Enhavo de Espero Katolika numero 3/1903

al la indekso de jarkolektoj 1903-1905

 

 

 

 

 


 

KOVRILO: UNUA VERDA PAĜO

 

Ia jaro: 1903-04 DECEMBRO N° 3

 

ESPERO KATOLIKA

REVUO MONATA


 

«Unum ovile et unus pastor» - (Johan X, 16) – «Unu ŝafaro kaj unu paŝtanto»

 

DIREKTORO

P-o Em. PELTIER, à Cheillé

par Azay-le-Rideau (Indre-et-Loire)

FRANCE

 

REDAKTORO

S-ro Henri AUROUX, à Portsal

par Pludalmezo (Finistère)

FRANCE

 

Kosto de l’ numero: 0 fr 30, afrankite

Kosto de l’ abono jara:

En Francujo: 2 frankoj

Ekster ---: 2 fr. 50

Al tiu kosto aldoniĝos tiu de l’ kambio poŝta.  L’Eldonisto de l’ Revuo prezentos la kambion en Januaro ĉiujare

 


Artikoloj. – Ĉiu aboninto povas sub sia respondeco persona verki por E.K. artikolojn pri ki’ajn objekto. La Direktoro rezervas al si la rajton korekti la mankojn de l’ stilo; sed ĉiu opinio, bone esprimita, libereme estos ricevata. Oni skribu l’ artikolojn nur sur unu flanko de l’ papero por ebligi la komposton.

 

Universala Korespondado (U.K.). – Abonintoj de E.K. povas komuniki al ceteraj legantoj ĉion, kion ili volas, pagante por unu vorto kvin centimojn. Vortoj da pli ol dek literoj kostos duoble; - vorto da pli ol dekkvin literoj kostos trioble; - vorto da pli ol dudek literoj ne estos akceptata.

 

Anoncoj. – Tuta paĝo kostos 15 frankojn; - duona paĝo: 7 fr 50; 4na paĝo: 4 fr; 8na paĝo: 2 fr 50; 16na paĝo: 2 fr.

por anoncoj ripetitaj Rabatoj: por trifojoj; 10%; - ses fojoj: 15%; por 12 fojoj 20%

 

Pri l’abonoj, sin turni al l’ Eldonisto de l’ Revuo: Sro BARBOT BERRUER, presisto, 72, rue des Halles, Tours (Indre et Loire), France, aŭ al unu el niaj Rajtigitoj. Sufiĉas sendi vizitan karton kun tiuj vortoj: Adepto de E.K.

 

Manuskriptoj kaj leteroj pri la redakcio estu sendataj nur al la redaktoro. – Manuskriptoj ne redonataj estos.

 

TOURS. (TUR’).

BARBOT-BERRUER, LIBRAIRE-ÉDITEUR

72, Rue des Halles, 72

FRANCE

 

al la indekso


 

 

 

KOVRILO: DUA VERDA PAĜO

  

AVIZO

Laŭ peto de multaj, por eviti koston de kambio poŝta, aliĝinto povos pagi abonon al Eldonisto aŭ al unu el Rajtigitoj antaŭ deka tago de januaro, per mono franca aŭ per mandato poŝta (per internacia mand. poŝt, por eksterfrancanoj).

Tiajn, kiuj ne volas aboni E.K. ni petas resendi decembran numeron.

 

UNIVERSALA KORESPONDADO

Anoncoj, komunikoj de U.K. estu sendataj, kun antaŭa pago, al jenaj Rajtigitoj niaj:

 

EN FRANCO: Al S-o Henri Auroux, PORTSAL, par Pludalmezo, (Finistère)

EN ANGLO: Al S-o O’Connor, 17, St-Stephen’s Square, Bayswater, LONDON.

EN BELGO: Al S-o P. Mattelaer, 3, Place de l’Université, LOUVAIN

EN HUNGARO: Al S-o Endre Varjufalvy Varju, Izabella Str., N-o 82, BUDAPEŜTO, - VI

EN ITALO: Al S-o Grafo Gallois, en Riolunato, PROVINCO MODENA.

EN HISPANO: Al S-o Ant. Guinart, Escuelas Pias, VALENCIA.

EN RUSO: Al S-o Ostanjeviĉ, Kontoro Esperantista, PETERBURGO.

EN HOLANDO: Al S-o S de Vries, Damstraat 24, AMSTERDAM.

 

PETO DE PREĜOJ

Ĉiuj abonintoj de E.K. bone faros, dirante ĉiutage: «Patro Nia» kaj «Mi salutas vin Mario» por akiri de Dio la favorojn sube ĉi petatajn. Ili formos tiele asociacion por preĝoj, kiu kondukos nian revuon al ĝia celo.

*1 – Patro nia, sendu al ni vian lumon, favoru nin per bona farto, por ke, per tiu revuo, ni kreskigu vian gloron kaj la bono de l’ homaro – Po Em. Peltier, HENRI AUROUX.

 

LIBROJ POR VENDI

*2 – Macaulay, Historio de Anglo, 10 vol. Tauchnitz édit – 11 fr. 50, afr.

- Biblio: Proverboj, 250 p., 3 fr. 50, afr.

Po Motais: L’Ekleziasto, 180 p., 2 fr., afr.

Po Gillet: Tobio, Judith, Esther, 225 p., 3 fr., afr.

Po Clair: Josué, 135 p., - 1 fr. 75, afr.

La kvar lastaj verkoj eldon. de Lethielleux, kun antaŭkritikoj, trad. franc., komentarioj.

Otto: Nova gramatiko germana por Francoj, 2 fr, 75.

Sin turni al Eldonisto, de E.K.

 

*3 – Tancrède Rothe Droit naturel. Preskaŭ nova, bindita. 3 vol. da 700 p., 20 fr. afr.

HENRI AUROUX, Portsal, Pludalmezo – Finistère – France.

 

TUTMONDA JARLIBRO ESPERANTISTA por 1904. Eliros en marto. Enhavos: 1e Sciigojn pri Societoj propag. poresper.: 2e Adresaron de multaj esperantistoj en la tuta mondo; 3e Sciigojn pri ĉiuspec. gazet. esp.; 4e Plenan nomaron de verkoj aŭ lernolibr. esp.; 5e Adresojn de komerc. uzant. lingvon esp. – Enskribo estas senpaga, esceptite por komerc. reklamoj. Skribu plej baldaŭ al S-o de Ménil, 46, Bd Magenta, Paris, X..

 

INTERMÉDIAIRE DES INSTITUTRICES LIBRES. – (Perulo de liberaj instruistinoj) : revueto monata, internacia kaj profesia. Informas pri situacioj por instruistinoj. – Direkcio: F-ino Marie Hugonet, à Givry (Sâone-et-Loire, France. Jare: 2 frankoj. – Oni korespondas Esperante.

 

LA STENOGRAFIISTO, rev. internac. por esp. stenografiist. elirante dumonate, de Januar. 1904. Jarabono: 2 fr. 50.. Protekt. Abonant. 5 fr. Direkt.  S de Vries, Damstraat 24, Amsterdam, Holando. Abonu antaŭ 25an de dec.

 

 

al la indekso


 

ESPERO KATOLIKA

REVUO MONATA


 

 

SPIRITOJ LARĜAJ

Katolikoj devas esti «spiritoj larĝaj», se ili volas akiri fratojn.

Tio ne signifas ke ni devas forlasi eĉ unu veron, sed nur ne vindi veron en rigidaj, mallarĝaj kaj malafablaj formuloj.

Tio ne signifas ankaŭ ke ni bezonas ion cedi el dogmaro al kontraŭuloj aŭ malsamideanoj, sed simple, ke ni ne devas ilin kolerigi per esprimoj malaltigaj aŭ per netolerado neniel necesa.

Devas ni esti «spiritoj larĝaj».

Ĉu afero facila?

Kredeble, ne; spiritoj vere larĝaj estas malmultaj inter ni.

Male, multaj estas tiuj, kiuj sen ia komentario aŭ klarigo, ankoraŭ proklamas antikvan formulon: «Ekster Eklezio, nenia savo»; kiuj «damnas» proksimulon pro malgravaj kaŭzoj, - kiuj tute sklaviĝas de teksto mortiga.

Katolikoj verkas, parolas, predikas, ceterajn influas; nu! ili bataladu sencese kaj fortege kontraŭ tia emo neniel «kristana», tre diferenca de spirito de Jesuo.

*   *   *

Se iu ne rigardas transen de horizonto, kiun liaj okuloj povas vidi, - se li legas nur lokan gazeton, se ĉiam li studas samajn librojn, - li neniam iĝos «larĝa spirito».

Se iu atente sekvas movadon de ideoj en sia nacio, observas, juĝadon de Nordo kaj Sudo, de Oriento kaj Okcidento, - li ekvidas, ke liaj ideoj eble ne estas aksiomoj, ke se oni devas diri «in necessariis unitas», (en neceso unueco), sekvo ne devas forgesiĝi: «in dubiis libertas», (en malneceso libereco).

Se iu rigardas eksteren de sia nacio, studas emon de spiritoj kaj moviĝon de ideoj en ceteraj landoj, li ja pli fortike aliĝas al principoj, tial ke li sentas ilin pli necesaj; sed samtempe li pli kaj liberiĝas de iaj konvinkoj, kiuj estas nur kutimoj de spirito, antaŭjuĝoj de edukiĝo. Ju pli multiĝas objektoj kompareblaj, des pli larĝaj iĝas liaj ideoj, des pli lia penso altiĝas al «universalo», al vero nedependa de loko kaj neŝanĝebla.

*   *   *

Tamen, direble, li atingis nur unu flankon de «universalo»: universalo laŭ spaco.

Por esti tute larĝa spirito estas io pli por fari. Oni devas atingi alian flankon de «universalo»: «universalo laŭ tempo».

Ne sufiĉas observi kaj studi historion de diversaj popoloj nuntempaj: ankaŭ necesas esplori profundajn tavolojn de antikvaj epokoj, igi sian spiriton vojaĝi tra mortintaj civilizacioj de orienta mondo, de hebrea, greka kaj roma nacioj; rigardadi mirindan sintezon de ĉiuj civilizacioj per kristana civilizacio, dum lastaj deknaŭ jarcentoj; kaj en tiu vojaĝo, lumigite de dogmaro katolika, ekzameni postulatojn de filozofoj kaj scienculoj, ilin senigi de neeviteblaj malnecesaĵoj, produktitaj de personoj, lokoj, epokoj - kaj fine elmontri unue al si mem. poste al samtempuloj, ke tuta vero morala estas en kristanismo, ke malvero estas nur vero neplena, vero trouzita, malmodere premita, kies signifo falsiĝis, ofte kun intenco bona kaj sincereco plena.

Tiu necesa studado naskos spiritojn larĝajn, kapablajn akiri novajn anojn al katolikismo.

Kun tia spirito vere katolika ni ne riskos meriti multon da malagrablaj epitetoj, per kiuj nomiĝas diversaj formoj de obstina maltoleremo: klerikalo, malamiko de scienco kaj progresado, k. c.

Tiam katolikoj ĝentile diskutados kun kontraŭuloj, distingos tion, kio donas al ilia eraro ŝajnon de vero.

Tiam, se ni ne ĉiam konvinkos ilin, ni almenaŭ meritos ilian estimon kaj simpation.

Ni do studadu evolucion de homaro, en universaleco de spaco kaj tempoj.

Pastro Em. PELTIER

 

 

al la indekso


 

 

INSTITUTO FRANCA

 

En jara kunsido publika de kvin Akademioj, sub Instituta kupolo, dudeksesan de oktobro 1903, Sr Em. Gebhart legis jenan noton pri paradizo tera:

«Laŭ Dante diras Franceska de Rimini, inter sopiroj kaj larmoj, tiun parolon melankolian:

 

«Nessun maggior dolore

che ricordarsi del tempo felice

nella miseria....

«Nenia pli granda doloro, ol rememori tempon feliĉan, en mizereco».

Tio estas ja penso de forpelito, laca de tro longa ekziliĝado, kiu jam ne atendis ion de venonta tempo, kaj ekvokis ofte memoron de sia juneco: pri «bela San Giovanni», kie li baptiĝis, pri Firenze antaŭa, ĉasta kaj sobra, pri pratoj apud Arno, pri amikoj mortintaj, gloroj estingitaj, printempoj svenintaj. Senkuraĝiga penso, nur vera por individuo, homo sola, maljuniĝa, batalanta kontraŭ malbona fato, kiu jam ne havas tempon nek forton relevi ruinon de sia vivo.

Sed por grandaj familioj homaj, por popolo venkita, por nacio sklavigita, por religio persekutita, maldolĉa juĝo jam estas ne ĝusta.

Reveni al antaŭa, eĉ tre antaŭa tempo, al epokoj de herooj kaj apostoloj, de leĝistoj honestegaj kaj sanktuloj, al triumfoj de urbo, al libereco juĝi pri bono kaj malbono, estas konsoliĝo, ŝpruco de fiereco tre pura, radio de espero.

Tial homoj, malgajaj de malbonemo, longe memoradis lokon de senkulpeco, lulilon unuan, nun forlasitan, entombitigitan sub dornoj, kiun ili rigardis kvazaŭ patrolandon perditan, kiun ili revis ploreme, al kiu vojeton ili serĉadis ameme.

Tradicio pri paradizo tera estas universala. Hindo de Brama kaj Egipto, Kaldeo, Perso, Asirio memoris, tiam same, kiam Izraelidoj, teron feliĉegan, kie sub ĉielo bluada, velkis floroj neniam, donis fruktoj perfektan konadon, fontis akvo senmortiga.

Tia estis religio de Azio malnova, ankoraŭ videbla en greka mito de «Ora tempo».

Sed rezerviĝis por imago kristana rejunigi antikvan Orienton, nobligi rakonton Biblian per plej granda moviĝo, per plej profunda malkvieteco de homa koro.

De unua epoko kristana, paradizo tera okupas doktorojn kaj simplajn fidelulojn:

Multe da homoj kredis, ke en mirakla ĝardeno, animoj de elektitoj, elaĉetitaj per sango de Kristo, animoj de bonaj kristanoj, purigitaj de pento, atendos horon de lasta juĝo, kaj venon de Jerusalemo eterna:

Milenarioj 1 ofte jesis ke regno tempa de Jesuo sur tero, ŝafaron de Dio reirigos al ŝafejo, de kie Adamo ekziliĝis.

Malfeliĉaj okazoj de naturo, de historio, pereo de ĉiu civilizacio, batoj de rasoj barbaraj, maltimemo de herezuloj vekis teruron apokalipsan, kaj igis ankoraŭ pli kara figuron de antikva Edeno.

En kia angulo nepenetrebla de mondo ĝi kaŝiĝis, defendita de anĝelo per glavo flama, ĉirkaŭita de dornoj, demonoj kaj monstroj?

Tre malproksime, krediĝis, en Oriento, trans Eŭfrato kaj Perso: sed ju pli profundiĝis  vojaĝoj en misteron de Azio, des pli vana ŝajnis iĝi serĉado; spegulaĵo kaj espero senĉese reiris.

Intersekve lokiĝis paradizo en Hindo, en Tibeto, en maro de Ceylon, en Etiopio, sub tropiko de kankro. Sankta Jeronimo ĝin metis inter ĉielo kaj tero, ejo tre malfavora por pilgrimado.

Kelkaj doktoroj, kun imagado malpli viva, opiniis al montetoj plej apud Jerusalem. Bedaŭrinde, diris ili, mano de Dio ĉion detruis. Kaj el tiu detalo geografia naskiĝis legendo miriga, malsimpla kiel vitraro de katedra preĝejo:

Adamo maljuniĝis tie same, kie devis iam stari urbo sankta, kaj entombiĝis de pranepoj sub antŭdifinita ŝtonego Kalvario, arbo fata, pomarbo de malobeado al Savulo donis lignon de kruco, pendigilon sanktan, starigitan sur tombo mem de Adam; sango de Jesuo fluis, guto post guto, ĝis ostoj de unua pekinto, unua patro nia...

Tiel pensis teologiistoj, poetoj, asketoj 2. Sed animoj kandidaj ne povis akcepti rezignacie dogmon de paradizo tera, ne alirebla, aŭ por eterne detruita.

Paradizo pura, tute verdiĝanta, plena da kantoj birdaj, da parfumoj kaj ridetoj, kies malfermita pordo atendas revenon de homoj, jen estas, por kompatindaj homoj, lasantaj en rubusoj de vojo pecojn da karno, por animoj suferantaj, por junaj monaĥoj klinaj sur malvarma ŝtono de altaro, por pilgrimantoj en valo de larmoj, jen espero kaj konsolo.

Tiam eminentaj kristanoj el celta mondo, de Palestino, de Azio, de maroj lumaj de Hindo, turnis rigardon Okcidenten, al regiono krepuska kie, dronema en nebuloj Atlantikaj, suno kutimas fali, paliĝi kaj morti.

Tie, diris ili, trans insuloj, kie doloritaj ombroj de dronintoj iras vagaj sur sablejoj bruaj, apud ekstremaj finoj de Oceano sovaĝa, staris insulo de Feliĉo, «terra repromissionis sanctorum», kie Dio kunigos amikojn lastan vesperon de homaro.

En sesa jarcento, malnova monaĥo Irlanda, sankta Brandano, ĝin vizitis kun sankta solulo, Mernok; poste rapidis rakonti vojaĝon al Sankta Brandano, abato de tri mil monaĥoj. Sankta Brandano, ĉarmita de tia rakonto, konsiliĝis kun fratoj, fastis kvardek tagojn, prenis bastonon blankan, kaj, sekvite de dek kvar cenobitoj, iris al bordo de maro por konstrui ŝipon, sur ĝi plantis krucon, etendis velon, kaj ekveturis okcidenten.

Kvardekan tagon, elkonsumiĝis nutraĵoj. Insulo krutega, tre alta kaj ornamita de bela kastelo, prezentiĝis al veturantoj: ili glitis tra fendita ŝtonego kaj en kastelo senhoma trovis tablon, plenan da bonegaj nutroj: trankvile ili sidiĝis, kaj dum tri tagoj festenis, matene, tagmeze, vespere, tre pie.

Poste, tute sataj, ili reprenis maron, kaj veturadis de mirindaĵo mirindajon.

Iam, matene, ili elŝipiris sur ŝtonegon strangan, rapidis ekfajrigi lignon, kaj kuiri nutron. Nu, tiu ŝtonego estis dormanta baleno: ĝin subite vekis nekutima varmeco, ĝi terure saltegis sen rigardi posten, bonaj monaĥoj forkuris.

Ili vizitis insulon kie cignoj, neĝe blankaj, kantis kaj parolis: cignoj estis anĝeloj, kiuj restis netŭtralaj, kiam Lucifero ribelis.

Sankta Brandano kantis mesegon de Pasko, kaj ĝis Pentekosto ripozis. Poste dum tri monatoj, li vagis inter dezertaj ondoj, kaj renkontis insulon loĝitan de dudek kvar monaĥoj, kiuj neniam parolis; tie li solenigis naskan tagon de Kristo, kaj vojaĝo mirakla daŭris sep jarojn. Mistikaj aventuruloj elvojaĝis inter glacioj de poluso; ili batalis al monstroj, kiuj provis ilin gluti; inter tiuj monstroj estis baleno, sendube tiu de antaŭa jaro, juste venĝema; sed feliĉe ĝin dispecigis terura besto, kies faŭko flama ŝajnis vulkano.

Ili sin direktis al Infero: teruritaj de fornegoj kaj forĝistoj de Satano, ili batis grandan baton per direktilo, kaj revenis al funebraj spacoj de Oceano.

Sur rifo batita de ondoj, ili vidis viron, figuron timigan, ŝajne ravitan en feliĉegon: li estis Judas, al kiu Jesuo, pro kompatemo, ĉiujare donas tian feliĉeton, de Kristnaska nokto al Epifana tago, de Paska mateno al Pentekosta vespero. Pli malproksime, suden, sidis solulo, nomita Paŭlo, sur pinto de ŝtonego. Ĉiutage al li bonfarema lutro portis nutron; li atingis aĝon da cent kvardek jaroj, kaj devas atendi, inter maro kaj ĉielo, sen morti, trumpeton de lasta juĝo.

Fine de sepa jaro, sankta Brandano kaj amikoj, trairinte regionon da nebuloj, tuŝis insulon paradizan, tute banitan de ora lumo. Ili kisis, plorante de amo, sablejon de Edeno kaj ŝoviĝis piege tra pratoj kaj arbaroj, inter sentoj diaj. Sed baldaŭ, apud rivero, aperis malpermesita ĝardeno, arbaro sankta, rezervita de Dio al Kristanoj por tago de persekuto suprema, profetita, de vidantulo de Pathmos. Monaĥoj, genuiĝe, miradis fore tabernaklon, kie insultita kaj forigita eklezio ŝirmos lastajn infanojn.

Poste ili ŝipon turnis al Irlando.

Pilgrimado plenumiĝis; ili kunportis neforgeseblajn memorojn, fruktojn dolĉajn, amaseton da perloj, en kiuj estis larmoj de Evo, unuaj larmoj de homaro.

Aĝo meza vivis el tiuj sonĝoj; ili respondis malĝojon kaj atendon de plej bonaj animoj. Homoj de nun ne konos tiajn vidojn. Paradizo tera, por eterne foriĝis de Mapmondo, sed floras ankoraŭ, ideale, funde de koroj. Legendoj estas ofte simboloj, kies vualo lasas nin videti realon senmortan de penso kaj vivo. En tagoj de funebro, de honto, de malespero, ni emas revi paradizon perditan, teron promesan, mi volas diri aĝojn, kiam prapatroj ĝuis pli da paco, da karito, da mansueteco, 3 da libereco, kaj ni pretiĝas repreni bastonon vojaĝan de Sankta Brandano».

Tradukis: JOHAN

 

1. Anoj de religia sekto hereza.

2. Latine «asceta», france «ascète», angle «ascetic».

3. Latine «mansuetudo», de «mansuetus»; france «mansuétude».

 

 

al la indekso


 

LETERO DE PLYMOUTH

 

Antaŭ du monatoj en Londono, angla pastro kun pli ol ducent el siaj paroĥanoj konvertiĝis al katolikismo.

Lastan monaton, Sr Benson, filo de mortinta ĉefepiskopo el angla eklezio, kaj li mem, de multe da jaroj, pastro de tiu sama eklezio, iĝis katolika. Tiu konvertiĝo estas tiom pli mirinda ke lia patro ĉiam estis grandega malamiko de katolikismo.

Ankaŭ Sr Drage, ano de preĝejo Angla en Plymouth, kun sesdek el siaj paroĥanoj konvertiĝis. En tiu ĉi preĝejo pastroj anglaj instruas nur pri katolika religio, faras meson, aŭdas konfeson, k. t. p. - Ili sin diras «katolikoj anglaj» kaj malamas nomon «Protestanto».

Se do, en Franco, katolikismo malfortiĝas pro persekutado de framasonoj, de malbonaj katolikoj, tie ĉi en Anglo, ĝi progresadas.

J.-A. TILL

6, Barton Crescent, Plymouth.

 

 

al la indekso


 

LETEROJ DE KNABINO (SEKVO)

unu - du

 

Paris, 13an de oktobro 1903.

Bona kara onklino.

Mi ĵus ricevis vian leteron, kiu al mi faris plezuregon; mi ne prokrastu respondon; de mezo de niaj mebloj malordigitaj, mi al vi sendas novaĵojn pri ni.

Hieraŭ post mezo de tago, ni komencis portigi grandajn meblojn al loĝejeto kiun ni luis, sed portistoj, terure mallaboremaj, volis nenion fari; ĝojinde Sr Simo pasigis kun ni tutan vesperon kaj helpis nin; sen tio nin frenezigus tiaj homoj!

Ni gardas tie litojn, tualetaĵojn, seĝojn, ĝis matena ĵaŭdo, tago de nia foriro.

Kiom da laborado, da laciĝado, kara onklino, tio estas terura. Kiam ni finos transloki meblojn, ni havos ankoraŭ multe da klopodoj, multe da vizitoj.

Patrino ne volas ke mi helpu ŝin, tial ke mi ĵus malsaniĝis iom; mi devis restadi unu tagon en lito, kaj de ok tagoj mi estis tre malforta, suferadis mia stomako, mi havis febron, kuracisto timis tifuson, ne estus ni povontaj vojaĝi; fine mi resaniĝis, sen tifuso.

Eble tiu letero estas lasta kiun mi skribas de Franco, aŭ pli precize de Paris: se mi havos iom da tempo, mi sendos kelkajn vortojn de Marsej.

Edŭar Simjer estas apud ni de Dimanĉo: kompatinda knabo, li laboras tutajn tagojn, tre ĝentila, tre servema, tre serioza.

Kiel vi diris, vivo ne ĉiam estas bona! vi ne povas koni kiel mi bedaŭras foriri, mi estas tiel malgaja ke ĉio naŭzas kaj tedas min.

Espereble tempo venonta naskos ion bonan por ni.

Dimanĉe, Sinjorin’ Delfin vizitis nin, kun Ĵuljeto,tre aminduma kiel iam! Roberto ne volis eliri: li ĉiam volas restadi kun sia kara Ĵuljeto; kaj, kune, ili disputadas senĉese: tre amuzaj, tiuj infanoj.

Sr Simo kondukis min al Teatro Franca: ludiĝis Hernani, admirinde; eniris ni artistejon, ornamilejon; tre interese.

Lasos ni Parison ĵaŭde, sepahore, vespere. Bonan preĝon por ni, kara onklino, ĝin bezonas ni tiom!

 

 

(Karto poŝta).

En haveno de Marsej. - Sur ŝipo «ARMAND BEHIK».

18an de oktobro 1903

Lastan deziron revidiĝi, kaj bonan kison de ni kvar al vi du. - Manjo.

 

 

20an de oktobro.

Sur mia liteto mi skribas, tial ke ŝipo balanciĝas; sur ferdeko mi ne kuraĝus, patrino ankaŭ kuŝas.

En haveno de Marsej ni timis turmentan vojaĝon; Mistralo 1 terurege blovadis; ŝipestro ne volis eliri; de kvara horo de vespera dimanĉo, li devigis pasulojn restadi sur ŝipo, ĝis vetero beliĝis; nur lunde matene, kvinahore, ni povis ekveturi. Bedaŭrinde, pro tiu malfruo, ni pasis nokte apud insuloj Lipari, Stromboli, kaj trairis markolon de Messin; urbo aperis tute lumigita; estus interese vidi tion tage.

Kiu do diris ke veturado mara estas agrablega? Ha ne! ni enuas pereiĝe, eĉ knaboj.

 

 

22an de oktobro.

Hodiaŭ mi venis en salonon por legi. Maro tute kvieta; apenaŭ ŝipo moviĝas.

Hieraŭ, kun patrino, ni leviĝis kvarahore, supreniris al ferdeko kaj ripozis sur seĝo longa. Tie ni prenis vesperan festenon; poste patrino sin sentis tiel bone ke ŝi faris muzikon, kantis ion; pasuloj raviĝis kaj aplaŭdis, tial patrino ne kuraĝis daŭrigi.

Fartoj bonaj; nur Roberto suferis iom: li tamen havas piedon maristan.

Maro malbona dum nokto, pli kvieta ĉi matene.

Ĉu vi legis en ĵurnaloj historion de knabineto el Annam, kiun ŝia patro sendis en Alĝerion por edukiĝi en Liceo de knaboj: Liceestro eltrovis tion, kaj ŝin resendas Tonkinon; ŝi estas sur nia ŝipo, tre ĝentila: kompatinda infano, ĉiuj forkuras de ŝi, sed ni akceptas bone ŝin, kaj ankaŭ ŝipestro, ŝi ŝajnas tre dankema. Ŝia onklo estas viĉ-reĝo; bedaŭrinde ŝi restos nur monaton en Hanoj.

Morgaŭ kvarahore ni vidos Port-Said.

Ho terure teda vojaĝo! ni povas nek legi, nek laboradi.

Sur ŝipo estas ankaŭ familio Gruo, sed, eminentuloj de Hanoj, ili vivas aparte.

Ni ĵus vidis Kreton.

 

 

23an de oktobro.

Nenio nova; patrino ankoraŭ kantis; sinjorino Gruo indigis komplimenti, kaj diris ke ŝi havas voĉon tiel freŝan hiel en dudeka jaro.

Tre bona farto.

Mi amikiĝis de maljuna Paŝao, oficisto supera de sueza kanalo; li jam invitis nin veni ĉe lin kiam ni revenos Francon: tre aminduma, tiu maljunulo; lia nomo Brahim.

Ni komencas konatiĝi kun pasuloj; vivo iĝas malpli teda.

 

 

En Kanalo Sueza, 24an de oktobro.

Hieraŭ ni triumfis en Port-Said: Brahim-Paŝa prenis nin sur sia ŝalupo por iri teren: liaj regitoj Egiptaj formis linion kiam ni pasis; poste li metis nin en veturilon; Egiptuloj salutis nin kvazaŭ patrino estus edzino de Sr Loubet.

 

 

Pasinte sub arketo triumfa ornamita per floroj, ni alvenis al lernejo fondita de nia gasto; li sidigis patrinon apud si sur kanopo; Egiptuloj venis kisi manon, oferi cigaredon kun kafo. Li volis prepari por ni vesperan festeneton, sed ni ne povis akcepti, forironte okahore; tiam li veturigis nin tra urbo, diris al patrino ke ŝiaj infanoj estas ĉarmaj, kaj promesis al ni turkison kun luksaĵetoj Egiptaj.

Li absolute volas ke ni vizitu lin en Kairo, kiam ni repasos.

Se li devus restadi sur ŝipo kun ni ĝis Hanoj, tio estus iom ĝena; ĉar li estas iom sintrudema, sed por kelkaj horoj, li tre amuzis nin.

Haltoj estas vere interesaj: multego da barkoj formikis ĉirkaŭ ŝipo, supreniris al ni ludistoj kun gitaroj kaj mandolinoj: ni festenis kun muziko.

Vetero vespera estis belega, ni paroladis kun komisario ĝis noktomezo: ankoraŭ malvarmetas, sed atentu maron ruĝan!

 

 

26an de oktobro

(Sur karto ilustrita, kiu prezentas Fonton de Moizo en Suez).

Ni veturas sur Maro Ruĝa, kaj kuiriĝas . Ni kisas vin. Manjo.

 

 

1. Grandega vento de suda Franco.

 

(Sekvo baldaŭ).

 

 

al la indekso


 

Al Sinjor’  Henri Auroux,

Redaktoro de “ESPERO KATOLIKA” 

Kara Sinjoro,

En la lasta paĝo de via estimata revuo (novembra numero) estas dirite ke S-ro Meyer proponis nomi Unuigitajn Ŝtatojn «Uson».

Tiun ĉi nomon mi ne proponis; mi nur komunikis al «La Lumo» artikolon de Franca gazeto «Phare de la Loire», en kiu oni iom ŝerce parolis pri tiu nova nomo. En la sama letero mi skribis ja: «ONI KREDEBLE NE TROVOS ALIAN VORTON PLI BONAN OL “UNUIGITAJ AŬ UNUIĜINTAJ ŜTATOJ”». (Tio ĉi almenaŭ tiel longe kiel en niaj naciaj lingvoj ni diros: United States, Etats-Unis, Vereinigte Staaten, k. t. p.)

Kun kora saluto,

Samuel MEYER

 

N. D. L. R. - Ni bedaŭras ke ni malbone komprenis intencon de S-r Meyer. Sed ni persistas kredi ke vorto simpla kaj harmonia ĉiam estis pli bona ol vorto longa, malsimple kaj malfacile elparolebla.

 

al la indekso


 

 

KOVRILO: TRIA VERDA PAĜO

 

AVIZOJ

1. -  Tiuj, kiuj jam pagis kotizojn por E.K. ricevos la Revuon sen nova pago dum la unua jaro 1903-04.

 

2. – Pri formota Biblioteko de E.K. sin turni al la Direktoro de E.K.

 

3. – Ekzistas sufiĉe da gazetoj por paroli pri la Lingvo Internacia : Ni ĝin uzos, sed neniam pri ĝi parolos. – Ni do petas neniam aludi pri Esperanto, ĉu en leteroj, ĉu en artikoloj.

E. K.

 


 

LIBROJ RICEVITAJ

 

Avizo : Libroj senditaj duoble al redaktoro estos anoncataj aŭ analizataj en revuo.

 

ESPERANTA SINTAKSO, laŭ verkoj de D-o Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj, en Esperanto verkita de Paŭlo Fruictier, red. de L.I. Kosto: 1 fr 50 centimoj; ĉe aŭtoro boulevard Arago, Paris.

 

FUNDAMENTA KRESTOMATIO de la lingvo Esperanto, de L. Zamenhof. – Enhavo: Ekzercoj, Fabeloj kaj legendoj. Rakontoj. El la vivo kaj sciencoj, Artikoloj pri Esperanto Poezio (de diversaj aŭtoroj). – Libro necesa por tiuj, kiuj volas verki Esperante.

 

KOMERCAJ LETEROJ de P. Berthelot kaj Ch. Lambert, profesore de la universitato de Dijon. – Enhavas registron de komercaj vortoj kun franca, angla kaj germana traduko. 0 fr. 50, Librejo de Hachette kaj K-o. Paris.

 

UN CURIEUX CADRAN SOLAIRE, par Mr S. Poljanskij, traduit de la langue Esperanto par M. Jos. Jamin, rédacteur en chef de la « Belga Sonorilo ».

 

HISTOIRE DE LA LANGUE UNIVERSELLE, par L. Couturat, Docteur ès lettres, Trésorier. – L. Leau Docteur ès science, Secrétaire général de la Délégation pour l’adoption d’une langue auxiliaire internationale. – 576 pages. Esploras kaj kritikas ĉirkaŭ 60 sistemojn de lingvoj internaciaj, inter kiuj lingvo Esperanto. Ni denove parolos pri tiu grava kaj interesa verko.

 


 

TRA GAZETOJ

 

REVUE DU CLERGÉ FRANÇAIS (Revuo de Franca Pastraro) : 15a de Nov. Enhavo: A. Baudrillard, profesoro de Instituto katolika de Paris : Notoj retretaj de Pastro d’Hulst. – F. DUBOIS : Nova idolo. Tiu idolo estas Leĝo. Laŭ katolikaj teologiistoj, leĝo devas respekti same liberecon individuan kaj aŭtoritaton. – J. BRICOUT : Antiklerikalismo liberema – Kontraŭ jesoj de S-o F. Buisson, laŭ kiu antiklerikalismo estas partio, kiu volas efektivigi triumfon de racio sur fido per libereco. – V. ERMONI : Kroniko teologia. – MALNOVA VIKARIO : Kroniko pri organizoj katolikaj. – TRIBUNO LIBERA : P-o Gayraud : Pri filozofio religia.

1a de Dec. – E. VACANDARD : Papoj kaj mortigado dirita.  « La Sankta Bartolomeo ». – M. MORLAIS : Ĉu peko devena estas simple senigo je bonoj supernaturaj? – KRISTANAJ EMOJ : verko de P-o Guibert ; Paroladoj al homoj kaj junuloj de paroĥo St-Honoré d’Eylau, Paris. – F. DUBOIS : Artikolo interesa pri « rilateco de formuloj dogmaj ».

 

 

ANNALES DE PHILOSOPHIE CHRÉTIENNE (Analoj de Filozofio Kristana) : Novembro. – Pastro CH. DENIS : Apologio kaj terminaro ; pri neceso elkoni novan terminaron en filozofio, por diskutadi utile kun nuntempaj filozofoj. – H.P. – Socialismo kaj sociala demando, laŭ libro de O. Noël. – Mgr BLAMPIGNON : Studo pri Jean-Jacques Rousseau (IIIa). – Skizo pri « Feminismo » - ANALIZOJ DE LIBROJ : Evangelio kaj eklezio ; Ĉirkaŭ libreton ; kvara Evangelio ; Parolado sur monto ; ĉiuj verkitaj de A. Loisy.

 

 

al la indekso


 

KOVRILO: KVARA VERDA PAĜO

 

ANONCOJ

 

PREĜARETO POR KATOLIKOJ de L. de Beaufront, 0,75, afrankite (Ĉe l’Eldonisto de E.K.)

 

ESPERANTO?... QU’EST-CE?... Broŝureto propaganda de E.K. Unu ekzempl. 0,15, afr. Cent ekz: 10 frank afr.

 

INFORMATEUR BIBLIOGRAPHIQUE: franca revuo monata, informas pri ĉiuj libroj senditaj al ĝi; analizas verkojn novajn pri teologio, filozof., liter., scienc., art. k.c. – 7 fr. jare – 70, r. Gassies, Pau (B. -l yr.), France.

 

LA CARTE POSTALE ILLUSTRÉE (Ilustrita Poŝtal Karto. Unu num.: 30 centimoj. Abono: Franco: 3 fr.; alilando: 4 fr. jare. Oni sendas n-on senpage post peto per illustrita poŝtkarto. – 7, rue Pierre-le-Grand, Paris, VIII.

 

REVOLUCIO en arto kuraci malsanon de stomako kaj intesto, kapdolorojn, albumenurion, diabeton, - sen kuraciloj, sen specialaj nutraĵoj. Broŝuro franca de P. Mauries, ricevebla post sendo da 2 frankoj al aŭtoro, en Antony, Seine, France.

 

LINGVO INTERNACIA : monata gazeto por lingvo Esperanto. Redakcio : Paris, 27, Boulevard Arago; Paul  Fruictier, ĉefred. – Administracio : Szekszard, Paul de Lengyel, direktoro, Abono jara : 4 frankoj. Kun « Literatura Biblioteko de de L. I. » : 6 fr. 50.

 

LA LUMO, gazeto esperanta eldonita esperante, france kaj angle. Abono jara : 3 fr. - 79, Saint-Christophe  Str. Montréal, Kanado.

 

THE ESPERANTIST, gaz. monat. en lingvo angla kaj esp. – Abono jara: 4 fr. Administr.: 41, Outer Temple – London, W. C.

 

RONDIRANTO, esp. gaz. en lingvoj bulgara kaj esp. – Abono jara: 3 fr. 50. Administr. : Oreŝkov, Plovdiv, Bulgaro.

 

L’ESPERANTISTA :  esp. gaz. en lingvoj itala kaj esp. – Abono jara: 4 fr. Redaktoro : Grafo A. Gallois, Riolunato, provinco Modena, Italo.

 

LA SUNO HISPANA : esp. gaz. en lingvoj hispana kaj esp. - Abono jara: 3 fr. Direktoro : A. Jimenez Loira, 5, Corona, Hispano.

 

MONATA REVUO ESPERANTISTA, en lingvoj sveda kaj esp. - Abono jara: 3 fr. S-o Einar Hakanssen, Sodertelge, Svedo.

 

ANTAŬEN ESPERANTISTOJ, gazet. monat. de Perua Esp. Societo – Abono jara : 3 fr. Adminsistr. : strato Lartiga, n-o 105.

 

SOCIETO POR INTERNACIAJ RILATOJ. Abono jara : 3 fr. – aŭ 6 fr. kun gazeto « Lingvo Internacia ». Vidu adreson de « L. I. »

 

INTERNACIA MEDICINA REVUO. Abono jara en Franco kaj Hungaro : 6.50; en ceteraj landoj : 8 frankoj. Ĉiu pagonta 20 frankojn ricevos titolon « Abonanto protekta » kaj partoprenos en konsiliĝoj pri administrado de revuo. Sin turnu al So Fruictier, 27, Bd Arago, Paris.

 

 

PORTRETO de D-ro ZAMENHOFF

50 cent 20 kop. per neuzitaj poŝtmarkoj, estas ricevebla ĉe la

» Kontoro Esperanto «

Petersburgo (Ruslando).

 

Rusaj esperantistoj povas abonadi per « KONTORO ESPERANTO » sekvantajn ĉiumonatajn gazetojn:

» Lingvo Internacia », 2 rubloj ; kun « Literatrura Biblioteko de L.I. « 3 rubloj.

» L’Espèrantiste « 2 rubloj.

» Internacia Medicina Revuo « 3 rubloj.

» Espero Katolika « 2 fr. 50.

Lernolibron 45 kop. kaj plenan kurson – 3 rub. 50 kop. – de la lingvo Esperanto, la kontoro sendas per surmetita pago.

 

» KONTORO ESPERANTO «

petas sinjorojn alilandajn komercistojn,

uzantajn esperanton,

SENDADI SIAJN KATOLOGOJN EN KIAJ AJN

LINGVOJ

 

 

 

al la indekso