lingvo tamen restis la oficiala paroladlingvo. 

125. De la “Universala eklezia historio” (en kvin libropartoj kaj dek volumoj) la unua parto estos (estis) prezentota al kelkaj ekleziaj aŭtoritatuloj en Romo; ĝi estos komponita de tri internacie konataj histori-verkistoj: la nederlandano prof. d-ro. Rogier, la belgo Aubert kaj la anglo Knowfese. La verko samtempe aperos en la franca, germana, angla, nederlanda, itala kaj hispana lingvoj; por Ameriko aperos aparta eldono (Tijd-Moosbode, nederl. 30.10.1963). Kaj: la kostoj??? 

126. La promocio de policisto en Hago (Nederlando) estis malhelpita, ĉar la ĉefpolicano ne scipovas la “modernajn” lingvojn (el Leidse Crt., ned. 7.11.1963). 

127. La papo parolis “germane” al… nederlandanoj. Kiel la nederlanda gazetaro, i. a. Volkskrant 7.11.1963, komunikis, Papo Paŭlo VI televizie alparolis la nederlandan popolon okaze de la nacia patronfesto de S. Vilibrordo.

Kvankam tre altestimante tiun geston, ni tamen povas bedaŭri, ke la Papo faris sian paroladon germane, ĉar tiu lingvo laŭ la Vatikano por la nederlandanoj estis pli komprenebla. Kiam evidentiĝis ke la germana parolado de Papo Paŭlo ne ĉie povis esti bone komprenata kaj je akcento kaj frazkonstruo sufiĉe deviis, la nederlanda radio (KRO) lastmomente ankoraŭ prizorgis nederlandajn substekstojn! Oni povas (kompreneble respektoplene) demandi: “Ĉu en tiaj cirkonstancoj ne pli kontentigus (se nacia lingvo ne estas ebla) la latina lingvo aŭ Esperanto?

K. A. Ouwendijk, Nederlando

al la indekso


PORKONCILA AGADO EN POLLANDO

 

Intence al la la unua parto de la Koncilo okazis en ĉiu preĝejo speciala solenaĵo “porkoncila maldormo” (czuwanie soborowe), dum kiu oni preĝis tutnokte kune kun pastroj por la Koncilo. Kaj ĉi-jare por subteni la Koncilon, en ĉiu preĝejo estis celebrita la speciala Diservo “porkoncila vespermanĝo Sinjora” (soborowa wieczerza Panska). Ĝi estis simple vespera Meso, por kiu la hostio kaj unu kandelo estis alportitaj de paroĥa delegacio el la fama monaĥejo en Ĉenstoĥovo, la pola porreligia centro.

 

al la indekso


NI GRATULAS 

al ekscelenco d-ro Andreas ROHRACHER, ĉefepiskopo de Salzburg, je 30-a datreveno de lia konsekro al episkopo, kaj je lia 20-a jubileo kiel ordinara superulo de la ĉefdiocezo Salzburg.

La jubileulo dum jaroj estas favora akcelanto de Esperanto kaj de la E-movado. Je lia flanko ja nun asistas nia s-ano doktoro Eduard Macheiner, nia “verda episkopo”.

al la indekso


 

RESUMO DE PAROLADO EN LA BAZILIKO DE ASSISI

DE EPISKOPO MONTINI, LA NUNA PAPO 

Papo Paŭlo VI 

Regnestroj kaj civitanoj, pastroj kaj simplaj kredantoj el Lombardio, venis kun mi al tiu ĉi sankta loko pilgrimantaj kiel reprezentantoj de nia regiono kaj de nia tuta nacio, por honori je la datreveno de lia morto la Sanktan Franciskon, Patronon de Italujo. Ni direktu al li preĝon, kiu samtempe estas simpla kaj malfacila, humila kaj sentima, natura kaj tamen neordinara.

Ni ne povas ne preĝi! Nia festado ja ne estus religia, se mankus al nia honorigo konfida alvoko. Kaj la preĝo, kiun ni direktos al li, devas montri tion, kio ni estas kaj kio li estas. Se ne, tiam niaflanke ni ne estus sinceraj kaj por li tio ne estus respektiga nek agrabla.

Nu, ni venas el regiono, kiu karakteriziĝas nuntempe - kaj estonte verŝajne pli multe - en la komuna merkato per sia ekonomia ekfloriĝo kaj per la pasio, kun kiu ĝi ligas tutan sian pensadon, sian intereson, ĉiujn siajn sentojn, sian esperon kaj sian vivadon al tiu ekonomia ekfloriĝo. Ni estas la idaro de la “homo oeconomicus”, la vastigantoj de la ideo, kiu turniĝas ĉirkaŭ la riĉeco. Eĉ por la malriĉuloj la riĉeco estas la akso de ilia vivado moderna. Al tiu celadas nia laboro, perfektigita, moderne kaj mekanike organizita kaj febre akcelita. Sed kian preĝon ni direktos al Sankta Francisko?

Ni ja direktos nin al la sanktulo de la malriĉeco. La neposedon li ne nur suferadis, sed ankaŭ ĝin volis kaj tiel fervore, ke li ĝin nomis simbole sia fianĉino, ĝin konsideris sia socia stato, dum ĝi pli kaj pli fariĝis fonto de lia spirita vivo: “ĉiutage pli multe li ĝin amis” (Dante, Paradizo).

Se ni ne scius, kiom da kaŝita riĉeco, kiom da vera bono de homamo, de poezio, de morala forto, de saĝo, de nobleco, de sankteco sub la ĉifona vesto de Francisko kaŝiĝas, tiom ni sentus la inklinon iri for de ĉi tie, pensante ke ni iras trans la limon de la laŭracio; aŭ ni ĉi tie nur momenton restus kiel turistoj, al kiuj sufiĉas neordinara eksento de arteco, impresplena kaj mistera atmosfero, kiu tamen estas komplete malintima al nia menso.

 Kiel interkompreniĝas bonstato kaj malriĉeco? 

Kiel peti al S. Francisko ion, kio ne estas malutila al ni, kaj kio ne malhonorigas lin?

Jen kial ŝajnas ke preĝi al li ne estas eble, kaj kial ni supozas, ke nia ĉi-tiea staro estas nekonvena.

Kaj tamen, ni elĉerpu el nia koro preĝon, kiu estu humila kaj sentima, kiu nin igu pli bonaj, eĉ malriĉaj spite nian riĉecon, sed kiu samtempe efiku ke ĝia malriĉeco nin protektas.

Jen la PREĜO: Ho Francisko! nin helpu malinfekti la terajn posedaĵojn je ilia malfeliĉiga kapablo, kiu al ili perdigas Dion, kaj kiu nin malinteresas pri nia animo kaj nia proksimulo. Komprenu, Francisko, ni ne povas forlasi la ekonomian entreprenon; ĝi estas nia kaj de alia vivpano; estas la tasko de nia popolo konkeri la terajn posedaĵojn; ĝi estas la sorto de nia mondo kaj de nia historio. Ĉu estas eble, Francisko, regi la teran havaĵon sen fariĝi ĝiaj kaptitoj kaj viktimoj? Ĉu estas eble repacigi nian gajndeziron kun la spirita vivo de l’ amo? Ĉu ekzisti povas amikeco inter prospero kaj malriĉeco? Ĉu ni estas nepre kondamnitaj per la teruriga parolo de Kristo: “Pli facile trairas kamelo tra kudrilan truon, ol riĉulo eniras la ĉielon” (Mt 19,23). Ankaŭ Sankta Ambroso nin admonas: “Ho ve riĉulo! vi ne scias kiel malriĉa vi estas” (De Naboth. 2,4). Sed vi mem, Francisko, instruis viajn disĉiplojn labori, almozpeti kaj almozdoni, do serĉi tiujn terajn havaĵojn, kiuj ne povas manki al la homa vivo.

Donu al ni, Francisko, komprenon, al ni instruu la ĝustan sintenon je la riĉeco. 

Beataj la spiritaj malriĉuloj 

La poseda deziro facile superregas nian pensadon. Ĝi estas pasio, kiu fariĝas fonto de nia agmaniero, ĝi estras nian animon. La monhavemulo nur pensas laŭ ciferoj. La riĉeco detruas la internan liberecon, unue malfortigas, poste forprenas la signifon de la spirita bono, kvazaŭ ĉi tiu estus tro malproksima kaj neinda je la homa deziro. La senbrida ambicio al ni forgesigas nian veran vivcelon, kiu kuŝas super nia ĉiutaga sperto kaj trans nia tempo. Ĝi aliigas nian vivdirekton kaj falsas nian kompason.

Jen kial Kristo diris en la surmonta prediko: “Beataj estas la malriĉaj laŭ la spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo” (Mt 5).

Tio estas la unua danĝero de la riĉeco: ĝi nin igas malkapablaj serĉi Dion kaj neindaj Lin trovi. La dua danĝero: ĝi alcentrigas nin egoisme al ni mem. La posedanto timas. Kiu havas da mono, tiu sin izolas, sin defendas. La proksimulo, kiun ni devas ami, estigas en ni malkonfidon, envion, konkurencon kaj malamikecon.

La riĉeco penas estigi la proksimulon sia ilo. La monavido estigas la klasbatalon. Kio devus alporti feliĉon, tio fariĝas semo de malamikeco.

Riĉeco estas danĝerplena, sed ne malbona en si. Ĝi estas rimedo al bono aŭ al malbono. Tial ni preĝas al S. Francisko, ke li malinfektu la inklinon al riĉeco de ĉio malbona. 

La prospero estas la frukto de laboro ordonita de Dio 

Alceli la prosperon ne estas malinde. Tiu alcelado nomiĝas laboro, kiu estas ordonita de Dio; ĝi estas parto de pentoplano de la Savo; ĝi realiĝis en la Krista ekzemplo, en la ordono de l’ apostoloj al la unuaj kristanoj, en la franciskana regularo, kiu sin apogas sur humileco kaj laboremo.

Tiu alcelado nomiĝas produktado. Produkti aĵojn, kiuj utilas al la homa vivo, estas bone en si, utile kaj bele. Plibonigo de la produktado devas koincidi kun kreskanta respekto pri la homa laboro. 

Persona propraĵo alcelanta la proksimulan bonstaton 

Estas la Dia volo, ke la riĉaĵoj dividiĝas, do apartenas al certaj personoj kiel posedantoj. S. Francisko abnegaciis tiun posedrajton, sed li ne kondamnis ĝin en aliaj. Li donis al ni nur ekzemplon de nepra abnegacio kiel kontraŭpezon al senbrida poseda deziro. Francisko estis tute libera je teraj havaĵoj, sed almozpetante - atentu bone! - li etendis la manon. Lia gesto montras, ke la teraj posedaĵoj estas tro malegale dividitaj kaj ke la amo al la proksimulo devas alceli libervolan plibonigon per almozo kaj bonfaro. 

La prospero ne estu por kelkiuj ! 

Ĝui la prosperon estas memkompreneble kaj laŭleĝe, ĉar la ekonomia aktiveco tiun alcelas. Sed aliflanke minacas grandega danĝero, ĉar ĝuante la prosperon la homo al ĝi alkroĉiĝas. S. Francisko nin admonas, ke la feliĉo ne konsistas en la satigo de ĉiam novaj bezonoj; ke estas saĝe limigi la bezonojn.

La posedo ne estu konsiderata kiel senkondiĉa kaj aparta rajto. La posedo implicas socialan servon, kiu devas alceli komunan utilon. Luksamo, malŝparemo, avareco, orgojlo estas abomenindaj misformoj detruantaj la homan spiriton kaj kunvivadon.

(Tradukis patro Paulo Rijs S. C. J., Recife-Pernambuco, Brazilo)

al la indekso


LA ENMIGRINTO - BILDO EL LA VIVO

 

Ne nur tiun tagon, jam delonge sufokadis lin la amareco. Jam depost longaj jaroj la nepovo ŝanĝi sian vivon.

Dum la monotonaj, korpon lacigantaj kaj spiriton mortigantaj horoj treniĝas al alia griza fino de l’ tago, li meĥanike faris sian simplan laboron, sed liaj pensoj vage rondflugadis kiel ĉiam, ĉirkaŭ la sama temo: lia vivo.

- Ne! - Li ne volis esti maldankema! Ĉiutage li profunde dankdiris al sia ĉiela Patro pro la multegaj gracoj kaj helpo, kiujn li nemerite ricevadas!

Li savis lin el la teruroj de la tempoj, kiam miloj kaj centmiloi - multe pli valoraj ol li - pereis! Kaj li pripensis ke kiam li perdis ĉiun sian surteran havaĵon, “bonan kaj certan” okupadon, fariĝinte senhejmulo, tiam TIU, “kiu zorgas eĉ pri la birdoj de la ĉielo”, donacis ankaŭ al li novan hejmon, pli belan, pli grandan, en la nova hejmlando.

Sed malgraŭ ĉio ĉi li estas malforta filo. Ĉu la memoro kaj pensoj pri la ondantaj tritik-kampoj aŭ pri sia hejmurbo, la “Reĝino de la Danubo”, ĉu la sopiro foje surgenuiĝi ĉe la tombo de la forlasita patrino kaj ankoraŭ foje kisi tiun plej karan teron - tiuj pensoj senfine turmentis lin, malgraŭ tio, ke liaj gekaruloj volis lin trankviligi: “Vi estas ja feliĉega, kiun eĉ eble miloj kaj miloj envias!”.

- Jes, tio estas vera! - Sed tiuj miloj ne scias, ĉar ili ne povas scii, ke li en la nova lando tamen ĉiam devas esti “fremdulo”, ĉar li estas prenita kaj kreita el tiu alia humo, alia polvo, sur la alia flanko de tiu ĉi terglobo, kaj ĉiu kiu venis de tiu parto, ĉiam restos en la okuloj de la filoj de tiu ĉi lando: “Fremdulo”!

Hodiaŭ jam dum la tuta antaŭtagmezo denove premhavis lin tiu neesprimebla sento de malplivaloro.

Kial li incitiĝis tiom ĉi-matene, kiam lia certe pli ol kvardek jarojn pli iuna kolego alvokis lin, kiel kutime: “Hej, Stefano, donu al mi tiun keston!”.

Sed ankaŭ tio estas “memkomprenebla”, ke la ĉeflaboristo, kiu povus esti lia filo, same nomas lin: “Hej, Stefano”, sed li devas tiun alparoli: “Sinjoro!”. Ke li akiris sian diplomon, kiam ĉi tiuj eĉ ankoraŭ ne estis naskiĝintaj? Tio estas absolute ne grava, - nun! - Ĉu li sopiras al pli taŭga laboro? Kion li imagas? - Li ja estas FREMDULO!

Apenaŭ li kapablis elatendi la tagmezan ripozhoron. Nenion alian, nur aeron, aeron! - Mi ne volas sufokiĝi, ankoraŭ ne!

Sed ankaŭ la bruegaj, plenplenegaj stratoj de la grandurbo ne trankviligas.

- Kien kuri, kuregi - malproksimen - por unu horo?

Sed kiaj strangaj sonoj estas tiuj, kiuj same fremdaj estas en la zumado, kriado, tintado, bruo de la “moderna vivo”, kiel li mem?

- Bim - bam! - Bim - bam! Altaj - malaltaj, sin ŝanĝantaj, sed apenaŭ aŭdeblaj inter la granda bruo de la stratoj. Neniu el la kuregantaj miloj ŝajnas rimarki ilin! Sed li ekaŭdis kaj samtempe ŝajnis al li, ke tiuj sonoj parolas. Tute klare ili diras: “Ve - nu!” - Ve - nu!”.

- Ho, jes! La katedralo estas ĉi tie, nur du minutojn! - Tie nun estas la ĉiu-tagmeza Sankta Meso por la laborantoj! - Tie oni povas ekripozi, en trankvilo!

Li suprenkuregis la krutan straton, al la “ripozejo” kondukantan, kiel rifuĝanto, kies sola celo estas savi sian vivon. Senspire li enfalis tra la larĝa pordego en la Hejmon de Dio, kaj nur tiam li ekrimarkis, ke ĝi estas plenplena, sur ĉiu vizaĝo la sama angora aspekto, kiel sur la lia, sed la okuloj suprenlevitaj tamen same brilas, kiel la liaj, lumigitaj de la Espero!

Tamen… malgraŭ ĉio… ĉi tie li ne estas FREMDULO! - Ĉiuj ĉi tie estas samaj, malfortaj suferantoj, liaj geamikoj! - Ne! - Gefratoj!

Ĝuste en tiu momento ĉe la altaro la sacerdoto suprenmontris La Plej Sanktan, kiu Sin oferis kaj oferas konstante, ĉiam, por ni, por ke ankaŭ ni sekvu Lin kaj portu nian Krucon…!

Subite nekonata granda forto spasme ekskuis lian tuton, malseka vualo ekkovris la okulojn, kaj kiam li malsuprenklinis sian kapon, el lia tuta interno eksplodis: “Sinjoro mia, mi ne estas inda!”.

Sed li eĉ aŭdis la respondon: “Venu al mi ĉiuj, kiuj laciĝis kaj estas ŝarĝitaj: Mi refortigos vin!”.

Samtempe li sentis, ke la ŝtormo lin turmentinta subite ĉesis, kvazaŭ la forto de la brila suno forpelas la demonojn de la malhela nokto! Brilo. Paco. Trankvilo!

Malgraŭ tio ke li rapidegis reen al sia laboro, li malfruis kelkajn minutojn kaj lia juna kamarado demandis lin: “Helo, Stefano, ĉu vi agrable pasigis vian lunĉtempon?”.

Sed nun tiu ĉi simpla, krude alĵetita demando tute alie sonis al li, ol alifoje. Ĝi ne ŝajnis kruda. Male! Li eksentis en ĝi la intiman, sincere interesiĝantan amikecon de “infano”!

Li milde kaj varme respondis:

- Dankon, Jim, tre agrable!

J. Hamvai

al la indekso


KRISTANA KULTURO

MENDU TUJ...!

Nun aperis la tri unuaj IKUE-broŝuroj en la nova serio Kristana Kulturo - unu el la iniciatoj okaze de la 60-jara ekzisto de la oficiala revuo “Espero Katolika”. La titoloj de la tri unuaj numeroj estas: 

1. Emile Peltier

apostolo de katolika esperantismo.

Biografio (ilustrita).

Verkita de N. Hoen.

 

 

2. Sintrompoj

El la germanlingva originalo de

sac. prof. Johann Baptist Hirscher

tradukis sac. W. Flammer.

 

Mendo de la du broŝuroj kune je 2,50 ned. guld. (10 steloj) kaj 10% por afrankkostoj. Po broŝuro 1,50 ned. guld. (6 steloj).

 

3. Pacem in terris

la fama encikliko de Papo Johano XXIII

Prezo: 2,50 ned. guld.

 

Ĵus aperis ankaŭ: KATOLIKA TERMINARO de sac. W. Flammer. Vortaro Deutsch-Esperanto, enhavanta ĉ. 2700 vortojn pri religio kaj Eklezio. Prezo: 2,- gld.

Mendu senprokraste ĉe nia libro-Servo.

 

ERNA

KION ERNA TRAVIVIS EN PINURBO

Verkis originale en Esperanto: S-ino B. M. Slösser-Bresler

 

Ĉarma rakonto pri knabineto el malriĉa kvartalo de grandurbo, kiu ĉasante papilion en trafikplena strato havis akcidenton kaj poste pasigis kelkajn monatojn sur bieno en arbarriĉa regiono. Tie ŝi ne nur lernis ami la belan naturon, la bestojn, insektojn kaj florojn, sed ankaŭ travivis interesan aventuron. Tre taŭga ne nur por infanoj, sed ankaŭ por komencantaj esperantistoj bona ekzerca legaĵo.

Ilustrita, 52 paĝoj sur bona papero; 16 x 20 cm en fortika, gaja kovrilo. Prezo: 1,50 ned. guld. = 6 steloj + 10% sendkostoj.

Mendu ĉe nia Libro-Servo!

 

N i havas ankoraŭ etan kvanton de la bonega preĝlibro

TUTMONDA LAŬDO

de Patro H. G. Wannemakers S.J. 280 pĝ. en tola bindo. La plej kompleta preĝlibro en Esperanto !

Por likvidi la stokon, ni nun vendas ĝin al ĉiuj niaj membroj kun rabato de pli ol 40%, nome por 2,75 ned.guld. + 0,25 sendkostoj, entute 12 steloj.

 

KATOLIKA TERMINARO Esperanto-Latine; kompilita de H. G. Wannemakers S.J. kaj P. Huberteno OFM.Cap.

Serio de la “Internacia Katolika Informeio”, Tilburg-Nederlando. 53 paĝoj, multobligita; bindita. Prezo 4 steloj.

Mendu ĉe nia Libro-Servo.

 

al la indekso