Enhavo de Espero Katolika numero 1/1904

al la indekso de jarkolektoj 1903-1905

 

 

Januaro 1904 - jarkolekto 1903-1904, n-ro 4

 

 

 

 


 

KOVRILO: UNUA VERDA PAĜO

 

Ia jaro: 1903-04 JANUARO N° 4

 

ESPERO KATOLIKA

REVUO MONATA


 

«Unum ovile et unus pastor» - (Johan X, 16) – «Unu ŝafaro kaj unu paŝtanto»

 

DIREKTORO

P-o Em. PELTIER, à Cheillé

par Azay-le-Rideau (Indre-et-Loire)

FRANCE

 

REDAKTORO

S-ro Henri AUROUX, à Portsal

par Pludalmezo (Finistère)

FRANCE

 

Kosto de l’ numero: 0 fr 30, afrankite

Kosto de l’ abono jara:

En Francujo: 2 frankoj

Ekster ---: 2 fr. 50

Al tiu kosto aldoniĝos tiu de l’ kambio poŝta.  L’Eldonisto de l’ Revuo prezentos la kambion en Januaro ĉiujare

 


Artikoloj. – Ĉiu aboninto povas sub sia respondeco persona verki por E.K. artikolojn pri ki’ajn objekto. La Direktoro rezervas al si la rajton korekti la mankojn de l’ stilo; sed ĉiu opinio, bone esprimita, libereme estos ricevata. Oni skribu l’ artikolojn nur sur unu flanko de l’ papero por ebligi la komposton.

 

Universala Korespondado (U.K.). – Abonintoj de E.K. povas komuniki al ceteraj legantoj ĉion, kion ili volas, pagante por unu vorto kvin centimojn. Vortoj da pli ol dek literoj kostos duoble; - vorto da pli ol dekkvin literoj kostos trioble; - vorto da pli ol dudek literoj ne estos akceptata.

 

Anoncoj. – Tuta paĝo kostos 15 frankojn; - duona paĝo: 7 fr 50; 4na paĝo: 4 fr; 8na paĝo: 2 fr 50; 16na paĝo: 2 fr.

por anoncoj ripetitaj Rabatoj: por trifojoj; 10%; - ses fojoj: 15%; por 12 fojoj 20%

 

Pri l’abonoj, sin turni al l’ Eldonisto de l’ Revuo: Sro BARBOT BERRUER, presisto, 72, rue des Halles, Tours (Indre et Loire), France, aŭ al unu el niaj Rajtigitoj. Sufiĉas sendi vizitan karton kun tiuj vortoj: Adepto de E.K.

 

Manuskriptoj kaj leteroj pri la redakcio estu sendataj nur al la redaktoro. – Manuskriptoj ne redonataj estos.

 

TOURS. (TUR’).

BARBOT-BERRUER, LIBRAIRE-ÉDITEUR

72, Rue des Halles, 72

FRANCE

 

al la indekso


 

 

 

KOVRILO: DUA VERDA PAĜO

  

UNIVERSALA KORESPONDADO

 

Al niaj legantoj, kunlaborantoj, Rajtigitoj

 

BONAN JARON

 

 

Anoncoj, komunikoj de U.K. estu sendataj, kun antaŭa pago, al jenaj Rajtigitoj niaj:

 

EN FRANCO: Al S-o Barbot-Berruer, 72, rue des Halles, TOURS.

EN ANGLO: Al S-o O’Connor, 17, St-Stephen’s Square, Bayswater, LONDON.

EN BELGO: Al S-o P. Mattelaer, 3, Place de l’Université, LOUVAIN

EN HUNGARO: Al S-o Endre Varjufalvy Varju, Izabella Str., N-o 82, BUDAPEŜTO, - VI

EN ITALO: Al S-o Grafo Gallois, en Riolunato, PROVINCO MODENA.

EN HISPANO: Al S-o Ant. Guinart, Escuelas Pias, VALENCIA.

EN RUSO: Al S-o Ostanjeviĉ, Kontoro Esperantista, PETERBURGO.

EN HOLANDO: Al S-o S de Vries, Damstraat 24, AMSTERDAM.

EN ĈILIO: Al S-o Luis E. Sepúlveda, Profesoro de fonetiko, SANTIAGO

 

Niaj Rajtigitoj povas varbi abonintojn kaj ricevi l' abonmonon.

 


 

PETO DE PREĜOJ

Ĉiuj abonintoj de E.K. bone faros, dirante ĉiutage: «Patro Nia» kaj «Mi salutas vin Mario» por akiri de Dio la favorojn sube ĉi petatajn. Ili formos tiele asociacion por preĝoj, kiu kondukos nian revuon al ĝia celo.

*1 – Patro nia, sendu al ni vian lumon, favoru nin per bona farto, por ke, per tiu revuo, ni kreskigu vian gloron kaj la bono de l’ homaro – Po Em. Peltier, HENRI AUROUX.

 

PETO DE KORESPONDADO

Ferruccio kavalieri, seminario Arezzo, Italia, deziras ŝanĝi p. kartojn ilustritajn kun kolektantoj.

 

U.A.F. Kilsted, pastro en Olme (Svedo) kaj N. Olofsson, predikanto luterana en Kristinehamm (Svedo) deziras ekhavi rilatojn religiajn kun alilandanoj.

 

INTERMÉDIAIRE DES INSTITUTRICES LIBRES. – (Perulo de liberaj instruistinoj) : revueto monata, internacia kaj profesia. Informas pri situacioj por instruistinoj. – Direkcio: F-ino Marie Hugonet, à Givry (Sâone-et-Loire, France. Jare: 2 frankoj. – Oni korespondas Esperante.

 

TUTMONDA JARLIBRO ESPERANTISTA por 1904. Eliros en marto. Enhavos: 1e Sciigojn pri Societoj propag. poresper.: 2e Adresaron de multaj esperantistoj en la tuta mondo; 3e Sciigojn pri ĉiuspec. gazet. esp.; 4e Plenan nomaron de verkoj aŭ lernolibr. esp.; 5e Adresojn de komerc. uzant. lingvon esp. – Enskribo estas senpaga, esceptite por komerc. reklamoj. Skribu plej baldaŭ al S-o de Ménil, 46, Bd Magenta, Paris, X..

 

LA STENOGRAFIISTO, rev. internac. por esp. stenografiist. elirante dumonate, de Januar. 1904. Jarabono: 2 fr. 50.. Protekt. Abonant. 5 fr. Direkt.  S de Vries, Damstraat 24, Amsterdam, Holando. Abonu antaŭ 25an de dec.

 

CASE A LOUER

 

 

al la indekso


 

ESPERO KATOLIKA

REVUO MONATA


 

 

VOĈO PRI UNUIĜO DE KRISTANARO

Espero Katolika prenis devize parolon Kristan: «unu Ŝafaro kaj unu Paŝtanto». Bonega kaj tre kristana devizo! ĝi estas alvoko silenta por unuiĝo kaj paco.

Certe «unu Paŝtanto» jam estas; komence ankaŭ estis «unu ŝafaro»; sed bedaŭrinde ĝi dividiĝis en multaj, ofte tre malamikaj ŝafaretoj. Laŭ sia senlima saĝo Dio permesis tiun malĝojegan kaj plorindan proceson por diferenciĝo kaj apartiĝo en Eklezio, ĉar «devas esti eĉ herezoj». Nun do, al ni ŝajnas, tiu proceso jam venis aŭ venas al fino, kaj komenciĝas nova proceso, proceso por integriĝo de kristanaro. En

religioj kristanaj, homoj klare sentas, ke aparteco en kristana mondo estas ne ĝusta, ke ĝi ne respondas al ideo de ĉiueklezio Krista. El tiuj sentoj venas deziroj al unueco kaj voĉoj pri bezono unuiĝi, esprimataj eĉ publike en diversaj ĵurnaloj kaj libroj. Unu el tiuj voĉoj mi volas prezenti al legantoj de Espero Katolika. Ĝi apartenas al Sr Rozanov, glora verkisto Rusa.

En oktobra numero de ĵurnalo «Novyj Putj» (Nova Vojo), parolante pri letero de konstantinopola patriarko al sankta sinodo Rusa. Sr Rozanov intercetere diras:

«Ekblovis ĉiukristana spirito, spirito de kristana tutiĝo. Tre ĝustatempe! Bruleco ja de divido eklezia rilatas tiel antikvajn tempojn, ĝi tiel dependadis tiam de malklereco, de politika batalado kaj envio, ke estas tute neeble transportadi tiujn malamikajn sentojn en nian tempon de tute malsamaj cirkonstancoj.

Kiam Okcidento floradis, kiam Oriento premiĝis de Turkoj, turmentema envio de feliĉa kontraŭulo elvokis krion: «ni turmentiĝas, sed restas kristanoj; ili triumfas, sed estas paganoj». Sed nune, kiam katolikaro persekutiĝas en plej antikvaj nacioj, franca, itala, kaj eĉ hispana, kiam de Romo apartiĝis landoj germanaj, estas jam tempo ke Oriento sin turnu al turmentitaj fratoj per trankvila kaj grandanima rigardo. Ĉar por antikva malamikemo jam estas nenia igo. Tiu ĉi ja malamikemo jam de longe estingiĝis en koroj de kristanoj laikaj, kaj en lasta tempo, ĝi estas apenaŭ sincera en pastraro. Nun eklezian dividon ne ĉirkaŭas plu psikologio de dividiteco, nek akompanas furiozaj sentoj. Neniu mortigos proksimulon, kiel en Bartolomea nokto, pro tio ke ĝi alie kredas. Tial tiu ĉi divido rememorigas baron kun akraj pikiloj, metitan inter kortoj de du najbaroj, de longe jam pace trinkantaj kune teon dum vesperoj. Ĉio havas eksteran ŝajnon de divido inter «ŝafoj» kaj «lupoj», sed, ambaŭflanke de baro, ŝafoj pastiĝas egale pacemaj. Se do ekzistas jam de longa tempo nenia dividiteco en koroj de laikoj, kial ĝi devus restadi en koroj de pastroj? Tiuj ĉi ja devas havi pli altajn sentojn kaj esti pli pacemaj ol laikoj, ĉar ili, en meso, elparolas vortojn: «pri paco de tuta mondo», kaj pri «paciĝo de ĉiuj», aŭskultatajn de laikoj. Jen estas kaŭzo, kial vortoj de konstantinopola patriarko pri unuiĝo de kristanaro estas gravaj...

Ni ripetas tiun ĉi gravan veraĵon, kiun ne ĉiuj ekvidas: malgraŭ ĉiuj penadoj naski en koro ĉagrenon per vortoj: «li estas Luterano» aŭ «tiu ĉi estas katoliko», ĉagreno ne produktiĝas. Mi ne vidis homon, kaj kredeble neniu vidis, kiu dirus:«Mi ne povas sen abomeno vidi protestantan aŭ katolikan preĝejon», aŭ dirus: «mia koro pleniĝas da ĉagreno, kiam mi estas ĉe katolika meso».

Se do tiuj sentoj tute ne ekzistas en nenia koro, kio nun efektive restis el malnova dividiteco?

Vortoj, vortoj, vortoj! diras Hamleto, vortoj prenitaj el antikvaj libroj, ne plu presataj de iu.

Tio ĉi do similiĝis al malnova papero mona, kiun oni forgesis sendi al regna kasejo kaj anstataŭi per oro vera.

Oro vera estas amo kaj paco. Malnova papero mona estas dividiĝoj, jam de longa tempo fariĝintaj fantomoj kontraŭnaturaj».

Opinio vere rimarkinda.

Prof. A. DOMBROWSKI

(de Peterburgo)

 

al la indekso


 

 

BATALADO POR EKZISTADO

 

Hodiaŭ malmultaj homoj neas «bataladon por ekzistado».

Multaj teruriĝas de sekvoj de tiu batalado: timinde, riĉuloj kaj fortuloj triumfos, malriĉuloj kaj malfortuloj venkiĝos.

Tio estas vera, sed tamen povas esti bona:

Se nomiĝas «riĉulo» homo kiu gajnis multe da mono, kiu propre havaa multe da domoj, da kampoj, da arbaroj, kaj «malriĉulo» tiu, kiu nenion posedas; se diriĝas «fortulo» homo, kiu povas portadi sur etendita brako pezilon da mil kilogramoj, kaj «malfortulo» tiu, kiu malsanas kaj apenaŭ povas marŝi; se tiaj riĉuloj kaj fortuloj venkus mizerulojn, certe ilia triumfo estus malbona sekvo de batalado por ekzistado.

Sed ne nur mono, ne nur posedo ia konsistigas riĉon; ne nur povo fizika igas homon forta.

Se, kiel diris Ruskin, estas nenia riĉo krom vivo, ni devas konkludi ke, en batalado por ekzistado, venkos vivulo vivetulon.

Se, kiel ni povus eble diri, estas nenia forto krom fido, kiu donas povon transloki monton, ni devas jesi ke, en batalado por ekzistado, fidulo venkos malfidulon.

Komparu nun venkon de tiu, kiu posedas kapitalon kaj fizikan forton, kun venko de tiu, kiu posedas vivon kaj fidon.

Post venko, kapitalisto venkiton sklavigas, fortulo mortigas;

post venko, vivulo venkiton helpas, fidulo vivigas.

Sekvoj de batalado por ekzistado estas do bonaj aŭ malbonaj, laŭ signifo akcepta de vortoj «riĉo» kaj «forto ».

Henri AUROUX

 

al la indekso


 

TRIBUNO LIBERA

 

En unua numero de Espero Katolika presiĝis noteto, sub titolo: «Ĉe Izraelidoj».

En fino de tiu noteto skribiĝis: «Kelkaj rimedoj estas proponataj por veki fervoron, kaj naski malavarecon de Izraelidoj».

Mi pensas, estas ne superflue, uzante de ĝentila propono de E. K., diri kelkajn vortojn pri tio:

Mi mem loĝas en Ruslando, kaj ne sufiĉe konas staton de Izraelidoj en ceteraj landoj, sed ilian staton en Ruso mi konas tre bone.

Tiu stato estas malbonega. Malvastigantaj leĝoj tute malhelpas vivadon de Hebreoj, kaj, se inter ili troviĝas kelkaj riĉuloj, popolamaso, entute, estas tiel malriĉa, ke ĝi per grandega laboro povas apenaŭ nutriĝi, sin trabatadante de tago al tago.

Popolo Hebrea ne estas «avara», sed nur tre malriĉa; ĝi nenion povas doni por subteni religion. Kiam iu povas, ĝi, precipe tre pia, tre vole donas ĉion kion ĝi povas.

Laŭ mia opinio, unua ĝenerala rimedo, kiu povus proponiĝi, estas: plibonigi nunan staton de Izraelidoj, precipe en Rusa kaj ankaŭ en ceteraj landoj.

V. D. – N. 8857

 

*   *   *

Digoin, 1an de decembro 1903.

 

Ĵus mi ricevis novembran numeron de «Espero Katolika»; mi vin dankas pro ĝi. Artikolo pri nomado de landoj (paĝo 16a) min tre interesis, kaj mi plene aliĝas al tiu propono.

Kiam traktiĝas pri landoj, provincoj, urboj, k. t. p., ĉiu pensas unue kaj kompreneble pri loko kie li naskiĝis. Mi ne kuraĝus paroli pri mia, se ĝi ne estus internacie pli interesa por multaj aliaj. Ĝi estas efektive seruro kiu tenas kaptite enfermita Pacon Eŭropan. Vi divenas, ke mi signifas du provincojn ŝiritajn de nia patra lando post interbuĉado franca-germana de 1870.

En nuna stato politika tiuj provincoj nomiĝas de franculoj «Alsace-Lorraine», kaj de Germanuloj «Elsass-Lothringen». Esperanto, lingvo esence neŭtrala, devas penadi ofendi neniun, kaj preferi neniun el ambaŭ partoj interesataj. Por trovi solvon ni devas iri al fonto, al deveno de tiuj nomoj.

Ĉu Alsace aŭ Elsass? En ambaŭ lingvoj lasta silabo same laŭtiĝas; ni do prenu ĝin por Esperanto ne ŝanceliĝe. Koncerne unuan silabon, ĝi venas el Rivero Ille aŭ Ill. Kio pli prava ol akcepti ĝin sub tiu formo? Mi proponas do nomi tiun ĉarman provincon «Ilzaso».

Ĉu Lorraine aŭ Lothringen? Tiu landeto, de Biĉo al Barladuk, latine nomiĝas  «Lotharingia», laŭ eksa landestro Lothaire aŭ Lothar. Se ni serĉas mezon neŭtralan, ni trovos Lorino, Lotreno, Lotaro, Loreno. Lasta el tiuj formoj certe ŝajnus tro Franca al germanuloj; Lotaro tro diferenciĝas de termino franca «Lorraine». Restas elekti inter Lorino kaj Lotreno; mi preferus unuan formon, sed pri tio mi dezirus koni opinion de aliaj, precipe de samprovincanoj.

Kuniĝo de du nomoj donus «Ilzaslorino». Kion pensas pri tio aliaj legantoj?

Ĉu el ili unu, pli instruita ol mi, decidos paroli pri nuna politika stato de Ilzaslorino? Ĉu ne estus plej bona solvo por Eŭropa paco se doniĝus aŭtonomio al tiu regiono por plenigi barilon interrompitan inter popoloj franca kaj germana? Jam ĉeno konsistas el Sviso, Luksemburgo kaj Belgo; aldoniĝu Ilzaslorino. Vilhelmo IIa devus kompreni ke tio estas bona rimedo por akiri bonan famon de civilizita mondo.

N. WISSEN n. 7540

Noto de Redakcio. - Verketoj pri aŭtonomio de du provincoj ekse francaj, nun germanaj, certe interesus legantojn de E. K. Se do iu sendos al ni tian verketon, ni dankos lin.

 

*   *   *

14an de Decembro 1903

 

Mi ĵus trovis en malnovaj paperoj eltiriton el predikado de Kardinala Moŝto Vaughan. Ŝajnas ke bedaŭrindaj faktoj, ĵus okazintaj en Franco, rezultas de konduto de katolikoj pri pago de imposto de kongregacioj, kaj pravigas lian opinion:

«Mi bedaŭras koni projekton de movado celanta rifuzi pagon de imposto. Mi ne povas kredi ke grupo de katolikoj serioze pensas alpreni tian sintenadon. Katolikoj ne devus doni tian ekzemplon kontraŭ leĝo…

Ili uzadu ĉiun rimedon leĝan kaj konstitucian por ricevi riparon de siaj rajtoj malrespektitaj; ili tiele agadu sur opinion publikan, ke parlamento komprenu justecon de ilia kaŭzo…

            Ili konfidon retiru de reprezentantoj, kiuj malplenumis mision; ili elektu, se eble, pli bonajn...

Sed se parto de anaro prenus rajton stari mem kontraŭ leĝon, tio estus sinonimo de malordo, kaj ankaŭ alpreno de principo, kiu kondukas al destruo de societo mem... ».

Tiuj rimarkindaj paroloj de Angla Kardinalo ŝajnas esti profetaj por Franculoj: kongregacioj malfacile konsentis, kaj eĉ rifuzis pagi imposton de «mortinta mano», tio helpis militadon hodiaŭ faratan al ili.

Ankaŭ tiu ago de katolikoj favoris progresadon de anarkio: kiel popolanoj respektus leĝon, kiam ili de tiel alte tiel malbonan ekzemplon ricevas?

Se hodiaŭ Societo marŝas al detruiĝo, katolikoj kiuj instigis gemonaĥojn ne submetiĝi, estas unuaj kulpuloj. Ili reiru en sin mem, meditu pri belegaj paroloj de Kardinalo Vaughan, ili donu bonan ekzemplon obeadi leĝon, kiel ajn severega ĝi estas.

K. HIRU

 

*   *   *

 

Plymouth, 2an de januaro 1904.

 

- Laŭ Katolika Direktorio por 1904, estas nun 3.711 pastroj katolikaj en Granda Britano; el ili 1.222 apartenas al religiaj societoj, multaj estas francaj rifuĝintoj.

Konvertiĝo al Fido katolika de pastro Anglikana Hardy Little, eksparoĥestro de Sankta Martino en Brighton, tre konsternis liajn paroĥanojn; sed sendube, multaj el ili sekvos lin en Eklezion.

Jam du fratoj de Hardy Little antaŭe konvertiĝis: unua estis protestanto kaj mortis pastro katolika, dua iĝis novico en Perth kaj estos iam pastro Redemptoristo.

- Nova katedrejo malfermiĝis la dudekkvinan tagon de decembro, okaze de noktomeza meso: «Tiu belega ceremonio forte impresis», skribas «Daily Mail», ĵurnalo protestanta.

De nun regule, ĉiutage, Diservoj fariĝos; sed tiun preĝejon dediĉos episkopoj nur kiam ĝi estos libera de ŝuldoj.

Mi ĵus legis en «Catholic Herald» ke kapitano Colin Mackee, el regimento «Black Guard», en eklezion katolikan riceviĝis de Jezuitoj, en Garnethiel- Glasgow.

J. A. TILL

 

 

al la indekso


 

LITERATURO MALNOVA

 

Kanteto por honori Sanktan Eŭlalion, kaj «Suferado de Kristo» sube ĉi presitaj, estas plej antikvaj poezioj troveblaj en franca literaturo, verkita dum naŭa kaj deka jarcentoj, ili konserviĝis per manuskriptoj kiuj troviĝas en Bibliotekoj de Valenciennes kaj de Clermont. Ni reproduktas ilin des pli plezure, ke tiaj dokumentoi, malmultaj, koniĝas nur de instruituloj aŭ personoj emaj studi speciale literaturon, kaj neniel de pleja multo el niaj samlandanoj.

Okaze de tiu publikigo, bone volu legantoj permesi klarigojn.

Nur dum naŭa jarcento, franca lingvo naskiĝis el romana lingvo.

Romana lingvo estis, ne latina lingvo mem, sed miksaĵo de ĝi kun diversaj radikoj alportitaj, kaj eĉ truditaj al ekster-Italaj  Romanoj sekve de iliaj iradoj tra mondo. Tial formiĝis kvar grupoj da komunaj lingvoj: Itala, Hispana, Svisa, Franca.

Romana lingvo estis do, en Franca lando, popola lingvaĵo konsistanta precipe el latinaj fundamentoj, kaj iom post iom, el Gallaj, Keltaj, Germanaj elementoj aŭ radikoj, pli-malpli bone latinigitaj, por faciligi kompreniĝon inter Romanoj kaj tieuloj.

Tiel formiĝinte, romana lingvo restis tia dum tre longa tempo, ĝis naŭa jarcento. Tiam, (alpreno popola kaj propramova), naskiĝis franca lingvo. Ĝia infaneco daŭris ĝis dekkvina kaj deksesa jarcento, kiam kleruloj kaj instruituloj komencis starigi ĝin sur pli firma tero (ricevo scienca kaj pripensita).

Al unua periodo apartenas poezieto pri kiu mi ĵus parolis. Kiel ni diris, dokumentoj retrovitaj el tiu tre malnova tempo estas nur malmultaj. El ili kelkaj estis popolaj kantoj konitaj kaj parkere ripetitaj de ĉiuj, kelkaj estis religiaj elegioj verkitaj de kleruloj por instruadi popolon, kantitaj de profesiaj aŭ piaj migruloj dum vesperaj kunsidoj, kaj eble ĉe pordego de preĝejoj.

Per rimarkinde simpla stilo, kaj iafoje, per naiva penso, tiuj verkoj pentras animan staton, montras delikatan sentemon, kaj varman religian kredon de niaj prapatroj. Plendaj elegioj aŭ ĝojaj kantoj ĉarmis animon, formis koron kaj spiriton de antaŭvivantoj, kiuj preparis belecon, fortecon, gloron de nia kara Franco. (1)

 

(1)  Inter malnovaj dokumentoj retrovitaj povas citigi: Ĵuro de Germana Ludoviko (prozo) (842). Kanteto pri Sankta Eŭlalio (poezio) (Biblioteko de Valenciennes) -  Homelio pri Jonas (Xa jarcento, Bibl. de Valenciennes). - Suferado de Jesu-Kristo. (Xa jarc. Bibl. De Clermont). - Kanteto pri Sankta Leĝero (XIa jarc. Bibl. De Clermont). - Kanteto pri Sankta Alekso, Fragmento de Aleksandro. - Kantado pri Rolando (XIa jarc.)

S-o: Colonel STAFF, Littérature Française, Paris-Didier, 1870. - Paul MEYER: Recueil d’Anciens Textes. - Gaston PARIS: Les plus anciens monuments de la langue Française. - Léon GAUTIER: Chanson de Roland. Tours, Maine 1899. (Ed. Class.). Aldonite al tiu lasta troviĝas Kanteto pri Sankta Eŭlalio, kaj Suferado de Kristo.

 

al la indekso


 

SUFERADO DE JESUO KRISTO

 

Hodiaŭ al vi mi rediras

Suferojn de Jesuo-Kristo,

Mi memorigos pri doloroj

Per kiuj li la mondon savis.

 

De pli ol tridek tri da jaroj,

Li, korpiĝinte sur la tero,

Agadis kiel vera Dio,

Suferis kiel karna homo.

 

Neniam Li en vivo pekis;

Pro niaj krimoj mortigite,

Vivigas nin mortigo lia

Nin elaĉetas suferadoj.

 

Malnobeluloj vestis lin per

Purpuro; ili metis kanon

En lian manon, kaj starigis

Sur lian kapon dornan kronon.

 

Nun ili ĉiuj genufleksas

Jesuon mokas perfiduloj

Jen ili nomas lin: «Sinjoro,

Imperiestro» kvazaŭ ŝerce.

 

Fininte tian ŝercon, ili

Redonas al li lian veston,

Li mem ekprenas sian krucon

Antaŭeniras al suferoj.

 

Alvenas li al la monteto

Golgoto, apud urba pordo;

Ellasas li mantelon sian

Faritan sen kudraĵo ia.

 

Ĝin ŝiri ili ne kuraĝas

Kaj lotas ĝin por la havonto;

Pro tio vesto ne peciĝis

Ja, grandsimbolo estas tie.

 

Kristfideluloj ĉiuj restas

En unu sama kredo, vero.

Ne dividiĝas lia regno;

Ĝi unu per korunueco.

 

Jen ĉiulingvaj apostoloj

Sciigas pri mirakloj kristaj

Ne povas iu kontraŭstari

Ĉar ili faras mirindaĵojn.

 

Tra l’ mondo ili disiradas

Sciigas ĉie pri Diregno,

Konvertas gentojn kaj anarojn,

Jesuo-Kristo gvidas ilin.

 

Satan’ terure malĝojegas;

Li turmentegas Diservantojn.

El ili kelkaj krucmortigas

Aŭ per la glavo senkapigas.

 

Kaj la aliaj senhaŭtiĝas,

En fajron dum la viv’ ĵetiĝas ;

Sur krad-rostilo brulegdas

Aŭ per ŝtonbatoj mortiĝadas.

 

Pro kio? Ili certe venkos;

Ju pli suferas ili, des pli

Grandiĝas. Kreskis kruca stango

Jen mondo tuta ĝin adoras.

 

Sed tiel ni ne kontraŭstaros,

Batalu ni nur kontraŭ ni mem;

Ni devas rompi propran volon

Por partopreni kun kredantoj.

 

Finiĝ’ ne malproksime estas;

Proksime estas Dia regno.

Restante tie, ni bonfaru;

Forlasu mondon, ĝiajn pekojn.

 

Jesuo-Kristo suprestanta,

Vi kompatadu al pekuloj;

Al ĉiuj pro iliaj krimoj

Pardonu per boneco via.

 

Ke ili povu plene danki

Vin antaŭ Patro la Glorulo

Kaj ankaŭ la Spirito Sankta

Ne sole nun, sed ĉiam. Amen.

 

Tradukis: Doktor'  KRISTONASKO

 

 

al la indekso


 

 

 VIRGULINO EŬLALIO

 

 

Dum vivo, Eŭlalio, Virgulino

Bonega, belan korpon kaj pli belan

Animon havis - Tial malamikoj

De Dio volis venki ŝin - kaj igi

Ŝin por ke ŝi obeu al diablo -

Sed ŝi ne aŭdas malbonulojn, kiuj

Konsilas malkonfesi Dion supre

Ĉielestantan - promesinte oron,

Arĝenton, juvelaron - kaj farinte

Minacojn, paroladojn aŭ petegojn –

Neniu povas iam decidigi

La junulinon ekmalami servon

De Dio. - Tial oni ŝin venigas

Al nuna reĝo de la Idolanoj,

Maksimiano. - Li ŝin admonadas

Sed ŝi neniel volas malkonfesi

Kristanan nomon - Ŝi, kuraĝiĝinte,

Preferas turmentiĝi pli ol perdi

Virgecon. - Tial ŝi noblege mortis. -

En fajron oni ĵetas ŝìn vivantan.

Ŝi estas pura, tial ŝi ne brulas.

La reĝo idolana ne akceptas

Miraklon, kaj per glav’ ŝin senkapigas.

Fraŭlin’ ne kontraŭdiras, volas vivon

Forlasi, kaj pri tio petas Kriston.

Sub formo de kolomb’ ŝi al cielo

Forflugas. - Ĉiuj ni petegu ŝin, ke

Ŝi preĝu por ni, por ke Kristo al ni

Favoru. Ĉe la morta hor’ nin lasu

Aliri, pro malsevereco lia.

 

al la indekso


 

MIKSO

 

Estas en Polo sep Eparkioj: Varsovio, Lublino, Kujavo-Kaliŝa, Kielca, Plocka, Sandomira, Sejna.

En ili disloĝas 7.282.482 katolikoj, tiele klasigeblaj: 2.784 pastroj; 129 monaĥoj, 397 bonfaristinoj, 84 monaĥinoj enfermitaj, 570 lernantoj en sep eparkiaj senainarioj kaj en Akademio pastra de Peterburgo. Ceteraj: simplaj fideluloj.

Lasta nombro: 570, montras ke prepariĝas nur unu pastro por 12.776 fideluloj.

 

al la indekso


 

 

KOVRILO: TRIA VERDA PAĜO

 

LIBROJ RICEVITAJ

 

Libroj senditaj duoble al redaktoro estos anoncataj aŭ analizataj en revuo.

 

LE NATUREL ET LA SURNATUREL DANS LE MIRACLE (Natureco kaj supernatureco en mirakloj), par Louis CLOUDAL. – Oficejo de « revue des aspirations religieuses et morales du temps présent », Paris. Enhavo : Miraklo antaŭ scienco : - antaŭ scienco eksperimenta ; - antaŭ scienco metafizika : antaŭ scienco morala. Esploras, en 82 paĝoj, tre nunan demandon: Ĉu miraklo estas science konstatebla? Koukludas per nova difino de miraklo. Estas dezirinde, ke aŭtoro traduku esperante tiun verkon.

 

PENSO ESPERANTA Ĉarma peco muzika, kiun verkis R. RANUŜEVIĈ okaze de ducentjaro de St-Peterburgo. Eldono de « Kontoro Esperanto ». St-Peterburgo , 25 kop. 50 cent. Enhavas Ruse paĝon da informoj pri Esperanto.

 


 

TRA GAZETOJ

 

REVUE DU CLERGÉ FRANÇAIS (Revuo de Franca Pastraro) : 15a de Dec. A.-D. SERTILLANGES, prof. de Instituto Katol. Pariza : Ĉu ni posedos Superregan Bonon ? – H. HEMMER : Juliano Apostato. – E. BOURGINE : Ĉu ideo de puno estas nur morala antaŭjuĝo ? – E. MARTIN : kroniko pri arto religia : Portretoj de Kristo.

1a de Jan. G. de PASCAL : Studoj pastraj. – E. VACANDARD : Papoj kaj mortigado dirita « La Sankta Bartolomeo ». (artik. 2a). – C. CALIPPE : Sociala movado. – H. LEDUC : « Teologio biblia » aŭ historio de religio biblia.

 

ANNALES DE PHILOSOPHIE CHRÉTIENNE (Analoj de Filozofio Kristana) : Januaro  LETEROJ ROMAJ (pri demando biblia kaj libroj de P-o Loisy. – J. ROGER CHARBONNEL. La du polusoj de nuntempa moralo : solidareco kaj individuismo de Nietzsche. – J. LEBLANC : Tempo inter morto kaj paruzio (lasta reveno de Kristo) antaŭ Origeno. – SENIOR : Amerikanismo en Ameriko kaj en Franco : analizo de kurioza libro de Pastro Houtin laŭ kiu « amerikanismo » de Amerikanoj tute diferenciĝas de tiu, kiun kontraŭbatalis furioze kelkaj ĵurnalistoj francaj. – Episkopo TOUCHET : Letero pri studoj en semiminarioj francaj. – TRIBUNO LIBERA : Diskutado pri « Dogmaro kaj Racio ». Interesega.

 

COIN DE TERRE ET FOYER (Terpeco kaj Hejmo): Jan. POST KONGRESO : propagando pri ĝardenoj por laboristoj. Raporto pri la Kongreso internacia estas aĉetebla po 5 frankoj afrankite ĉe P-o Lemire, 26, rue Lhomond, Paris, Ve. – BIENO FAMILIA, paĝo historia de P-o Lemire.

 

ANNALES DE NOTRE-DAME DE LA SALETTE (Analoj de nia Sinjorino de la Salette). Jan. Revuo monata koncerne pilgrimoj al franca Sanktejo de la Salette (Isère). Jare : 2 fr. 50.

 

LA ESCRITURA VELOZ (La skribado rapida). Dec. Oficiala organo de « asociacio de stenografiistoj Kubanaj ». Jare : unu dolaro, oficejo: O’REILLY, N-o 79, Kuba.

 

 

al la indekso


 

KOVRILO: KVARA VERDA PAĜO

 

ANONCOJ

 

ESPERANTO?... QU’EST-CE?... Broŝuro propagando de E.K. – Nova eldono (4 milo). Unu ekz. 0 fr. 10 afrankite. Cent ekz: kune 5 fr. afr.

 

PREĜARETO POR KATOLIKOJ de L. de Beaufront, 0,75, afrankite (Ĉe l’Eldonisto de E.K.)

 

REVOLUCIO en arto kuraci malsanon de stomako kaj intesto, kapdolorojn, albumenurion, diabeton, - SEN KURACILOJ, sen specialaj nutraĵoj. Broŝuro franca de P. MAURIES, ricevebla post sendo da 2 frankoj al aŭtoro, en Antony, Seine, France.

- HONORA MEDALO al aŭtoro donita de Societo Nacia de Kuraĝigo al Bonfaro – Persono resanigita skribas al S-o P. Mauries: « VI ESTAS VERE BOUFARANTO DE HOMARO ; se via broŝuro estus tre disvastigita, ĝi faros NEKALKULEBLAN SERVON AL HOMA RASO ».

Informoj kaj atestaj multaj sendiĝos post peto afrankita al s-o P. MAURIES, à ANTONY (Seine) France.

 

LINGVO INTERNACIA : monata gazeto por lingvo Esperanto. Redakcio : Paris, 27, Boulevard Arago; Paul  Fruictier, ĉefred. – Administracio : Szekszard, Paul de Lengyel, direktoro, Abono jara : 4 frankoj. Kun « Literatura Biblioteko de de L. I. » : 6 fr. 50.

 

LA LUMO, gazeto esperanta eldonita esperante, france kaj angle. Abono jara : 3 fr. - 79, Saint-Christophe  Str. Montréal, Kanado.

 

RONDIRANTO, esp. gaz. en lingvoj bulgara kaj esp. – Abono jara: 4 fr. Administr. : Oreŝkov, Plovdiv, Bulgaro.

 

L’ESPERANTISTA : esp. gaz. en lingvoj itala kaj esp. – Abono jara: 4 fr. Redaktoro : Grafo A. Gallois, Riolunato, provinco Modena, Italo.

 

LA SUNO HISPANA : esp. gaz. en lingvoj hispana kaj esp. - Abono jara: 3 fr. Direktoro : A. Jimenez Loira, 5, Corona, Hispano.

 

MONATA REVUO ESPERANTISTA, en lingvoj sveda kaj esp. - Abono jara: 3 fr. S-o Einar Hakanssen, Sodertelge, Svedo.

 

ANTAŬEN ESPERANTISTOJ, gazet. monat. de Perua Esp. Societo – Abono jara : 3 fr. Administr. : strato Lartiga, n-o 105.

 

SOCIETO POR INTERNACIAJ RILATOJ. Abono jara : 3 fr. – aŭ 6 fr. kun gazeto « Lingvo Internacia ». Vidu adreson de « L. I. »

 

Le Courrier de la Presse

oficejo de gazetaj eltranĉaĵoj,

21 Boulevard Montmartre, PARIS

sendas eltiraĵojn elgazetoj kaj revuoj pri ĉiuj ajn personoj kaj temoj. Kosto: 0 f. 30 cent, por ĉiuj eltiraĵo.

Abone granda rabato

La «Kuriero de l’Presistaro» ricevas, distranĉas kaj dissendas 8000 gazetojn ĉiutage.

 

 

CASE A LOUER

 

 

al la indekso