Enhavo de Espero Katolika numero 9/1937

al la indekso de jarkolektoj 1936-1940

 

 

 

 

Sur la kovrilo: IKUE-anoj el Ĥinujo

 

 

 

 

 


 

 

ESPERO KATOLIKA

 

Fondita de P-ro Em. Peltier, Tours (Francujo) en jaro 1903.

Honorita per Apostola Beno  de Papo Pio X., 27. junio 1906,

de Papo Benedikto XV., 20. aŭg. 1920

kaj de Papo Pio XI., 11. oktobro 1924.

-------------------------

Redakcio:

Ĉefredaktoro s-ro P. M. Brouwer,
Pahudstr. 134, Den Haag, Nederlando.

Administracio:

Kasisto de IKUE Aleš Berka, V Jirchářích 8, Brno,

Ĉeĥoslovakujo. — Poŝtkonto 116.443 B.

Abonprezo:

Jara 20,- Kč. Duonjara 12.- Kč. Kvaronjara 7,- Kč.

 

Prezoj de la anoncoj:

„Malgranda anoncanto”, ĉiuspecaj anoncetoj, unu anonco ĝis 20 vortoj 5 Kč

aŭ du poŝtaj respondkuponoj, (Rimarkigo: Ĉiu abonanto — jam paginta sian abonon — rajtas ricevi unu tian anonceton tute senpage)

Tuta paĝo 400,- Kč, ˝ da paĝo 200 Kč., Ľ da paĝo 100 Kč, 1/8 50 Kč

k. t. p. Oni devas antaŭpagi.

Oni abonas aŭ reabonas:

1. rekte ĉe la administracio,

2. pere de la enlandaj abonejoj.

 

Enlandaj abonejoj de Espero Katolika:

Por Anglujo : S-ro F. Watters, 7, Markwille Gdns, Caterham, Surrey,

 

Por Aŭstrujo: S-ro Leopold Chiba, Wien IV., Schaumburgergasse 5/25, Poŝtkonto n-ro B-161.332, Abonpago ŝil. 4,20. Esperanto societo : "Emilo Peltiers" Graz, Saekstr. 16, II. Poŝtkonto D. 168 489. (Por Stirio)

 

Por Belgujo: S-ro Leon Calloens, Erembodegemstr, 29, Aalst, Poŝtkonto 209034

 

Por Ĉeĥoslovakujo: rekte administracio

 

Por Francujo: F-ino M. Larroche, 55 rue de Vaugirard, Paris VI. Poŝtkonto 738,67.

 

Por Hungarlando: Hungarlanda Katolika Esperanto Societo, Budapest, Petőfi Sandor u. 9., IV. 3. Poŝtkonto 53.839

 

Por Jugoslavujo: S-ro Peter Golobič, instruisto, Jesenice-Fužine, poŝtkonto 16388

 

Por Nederlando:  S-ro J. J. Filott, kasisto de Nederlanda Katoliko, Willemstraat 91, Heerlen. Poŝtkonto 121449

 

Por Svislando: S-ro A, Brun, 3, Rue Franklin, Genčve

 

Por Usono:  S-ro Frank J, Kovarik, 2502 SO. Kedzie Avenue, Chicago, III

 

Por Irlando: S-ro H. Mc, Niel Macauley, 1, Wellington Guay, Dublin C. 4

 

Por Polujo:  S-ro M. Janik, Swierklany, pow, Rybnik

 

al la indekso


 

PENSOJ POSTKONGRESAJ 

En la numero antaŭa mi skribis: Jam multajn kongresojn ni partoprenis kaj ni estas konvinkitaj, ke Nia XIXa en Hago estos unu el la plej brilaj kaj sukcesplenaj.

Vero estas, ke ĝi estis la plej brila kaj sukcesplena el ĉiuj 19 kongresoj.

Inda uverturo estis la ĝenerala kunveno de Nederlanda Katoliko, kiu komenciĝis per sankta meso kaj edifa prediko en kapelo, kiu ne povis enhavi ĉiujn partoprenantojn.

La belega Kavalira Salono plenpleniĝis, kiam la ĝenerala kunveno estis malfermata de prezidanto H. Damen. Promesiga estis la aspekto, ne de sinjoro prezidanto, kiu ĉiam aspektas sana kaj eĉ juna, sed la salonaspekto, kiu igis atendi sammultnombran amason en la solena malferma kunsido de Nia XIXa.

Jen venas la granda momento ! La ĉefpordo malfermiĝas kaj kiel ĝia lango aperas la larĝa irtapiŝo, de sur kiu la kongresanoj kvazaŭ englutiĝas en la stomakegon.

Akceptkomisiono (s-roj Damen kaj Brouwer) kondukas la aŭtoritatulojn en salonan akceptejon, kie estas prezentataj al la sekretario kaj prezidanto la oficiala reprezentanto de la Episkopo: Monsinjoro J. M. van der Tuyn, dekano de Hago. Jen venas Lia Ekscelenco ministro C. Goseling. Procesie la eminentuloj paŝetas tra la salono al la mezo, kie la du altranguloj estas kondukataj al surpodiaj sidlokoj.

Tiu podio ! Miaj pensoj iras al la Reĝino, kiu ĉiujare je la tria mardo de Septembro ankaŭ sur tiu podio sidas. Kaj jen mi mem sur Ŝia sidloko !

Paŝo post paŝo post longa laboro…

Antaŭ 26 jaroj okazis en Hago Nia Dua ! Kia diferenco ! Tiam ni (jes, ankaŭ mi tiam jam partoprenis kiel nekonata komencanta promenanto en Esperantujo) kaŝiĝis malantaŭ la brua strato kaj neniu Hagano konjektis en la modesta, senornama saloneto de la Fratoj de Maria Senmakula Koncepcio, ian internacian kongreson, kiu tamen estis ĝoja festo por la partoprenintoj, inter kiuj estis Pastro Józef Szurek, nuntempe paroĥestro en Wola Ralatowska (Polujo), kiu skribis i. a.: Mia Dio ! Kiel agrablege por mi estas forpasintaj iam antaŭ 26 jaroj ĉiuj tagoj en bela kaj pura Hago travivitaj. Mi neniam forgesos ilin ! Ho, kiel varmege mi volus denove viziti amatan Hagon…

Se Vi estus povinta, Pastro Szurek (mi bonege memoras Vin, tiaman altstaturan preskaŭjunulon !), partopreni la XIXan en sama bela Hago, tiam Vi estus povinta konstati, kiel nia movado progresis!

 Nun ni kongresis en la plej impona salono de tuta Nederlando, nun parolis al la kongreso aŭtoritatuloj eminentaj, ĉu en Esperanto, ĉu bedaŭrante ne povi uzi ankoraŭ nian lingvon, nun la solena malferma kunsido radie elsendata, nun akceptata de Haga Urbestro, kiu uzas Esperanton, nun Esperantlingvaj raportoj de la kunsidoj en la katolika ĵurnalo “De Residentiebode", nun propra poŝtoficejo kun propra stampilo, nun propra teatraĵo majstre tradukita el nederlanda lingvo kaj majstre ludata de propruloj !, nun… ni povus daŭrigi.

Unu grava manko nur: kial ne pli da landoj reprezentis sin ? Kie estis apuda Anglujo ? kie Aŭstrujo, Hungarujo…?

Ne ekzistis iam laboro homa, kiu estis perfekta, ĉar nur Dio estas tia. Kiam oni do prijuĝas Nian Deknaŭan, oni tion konsideru!

Hazarde la Katolikoj partoprenantaj niajn kongresojn estas preskaŭ malriĉaj; la riĉuloj estas tiuj de la neŭtralaj kongresoj, kiuj sekve povas esti pli imponaj pro la granda enspezita kapitalo! La neŭtrala kongreskotizo estas la kvinoblo de nia kvazaŭa almozo!

Nur du el la sep ĉefestraranoj estis en Hago, do estrarkunveno ne okazis. Monafero! Se I.K.U.E. estos sufiĉe ampleksa, tiam laŭ organiza moro la ĉefestraro partoprenu je kostoj de la I.K.U.E.-kaso! Tio estas nediskutebla rajto. Tiam fruktodonaj laboroj de kongresestraro dum la kongreso estas ebla.

Malgraŭ etaj malperfektaĵoj ni sen ia kontraŭdiro konstatu:

ke Nia Deknaŭa okazis en purkatolika sfero,

ke eĉ en la diskutoj la harmonio kaj reciproka simpatio konserviĝis,

ke la impresoj al ekstere rigardantoj estis venko niaflanka,

ke la sekvoj utilaj de la pritraktitaj kongrestemoj ne forrestos,

ke la ĝisfunde pritraktita ĉeftemo “la katoliko en la publika vivo” estos de nun la vivregulo publika por            ĉiuj, kiuj defendu ĝin en propraj rondoj,

ke tiu tezo akceptita de la kongreso povos esti aparta temo por estontaj kunsidoj kongresaj.

Ke la ĝenerala kunveno laŭstatute akceptis la organon “Espero Katolika” kiel sian oficialan organon, ĝojigos ĉiujn. Ni aldonu, ke nur nun estis la ĝusta momento por tion fari, ĉar en la 18-a ni ne havis la certecon, ke E. K. fariĝos nia propraĵo. Se nia organo kreskos kaj floros, tiam nia movado katolika per samaj paŝoj progresos. Nia idealo estu: ĉiu lando sian propran revueton havu, sed ĉiu havu kiel ano de I.K.U.E. unualoke la oficialan organon “Espero Katolika”.

Hoofddorp                                                    P. Heilker

al la indekso


 

 

Raporto pri la ĝenerala kunveno de I.K.U.E. dum Nia XIX-a

Hago, 4. augusto 1937.

 

La prezidanto de IKUE s-ro P. Heilker malfermas la ĝeneralan kunvenon je la 10'25 horo, dankante al Lia dekana moŝto Jongen el Echt, kiu celebris sanktan meson por la formortinta pastro profesoro Font Giralt, estinta prezidanto de IKUE, same kore dankas la predikanton Pastron Laan.

Poste estas legataj salutleteroj, inter alie ankaŭ unu de D-ro J. B. Kao, ĉina misiisto, kiu vekis grandan ĝojon inter la kongresanoj. Alvenintaj poŝtaĵoj estas disdonataj.

La prezidanto poste proponas certajn aldonojn por la detala regularo, rekomendante al la ĉeestantaro pripensi ilin. Oni ankaŭ nomis juĝantaron por la Literatura Konkurso honore al la 50-jara jubileo de Esperanto.

La raportisto s-ro De Jong legas raporton pri la unua kunsido, kiun oni akceptas.

Post tio la prezidanto transdonas la parolon al la ĝenerala sekretario s-ro A. Berka, kiu legas raporton pri la IKUE-movado en la pasinta jaro. El la bone redaktita raporto oni ekscias, ke la nuna estraro de IKUE celkonscie kaj energie laboris dum tuta jaro, tiel, ke multaj gravaj aferoj estis solvitaj. — Post dankvortoj de s-ro prezidanto estis la raporto senŝanĝe kun aplaŭdo akceptita.

Poste estas legataj raportoj pri la IKUE-kaso kaj pri la oficiala organo Espero Katolika (financa raporto). El ambaŭ vidiĝis la ĝis nun malbona financa stato de IKUE samkiel de E. K. Tamen oni povas esperi, ke, se la ĝenerala stato de IKUE pliboniĝas, certe resaniĝos ankaŭ la kaso de IKUE kaj E. K. Tion certe pli akcelis la nuna kongreso, dum kiu la malnova favoranto por E. K., Frato Wigbertus van Zon, sukcesis kolekti pli ol 100 novajn abonantojn!

Ambaŭ raportoj estas kun aplaŭdo akceptitaj.

La prezidanto dankas la ĝeneralan sekretarion kaj la ĉefredaktoron por iliaj laboroj kaj malfermas debaton pri la ĵus legitaj raportoj, menciante, ke ankaŭ D-ro Kao, reveninte en Ĉinujo, certe sukcesos fondi landan ligon de IKUE en sia granda patrujo. La pliboniĝo de la Jarlibro dependas de la membroj mem. Certe la ĉefestraro de IKUE deziras eldoni Jarlibron perfektan, kun multaj sciigoj pri landoj, urboj ktp.

Profesoro D-ro J. Hewera el Ĉeĥoslovakujo anoncas sin por traduki la Sanktan Evangelion laŭ Sankta Luko. Tiel ni jam trovis tradukintojn por ĉiuj 4 evangelioj kaj do, ni certe sukcesos baldaŭ eldoni propran katolikan Sanktan Skribon en E. — Frato Wigbertus petas enmeti en la stelon sur la kovrilo de E. K,, se eble, flave blankan krucon. La administranto de E. K. s-ro A. Berka promesas tion ordigi ĉe la presisto.

Por forigi gravan mankon en nia organizaĵo, s-ro prezidanto Heilker proponas jenan kaskontrolan komisionon :

1.         s-ro H. Damen el Nederlando,

2.         s-ro L. G. C. de Jong el Nederlando,

3.         s-ro Inĝ. M. Stevens el Nederlando.

La propono de la ĉefestraro: enmeti en nian regularon la artikolon: “La oficiala organo de IKUE estas Espero Katolika, fondita en la jaro 1903 de pastro Emile Peltier,” estis de ĉiuj ĝoje akceptita.

La prezidanto atentigas, ke estas necese en certaj punktoj korekti kaj plibonigi la regularon pri serva organizo kaj rekomendas al la interesuloj pripensi jam nun kaj poste en speciala kunveno dediĉita al tiu temo, eldiri siajn opiniojn.

S-ro prezidanto proponas enmeti en la detalan regularon jenan artikolon : “La ĉefestraranoj rajtas esti pagataj por elspezoj por IKUE”. Tiu ĉi propono post ioma diskuto estas akceptata.

La propono de s-ro Chiba el Aŭstrujo, eldoni propagandilojn por E. K., vekas viglan diskuton, en kiu s-ro prezidanto Heilker akcentas la personan kontakton propagand-celan laŭ maniero de Frato Wigbertus. La reprezentantoj el Belgujo, Francujo, Ĉeĥoslovakujo kaj Jugoslavujo tamen mencias, ke en iliaj landoj ne estas ebla tiu kontakto pro loĝejdistanco ĝis 1000 km. Ĉar oni ne alvenis al certa kontentiga decido, leviĝas s-ro ĝenerala sekretario Berka, kiu promesas el la monrimedoj de la Eldonejo de Malkaraj Libroj en Brno, kies direktoro lí estas, eldoni plaĉajn poŝtkartojn, sur kies adrespaĝo estos propagando por E. K. Tiucelan tekston li petas ricevi de la ĉefredaktoro de E. K., s-ro Brouwer. Tiu decido estas kun aplaŭdo akceptata.

S-ro prezidanto anoncas, ke la vico por eksiĝi el la ĉefestraro de IKUE estis ĉe s-ro A. Berka, ĝenerala sekretario-kasisto. — Li tuj estas reelektata, ĉar ne estis kontraŭkandidato, kio pruvas la ĝeneralan fidon al s-ro Berka. Aplaŭdo.

S-ro Duffaud el Francujo proponas forsendi salutleteron al Lia Moŝto Dombrowski el nia kongreso. Oni aprobas kaj la ĝenerala sekretario promesas tion prizorgi.

Dume la tempo urĝas kaj pro tio sekvas la ronddemando. Pastro Ouwendijk petas kelkajn informojn de s-ro prezidanto. S-ro Golobiĉ el Jugoslavujo petas por sia landa ligo kotizorabaton de 30% por du jaroj. La prezidanto de Nederlanda Katoliko, s-ro Daman, kontraŭstaras, dirante, ke tio povus instigi ankaŭ la aliajn landajn ligojn al sama peto. Pro tio la ĝenerala kunveno malaprobas.

Sekvas ferma parolado de s-ro prezidanto, kiu akcentigas la vere fratan kaj celkonscian diskutadon kaj fermas tiun ĉi brilan jarkunvenon per kristana saluto, je la 13,25 horo.

Aleš Berka,

ĝeneralsekretario-kasisto de IKUE.

Tiu ĉi raporto pri nia ĝenerala jarkunveno estis en la sekvanta kunveno senŝanĝe akceptita.

al la indekso


 

SEKRETARIA RAPORTO

por la ĝenerala kunveno de IKUE, okazinta la 4-an de augusto 1937, dum Nia XIX-a en Hago, Nederlando.

 

Karaj gesamideanoj!

Akceptinte la funkcion de ĝenerala sekretario-kasisto de nia unuiĝo, mi bone sciis, ke atendas min vere pena laboro, sed tamen mi ne timis ĝin, mi akceptis tiun ĉi gravan funkcion kun la decido dediĉi al nia kara IKUE ĉiujn miajn fortojn, ĉiujn miajn liberajn momentojn, unuvorte mi intencis servi al nia anaro, por ke nia organizaĵo elkresku al vere inda internacia unuiĝo. Unu jaro forpasis kaj mi povas diri, ke mi faris mian eblon. Certe mi ne sukcesis en tiu mallonga tempo tiel, kiel eble mi mem, kaj kun mi, vi ĉiuj dezirus. Tamen ni estu kontentaj, ĉar: homo proponas, sed Dio disponas. Ni esperu, ke la jaro venonta estu por nia organizaĵo pli favora.

Permesu do, ke mi nun skizu la bildon de la nuna stato de IKUE. 

Nia brile sukcesinta kongreso en Brno antaŭ unu jaro donis al la estraro de IKUE jenajn taskojn:

1.         Transpreni la revuon Espero Katolika de la samnoma akcia asocio. Tuj post la kongreso nia estraro komencis agi kaj antaŭ Kristnasko estis la agado sukcese finita. Nia asocio prenis sur sin sufiĉe pezajn devojn, sed la ĉefa afero estis atingita: nia unuiĝo de post la 1-a de januaro 1937 posedas propran organon. Ni ne kontentiĝis kun tiu sukceso, ni iris pluen, ni la organon tute reorganizis, ni donis al ĝi belan veston kaj malaltigis ĝian abonon, tiel, ke ni povas diri, ke Espero Katolika estas denove la plej bela, plej interesa kaj plej malkara internacia revuo el ĉiuj nuntempe aperantaj E-gazetoj! Nia organo jam nun portas fruktojn de sia agado. El landoj, kie ĝis nun nia movado ne disvastiĝis, venadas leteroj, kiuj estas antaŭsignoj de nia vigla movado en proksima estonteco.

2.         Dua grava tasko : eldoni kiel eble plej baldaŭ Sanktan Skribon, Katolikan Katekismon, kaj prireligian vortaron. Jen tasko vere malfacila, ĉar: unue ni devas trovi tradukontojn, poste kolekti monon por povi la manuskriptojn eldoni. Ni do eklaboris kaj nun preskaŭ plenumis la unuan parton de nia tasko. Jenaj sacerdotoj aŭ jam tradukis aŭ promesis tion fari : Paroĥestro Lintl el Germanujo kaj Bianchini el Italujo: Evangelion laŭ sankta Mateo, Paroĥestro Aloiz Macek el Moravio: Evangelion laŭ Sankta Johano kaj profesoro Modesto Carolfi el Italujo: Evangelion laŭ Sankta Marko. Do restas ankoraŭ la kvara, de Sankta Luko, kaj por tiu ni esperas trovi tradukonton inter la ĉi tie ĉeestantaj sacerdotoj. — Katolika Katekismo jam aperis en traduko de Sacerdoto Bianchini el ltalujo. Ankaŭ la religian terminaron ni atentas. Nia prezidanto sukcesis trovi komplezan sacerdoton, kiu prenis afable tiun taskon. La duan flankon de eldono: la financan, ni ankaŭ preparas, kaj ni povas esperi, ke, ricevinte la tekstojn, ni povos la ĉefajn librojn eldoni.

3.         La plua deziresprimo: enkonduki Esperanton en porpastrajn seminariojn, estis almenaŭ tiel preparita, ke ni nun posedas adresojn de Episkopoj, al kiuj la latine skribitaj leteroj estos sendotaj. Samaj leteroj estos ankaŭ sendotaj al estroj de seminarioj.

4.         Eldoni Jarlibron por la jaro 1937. Jen ni staras ĉe unu afero, kiu faris tro multe da bruo inter nia membraro. Ni ne volas rememoradi la malfeliĉajn kaŭzojn de tiuj prokrastoj. La Jarlibro aperis kiel sufiĉe granda libro kaj estis fine de marto kaj komence de aprilo sendata al la landaj ligoj. Ni devas konstati, ke IKUE eldoninte tiel grandan libron, faris al siaj membroj grandan avantaĝon. Do la membraro certe pardonos al ni eblajn malĝustaĵojn en adresoj.

El pluaj gravaj decidoj de nia estraro mi nur citas : Kiel nova Himno de IKUE estas elektita la fame konata kanto: “Ni volas Vin, ho granda Dio.” — Bone ni pripensis kaj pridiskutis ankaŭ la invitojn por nia XX-a kongreso en la jaro 1938, kaj fine oni decidis por Jugoslavujo, kie nia movado ĝojige kreskas. Videble la nuna estraro de IKUE laboris konstante dum tuta jaro, estante kunigata per cirkulaj leteroj, ĉiumonataj.

Kaj nun pri organizaj aferoj.

IKUE organizas en pli ol 30 landoj preskaŭ 3500 membrojn. El tiuj pli ol duono en malgranda lando: Nederlando! Bedaŭrinde ne ĉiuj membroj ĝis nun pagis siajn kotizojn, do precize mi ne povas nomi la nombron de niaj membroj. Nia organizaĵo estas ne nur internacia, sed volas esti tutmonda. Kaj efektive ni havas niajn membrojn en ĉiuj partoj de la mondo. Estas nur dezirinde, ke ekstereŭropaj membroj eklaboru tiel, ke ili povu fondi landajn ligojn!

Rigardante la dislokiĝon de nia membraro en Eŭropo, ni vidas, ke estas kelkaj landoj kun viglaj landaj ligoj, dume la aliaj ne montris ĝis nun al mi sian agadon, kvankam en la jaroj pasintaj oni multe pri ili aŭdis. El landoj eŭropaj unuavice ni devas paroli pri la vere modele organizita landa ligo nederlanda, kiu sukcesis nunjare transpaŝi la duan milon de siaj membroj! La landaj ligoj Ĉeĥoslovaka, Franca, Flandra, Aŭstria, Jugoslava kaj nunjare ankaŭ Hungara montras viglan laboron kaj kontakton kun IKUE. Sen kontakto ni en lasta tempo estas kun ligo Irlanda kaj ankaŭ la Angla ligo lasttempe ne donas sciigojn. Pro konataj kialoj ne plu vivas niaj ligoj en Germanujo kaj Hispanujo. La ligo en Italujo ankaŭ ne plu ekzistas, sed lasttempe multaj izoluloj de tie montras laboremon. Oni povas esperi, ke baldaŭ landaj ligoj estos fonditaj en jenaj landoj : Polujo, kie nia membraro jam transpaŝis la nombron 30, Svisujo, kie ni espereble baldaŭ atingos la nombron 20, Litovujo kaj Japanujo! En tiuj landoj niaj fervoraj membroj celkonscie laboras estante en senĉesa kontakto kun nia estraro.

Por plifaciligi kaj tiamaniere plivigligi la kontakton kun la IKUE-estraro, mi rekomendas al la membroj de IKUE, ke la landaj lígoj sendu estonte precizajn sciigojn pri la stato de sia membraro, ĉiam kvaronjare, eĉ tiam, kiam la stato ne ŝanĝiĝis. Almenaŭ sciigu: la stato por la I-a, II-a aŭ alia kvaronjaro ne ŝanĝiĝis. La izolulojn ni petas: fariĝu konsuloj de IKUE, varbu novajn membrojn kaj sendu sciigon almenaŭ 2-foje en la jaro. Raportoj pri membra stato estu skribitaj aparte. Ĉar dum tiu ĉi kongreso okazos ankoraŭ speciala kunveno, kiu pritraktos organizajn aferojn de nia unuiĝo, mi havos okazon ankoraŭ tiam klarigi certajn organizajn aferojn kaj tial mi finas mian unuan raporton, dankante Dion, ke Li donis al mi tiom da sano, ke mi povis plenumi mian devon. Koran dankon mi ŝuldas al ĉiuj niaj ĉefestraranoj pro iliaj helpoj kaj ankaŭ ĉiuj aliaj fervoruloj, kiuj dum tiu kriza jaro ne laciĝis, sed kun kunigitaj fortoj penis plifortigi nian movadon. La antaŭsignoj pruvas, ke nia kuna penado ne estis vana. IKUE denove kreskas. Kaj jen estas nia rekompenco.

Aleš Berka, ĝenerala sekretario de IKUE

 

al la indekso


 

FINANCA RAPORTO DE I. K. U. E.

 

Kiel kasisto de IKUE mi ankaŭ donas jenan raporton pri la financa stato de IKUE.

En mia sekretaria raporto mi uzis la vorton “kriza” jaro. Mi uzis tiun vorton tute plenkonscie, ĉar la forpasinta jaro estis vere kriza, laŭ organiza vidpunkto kaj multe pli laŭ vidpunkto financa. La bataloj, kiujn travivis nia unuiĝo dum pasintaj jaroj, kaj ankaŭ la ĝenerala ekonomia krizo tutmonda, kaŭzis, ke tutaj landaj ligoj dum kelkaj jaroj ne pagis siajn kotizojn al IKUE, kvankam tiuj kotizoj estas vere malgrandaj. Ne mirinde, ke la IKUE-kaso estas nun preskaŭ malplena, kaj do la sekvantaj tabeloj ne estos ĝojigaj.

Mankas do en tiu tabelo: kreditoroj. Mi ne mencias ilin, ĉar fakte ni ne havas ŝuldojn. Ne finita ankoraŭ estas la financa transpreno de E. K., ĉar s-ro Schendeler ankoraŭ ne sendis la precizan kalkulon pri pagintaj abonantoj kaj membroj al Helmond aŭ alia persono. Dum la jaro montriĝis, ke tiuj estas multaj, precipe el Nederlando, sed ankaŭ el aliaj landoj. Tio kaŭzis multajn ĉagrenojn. Detalajn klarigojn mi donas en raporto pri Espero Katolika. 

Bilanco 31.VII.1937 

Folio

Titolo

Debeto

Kredito

Deb. Saldo

Kred. Saldo

I. fol. 33

Kaso

19.007,96

14.679,80

4.328,26

--- ---

II. fol. 3

Debitoroj

16.800,-

4.863,56

11.936,44

--- ---

III. fol. 6

Dubaj debitoroj

1.800,40

--- ---

1.800,40

--- ---

III. Fol. 8

Akcioj

12.584,-

--- ---

12.584,-

--- ---

 

Libroj (laŭtakse)

800,-

--- ---

800,-

--- ---

   

50.992,36

19.543,26

31.449,10

--- ---

   

19.543,26

 

 

 

 

Saldo

31.449,10

 

31.449,10

 

 

(Eble pro tajperaro, la sumo flav-kolora estas erara: la vera totalo estas 19.543,36 - tion rimarkis la komputilo kiam oni faris la enpaĝigon de ĉi tiu teksto, noto de la TTT-ejestro)

En la menciita sumo “kredito” estas enkalkulita jam granda fakturo de Jarlibroj 1937 kaj garantio por Espero Katolika, kiu estas 4408,55 Kč.

Pro la nuna malfavora stato de la IKUE-kaso mi rekomendas al la ĝenerala kunveno decidi en venonta jaro ne eldoni la Jarlibron en tia amplekso kiel nunjare, sed eldoni ĝin eble laŭ maniero de iamaj UEA-jarlibroj, do mencii nur la konsulojn kun plenaj adresoj, kaj la adresojn de funkciuloj ligaj kaj klubaj-sekciaj. Por tio sufiĉus jarlibro kun 50-60 paĝoj. Ĝia prezo do estus malalta.

Fine mi prezentas la

Buĝeton de IKUE por la jaro 1937-1938.

Titoloj :

Enspezoj

Elspezoj

Kaso 1. aŭgusto 1936 .

4.328,26

 

Kotizoj : 3.100 ligaj membroj

12.400,-

 

Kotizoj : 200 indiv. membroj

2.000,-

 

Jarlibro (malgrandigita)

 

2.000,-

Oficejaj elspezoj

 

4.800,-

Garantio por Espero Katolika

 

3.000,-

Elspezoj por serva organizo .

 

1.000,-

Al rezerva kaso 

 

5.000,-

Eventualaj aliaj elspezoj . . .

 

2.928,26

18.728,26

18.728,26

 

Finante mian raporton mi permesas al mi peti ĉiujn funkciulojn de la landaj ligoj, ke ili instigu siajn kasistojn, senprokraste plenumi ĉiujn devojn al la IKUE-kaso, ĉar nur bone finance garantiita IKUE-estraro povas plenumi ĉiujn siajn taskojn. Kaj de tiuj bone plenumitaj taskoj ja dependas la bona funkciado de nia unuiĝo. Profiton kolektos ne la estraro, ankaŭ ne unu landa ligo, sed ĉiuj! Dankon!

Aleš Berka, kasisto de IKUE

 

al la indekso


 

RAPORTO PRI ESPERO KATOLIKA

Karaj gesamideanoj!

Certe ne estas inter nia membraro unu, kiu ne ŝatas nian oficialan organon: Espero Katolika! Ne mirinde, E. K. estis jam de post kelkaj dekoj da jaroj la spegulo de nia katolika esperanto-movado. Ĝi estis fonto, el kiu ĉerpis novajn fortojn niaj pioniroj. Tiu Espero Katolika estas de post ĉi tiu jaro nia propraĵo, kaj despli multe do ni devas ĝin ami. Bedaŭrinde mi kiel administranto, ne povas al vi doni plej ĝojigajn informojn pri la financa stato. Espero Katolika, laŭaspekte kaj ankaŭ laŭenhave plaĉas ĝenerale, kion atestas multaj leteroj, senditaj ĉu al la administrejo ĉu al la redakcio. La kaŭzojn de la malalta nombro de abonantoj ni devas serĉi en ĉagreniĝoj, kiujn faris al la abonantoj la pasintaj du jarkolektoj. Ja perditan fidon oni tre malrapide denove akiras, do ankaŭ Espero Katolika devas kelkan tempon atendi ĝis ni, per regula aperado, kaj konstanta bona enhavo, konvinkis nian popolon, ke nun E. K. estas denove tio, kion ĉiuj de ĝi atendas! Mi do kredas, ke ni transpaŝos en plej proksima tempo la necesan nombron de 1.200 pagintaj abonantoj.

Mi nun envicigas tabelon de abonantoj je la 1-a de Aŭgusto 1937, komparante ĝin kun la stato de la jaro pasinta: 

Lando:

1937

1936

Landoj ekstereŭropaj

41

41

Anglujo

24

28

Aŭstrujo

69

44

Belgujo

57

52

Ĉeĥoslovakujo

203

41

Francujo

67

80

Germanujo

5

2

Hispanujo

1

1

Hungarujo

11

3

Italujo

11

5

Jugoslavujo

31

20

Nederlando

279

240

Litovujo

3

2

Norvegujo

1

1

Polujo

13

6

Svisujo

14

13

preskaŭ   30 landoj

830

579

En la citita nombro estas multaj, kiuj jam pagis pasintjare al Helmond, aŭ al s-ro Schendeler, sed bedaŭrinde, de la estinta administrejo ni ne ricevis ankoraŭ kalkulon, nek la monon. El tiu ĉi nombro de nunjaraj abonantoj jam pagis preskaŭ duono. Ni do petas ankaŭ la ceterajn tuj reaboni.

Kalkulante unu numeron po 2.000 Kč, kiom fares pres- kaj ekspedelspezoj, ni ricevos nombron proksiman de 1.200 abonantoj, kiun nombron ni nepre devas atingi, se ni volas, ke la IKUE-kaso ne pagu por E. K. mankojn. Se IKUE nune nombras pli ol 3.000 membrojn, certe estas ĉi nombro de 1.200 abonantoj facile atingebla. Ĝis nun mi estis devigata preni 4.408,55 Kč por pagi mankojn por E. K. Mi do denove petas: Vi estraranoj de Ligoj, sekcioj, grupoj, reveninte de tiu ĉi brila kongreso, tuj eklaboru inter via membraro, gajnu abonantojn kaj mendu por ili nian karan revuon. La duonjara abono, kiun la novaj abonantoj pagos, estas vere malalta, kaj ili ja povas ankoraŭ ricevi la jam aperintajn numerojn (krom la unua kaj la dua, kiuj elĉerpiĝis). Bonvolu ankaŭ atenti la favorajn kondiĉojn por anoncoj. Varbu ĉe viaj konataj firmoj anoncojn por E. K. Vi multe al ni helpos. Poste ni povos plenumi la deziron de nia redaktoro, kaj eble la deziron de vi ĉiuj, ke nia bela revuo, restu tia, kaj laŭeble fariĝu ĉiam pli kaj pli interesa.

Mi do finas mian raporton, dankante al ĉiuj kunlaborantoj, nome la ĉefredaktoron kaj lian rondon, kaj al ĉiuj landaj abonejoj, eĉ al unuopuloj eble al mi ankoraŭ ne konataj.

Dio mem rekompencu viajn penojn!

Aleš Berka, administranto de Espero Katolika.

 

al la indekso


 

NIA XX-A 

Nia XIX - Post la solena malfermo antaŭ la Kavalira salono

La lastaj du brile sukcesintaj kongresoj de nia unuiĝo en Brno 1936 kaj nunjare en Hago certe estos bonaj ekzemploj por nia plej juna landa Ligo en Jugoslavujo, al kiu la ĉefestraro, per sia decido de Junio 1937, transdonis rajton aranĝi nian Jubilean XX-an internacian kongreson, kaj oni do povas forte esperi, ke la belega ĉefurbo de Slovenio LJUBLJANA estos la gastiganto de vere multnombra ĉeestantaro, ĉar jam nun la prezidanto de la prepara komitato, samtempe prezidanto kaj fondinto de la landa Ligo de IKUE en Jugoslavujo, s-ro Golobiĉ, anoncas partoprenontojn el jenaj landoj: Anglujo, Belgujo, Ĉeĥoslovakujo, Francujo, Nederlando, Italujo. Aldonante la kongreslandojn Jugoslavujon kaj apudajn landojn, el kiuj certe la kongresanoj alvenos, ni vidas, ke jam preskaŭ 15 landoj estos reprezentataj. Do karaj IKUE-anoj, vi kiuj ĵus revenis el nia impona kongreso en Hago, ankaŭ vi, kiuj ne povis ĉeesti, eklaboru, por ke la jubilea XX-a IKUE-mondkongreso fariĝu vere triumfa, inda je la nomo I.K.U.E. Ĉiujn pluajn informojn vi legos en komunikoj de la L.K.K.

Postkongreson - aŭ Antaŭkongreson de NIA XX-a nia ĉefestraro permesis aranĝi al la landa ligo en Hungarujo. La estraro de tiu ti landa ligo estas petata interkonsenti kun la L.K.K. de NIA XX-a, kaj poste sendi proponon al la adreso de ĝeneralsekretario, por aprobo de IKUE-estraro.

Jarlibro 1938.

Landaj Ligoj — sekretarioj kaj kasistoj! Certe estus granda manko, se nia bela Jarlibro ne povus aperi venontjare. La decido kuŝas en viaj manoj ! Se mi ricevos de viaj sekretarioj la kompletajn listojn de viaj membroj, do ankaŭ de la membroj de IKUE en viaj landoj por la jaro 1938 antaŭ la fino de la monato januaro, kaj se viaj kasistoj pagos senprokraste ĉiujn ŝuldojn por la jaroj 1936 kaj 1937 (Aŭstrujo, Ĉeĥoslovakujo, Francujo jam preskaŭ ĉion pagis — dankon) mi promesas en la nomo de la IKUE-estraro eldoni jarlibron same plaĉan kiel en la jaro 1937, pliriĉigitan per sciigoj pri landoj kaj ĉefurboj, k.t.p. ankaŭ kun bildoj pri niaj pasintaj kongresoj! Do bonvolu senprokraste plenumi vian devon rilate la IKUE-kason kaj vi multe helpos ankaŭ al via landa ligo!

 

Espero Katolika.

La IKUE-ĉefestraro, transpreninte la eldonadon de E. K. certe rajte supozis, ke ne estos unu IKUE-ano, kiu ne tuj fariĝos abonanto de E. K. sia propra, ununura, kaj oficiala organo. Tamen ni seniluziĝis ! IKUE nombras preskaŭ 4.000 membrojn. La abonantaro ne atingis ankoraŭ 2000! Ni do denove instigas vin karaj abonantoj de E. K. faru vian devon! Montru la gazeton al viaj konatuloj kaj konvinku ilin, ke estas ankaŭ ilia devo aboni la gazeton. Klarigu al ili ĉiujn avantaĝojn kaj ĝuojn. La redakcio kaj administracio ĉiam penas plibonigi kaj plibeligi nian organon, kiu sendube estas la plej bela el la nun aperantaj gazetoj. Atentigu ankaŭ ĉiun je tre favoraj kondiĉoj por anoncado. — Ĉiu el vi ankaŭ eluzu vian rajton enmeti unu anonceton senpage! Kiu sendos sian abonon por la jaro 1938 antaŭ la fino de tiu ĉi jaro, ricevos libro-premion!

A. Berka, ĝen. sekretario-kasisto de IKUE

administranto de E. K.

 

al la indekso


 

 

LA KATOLIKO EN LA PUBLIKA VIVO

Prelego de Rev. Pastro H. J. A. M. Eras, paroĥestro en Vught (Ned.)

dum “Nia Deknaŭa” je mardo, 3. Aŭgusto 1937

Unua parto

Nia prezidanto s-ro P. Heilker invitas la gekongresanojn

Estimata Aŭdantaro!

De post la lastaj papaj enciklikoj kaj episkopaj leteroj la “Katolika agado” fariĝis aktuala demando. Neniam la mondo kriis pli pro reformo ol nuntempe, sed ankaŭ neniam la neceseco de tuta reformado montriĝis tiel klare. Kaj eĉ tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri spirita renovado, tamen ne povas preterlasi la ideon de socia rekonstruo.

Super ras- kaj mentalec-diferencoj troviĝas la granda abismo, kiu nin ankoraŭ apartigas per la lingvo-diferenco, kiu, kvankam ne tute forigebla, estas tamen facile kaj certe transpontigebla pere de Esperanto. Tiel la katolika Esperantismo povas kaj volas esti parto da la katolika agado, kiel ĝi estas dezirata de la Papo kaj Episkopoj. Flanke de la materiaj avantaĝoj ja, kiujn ĉi tiu mondlingvo povas donaci al la homaro, ni, Katolikoj, certe ne devas forgesi la idealajn.

Tute en ĉi tiu ideo-ĉeno la Estraro de I.K.U.E. tial pensis, esti devigita tiel elekti unu el la temoj por ĉi tiu 19-a kongreso en Hago, ke en ĝi povas esti substrekata la koncepto de la katolika agado, por samtempe difini la plej gravajn konsekvencojn, kiuj el ĝi sekvas, por ĉiu katoliko, kiu staras en la publika vivo.

I.

Tial la unua tezo, kiun ĉi tiun matenon mi deziras proponi al vi, estu: la difino de apostola vokiĝo, kiu apartenas al la vivotasko de ĉiu katoliko kaj kiu lin devigas partopreni al la hierarĥia apostolado de la eklezio, - en kiu partopreno konsistas la esenco de la katolika agado. Ĉiu katoliko - do ankau la laiko en la publika vivo - estas vokita al apostolado. Li havas la devon prediki la Evangelion, - la doktrinon de Kristo; (1Kor 9-16.) - kaj la profundan motivon por ĉi tiu devo ni trovas en la naturo de la Sankta Eklezio, kiel mistika korpo de Kristo. (N. K. St. 1937, paĝ. 3)

Katolika agado estas laika apostolado. Kaj ankaŭ la laiko estas vokita por ĉi tiu apostolado ĉar ankaŭ por li valoras la parolo de Sankta Paŭlo: “Ve al mi, se mi ne predikas la evangelion” (1Kor 9-16).

Ĝenerale ĉi tiu apostolado estas por la laiko devo kaj ordono. En multaj lokoj de la Evangelio kaj en la leteroj de la Apostoloj estas rekomendata kaj engravurata la apostolado de la preĝo (Mat 6,10, 9,37; 1Tim 2,14), la apostolado de la ofero kaj memvenko (Kol 1,24; 2Kor 4,10), la apostolado de la bona ekzemplo (Mat 5,16; 1Pet 2,12; 1Kor 10,32), la apostolado de la parolo (Mat 10,32; Kol 4,6) kaj la apostolado de la bonfarado (Mat 25,34-40; Rom 12,13-21). Tiel ankaŭ la laiko per kvinobla apostolado povas kaj devas esti la salo de la tero kaj la lumo de la mondo.

La fundo de ĉi tiu ordono kaj de ĉi tiu devo troviĝas en la naturo de la eklezio kiel mistika korpo de Kristo. Jesuo mem, sur la kruco, repacigis la tutan generacion kun la Patro. Sed por senĉese daŭrigi tiun feliĉon alportantan savlaboron en la aplikado de tiu savofrukto sur la individuajn animojn, Li fondis la Eklezion kaj ligis ĝin al si mem je tiu misterplena unueco, pri kiu Li mem atestis en la altsacerdoteca preĝo, la vesperon antaŭ sia Sankta Suferado (Joh 17), kaj pri kiu Li parolis en sia instruo pri la vinberarbo kaj branĉoj (Joh 15) - kiun mistikan unuecon la Sankta Spirito, pere de Sankta Paŭlo, priskribas por ni sub la amo-bildo de Fianĉo kaj Fianĉino (Efe 5,21-33) kaj tiel belege esprimas per ĉi tiuj mirigaj vortoj: “La korpo de Kristo, tio estas la Eklezio” (Kol 1,24).

Korpo havas videblan kaj nevideblan aspekton: tiel aukaŭ la Sankta Eklezio, kiu en ĉiuj siaj kondukiloj devas daŭrigi sur la tero la taskon de la videbliĝinta nevidebla Vorto. Nu do, la korpo havas kapon kaj animon, havas membrojn kaj organojn: tiel ankaŭ la Eklezio, la mistika Kristo. Kapo de la misterplena korpo estas Jesuo Kristo, por ni videbla en sia Anstataŭanto, la Papo. Kiel el la kapo la nervoj nevideble disbranĉiĝas tra la tuta korpo: tiel ankaŭ el Jesuo Kristo, kiu en sia Sankta Homeco posedas la plenecon de ĉiuj favoroj kaj spiritaj kapablecoj kaj gracoj, eliras ĉiuj supernaturaj fortoj, kiujn la organoj kaj la membroj de la Mistika Korpo bezonas ĉe la praktikado de siaj funkcioj. Kiel la kapo, per la pleneco de la sensoj, kiuj estas plantitaj en ĝi, donas al la tuta kunmetaĵo videblan kondukon, tiel ankaŭ Kristo per sia instrua, rega kaj pastra ofico, kondukas nin ĉiujn kun Li, estas ligitaj je misterplena unueco, kaj kiuj fariĝis videblaj en tiu, kiun Li sendis kiel anstataŭanton sur ĉi tiu tero. - Animo de la Mistika Korpo estas la Sankta Spirito, kiu estas la Spirito de Kristo; la Spirito, kiu devenas el la Patro kaj el Li; la Spirito, kiun Li sur la Kruco meritis por ni; la Spirito, kiun Li sendis al la Eklezio kun abundo da gracoj; la Spirito, kiu el la tuta korpo de la Eklezio kaj el ĉiu el siaj membroj devas fari alian Kriston. Estas tiu Spirito, kiu per la mirindaj gracoj kaj favoroj kaj potencoj, kun kies pleneco Li loĝas en la sankta Homeco de Kristo kaj laŭproporcie kiel Kristo mem elmezuras (Efe 4,7) membrojn kaj organojn, Kapon kaj Korpon kunigas en unu unuiĝon de dia amo kaj mistera vivopovo. - Organoj de la mistika korpo estas unue la Episkopoj kaj sacerdotoj en la predikado de la parolo, en animkondukado kaj administrado de la Sakramentoj. Postvenas, per speciale interna voĉo de Dio, tiuj, kiuj praktikas la Evangeliajn konsilojn en meditema preĝado kaj en spiritaj kaj korpaj bonfaroj; same ankau la geedziĝintoj, kies alta devo estas, el la infanoj, al kiuj donis la vivon, per la bapto fari membrojn de Kristo kaj tiun membrecon ĉiam pli kaj pli nobligi per kristana edukado. - Noblaj organoj estas ankaŭ tiuj multfavoritaj animoj, kiuj specialmaniere per preĝado kaj suferado devas fortigi la spiritan vivon de la eklezio kaj per la donaco de la mirakloj devas provi la dian mision de la Fianĉino de Rristo. - Membroj de la mistika korpo estas ĉiuj, kiuj per la vera kredo en la bapto, estas enkorpigitaj en Kriston. Sed, ho ve, ne ĉiuj, kiuj estas en Kristo per la kredo, estas ankaŭ en la amo de Kristo per pureco de vivo (Sankta Johano Chrysostomus en Efe 4 Hom., 22-4). Ĉar tiellonge, ke la mistika korpo, la Fianĉino, ankoraŭ ne atingis la plej altan perfektecon en la feliĉiga rigardado de Dio per ĉiuj siaj membroj, ĝi ne ankoraŭ estas Korpo sen makulo aŭ sulko an ia malpuraĵo (Efe 5,17). Laŭmezure ke kredo estas inspirita de la amo, troviĝas ĉi tie sur la tero membroj de Kristo malviglaj, malfortaj aŭ malsanaj; kaj eĉ povas esti, ke pro la infektado kelkaj devas esti fortranĉataj de la sankta unueco (Mat 5,29).

Nia XIX-a – malferma kunsido en Kavalira salono

 

Ĉi tio estas en mallongaj kaj neperfektaj paroloj la plejsankta mistero de la Eklezio, la mistika korpo de Kristo. Same kiel la infano Jesuo kreskis ĝis Viro, tiel ankau la mistika Kristo, la Eklezio, devas kreski tra la tuta mondo, por ke la Dihomo en ĉiuj siaj ecoj kaj funkcioj estu figurata en la tuta homaro; - mallonge: ĝi fariĝu ĉio en ĉiuj. Nu, por la kreskado kaj disvolviĝado de la plejsankta Korpo de Kristo, neniu el la membroj povas resti indiferenta. Kaj tial sur ĉiu, ankaŭ sur la plej malgranda kaj la plej sensignifa, kuŝas la devo, ne nur tute sin transdoni al la instiga inspiro de la Spirito de Kristo, sed ankatŭ, laŭ la proporcio, laŭ kiu Kristo mem elmezuris al li, kunlabori al la plena kreskado de la tutaĵo. Kaj tio signifas: apostolado, ankaŭ de la laiko, ankaŭ de virino kaj infano, ankaŭ de la plej sensignifa. Ĉar laŭ la parolo de Sankta Paŭlo, inter tiuj, kiuj per la bapto estas vestitaj kun Kristo, jam ne ekzistas Judo aŭ naciano, sklavo aŭ liberulo - viro aŭ virino; ĉiuj estas unu persono en Kristo Jesuo (Gal 3,28).

II.

Determininte la devon por la apostolado de la katolika agado, ni petas vian atenton por la celo de tiu apostolado.

La plej alta celo de ĉi tiu apostolado estas la propagando kaj la fondo de la regado de Kristo - ne nur en la individuo kaj la familio - sed super ĉio en la homa socio (Cirardi, Leken Apostolaat [Malmberg. 's-Bosch 19361 pag. 25, ss)

Papaj dokumentoj priskribas precize ĉi tiun altan celon: jam en 1903 la formortinta Papo Pio X-a skribis (4 Okt. 1903: Encikliko: “E supremi apostolatus cathedra”): “La plej alta celo, al kiu ĉiuj niaj penadoj kaj klopodoj devas direktiĝi, estas: rekonduki la homan generacion, sub la regadon de Kristo”. Dum la regno de Kristo, kie ĝi ankoraŭ ne estis predikata, de la Eklezio estas disvastigata pere de bone organizita misi-agado, la Eklezio klopodas, same pere de katolika agado, kiu estas dua evangelio-predikado, per ĉiuj rimedoj ripari la perdojn, kiujn la jam konkerita reĝlando suferis. “Instaurare omnia in Christo” estis ĉiam la devizo de la Eklezio kaj estas precipe la nia en la danĝerplenaj tempoj, kiujn ni travivas (11 Junio 1905: Enc.: “Il fermo proposito”). Nia glororiĉe reganta Papo, Pio XI-a, en sia encikliko “Ubi Arcano Dei” resumas la programon de ĉi tiu apostolado en la tre konata formulo: “Pax Christi in regno Christi”, kaj li konfirmas, ke kun la katolika agado nedisigeble estas ligita la tiel fervore dezirita riparo de la regado de Kristo kaj la reveno de la kristana paco, kiu ekster la regno de Kristo neeble povas ekzisti: “Pax Christi in regno Christi”. La veno de la regno de Kristo estas do la plej alta idealo de la Katolika Agado, kaj la armeo de Kristo Reĝo portas en sia flago la devizon: “Adveniat regnum tuum”.

Tial do nia apostolado havas religian celon: ĉar la fondo de la regno de Kristo estas la kondukado de la animoj al Dio. Ekzistas tamen multaj vojoj, laŭ kiuj Dio venas al la animoj; kaj la vojoj, laŭ kiuj la animoj iras al Dio, estas ankaŭ multnombraj. Nu do, la Katolika Agado devas laŭiri ĉiujn vojojn, kiujn la Dia Providenco montras al gi. Ĝi devas disvolvi diversajn agadojn kiuj, kvankam per si mem ne havas religian aŭ spiritan karakteron, tamen estas direktitaj al religia celo. Kie tio estas utila, ĝi devas havigi distraĵojn por protekti la spiriton - prizorgi la korpon por resanigi la animon - priatenti la materiajn interesojn por sendanĝerigi la animajn valorojn.

Antaŭ la kongresejo. Mgr. J. M. Buckx, Misia Episkopo (Nijmegen, Ned). Maldekstre de Li, Kanoniko Rotondo (Bari, Italujo). Dekstre antaŭ Li, Paroĥestro Eras, religia konsilanto de Ned. Kat. Tute dekstre: Frato Monulfus (I.K.I.). Tria de dekstre: Frato Wigbertus (kiu dum la kongreso varbis pli ol 100 abonantojn por Esp. Kat.) kaj aliaj eminentuloj.

 

Plue la Katolika Agado havas ankaŭ celon de socia karaktero. Ĝi ja laboras por la veno de la regno de Kristo. Sed kie Kristo devas regi ? Ĉu nur en la koro de la individuo? Ĉu nur en la familio? Ne, ankaŭ en la socio, kiu konstruiĝas el familioj kaj ĉi tiuj siavice el individuoj. Eĉ ne ekzistas kialo por ĉi tie fari diferencon inter individuoj, familioj kaj ŝtatoj; ĉar, kvankam la homoj sin unuigis en socian kunvivadon, ili restas same bone sub la regado de Kristo, kvazaŭ ili estus rigardataj kiel unuopuloj. Nur Kristo estas la fonto de la feliĉo, tiel por la individuo, kiel por la socio. “Et non est in alio aliquo salus”, tiel ni legas en la agoj de la apostoloj. La Katolika Agado estas je la servo de la Eklezio kaj tial laŭ ties ekzemplo, ĝi devas labori par la fondo de la regno de Jesuo Krislo, ne nur en la privata sanktejo de la koroj - ne nur interne de la malvasta ĉirkaŭbarilo de la familiaj muroj - sed ankaŭ en la vasta libera kampo de la socia vivo. Ĝi devas labori por la triumfo de la regno de Kristo en la socio. Kaj tiel nia apostolado estas samtempe sociala agado, kiu sin disvolvas en kaj por la socio, por rekonduki ĉi tiun al la regado de Kristo, kio estas bonfaro por regantoj kaj subuloj.

Internacia grupo: S-ro Duffaud (Francujo), f-ino Penzová kaj s-ino Berková en nacia kostumo (Ĉeĥoslovakujo), s-ro Dro Naster el Belgujo, s-ro Golobić (Jugoslavujo) kaj 2 Nederlandanoj.

 

Nu, por tiu belega celo: la fondo de la regado de Kristo en la socia kunvivado, ni ĉiuj, senescepte, devas kunlabori.Tiu estas la vera apostolado, kiun ni sen distingo de persono, devas pritrakti. Kaj ni tion povas fari diversmaniere kaj laŭ multaj metodoj per la plej malsamaj rimedoj. Postulus de ni tro multe da tempo, se ni volus priparoli ĉiujn - ofte ili devas adaptiĝi al tempo kaj loko kaj cirkonstancoj. - Ĉi tiun matenon mi volas nur per ĝeneralaj trajtoj disvolvi la devon, kiun ni devas plenumi por la regno de Kristo sur kultura, sociala kaj politika tereno. Precipe en niaj malfacilaj tempoj oni apelacias al nia grandanima kunlaboro por la fondo de la Regno de Kristo:

1-e per nia kultura agado, kiu ebligas kaj konfirmas la kristanajn edukadon kaj klerigadon,

2-e per nia sociala agado, kiu plinobligas nian laboron por plialtaj motivoj kaj bone komprenita fratamo,

3-e per nia politika agado, kiu havu la taskon tiel prizorgi la teran bonfarton de la tuta homo, ke ĝi estu la preparado por lia eterna destino.

Unue do ni devas labori sur kultura tereno kaj mi eĉ kuraĝas pretendi: en ĝia tuta amplekso. Nia agado devas etendiĝi ĝis kio kontribuas al la klerigado de la homo. Kaj tiam ni povas paroli pri radio-disaŭdigo, pri filmocentroj, pri Legsalono kaj Bibliotekoj, pri Unuiĝoj por Kredo kaj Scienco, sed precipe pri la instruo en ĝia tuta amplekso: la prepara instruo kun ĝia Montessori- kaj antaŭa lernejo (lernludejo), la Elementa aŭ Unuagrada Instruo kun ĝiaj specialaj nuancoj, la meza kaj supera instruoj. Tute katolikan instruon ni bezonas por niaj infanoj, por niaj knaboj kaj knabinoj, por ekhavi kaj garantii katolikan edukon, por eduki ilin je plenvaloraj membroj kaj batalantoj de la regno de Kristo.

(Daŭrigota)

 

 

al la indekso


 

PROPAGANDA VOJAĜO AL NEDERLANDO

 

Dum la IKUE-kongreso en Brno mi konatiĝis kun f-ino Simonis, ĉefestrarino de “N. K.”. Ŝi invitis min, veni al Nederlando por prelegi pri Jugoslavujo. Mi kun ĝojo akceptis la allogan proponon kaj faris tuj necesajn paŝojn ĉe jugoslavaj aŭtoritatuloj, por ricevi subtenon por mia propaganda vojaĝo. Kaj ne vane.

La jugoslava registaro montris grandan intereson por mia vojaĝo kaj unuafoje en la historio jugoslava okazis, ke jugoslavo veturis eksterlanden, por prelegi pri Jugoslavujo.

Dum Aprilo-Majo ĉijare mi devus prelegi en Nederlando, sed strange: mi ne ricevis forpermeson, kvankam oni ĝin al mi promesis. Krome mi grave malsaniĝis kaj pro tio mi devis prokrasti mian vojaĝon ĝis la grandaj ferioj.

La 4-an de Julio 1937 mi forveturis de Jesenice kaj traveturinte Aŭstrion kaj Germanujon mi la 7-an de Julio venis al Eindhoven, kie mi estis kore akceptita de s-ro Schendeler, unu el la unuaj pioniroj en Nederlando. Ricevinte la planon de f-ino Simonis el Roterdamo, mi laŭvice prelegis en Utreĥto, Eindhoven, Roterdamo, Nijmegen kaj Heerlen (ĉe miaj samlandanoj). Krome mi vizitis Hagon kaj Scheveningen, Leiden, Haarlem, Hoofddorp, kie mi estis gasto de s-ro Heilker, prezidanto de IKUE. Unu semajnon mi estis gaste ĉe s-ino Veenendaal, redaktorino de “La Juna Vivo”.

Spite de somera tempo, kiam oni ne emas aŭskulti paroladojn, la prelegoj estis bone vizititaj, precipe en Eindhoven kaj Roterdamo, kie ekzistas fortaj kluboj kaj tre viglaj.

La samideanoj min ĉie afable akceptis kaj gastigis. Neforgeseblaj restos al mi la tagoj, kiujn mi travivis ĉe nederlandaj esperantistoj. Ilia gastamo min vere surprizis.

Unu monaton mi estis en Holando kaj mi nur bedaŭras, ke mi ne povis plu resti, por pli bone studi landon, kiu estas tiel interesa.

La holandanoj estas tre laboremaj, amas la purecon kaj ordon. Ili tre amas florojn kaj estas majstroj en la florkulturado. Ĉar la popolo estas diligenta, ĝi estas ankaŭ sufiĉe bonstata.

La religia vivo estas tre vigla. La preĝejoj estas plenaj ankaŭ en labortagoj kaj la kredanoj ofte komunias. La katolikoj havas ankaŭ grandan influon en la polítika vivo. Post tre longa batalado kaj sufero la katolikoj atingis multajn rajtojn kaj estas nun en vere enviinda stato kompare kun aliaj ŝtatoj. Ili devas nur daŭrigi la bataladon kaj neniam ĉesi.

Ankaŭ la esperanta movado en Nederlando estas imitinda. Pli ol 30.000 da organizitaj esperantistoj enhavas la malgranda lando. Tre ofte mi renkontis sur la stratoj, en tramoj kaj en vagonaroj esperantistojn, kiuj min tuj alparolis, vidinte la verdan stelon. Se en ĉiu lando la internacia lingvo tiel disvastiĝus, la fincelo ne estus plu malproksime.

Komence de la monato Aŭgusto okazis en Hago la 19-a Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj. Ĉeestis pli ol 500 kongresanoj, kompreneble plejparte Nederlandanoj, inter ili multaj pastroj. Unu el la plej brilaj punktoj de la kongreso estis sendube la prezentado de “Josef en Dotan”, kiun dramon majstre ludis la membroj de la “Suda Kruco” el Eindhoven. Eĉ profesiaj aktoroj ne povus pli bone ludi.

Post la kongreso mi pakis “miajn sep prunojn” kaj forvojaĝis tra Belgujo al Parizo, kie mi vizitis fraŭlinon Larroche, kiu pro sia troaĝo ne povis partopreni la kongreson en Hago. Tiu kongreso estis la unua, kiun ŝi ne vizitis. Spite de sia ago ŝi fervore laboras por IKUE, kaj mi povas diri, ke ŝi la tutan vivon oferis por Esperanto, precipe por IKUE. La dekstra mano de f-ino Larroche estas f-ino Royer Cecile, kiu min gastigis en Parizo. Ankaŭ ŝi oferas sian liberan tempon por Esperanto kaj “infektis” eĉ sian fratinon, tiel ke ŝi komencis lerni Esperanton.

De Parizo mi veturis al Lourdes, kaj poste mi rapidis tra Italujo al mia hejmo, ĉar la proverbo diras: “Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme”.

La vojaĝo tra Mez-Eŭropo restos al mi en bona memoro kaj nun mi pli kuraĝe laboros por Esperanto.

Golobić Peter, Jugoslavujo 

 

al la indekso


 

Raporto pri “Nia Deknaŭa”

Ĉi tiu numero jam rakontas ion pri nia brila kongreso. La tutan raporton ĝis nun ni ne ricevis. Ĝi certe venos kaj nepre aperos en la sekva numero. Tiam ĝi havos ankoraŭ sufiĉe da aktualeco. Kaj certe gi ankaŭ havos la intereson de partoprenintoj kaj nepartoprenintoj.

Redakcio

al la indekso


 

EL ESPERANTUJO

S-ro Marravee, kasisto de NIA XIXa kun s-ro Gallais kaj f-ino Royer (Francujo), f-ino Penzová (Ĉeĥoslovakujo) kaj D-ro Naster el Belgujo

 

Al la Jubilea Kongreso en Varsovio aliĝis 1100 partoprenantoj el 30 landoj, kiuj laboris kaj festis, IEL traktadis kun UEA kaj en la laborĉambro de la Majstro trovis “Provizoran Pacon”. En la solena malfermo ĉeestis oficialaj reprezentantoj de diversaj registaroj. Oni pilgrimis al la tomboj de Zamenhof kaj Grabowski. La Varsovia opero estis plenigita de internacia publiko, kiu aŭskultis i.a. komedion de Fredry “Consilium facultatis” en la traduko de Grabowski. En Internacia Balo Japana Profesoro Yagi ricevis la ĉefpremion pro sia nacia kostumo. En ferma kunsido i.a. s-ino Cense raportis pri katolika kunveno en la kadro de la Jubilea Kongreso. (Ĉi tiu raporto sekvos en venonta numero de Esp. Kat.- Red.)

 

Naskiĝo de estonta IKUE-vicprezidanto.

Kun ĝojo ni anoncas, ke la 4an de septembro 1937 en vilaĝo Csepreg (Hungarlando) naskiĝis KÓBOR Lajos, kiu la 22an de junio 1961 pastriĝos kaj estos paroĥestro. Li eklernos esperanton en 1960, kaj ekde 1979 li estos LR de IKUE kaj vicprezidanto de IKUE ekde la fino de 1983 ĝis 2007. Multe da tutkoraj bondeziroj al li!

 

Prediko de Pastro Modesto Carolfi

La 8. Aŭg.: Diservoj en katolika kaj protestanta preĝejoj. En la katolika preĝejo legis la sanktan meson P. Rotondo el Bari (Italujo), kaj Franciskana Pastro prof. Modesto Carolfi el Cortemaggiore (Italujo) faris bonegan predikon, kies teksto sekvas:

Dom. XII. Post Pent. S. B. X. 25-37.

…kaj jen leĝisto stariĝis kaj tentis lin dirante: Majstro, per kia farado mi heredos eternan vivon? kaj Li diris al li: kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas? - kaj li respondante diris: Vi amu la Sinjoron, vian Dion, per via tuta koro, per via tuta animo, per via tuta forto kaj per via tuta intelekto kaj vian proksimularon kiel vin mem. Kaj Li diris al li: Vi prave respondis: tiel faru kaj vi vivos. Sed li, deziranta sin pravigi, diris al Jezuo: “kaj kiu estas mia proksimulo?” Jezuo respondis kaj diris:

“Homo malsupreniris de Jeruzalemo al Jeriko kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj senvestigis lin, batis lin kaj foriris, lasante lin duone senviva.

Okaze pastro malsupreniris la saman vojon kaj, vidinte lin, li preterpasis. Kaj sammaniere Levido, ankaŭ veninte al la loko kaj vidinte lin, preterpasis aliflanke. Sed Samariano vojaĝante alvenis, kie li estis, kaj ekvidinte lin, li estis kortuŝita, alproksimiĝis kaj bandaĝis liajn vundojn, enverŝante oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston kaj kondukis lin al gastejo kaj zorgis pri li. La morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro dirante: “zorgu pri li, kaj kiom pli vi elspezos. kiam mi revenos, mi repagos tion al vi. Kiu el tiuj ĉi tri ŝajnas al vi fariĝi proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? - kaj li diris: tiu, kiu kompaton faris al li”. Kaj Jezuo diris: “Iru vi kaj agu same”.

La aserto, kiu diras, ke la sankta Skribo havas ĉiaman aktualecon, ne estas strangaĵo. Eble iu malamiko, iu nekompetenta, kiu volas kontraŭi nian ideon, povus diri: kion vi povas trovi por vi, por via idealo en la hodiaŭa Evangelio? Nenio! Ne, mi tuj respondos, mi povas trovi pli ol vi povas pensi aŭ imagi.

Esperanto estas la Samariano, kiu flegas la vundojn de la vundito aŭ pli bone de la vunditoj, kiuj estas la diversaj lingvoj. Vi certe scias, ke nuntempe la naciaj lingvoj, por pli facile, pli rapide esprimi la aferojn, uzas la barbarismojn kaj tiel ili vundas la lingvan purecon kaj lasas ĝin survoje vundita, kiel la rabistoj lasis la iranton. Pasas la pastroj de la lingvo, kiuj estas la poetoj, la verkistoj, sed ili ne atentas pri la vundita lingvo kaj ili sekvas la vojon ; pasas la birdoj, tio estas la legantoj, sed ankaŭ ili donas nur rigardon al la vundito kaj preterpasas. Pasas Esperanto kaj tuj sin okupas pri la vundito kaj donas sin mem, por flegi la vundojn kaj resanigi la lingvon, ĉar ĝi povas interkompreniĝi kun ĉiuj, sen vundi iu ajn nacian lingvon.

Sed krom tio, ni esperantistoj, spertas, ke inter ni regas reciproka amo. Ni ne atentas nek pri nacio, nek pri religio, nek pri raso, sed ni helpas nin unu la alian laŭ niaj fortoj, niaj eblecoj, kaj tio estas laŭ la Evangelio.

Ni devas esti la Samarianoj de la societo, kiu forpelis la amon. La nuna societo, vi, miaj gekaruloj, povas tion facile konstati, la nuna societo estas treege vundita. Ni ĉie vidas malamon, malpacon, batalon; ni devas klopodi, por resanigi la societon, enkondukante sur ĝi kaj en ĝi la oleon de l’ amo.

Estas tiel bele, tiel poete, ami unu la alian, helpi sin reciproke kiel fratoj !

Do ni devas klopodi, ke precipe inter ni esperantistoj ne regu malpaco, ne regu malkonsento. Ĉar se ni devas diri, ke nia lingvo estas paca ilo, ke ĝi estas taŭga, por pacigi la societon: kielmaniere la homoj kredos tion, se ili vidas, ke inter ni estas malpaco, ke ni ne kapablas interkonsenti eĉ en lingvaj aŭ prilingvaj aferoj: Do, miaj gekaruloj, se ni volas esti la fermentiloj, la kuraciloj de la malsana kaj vundita societo, ni devas klopodi forigi inter ni la malkonsentojn, la malpacajn diskutojn kaj tiel doni al la societo, al la tuta mondo la bonan ekzemplon!

La 30-a Universala Kongreso okazos en Londono, la 30an de Julio-6an de Aŭgusto. Kongresejo : University College.

La Reĝa Belga Ligo Esperantista jubileos. La Bruĝa grupo festos la 35-jaran datrevenon de sia fondiĝo. Dimanĉo, la 3a de Oktobro: malgranda kongreso. Programo: je la 9a: Sankta Meso en la Baziliko de la Sankta Sango. Je la 10a: Oficiala akcepto en la urbdomo. Je la 11a:30, Jubilea Kunsido, je la 13a: Festeno, je la 16a: Balonetkonkurso, je la 18a: Teatra festo kaj Balo. Aliĝo (5 fr. por ĉiuj programeroj kaj 30 fr. por la festeno) sendu al poŝtĉekkonto de “Bruĝa Grupo Esperantista.

En Rotterdam (Nederlando) okazis komence de Aŭgusto la 17a SAT-kongreso. Partoprenis 800 gekamaradoj el dek ses landoj. Interkonatiĝa vespero en “Doelenzaal”. La solenan malfermon ĉeestis multaj delegitoj de diversaj organizaĵoj. “Dreves Uitterdijk” konvertiĝis. Li ŝanĝos la malklaran “Samideano” en “Kamarado”. Akcepto de la Kongreso de la Urbestraro. La kunsidoj estis interesaj. La fino estis internacia konversacia vespero. La 18a S.A.T. Kongreso okazos en Bruselo.

La Nederlanda Poŝto eldonis serion de oficialaj poŝtkartoj kun surpresita marko por eksterlanda uzado. La serio konsistas el 24 kartoj kun diversaj bildoj. La klariga teksto estas en Nederlanda lingvo kaj en Esperanto.

Ankaŭ en Ĉeĥoslovakujo kaj en Aŭstrio aperis novaj poŝtkartoj kun aldona teksto en Esperanto.

 

al la indekso


 

DANKŜULDO AL LOUIS BRAILLE

 

Ni ĵus eksciis, ke laŭ initiacivo de blindulo Paris’a, s-ro Camille Delanerie, oni monkolektas por starigo en la franca ĉefurbo de monumento, dankmemore al Louis Braille. Tiu bonfarinto kunmetis, per reliefaj punktliteroj, la nun tutmonde uzitan alfabeton, dank’ al kio povas la blinduloj, almenaŭ intelekte, eligi kaj kompensi la mallumon, ĉe kiu ilin katenigas la blindeco: ili ja legas, skribas, studas, korespondadas, kiel la vidantoj…

Ĉiuj esperantistoj konsideru kiel propagandan ŝuld-devon, partopreni tiun honorigon, monoferante, tial ke alia bonfarinto, bedaŭrata Profesoro Th. Cart, adaptante al Esperanto la Braille’an alfabeton, forigis la lastan baron - la lingvan - inter la blinduloj de diversaj landoj.

Kolektas la monoferojn de Esperantistoj f-ino Cecile Royer, Paris, kiu transdonos kaj antaŭdankas pri eĉ plej malgravaj sumetoj. (Oni bonvolu nepre montri la tialon de la monsendo).

C. R.

al la indekso


 

LA PUBLIKO PAROLAS

NI NE BEZONAS ALIAJN!

Ni forĝu nian propran feron

En la gvidanta katolika gazeto de Nederlando “De Maasbode” ni, post la Haga kongreso, jam havis okazon esprimi kiel brile sur ĉiuj linioj “Nia Deknaua” sukcesis. Eĉ tiel sukcesis, ke la eĥo, kiun ĝi efikis, ankoraŭ nun laŭte resonas en nederlandaj kaj eksterlandaj neesperantistaj rondoj.

Ni nun silentas pri la ne jam prikalkulebla influo, kiu linierekte por nia internacia katolika esperantomovado rezultiĝos el nia neforgesebla Haga kongreso.

Pri unu punkto ni tamen neeble povas silenti; pro tio, ke ĝi estas de tiom granda signifo por nia movado, ke ĝi ne nur meritas ĉies centprocentan atenton, sed ke en ĝi, laŭ ni, eĉ kristaliĝas la esenca konkludo, kiun la kongreso en la nederlanda ĉefurbo donis al ni.

Ni ne bezonas aliajn

Tiu esenca konkludo estas, ke ni, katolikaj esperantistoj, ne bezonas aliajn! Tio signifas, ke ni mem estas sufiĉe fortaj por iri nian propran vojon, por havi niajn memstarajn internaciajn kongresojn, por forĝi per propraj manoj la esperantan feron; ni ne bezonas aliajn, ĉar IKUE pruvis en la disvolviĝo de 1’ Haga kongreso, ke ĝi estas organizaĵo, kiu tute kaj komplete kapablos - en la nuna formo - plenumi la taskon, kiun nur ĝi povas plenumi, t.e.: la servadon de l’ katolika religio pere de Esperanto.

Ĉu senkaŭze?

Ĉu ni senkaŭze aparte deziras akcenti, “ke ni ne bezonas aliajn?” Oni povas varie apreci iun motivon, sed klare montriĝis ĉe la diskutoj dum “Nia Deknaŭa”, ke eĉ en propraj medioj ankoraŭ postrestas iu nebula nedezirinda ideo pri “dependeco” de 1’ neŭtrala esperantomovado ; tio pruviĝis ĉe la diskutoj pri la reorganizado de la “Serva Organizado” de IKUE, dum kiuj iu reprezentanto konigis kiel sian opinion, ke la delegito-servo de UEA fakte sufiĉas ankaŭ por nia movado, kaj ke cetera aparta servo de IKUE ĝis nun ja tute fiaskis.

“Kial fondi (reorganizi) apartan organizaĵon ?”, - jen la demando, kiu kulminis en la argumentado de l’ reprezentanto.

Sed tiu forgesis - kiel la prezidanto de IKUE atentigis al li - ke la karaktero de “nia” servo ne povas esti samspeca ol tiu de l’ neŭtrala movado ; ke ni ne povas lasi la prizorgadon de katolikaj aferoj en manoj de neŭtraluloj; ke la fiasko de la ĝisnuna “Serva Organizado” ĝuste pruvis la urĝan neceson de funda reorganizo.

Kondamninda spirito

Estas la spirito de tia argumentado, kiun bedaŭrinde sufiĉe multe da katolikaj esperantistoj ankoraŭ partoprenas, kiu, laŭ ni, estas forte kondamninda kaj forĵetinda.

Sendube oni povas apreci la modelan organizadon de l’ neŭtrala movado. Tamen kial tia same modela organizado por ni estus neatingebla? Persone ni tute ne estas pesimistaj en tiu rilato kaj plenan garantion cetere oferas la kompetenteco de 1’ komisiono, kiu, laŭ decido de Hago, kunmetos la statuton por la nova “Serva Organizado”.

Do ne senkaŭze ni ripetas: “ni ne bezonas aliajn”.

Tio valoras ja ne nur por la “Serva Organizado”, sed por nia tuta katolik-esperantista vivo, kiun ni vivu mem, kaj ne vivigu de aliaj.

Ni estu ni mem!

Agante laŭ tiu principo ni ne estas ŝovinistaj, fanfaronantaj aŭ kio ajn. Ni nur estas ni mem, ni donas honoron al nia propra forto, kiun ni enfakte posedas, kiel tiel feliĉe kaj abunde pruvis la Haga kongreso.

Jen unu el la lecionoj de “Nia Deknaŭa”, kiu leciono do ne estis superflua; ni esperu, ke ĝin komprenos kaj praktikos ĉiuj katolikaj esperantistoj.

La ekzemplon donu la gvidantoj de nia movado en la diversaj landoj.

Nico Hoen Jr., Nederlando.

 ------------------

UNIVERSALA KONGRESO ESPERANTISTA EN VARSOVIO

La 29-a Jubilea Kongreso ne ĝuis tiom da simpatio en Pollando, kiom Nia XIX-a en Nederlando.

La organizo de la esperantista ĉefkunveno estis erara kaj se ni konsideras la interesojn de la ŝtato kaj eklezio eĉ certagrade domaĝiga. La plimulton formis Judoj. Poste venis elementoj maldekstre-radikalaj. Ĉeestis ĝin ankaŭ kelkaj katolikoj, erarigitaj kaj erarintaj.

Malfacile estas doni ian nombron de la ĉeestintoj. Granda kvanto estis la blinduloj, kies interkverelon raportis ĵurnaloj, kaj kiuj estis konsiderataj kiel verdstelanoj, kvankam nur malmultaj scipovis nian lingvon.

Dum la kongreso oni veturis al Białystok por “honorigi” la eltrovinton de nia lingvo. Ni ne forgesu aldoni, ke la “interna ideo” estis “pritamburita”, oni “revis” en paroloj pri la “patrujo esperanta”. Pro tio estas bone, ke ni ne kongresis kun la “Universalistaj troigantoj”, ke niaj veraj I.K.U.E.-anoj eĉ ne partoprenis en la Varsovia demonstracio,

Donu Dio, ke en la estonto okazu I.K.U.E.-Kongreso en Polujo, se nur en miniaturo, almenaŭ tiel impona, kiel tiu de “Kristo Reĝo” en Poznaŭ! Tiam oni alie juĝos pri nia lingvo en lando “semper fidelis”.

Kelkaj gazetoj skribis, ke okazos en la kadro de “U.E.A.” kongreso ankaŭ katolika (?), dum la eklezia aŭtoritato en Varsovio nenion sciis pri iaj Katolikaj Esperantistoj en la ĉefurbo, nek donis aprobon kiel por “Nia” ĝin donis Monsinjoro Ekscelenco J. P. Huibers.

Katolikoj! “Ni fosu nian sulkon”.

P. H Paruzel O. M. I, Obra, Pollando

al la indekso


 

JUNA ESPERANTISTO-APOSTOLO

Dediĉita al la aŭtoro de “Penseroj” en la aprila n-ro de nia revuo

Multe da nature bonaj homoj sopiras je ekkono de vera Dio kaj vera religio, Sed ili ne havas okazon ekkoni la Veron. Kiam ili trovas iun, kiu scias montri al ili la vojon, tiam ili ĝojege renkontenkuras al vera Dio plenaj je soifo al Vero. Tion ĉi pruvas tiu ĉi vera rakonto, okazinta antaŭ kelke da jaroj.

En ĉeĥoslovaka urbo B. studis en katolika gimnazio lernavida junulo, kiu en sia libera tempo ekstudis ankaŭ nian karan lingvon esperanton. Baldaŭ li komencis esperantan korespondadon kun eksterlandanoj. Iam li ricevis leteron de japana junulo, kiu deziris kun li esperantlingve korespondadi pri diversaj temoj. La ĉeĥoslovaka studanto, kiun ni nomos Jozefo, kun granda ĝojo respondis al la japana junulo Yosuke kaj inter ili ekestis vigla interkorespondado.

Foje demandis Jozefo al Yosuke, ĉu en la regiono de lia loĝloko estas kristanoj kaj Yosuke respondis jenon:

“Vi demandas min, ĉu ĉi tie ekzistas kristanoj. En mia urbo ili ne ekzistas (almenaŭ mi konas neniun). Tie ĉi estas nur budhaanoj. Ankaŭ mi estas ano de tiu ĉi religio, sed mi ofte dubas, ĉu budhismo estas vera religio. Ĉu tio estas religio, kiam ni estas devigataj kredi, ke ni iam fariĝos eterna, feliĉega “Nenio?”. Mi legis en iu esperanta libro eldonita en Anglujo, ke ni japanoj estas materialistoj, nezorgantaj pri religio. Grandparte tio estas vera, sed, pro tio estas kulpa nia religio mem. Multaj el ni opinias: Kial ni interesiĝu pri la religio, se ni finfine fariĝos “nenio?”. Volonte mi aŭdus ion pri via kristana religio…”.

Tiu ĉi letero mirigis Jozefon. Li konstatis, ke lia korespondanto ne estas ia fanatika budhaano, sed homo kun klara, sana intelekto, kio surprizis ĉe junulo dudekjara, kiu estante komerca komizo, ne havis grandan klerecon.

Jozefo tuj sidiĝis kaj per apostola fervoro li skribis al sia japana amiko pri nia katolika kredo. Li eĉ almetis kelke da sanktaj bildetoj kun esperantlingvaj preĝoj kaj petis Yosuke-on, ke li ofte preĝadu al nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Baldaŭ respondis Yosuke per longa letero, kiu estis plena je ĝojo: “Kara amiko, kun ĝojego mi legis viajn liniojn. Plej multe interesis min tio, kion vi skribis pri via bona Sinjoro Jesuo Kristo. Mia koro saltetis en la brusto pro ĝojo, la suno de ĝojo lumigis mian vizaĝon kaj ŝajnas al mi, ke la tuta mondo estis pli bela ol antaŭe. Mi sentas, ke mi proksimiĝas al Vero kaj mi arde kaj sincere preĝas al via kristana Dio”.

Jen, kiel la semo de la kredo falis en bonan teron! Certe la graco de Dio kunhelpis ĉi tie, ke la koro da juna budhaano tiom rapide sin forturnis de Budhao kaj ĵetis sin en ĉirkaŭprenon de Jesuo Kristo. Kiom multe da similaj animoj atendas en Japanujo la suriron de suno de la vera kredo! Kiom volonte ili akceptus la instruon de Jesuo Kristo, se iu pri Li instruus ilin!

Jozefo nun komencis fervore preĝadi kun siaj kunlernantoj, ke la Matena Stelo konduku Japanujon al vera kredo. Memkompreneble, ke li speciale rememoris en siaj preĝoj sian amikon Yosuke, al kiu li nun rekomendis serĉi iun katolikan pastron, kiu povus lin instrui kaj poste bapti.

En posta letero skribis Yosuke:

“Karega amiko!

Mi tre ŝatas preĝadi al Jesuo Kristo… via kristana Dio tre ĝojigis min… Mi jam kredas je vera religio. Neniu religio povas esperi kaj kredi je efektiva vivo ĉe Dio, ĉe bona Dio. - Mia feliĉa amiko! Vi kredas, vi preĝas, vi amas! Ĉu mi ankaŭ povas tiamaniere preĝi kaj ami! - Mi serĉis kristanan pastron, sed vane”.

Post ses semajnoj li denove skribis:

“Mia kara amiko.

Kiom mi devas danki vin, ke vi alkondukis min al bonega Jesuo, kiun mi amas kaj kiu certe ankaŭ min iomete amas. Nome mi preĝadis, ke mi trovu iun katolikan pastron kaj Li sendis lin al mi. Iun tagon mi iris en urbon Nagoya kaj tie mi trovis kristanan preĝejon. Mi ne kuraĝis eniri kaj mi preĝis al Jesuo antaŭ la preĝejo. Kaj jen! El la preĝejo eliris pastro, kiu diris al mi: “Bona junulo eniru! Vi certe kredas, sed verŝajne vi estas ankoraŭ malmulte instruita”. - Do mi eniris. - Jen mia plej feliĉa tago en mia vivo!”.

Traleginte tiun ĉi surprizan leteron, Jozefo notis en sia taglibro tiujn ĉi vortojn: “Neniu povas al si imagi, kian ĝojegon mi sentas. En la letero estis klare skribite, ke la pastro estis sendita de la roma papo. Yosuke estos certe baldaŭ baptita kaj li fariĝos vera ano de nia sankta Eklezio”.

Post du monatoj skribis kateĥumeno Yosuke:

“Mi lernas diligente nian karan religion. Sed la nobla Patro ankoraŭ ne volas kaj ne povas min bapti. Do mi atendas pacience, ĉar jam baldaŭ (eble je kristnasko) batos mia koro kristane. Ankoraŭfoje, karega malproksima mia Jozefo, akceptu dankojn de via flavhaŭta amiko !

Ĝojplene atendis Jozefo la venontan leteron de Yosuke, kiu estis enhavonta sciigon pri la baptonomo de lia japana amiko. Sed, bedaŭrindege, neniu letero venis! Maltrankviligite, skribis Jozefo al alia japana samideano por informi lin pri la farto de la japana kateĥumeno.

Fine venis letero, kiu klarigis la nekompreneblan silenton de Yosuke. Jen ĝia enhavo:

“Vi deziras sciigojn pri via kara amiko Yosuke. Antaŭ nelonge mi hazarde vizitis lian naskiĝurbon kaj - sur lia malseketa tombo ĵus orbrile ekfloris la krizantemoj.

Pri lia morto mi eksciis jenon: Li estis okupita en Tokio. Dum malgranda tertremo estis trafata per falanta objekto lia kunlaboranto. S-ro Yosuke rapidis por savi lin kaj forporti lin en sendanĝeran lokon. Sed dum tiu savlaboro Yosuke estis subite mortvundita per falanta tegmento. La amiko, kiun Yosuke volis savi, jam malrapide resaniĝas, sed Yosuke post nelonge la lastan fojon rigardis la suneliron.

La suno ĵetis orfadenojn sur la florojn kaj la oraj fiŝetoj senzorge naĝis en lageto de Gifu, kiam juna Yosuke estis entombigata. - Bonvolu akcepti mian kondolencon pro la perdo de via kara amiko!...”.

Ĉu Yosuke estis baptita oni ne scias. Sed ni esperu, ke li pro sia sincera sopiro je ekkono de vera Dio de amo atingis sian feliĉon en Liaj brakoj!

P. Jozefo Pašek, Praha

N. B. La nomoj de ĉeĥoslovako kaj de japano estis intence ŝanĝitaj.

 

al la indekso


 

LITERATURO

 

LA LEĜO DE LA SEVERECO

(Premiita de la XVII-aj Internaciaj Floraj Ludoj)

Premio XII-a.

(Dua parto. Daŭrigo. Vidu n-ron de marto)

Malsupre forprenas al ĝi la fortikuloj la sukon, supre la lumon. Pli frue ol ĉiuj aliaj ĝi havas flavajn foliojn en la aŭtuno. Pli frue ol ĉiuj aliaj ĝi havas la unuajn sekajn branĉetojn kaj senfolia kaj aĉigita staras ĝia kadavro kiam la aliaj staras sur la alteco de la vivo - ĝis kiam ĝin faligas la skaraboj kaj la ventego.

Kelkfoje falas unu el la granduloj meze en la vivo, unu el tiuj, de kiuj suproj formas la altan tegmenton kaj de kiuj folioj sin banas alte super la tero en la neaĉigita aero, en la brilo de la suno. Tiam subite estas ŝirita multangula truo en la kronotegmento, de neregula formo, tra kiu enrigardas la ĉielo kaj mi ekvidis, ke tiu ĉi poligono havas tiom da flankoj, kiom staras najbaraj arboj ĉirkaŭ la falinta. Ĉiam estas la linio rompita inter du suproj; ĝis ĉi tie kaj ne pli multe vi povas etendi viajn branĉojn; ĝis ĉi tie estas mia aero kaj mia lumo. Tie, kie multaj vivas kune, ne povas ĉiu agi, kiel li volas; tie li devas sin subordigi al la leĝoj, kiuj estas por ĉiuj; tie li devas atenti la proksimulon kaj lin konsideri. Sed klaraj linioj estas nur tie, kie la najbaroj estas same fortikaj. Se unu estas pli malfortika kaj ne povas reteni ĝian lokon, tiam malvastigas ĝin la aliaj, etendas antaŭen siajn branĉojn kaj radikojn en ĝian kampon, prenas de ĝi lumon kaj nutraĵon, dispremas ĝin inter si.

Sed jam sola staras kelkiu kaj havas lumon kaj varmon de ĉiuj flankoj, neniu malhelpas ĝian radikejon. Ĝi havas pli bonan ŝancon. Sed ĝi estas sola ankaŭ dum la ventego kaj neniu estas tie ĉi, sur kiu apogi ĝi povus.

Do ankaŭ tie ĉi estas la batalo, la batalo je la vivo, kiu mortigas la pli malfortikan kaj multobligas la forton de la pli fortíka. Kaj kiel en la malluma arbaro tiel estas tie, kie estas verda, sur la sablejo kun la unuaj elkreskintaj salikoj, sur la herbejoj kaj en la kanaro. Leĝo, unika, granda leĝo: severeco!

Ne, oni ne vivas je plezuro kaj tamen ĉiu vivas volonte kaj timas kaj ŝirmas sin kontraŭ la morto. Sed multon, kio estas severa, la besto ne sentas tiel, ĉar nome ĝi ne konas ion alian. Ĝi ne havas la eblecon kompari kaj estas ankaŭ nekapabla je tio. Nu, la vivo tia estas: tion oni ne povas forigi, ke la malsato instigas la beston al la laboro, ĝi ne malbone sentas. La besto laboras volonte, pri tio oni ne povas dubi. Ĝi ne sentas sin turmentita, kiam ĝi estas ŝarĝita.

Krome plezurigas naturo al la besto tion, kion ĝi (besto) bezonas kaj kio al ĝi estas utila, tiel ke la besto multe laboras sen interna instigo, nur ĉar tio estas agrable al ĝi. La naturo agrabligas al la besto la odoron kaj aspekton de la nutraĵo, la serĉadon je ĝi kaj la manĝadon. La naturo lasas agrable senti al ĝi varmecon kaj la lumon de la suno, por ke serĉu la besto la sunon kaj sin lasu traradii. La naturo lasas al ĝi ami la purigantan kaj sanigantan efikon de la akvo kaj ŝlimo, por ke ĝi sin banu. Fine mi vidis, ke tiu besto ĝojas pri la propra fortikeco kaj movebleco; la juna besto ĝoje saltas kaj luktas; tio ĉi certe donas al ĝi plezurojn. Tion oni vidas klare; tio estas ankaŭ necese, ĉar tio fortigas la muskolojn kaj ostojn, instigas la kreskadon kaj farigas la beston vivipovan. Sed ankaŭ la plenaĝa besto havas la deziron, sin movi, iri kaj kuri, rampi kaj naĝi, grimpi kaj flugi. Kiel ofte mi vidas la fiŝojn saltantaj nur pro mira plezuro aŭ la rabbirdojn tutajn horojn flugantaj kun senmovaj flugiloj, sin banantaj en la venteto kaj en la suna varmeco!

La naturo agrabligas al ĝiaj estaĵoj tion, kio al ili donas forton. Nur la homo estas tiel “saĝa”, ĝoji en tio, kio lin malfortigas. La karakterizoj de la nature kondiĉita kaj nature limigita plezuro estas, ke ĝi neniam estas tro multa, ke ĉiam ĝi ree estas nova kaj bela. Ĝi fortigas la apartan estaĵon kaj la specon.

En la severeco estas ankaŭ la amo de Dio, ĉar nome la amo ne estas io malfortika kaj sentimentala, sed ĝi estas la plej supera forto. Kaj kiam foje la fortikuloj, junuloj, ĝojaj kaj ardaj uzos la amon de Dio, tiam printempiĝos en ĉiuj finoj!

De s-ro Alois Hochreiner, teologo, Linz a. D., Aŭstrio

 

al la indekso


 

LA JUNULARO

Venku la lingvajn malfacilaĵojn

La lernantoj ofte renkontas malfacilaĵojn, kiuj ŝajnas nevenkeblaj. Tiam la instruanto devas venki ilin. Se li faras tion nesufiĉe aŭ eĉ malbone, la lernantoj opinios, ke Esperanto estas malfacila, kaj verŝajne haltigos la lernadon.

Esperanto estas facila lingvo, ĉar ĝi estas logika.

Mi preskaŭ dirus: bedaŭrinde! Ĉu vi scias, ke geknaboj havas malmulte da logiko? Kaj nun la instruanto klopodas lernigi ilin per tiu logiko. Tio certe malsukcesos. Mi konas kursestron, kin instruis ĉiujn korelativojn en unu leciono per bela desegno klariganta la logikan formadon. Liaj kursanoj ankoraŭ nun intermiksas ilin! La sama afero kun la participoj. Tiel oni kreas malfacilaĵojn anstataŭ venki ilin. Memoru, ke la junularo povas pli bone lerni ol rezoni. Do lernigu ilin per ekzemploj kaj venku poste la malfacilaĵojn dirante: “tiel kiel en via ekzemplo”.

Cetere ne lernigu tro rapide. Montgrimpantoj ne komencas grimpi altan monton en la unua tago, sed ili ekzerciĝas ĉiam pli kaj pli, ĝis kiam ili estas sufiĉe kapablaj. Tiel ankaŭ nia junularo. Ili devas multe ekzerciĝi, sed iom post iom. Ne gravas, ke ili ne finstudas post duona jaro. Se ili ne povas lerni Esperanton en unu jaro, ili lernu du aŭ tri. Sed - kun intereso!

Mi scias, ke la afero estas malfacila, sed klopodu, kaj ne perdu la kuraĝon post ia malsukceso. Ankaŭ vi venkos post daŭra ekzerciĝo!

L. Weyts, Apeldoorn (Ned.)

 

al la indekso


 

ELSENDO DE ESPERANTAJ PRELEGOJ

je dimanĉo antaŭ la K. R. O. mikrofono

(Nederlando)

Ĉiuj elsendoj okazas vespere je la 22.40 horo (Greenwichtempo):

19. Septembro: Sigismond Pragano, Bukureŝto. Temo: Moroj kaj Kutimoj en Rumanujo.

3. Oktobro: A. Leideritz, Amsterdam. Temo: Nederlando el Politika Vidpunkto.

17. Oktobro: Paroĥestro H. Eras, Vught. Temo: La Vivo post la Morto.

31. Oktobro: G. Nivard, Groningen. Temo: Parolado pri la Grafologio.

 

 

al la indekso


 

CIFERENIGMO

 

1,2,3,4,5,6

serpento

7,8,6,5,9,2,10,2

ŝuldojn pagi

5,2,11,6,5,9,6

necesa por horloĝo

12,13,4,14, 2

krii (besto!)

15,5,16,7,11

ne estas plu tempo

3,5,6,9.4,14,9,2

ŝirmi

6,5,9,6,17,5,7,18,2, 6

senerara skribado

5,2,17,13,2

fermi

4,11,14,2,8,6

popolo

11,9,6,14,6

vararo

3,7,3,7,17,6

birdo

La ciferoj signifas literojn. La unua kaj la kvara vico esprimas, legitaj de supre malsupren, gravan alvokon por ni!

Solvo de la ciferenigmo (E. K. Jul.-Aŭg.)

NEŬTRA

IMAGO

ADEPTO

DENARO

EKHENO

KLAKO

NUANCO

ANGILO

La grava manifestacio: “Nia Deknaŭa en Haag”

Premion gajnis : Maria Verspaille, Aalst (Belg.)

La premio (Esperdona Islando) jam estas forsendita al la gajninto, kiun ni elkore gratulas.

 

al la indekso


 

ANONCOJ

Ĵus aperis:

P. Bianchini :

 

KATOLIKA KATEKISMO

4,—

   

Pastro Jan Filip :

 

FINO DE LA MONDO ..

10,—

dramo

 

   

František Omelka :

 

AVENTUROJ DE ANTONIO

5,—

riĉe ilustrita.

 

   

Berka :

 

ĈEĤO-ESPERANTA VORTARO

5,—

kun gramatiko.

 

ESPERANTO-ĈEĤA VORTARO

4,—

ĈEĤO-ESPERANTA kaj

 

ESP. –ĈEĤA VORTARO

8,—

Ĉeĥo-Esp. kaj Esp.-Ĉeĥa Vortaro bindita.

10,—

Mendante antaŭpagu kaj aldonu 10% da sendkostoj !
Eldonejo de Malkaraj Libroj, Brno, Ĉeĥoslovakujo.

 

Ni plenumis deziron de Nia XIX-a

kaj eldonis belajn

Espero Katolika - poŝtkartojn!

De nun ankaŭ vi uzu ĉe via korespondado nur ilin !

50 pecoj kostas 8,— Kč = aŭ ˝ Ned. guldeno, aŭ 3 respondkuponoj,

Mendu tuj ĉe;

Eldonejo de Malkaraj Libroj —Brno,

V Jirchářích 8, Ĉeĥoslovakujo

al la indekso